Progreso en Artefarita Intelekto

Mi ne povas preterlasi la okazon por rimarki ke la sistemo —komputilo kaj programaro— disvolvita dum la lastaj jaroj far la kompanio IBM, kaj nomita "Watson", honore al fondinto de la kompanio, prezentita televide en la konkurso "Jeopardy" inter la ĵuspasintaj lundo 14a kaj merkredo 16a, signalas rimarkindan progreson en Artefarita Intelekto, speciale en la fako de pritrakto kaj kompreno de natura lingvo, ĉi-kaze angla lingvo, por sistemoj de demandoj kaj respondoj kiuj estos tre utilaj.
Mi pensas ke tiuj el ni kiuj interesiĝas pri la AI kaj iom esploris ĝin, kaj konscias pri la malfacilaĵoj por ke maŝino/algoritmoj analizu kaj iom komprenu naturan lingvon, ni povas taksi ĉi tiun teknologian atingaĵon kiel historifara kaj kun potenciale granda estonteco. Nur necesas rememori ke la nune granda kompanio Google naskiĝis nur el indeksaj kaj serĉaj algoritmoj multe pli simplaj ol tiuj de Watson, sed pli efikaj ol la tiutempaj konkurantoj (Altavista, Lycos, Excite, Yahoo, ktp ....).
Douglas Lenat —esploristo konata en la mondeto de AI pro liaj programoj "AM" (Aŭtomata Matematikisto) kaj "Eurisko", kaj poste pro la projekto "Cyc"— trafe rimarkigas mankojn de Watson se ĝi baziĝas ekskluzive sur statistikaj teknikoj, sen iu scio-bazo de konitaĵoj (implicoj kaj kaŭzaj rilatoj) pri la mondo, kiu esprimeblus, ekzemple, per logikaj reguloj:
█ Artikolo anglalingva kie aperas komento far Lenat ►.
Tamen, mi opinias, ke ne estus tro malfacile aldoni tiajn konitaĵojn kiel reguloj al sistemo kiel Watson, des pli ĉar la disvolvanta teamo diras ke la sistemo havas plurajn algortimojn kiuj laboras paralele, do mi imagas ke la sistemarkitekturo ebligas la aldonon de pliaj procezoj, eĉ prioritataj foje, bazitaj sur reguloj (ne statistikaj).
Alia trafa komento, far la —ankaŭ konata— esploristo, profesoro kaj aŭtoro Marvin Minsky, estas ke por pli ĝuste taksi la atingaĵon, necesas ke la teamo disvolvanta Watson publikigu sciencan dokumenton raportantan kiamaniere ili faris tion. Nu, artikolo tia (eble ne tiel detala kiel Minsky deziras) jam estis piblikigita la pasintan jaron en la revuo AI Magazine:
█ Building Watson: An Overview of the DeepQA Project ► [PDF, 672 KB].
Ankaŭ estas interese koni la opiniojn de la homoj konkurintoj kontraŭ Watson, kiel tiu de la multfoja ĉampiono Ken Jennings:
█ My Puny Human Brain. ►
Etiquetas: angla lingvo, artefarita intelekto, komputilo, konkursoj, scienco, tekniko





