2007-02-28

Naismo

Malofte mi vidis tekstojn kie aperas prepozicio "na"; mi eĉ ne pensis pri ĝi.
Nun, okaze de artikolo en Libera Folio, mi analizis la aferon pli detale, kaj legis la koncernan klarigon pri la prepozicio na en la Vikipedio, kaj mi devas agnoski ke la argumentoj apogantaj ĝian uzadon konvinkas min multe pli ol la —miaopinie malfortaj— argumentoj kontraŭaj.
Do, tre eble mi ekuzos ĝin en tiuj specifaj situacioj priskribitaj en la menciita Vikipedia artikolo, situacioj por kiuj mi trovas ĝin tute konvena.
Mia sinteno tiurilate estas simila al tiu pro kiu mi preferas uzi ĉiam prepozicion "far" por montri aganton; miaopinie "de" estas troŝarĝita kun signifoj aŭ sencoj. (pri "far" vi povas legi en paĝo de PMEG).

Etiquetas:

1 Komentoj:

Blogger Manuel diris ...

La argumentado rilata al substantivigo transitivajn predikatojn -kiu ŝajne pli forte altiras vin- estas tute fuŝa, ĉar jam troviĝas en la lingvo zamenhofa, sed iom forgesita, solvo: la rekta akuzativo.

Ekz. "amo mian patrinon" (anstataŭ "amo al mia patrino"), "substantivigo transitivajn predikatojn" (anstataŭ "substantivigo de transitivaj predikatoj").

Mi rigardas la argumentojn pri uzado de "na" tute malkonvinkaj: jam ekzistas fundamentaj solvoj ĉiujn ŝajnajn problemojn, kiujn korektus uzado tiun monstraĵon.

Krome, la plej fortan argumenton kontraŭan mi vidis nenie rifuzita: esperanto estas jam estabila ne-eksperimenta lingvo.

3/01/2007 05:13:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361