2010-08-26

Pri la libro-tradukado kiun mi nun faras ++

"Eĉ guto malgranda,
konstante frapante,
traboras la monton granitan"

Mi jam preskaŭ finas la tradukadon de la libro.
La dumprogresa, ĉiutage kreskanta, tradukaĵo [dosiero PDF, 13.6 MB] estas elŝutebla el la jena retadreso:
http://luisguillermo.com/shakon
Nuntempigo: (2010.08.26) ĝi estas proksimume 97% de la libro.

Etiquetas: , , ,

2010-08-07

Juan Manuel Santos ekoficas kiel prezidento

Hodiaŭ, 7-a de aŭgusto de 2010, S-ro Juan Manuel Santos Calderón estis enoficigita kiel la 59-a prezidento de Kolombio, por 4-jara regado.
La viroj kaj virinoj kiujn li nomumis kiel ministroj kaj ceteraj funkciuloj estas bone taksataj en la opinio de la plejmulto el la tiutemaj analizistoj.
Lia unua parolado tuj post esti enpostenigita estis bona, plurtema kaj optimismiga pri la estonteco de nia lando, kvankam -kaj kompreneble- iom simila al tiu kiun li eldiris la nokton de la 20-a de junio, tuj post kiam li gajnis la balotelekton.

Etiquetas: , ,

2010-08-01

Tradukilo GramTrans

Mi foje utiligas Traduku.net (pri kio mi iam blogis) por helpi min en tradukado Angla  Esperanto (kvankam la tradukilo ebligas tradukojn en/el alia linvoj el/en Esperanto).
Nu, dum la lastaj tagoj mi trovis la tradukilon GramTrans kiu ankaŭ jam inkluzivas tradukeblojn:
Angla  Esperanto.
Dana  Esperanto
Norvega  Esperanto
Portugala  Esperanto.
Bona afero, havi plian ilon por Esperanto.

Cetere, alia neforgesinda tradukilo estas Apertium kiu ebligas tradukadojn:
Esperanto  Angla
Angla  Esperanto
Kataluna  Esperanto
Hispana  Esperanto.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361