Eteta humuraĵo

Etiquetas: humuro
Skribitaj Pensoj |
|

Hodiaŭ en la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, fare de Kolombio, estis publike senvualigita per abunda dokumentaro la akcepton kaj gastigadon kiun faras en Venezuelo la registaro de Hugo Chávez Frías, siaplaĉe, por ĉefoj, trejnantoj kaj aliaj anoj de la terorisma kaj narkotaĵkomerca grupo fark.
La registaro de Venezuelo ne povis respondi konkrete al la Kolombia plendo, sia reprezentanto Roy Chaderton nur babilis blah blah pri historio kaj eĉ literaturo, k.t.p. sed nenion li kapablis diri pri la domoj kaj bienoj kie sia registaro gastas la teroristojn. Kaj tiu registaro ne permesis ke, kiel Kolombio petis, komisiitoj plurlandaj vizitu tiujn lokojn.
Nu, eĉ pli bedaŭrinde: Anstataŭ klare respondi PRI LA KONKRETA TEMO, kaj anstataŭ tranĉi siajn rilatojn kun la teroristoj, la venezuela registaro, male, konservas siajn ligojn kun tiuj abomenindaj krimuloj kaj preferas tranĉi la rilatojn kun la kolombia registaro !
Etiquetas: Hugo Chávez, Kolombio, Venezuelo

Hodiaŭ estas la oficiala tago kiam oni festas la 200-jaran datrevenon de la kolombia sendependiĝo disde Hispanio. Tiu ĉi dato estas kelkgrade simbola, ĉar vere la sendpendiĝo disde la hispana regado estis longa kampanjo kiu komenciĝis per movadoj kaj deklaroj en diversaj lokoj de la lando antaŭ la tumulto de la 20-a de julio de 1810 en Bogoto, kaj kiu daŭris per bataloj ĝis 1819, kiam okazis la definitiva venko en la Batalo de Bojakao
Hodiaŭ oni celebras en la tuta Kolombio per prelegoj, paradoj, koncertoj, televidprogramoj, k.t.p.