2010-12-29

20-a datreveno de mia edziĝo

Tiu bildo estis kaptita 20 jarojn antaŭe.
Hodiaŭ mia edzino kaj mi celebras la dudekjaran datrevenon de nia geedziĝo.

Etiquetas: ,

2010-12-21

Kelkaj prognozoj pri ekonomia kresko

Prognozoj pri ekonomia kresko en Latinameriko dum 2011

Prenita el bbc.co.uk.

Etiquetas: , , ,

2010-12-15

Zamenhofa tago por donaci esperantajn librojn

Mi ĵus alvenis el la Publika Biblioteko "Piloto" de Medellín, al kiu mi donacis naŭ librojn pri Esperanto kaj pri Zamenhof, kelkaj el ili estas en la hispana lingvo kaj kelkaj en Esperanto. Inter ili: PIV 1987, poŝvortaro hispana-Esperanto, eta biografio de Zamenhof en la hispana, kaj biografio de Zamenhof en Esperanto far Marjorie Boulton.

Mi pensas ke tio estas bona ageto por celebri la naskiĝdatrevenon de L. L. Zamenhof. Krome, tio kreas spacon en mia biblioteko por enmeti la PIV-on 2005 kaj la PoMEG-on de Bertilo Wennergren, kiujn mi atingis dum la lastaj monatoj, libroj kiuj devis —ĝis hodiaŭ— "loĝi" en tirkesto.

Etiquetas: , , , ,

2010-12-13

Nun la diktatoro Hugo Chávez intencas cenzuri Interreton

6.2914-75.5361