Mortigita la krimulo supera ĉefo de FARK
![]() | Hieraŭ nokte la kolombiaj aŭtoritatoj raportis la mortigon de la, ĝistiame, supera ĉefo de la terorisma kaj narkotaĵkomerca organizaĵo FARK (hispane "FARC"), Guillermo León Sáenz Vargas, plej konata per lia alinomo Alfonso Cano. Mi gratulas la kolombiajn registaron, militfortojn, kaj miajn samnacianojn: la kolombian popolon ĝenerale, kiu deziras la finon de tiu "kancero" nomita FARK. |
Mi profitas la okazon por rememorigi vin ke la libro Ŝakon al la teroro, pri batalo kontraŭ FARK dum la nuna kolombia prezidento estis ministro pri Defendado, estas elŝutebla el:
http://luisguillermo.com/shakon/
Etiquetas: fark, Juan Manuel Santos, Kolombio, Ŝakon al la teroro


