Ĉu la Tempo estas Kvantuma ?
Kiam mi estis tre juna infaneto mi vivis dumtage, mi dormemis ĉe la alveno de la nokto, kaj falis en dormon. Dumnokte mi estis dormanta, do: tute nekonscia. Jen venis nova mateno, mi vekiĝis: Mi ekaperis en alia tago!, kaj denove la procezo ripetiĝis. Do, mi estis konscia dum la tagoj, poste estis nekonscia, kaj poste mi ekaperis en nova tago.
Dum tiu tre frua infanaĝo, mi vere ne sciis ke unu tago estis kontinue konektita kun la sekvanta tago, pere de la nokta tempo. Mi ne sciis kio okazas dum la nokto: por mi la nokto ne estis tempo, ĝi estis vera nekonitaĵo, eĉ mistero, sed tio ne pensigis min. Simple: la nokto estis io kio disigis la tagojn, ne-envivebla io.
Mi memoras ke tiutempe, iam por mi estis emociiga malkovro, vere noveca travivaĵo, kiam mi malkovris ke oni povas "ne dormi" kaj transiri el unu tago en la sakvantan!!. Do, mi malkovris ke la nokto ne estis stranga "io" en kiu neniu "vivas".
Ĝis tiu malkovro, mia vivado estis sinsekvo de "tagoj" disigitaj per io nomata "nokto" kiun mia menso ne povis penetri. Sed tiu sinsekvo de disigitaj tagoj estis por mi la natura realo: tiel estis la vivado: tagoj kaj pli da tagoj.
Do, post tiu malkovro mia, jam mi "komprenis" la tempon, kiel la plenkreskuloj: la nura diferenco inter tago kaj nokto estas ke dum la tago estas la suna lumo, kiu vespere malpliiĝas kaj malaperas, kaj komencas esti nokto, sed la "tempo" en si mem estis kontinua.
Sed nun, multajn jarojn post tiu infana sensacio, mi iomete dubas:
-Ĉu vere la tempo estas kontinua?
Eble en universo kie oni jam malkovris ke almenaŭ la materio kaj la energio ne estas kontinuaj sed "kvantumaj", ankaŭ la tempo estas kvantuma: Eble la tempo estas serio da minimumaj, atomecaj, nedivideblaj, tempo-eroj (tempo-kvantumoj) inter kiuj ne estas tempo; simile al materiaj eroj inter kiuj ne estas materio, kaj simile al energiaj kvantumoj inter kiuj ne estas energio.
Kaj kio pri la spaco: Kutime ni pensas pri ĝi kiel kontinua, sed eble ankaŭ la spaco estas ensemblo da spaco-kvantumoj, inter kiuj ne estas spaco.
Do, eble en mia frua infanaĝo mi ne estis tiel malproksime de la vero.
Jen manĝaĵo por la pensado.
Lŭis Giĵermo RESTREPO RIVAS
http://LuisGuillermo.com
0 Komentoj:
Publicar un comentario
<< Home