2011-04-12

Hodiaŭa datreveno: 50 jaroj ekde la spaca flugo de Gagarin

La 12-an de aprilo de 1961, Jurij Alekseeviĉ Gagarin unuafoje ĉirkaŭiris la Teron unufoje, en la kosmoŝipo Vostok.

Jen artikolo pri la afero kaj pri Gagarin, far Grigorij Arosev, en la blogo La Balta Ondo (aperinta unue en La Ondo de Esperanto):
Ligilo.

► Kaj jen videaĵo:

Etiquetas: , , , ,

2011-04-05

Hidroituango

Kolombio, kaj ekzemple mia regiono Antjokio, estas riĉa laŭ montaroj kaj akvo, la du faktoroj kiuj ebligas profiton el akvofala energio, kaj, konsekvence: El la tuta elektra energio de Kolombio, proksimume 66% estas produktita per hidroelektraj centraloj (cetere: per tergaso ≈ 28%, per terkarbo ≈ 5%, kaj ankoraŭ tre malaltaj procentoj per ventoenergio kaj sunenergio).

La komencanta hidroelektra projekto "Hidroituango", por produktado de 2,4 GW da elektra povumo, estas evoluigita far la Instituto por Disvolvado de la departemento Antjokio (IDEA) kaj la publika entrepreno de energia kaj akva servoj (EPM: "Empresas Públicas de Medellín", kie mi laboris).

La elektrocentralo profitos la akvon de la rivero Kaŭko, kaj ĝi estos la plej granda hidroelektra projekto en Kolombio. Ĝi ekproduktos elekron en la jaro 2018, kaj tiam ĝi plenumos 19% de la tuta elektra bezono de Kolombio.

Jen kelkaj teknikaj detaloj: La akvobaraĵo havos volumeno de 19 milionoj da m³, kaj retenos 2.720 milionoj da m³ da akvo, en inundota longa (70-kilometra) areo de 3.800 hektaroj. La meznombra flukvanto de la rivero estas 1.010 m³/sekundo. La centralo havos 8 turbinojn de 307 MW, kaj 8 generatorojn de 337 MVA. La meznombra energio produktota (ĉiujare) estos 14.040 GWh/jaro.

La inĝeniero José Tejada Sáenz estis la unua kiu, 40 jarojn antaŭe, rimarkigis la hidroelektran povon kiun oni povus atingi per tiu projekto. Tamen, la ideo restis "enskatoligita" ĝis la nuntempo, kiam la reganto de Antjokio, Luis Alfredo Ramos Botero, kaj la direktoro de IDEA (kaj nun antaŭkandidato por departamenta regado en ĉi-jara balotelekto), Álvaro Vásquez Osorio, reaktivigis kaj ebligis la projekton.

Etiquetas: , , ,

2011-04-04

La nurhoma justeco

Mi rimarkas ke ofte la homoj, speciale tiuj kiuj havas ian nivelon de religiaj kredoj, trovas, almenaŭ ĉe la unua pripenso, ke en la universo ekzistas ia "maljusteco", ĉar ofte bonfaraj homoj —eble ili mem— suferas pro malfacilaj situacioj (ekzemple malsanoj kaj similaĵoj) kiujn oni povas taksi kiel "punoj", dum, samtempe, malbonfaraj homoj ĝojas bonegajn situaciojn, kiujn oni povas taksi kiel "premioj".

La problemo estas ke la ideo "justeco" estas koncepto nur homa, artefarita, en la senco ke ĝi estis kreita far la homo por la funckiado de sia socio, kaj tute fremda al la eksterhoma universo. Ŝtono, akvo, stelo, galaksio, k.t.p. ne funkcias laŭ la homa leĝo de "justeco" sed nur laŭ la fizikaj leĝoj.

Laŭ mi, la ideo de "justeco" baziĝas sur estetikaj radikoj rilataj psikologie al la konceptoj pri simetrio kaj ekvilibro. Ni facilanime translokigas nian homcentran vidpunkton al la universo, esperante ke —en "universo farita por ni"— ekzistu ia ekvilibro, tamen ni ne emas facile kompreni ke "justeco" estas ia ekvilibro nur ĉi-loka, limigita al la homa socio. La universo ja povas havi simetriojn kaj ekvilibrojn, sed nur en la fizika senco, kaj ĝi ne povas trakti la homon kvazaŭ io speciala. Same kiel la universo ne estas homforma, ĝi ankaŭ ne estas hompensa.

Etiquetas: , , , ,

2011-04-02

Kreski: Kia problemo!

Jen flugas du aviadiloj. Kiuj aviadiloj? Ĉi tiuj estas du simplaj ŝtonoj

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361