Preskaŭa laboremulo
Etiquetas: humuro
Skribitaj Pensoj |
|
Kiel anoncite en mia antaŭa blogafiŝo, hieraŭ mi partoprenis kiel juĝanto en la konkurso de robotetoj.
Jen kelkaj fotoj kaj du etaj videaĵoj kiujn mi kaptis pri la evento:

Sur la tablo, vico de kelkaj el la robotetoj partoprenontaj en unu el la labirintoj.

Antaŭ sia partopreno, konkursonto provas sian maŝineton en unu el la labirintoj.

La robotetoj partoprenintaj en la konkuro nomita Mikro-Sumo estis ja etaj!

Konkursinta junulino ricevas atestilon pri partopreno.

Konkursintoj ricevas atestilojn pri partopreno kaj premiojn.

Konkursintoj ricevas atestilojn pri partopreno kaj premiojn.

Inĝeniero Ivan Darío Mora Orozco, nuna direktoro kaj "animo" de la evento, dum la premiada ceremonio.
Batalo de Mikro-Sumo
Se la videaĵo ne aperas, uzu la ligilon:
http://www.youtube.com/watch?v=bWC2lt9IKFo
Roboto en konkurso Labirinto por komencantoj
Se la videaĵo ne aperas, uzu la ligilon:
http://www.youtube.com/watch?v=iLQu_shli8E
Etiquetas: konkursoj, miaj travivaĵoj, robotiko, tekniko
Ankaŭ ĉi-jare oni invitis min por esti unu el la juĝantoj en la "Robotika Olimpiko" organizita far grupo de la universitato UPB en mia urbo. Mia juĝa tasko estos la vendredon 15-an de oktobro, matene.
Jen ligiloj al miaj samtemaj blogafiŝoj de antaŭaj jaroj:
2004: [1] - [2] - [3] - [4]
2005: [1] - [2] - [3]
2006: [1] - [2]
2007: [1] - [2]
2008: [1]
2009: [1] - [2]
Etiquetas: konkursoj, miaj travivaĵoj, robotiko, tekniko
Baldaŭ komencos la suprenirigo de la 33 ministoj de Ĉilio per kajuto kiu funkcios kiel lifto. La tiucela ŝakto kaj ĉio cetera estas preta por la tasko.
Kiam oni aŭdas pri la mezuro de la profundeco kie troviĝas tiuj ministoj, oni pensas/diras "tro profunde", tamen ne estas facile taksi ĝian signifon se oni ne komparas tion kun alia pli-malpmpli konita aŭ pli facile imagebla referenco. Do, jen:
La lifto devas levi ĉiun ministon kvazaŭ elde la tersurfaco al la supro de konstruaĵo kiu havus pli ol 200 etaĝoj de apartamentoj. Nu, la alteco de "etaĝo" ne estas fiksita absolute, do eble estas pli bone diri: Proksimume la unua turo detruita en Novjorko en 2001 plus —sur ĝi— duono de la alia turo.
Atendu kaj esperu ni ke ĉio estu sukcesa.
Esploristoj Dmitriy Genzel, Jakob Uszkoreit kaj Franz Ochde de Google Research raportis laboron en la direkto al la malfacilega tasko de tradukado de poezio fare de komputilo.
Tia tradukado, same kiel la kreado de humuraĵoj far komputiloj estas interesaj taskoj el vidpunkto de Artefarita Intelekto, malfacilaj taskoj en kiuj ankoraŭ mankas multege da laboro.
Raporto anglalingva pri la esploro de la menciita triopo de Google estas en:
► "Poetic" Statistical Machine Translation: Rhyme and Meter.
Etiquetas: angla lingvo, Google, lingvo, poezio, statistiko, tradukado