2010-09-30

Legindaĵo, en la germana aŭ la angla

Per Eurozine, mi ekkonis interesan artikolon far Kathrin Passig pri oftaĵoj en la kritikoj al teknologio, pli specife al novaj teknikaĵoj. Kvankam ĝi ne estas en Esperanto, mi rekomendas legi ĝin, en la germana aŭ la angla:

La artikolo aperis originale en la germana publikaĵo Merkur, jaro 2009, paĝoj 1144-1150. Nun ĝi estas havebla jene per Eurozine:

Germane: Standardsituationen der Technologiekritik

Angle: Commonplaces of technology critique

Etiquetas: , ,

2010-09-29

Vorto-nubo de "Ŝakon al la teroro"

Jen la vorto-nubo laŭ ofteco de vortoj en la libro "Ŝakon al la teroro":

Mi faris ĝin per la retejo WORDLE

Tamen, jen alia vorto-nubo, kiun mi atingis post forigi oftajn komunajn vortojn kiuj ne estas karakterizaj de iu ajn specifa teksto. Tiel oni atingas nubon pli karakterizan de la verko "Ŝakon al la teroro":

Etiquetas: , ,

2010-09-23

La plej grava frapo kontraŭ la FARK

Inter hieraŭ kaj la hodiaŭa frumateno, per bombado farita de la kolombia Aera Forto, kaj post plurmonata laboro de informiĝado kaj spurado, estis senvivigita la milita ĉefo de la terorisma, murda, kaj narkotaĵkomerca grupo FARK, konita plej ofte per la nomoj "Mono Jojoy" (prononcita: "mOno ĥoĥOj") kaj "Jorge Briceño" (pron.: "ĥOrĥe brisEnjo"), kaj kies vera nomo estis Víctor Julio Suárez Rojas.

Facile oni povas konsideri tiun frapon kontraŭ la FARK kiel la plej grava, eĉ pli grava ol la senvivigo de la alinomita Raúl Reyes. La ĉefa diferenco estas ke Reyes okupiĝis pli pri la rilatoj de la terorisma grupo kaj pri aliaj, ankaŭ gravegaj administraj aferoj; li estis ia "politika cerbo" de la FARK, dum Jojoy okupiĝis pri la militaj aferoj, atencoj kaj aliaj teroragoj, kun sang-avida malhumaneco kaj malrespekto pri la homaj rajtoj: ostaĝigoj, utiligado de gasbotelegoj kiel bomboj, kruela reteno de ostaĝoj per katenoj en kaĝoj ĉirkaŭitaj per pikdratoj, en malhumanaj kondiĉoj de kunamasigo, k. s.

Krom Jojoy, kompreneble, pliaj gerilanoj falis en la bombado, eble aliaj gravuloj ankoraŭ ne identigitaj.
La operaco, nomita far la Armitaj Fortoj "Operaco Sodomo", estis "kunfarita operaco", kio signifas ke en ĝi agis membroj el diversaj fortoj: Nacia Polico, Mararmea Infanterio, Aera Forto, ktp.

La kolombiaj Militfortoj poste rivelis ke ili sukcesis enfiltriĝi en la gerilon kaj venigi al la celitulo botojn kun GPS-bazita signalsendilo, kio ebligis la utiligadon de "inteligentaj" bomboj trafe lanĉitaj elde aviadiloj Super Tucano. Tio ankaŭ estis ebla ĉar Jojoy suferis pro diabeto kaj liaj piedoj bezonis novajn botojn.
Post la bombado al lia bunkro, la soldatoj, alportitaj helikoptere, trovis 16 proteblajn komputilojn kaj 95 USB-poŝmemorilojn kaj 12 diskaparatojn, kio estos grandega kaj utila informofonto por postaj operacoj de la Armitaj Fortoj kontraŭ tiu krima grupo.

Kiel diris pri tio la prezidento Juan Manuel Santos, kiu nun troviĝas en Novjorko okaze de la 65a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj:
La simbolo de la teroro en Kolombio estis faligita.

Alia grava frapo kiu aldoniĝas al tiuj pritraktitaj en la libro de la nuna prezidento, Ŝakon al la teroro.

Jen videaĵo, rigarde el bombanta aviadilo:

Jen alia videaĵo (hispanlingva) pri la armiloj kaj aliaj rafinitaj teknikaĵoj utiligitaj:

Etiquetas: ,

2010-09-20

Artefarita Intelekto

Des pli bone ke oni en via fabriko anstataŭis vin per roboto. En mia oficejo oni anstataŭis min per USB-poŝmemorilo !.
Farita per www.makebeliefscomix.com

Etiquetas:

2010-09-18

La veterprognozoj

Etiquetas:

2010-09-15

La plezuro estas mia

Etiquetas:

2010-09-11

Ŝakon al la teroro, la libro

2010-09-05

Esperantisto veninta el Germanio vizitas nin

En la foto: Rodrigo Ramírez → Álvaro Cortés → Luis Felipe Saldarriaga

Dum ĉi tiuj tagoj vizitas Kolombion S-ro Álvaro Cortés Franco. Li naskiĝis en Kolombio, tamen loĝas en Hamburgo (Germanio) jam dum 25 jaroj.
Hieraŭ, mi kaj aliaj du lokaj esperantistoj havis la plezuron renkontiĝi kun li.

La lundon 6-an de septembro en mia hejmo

Etiquetas: , , ,

2010-09-03

Preta la tradukaĵo

Feliĉe, post sep monatoj da laboro (kvankam ne kun plentempa dediciĝo), la libro "Ŝakon al la teroro", mia esperanta versio de "Jaque al terror" far Juan Manuel Santos, JAM ESTAS TUTE PRETA en formo PDF (13.7 MB).
Mi ĵus skribis al la Eldonejo "Planeta" de Kolombio, por certiĝi ĉu ĝi rajtigas min pri la tradukado kaj permesas min publikigi la libron libere/senpage en Interreto. Se la respondo estus nea, mi devus —kun bedaŭro— forigi la tradukaĵon el la reto
http://luisguillermo.com/shakon.

Nuntempigo de 2010.09.04.10:53: Krom la menciita mesaĝo al la Eldonejo, mi ĵus sendis mesaĝon al la kolombia Prezidento Juan Manuel Santos, por ke li, kiel verkisto de la libro, aprobu la publikan disponigon de la esperantlingva libro en la reto. Nun mi atendas respondojn de la Eldonejo kaj de la Prezidento.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361