2010-11-29

La afero "WikiLeaks" kaj la duobla moralnormo

Duobla moralnormo de la socio, ĝenerale, estas rimarkebla per la socia "bonveno" al la neleĝa spionado kaj "piratado" faritaj de WikiLeaks, kompare kun la malakcepto kiun tiuj praktikoj vekas en la sama socio kiam ili estas faritaj de aliaj.

Ŝajne, la memnomitaj "sociaj komunikantoj" havas ĉian permeson por spionadi privatajn komunikojn kaj por pirate kopii kaj publikigi privatajn informojn.

Estas postulinde juĝi ĉiujn spionojn kaj piratojn laŭ unu sama moralnormo. Kiel oni diras populare en Kolombio, mia lando, rilate tiajn okazaĵojn:

"Aŭ ĉiuj sur la lito, aŭ ĉiuj sur la planko."

Do: Aŭ laŭdi ĉiujn "piratojn" aŭ malaprobi ilin ĉiujn.

Etiquetas: , , , , ,

2010-11-27

Kompleta horloĝo

Etiquetas:

2010-11-18

Helpiloj por libro-skanado

Scan Tailor

Mi kutime elŝutas librojn el La Reto, kaj en unu el tiuj libroj mi trovis sigelon pri komputila programo "Scan Kromsator"; do, puŝita far kuriozemo, mi serĉis pri tiu ĉi en La Reto, kaj trovis ke temas pri programo por plibonigi la skanaĵojn el libroj, kaj ke ekzistas verŝajne simila programo "Scan Tailor".

Pro tio, ke mi ankaŭ ŝatas skani librojn, mi legis pri ĉi-lasta programo (ligilo ► "Scan Tailor"), kaj elŝutis kaj ekuzis ĝin.

Ĝi estas bona programo: Mi preferas ke la skanitaj libroj prezentiĝu po unu paĝo en la ekrano (ne samtempe maldekstra kaj dekstra paĝoj), kaj tia skanado estas pli tempopostula. Oni devas ankaŭ zorgi ke la tekstaj linioj ne estu klinitaj sed horizontalaj, kaj klopodi atingi ĉi tion ankaŭ postulas pli da tempo. Nu, la programo "Scan Tailor" permesas pli facilan kaj rapidan skanadon, ĉar, post la skanado, ĝi faras aŭtomate (kaj -se necese- oni povas korektigi tion mane) la disigon de la maldekstraj kaj dekstraj paĝoj el bildoj de malfermite skanita libro. Ankaŭ ĝi horizontaligas aŭtomate la tekstajn liniojn (kaj -se necese- oni povas korektigi tion). Ankaŭ la programo trovas aŭtomate la enhavon en ĉiu paĝo, sed oni povas -se necese- korektigi ĉi tion ankaŭ. Ĉi-lasta ebleco permesis al mi forigi (purigi) el la "enhavo" notojn, kiujn iu leginto manskribis en la marĝenoj de kelkaj paĝoj.

Hieraŭ vespere kaj nokte mi ekprovis la programon. Nun mi ankaŭ volas ekkoni kaj provi la programon "Scan Kromsator". Eble mi raportos pri tio.

Etiquetas: , , , ,

2010-11-11

Pri la riĉeco

Vera riĉulo ne estas tiu kiu posedas multon, sed tiu kiu bezonas malmulton.

Etiquetas: , ,

2010-11-04

Kaj nun mi ankaŭ en Flikr

Kvankam mi havas alian blogon por fotoj [Fotitaj Vidaĵoj], kaj kvankam, mi ŝatante fotadon, bedaŭrinde ne estas nun tre aktiva pri tio, mi deziris ekprovi la servon de Flikr, kaj do, ekde hodiaŭ mi havas retejon tie:

hwww.flickr.com/photos/luisguillermorestreporivas

Etiquetas: , ,

2010-11-02

Nunaj balotelektoj en Usono

Vidante la rezultojn de la nunaj meztempaj balotelektoj en Usono, mi ne povis ne rememori mian blogafiŝon de 2009.01.19:

Ju pli granda espero ...

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361