Decembra vendredo: por ŝercoj
Hodiaŭ estas vendredo en decembro. Ambaŭ kvalitoj de la tago taŭgas por iom da humuro. Ridu ni iomete: |
Usonano portas sian kvarmonatan fileton ĉe infankuracisto, kaj ekdiras:
- Doktoro, Doktoro, mi estas konsternita! Mia kvarmonata infanĉjo ankoraŭ ne malfermas siajn okulojn!, Kio okazas?
- Tiu kiu devas MALFERMI LA OKULOJN estas Vi: La bebo estas filo de japano.
Tiu banko estis tiom ofte rabita, ke la administrantoj decidis establi, krom la kutimaj vicoj por ĝenerala publiko kaj por propraj klientoj, specifan vicon por rabistoj.
= = = = = = = = = = = = = = = = = =
Advokato kiu laboras en pledo pri posedo de bovino piediras en la urbo kun sia edzino. Tute hazarde, en stratangulo, ili renkontas sian klienton, kiu demandas:
- Doktoro, kiel iras la afero pri la bovino?
- Restu trankvila, kara Petro, ĉio iras bone, la bovino estos via.
- Doktoro, kion pri la afero de la bovino?
- Trankvila! S-ro Ĵohanson, bedaŭrinde por mia kliento, la afero iras bone por vi, la bovino estos via.
- Kara, Mi estas tute konfuzita! Mi ne komprenas: Kiel eblas ke vi diris al ambaŭ partuloj ke la bovino estos lia?
- Restu trankvila, karulino, la bovino estos NIA!
Etiquetas: humuro
0 Komentoj:
Publicar un comentario
<< Home