2010-05-30

Rezultoj de la balotado de la 30-a de majo

Ne estas ankoraŭ la 100%, sed jam la ŝanĝetoj estos etetaj.

La venontan 20-an de junio okazos la fina porprezidenta balotelekto en Kolombio, tiam nur inter la kandidatoj Santos kaj Mockus.
Se mi konsideras ke:

  • Santos estas ideologia sekvanto de la nuna prezidento Uribe.
  • Ekzistas iom da kohereco en la politikaj sintenoj de tiuj kiuj voĉdonis la 30-an de majo por la ceteraj kandidatoj.
Mi esperatendas ke:
  • Aliĝos al Santos: la plimulto el tiuj kiuj voĉdonis por Vargas kaj Sanín (de partioj kiuj akompanis la prezidenton Uribe) kaj parto el tiuj kiuj voĉdonis por Pardo (kvankam lia partio estis en opozicio al Uribe).
  • Aliĝos al Mockus la plimulto el tiuj kiuj voĉdonis por Petro (de partio kiu radikale kontraŭas prezidenton Uribe). Tio ĉi povus okazi por kontraŭi la forton de la kandidato Santos, kvankam inter Mockus kaj Petro (same kiel inter iliaj respektivaj partioj) ekzistas granda politika malsameco.

Tamen: la 30-an de majo nur voĉdonis 49% el la homoj voĉdonrajtaj; restas la demandoj ĉu la 20-an de junio voĉdonos pli? ĉu malpli?. Pli aŭ malpli por kiu el la du kandidatoj?

Etiquetas: ,

Mi voĉdonis frue

Je la 8-a horo matene komenciĝis en la lando la unua rondo de porprezidenta balotado. Mi voĉdonis, kune kun mia fratino, je la 9-a horo, ambaŭ por Juan Manuel Santos.

Etiquetas: ,

2010-05-22

Enketo (2010.05.22) pri kolombia prezidento elektota en 2010

Hodiaŭ (2010.05.22) je la 7-a horo nokte publikiĝis la lasta enketo farita de Ipsos -Napoleón Franco, dum hieraŭ kaj antaŭhieraŭ. Jen la ĉefaj rezultoj por la balotado de la venonta dimanĉo 30-a de majo, laŭ respondoj de la demanditoj:

Cetere, laŭ la respondoj al eventuala dua balotado farota la dimanĉon 20-an de junio inter Santos kaj Mockus, Mockus atingus 45% kaj Santos atingus 40%.

La ĉi-foja porprezidenta kampanjo estas, en la historio de la lando, eble la plej mallonga (ĉar multaj atendis ĝis la leĝa decido kiu neis la eblecon de tria periodo por la prezidento Uribe), kaj ŝajne estas kampanjo tre influita far la amaskomunukiloj, far la "emocia" pli ol "racia" reago de la popolo, kaj precipe far la oftaj enketoj. La enketoj efikas sur la plimulton de la popolanoj, instigante ilin ne "perdi" la voĉdonon en la kandidatoj kun malpli da probableco prezidentiĝi. Pluraj analizistoj atendas ke ekde nun ĝis la 30-a de majo, tiuj kandidatoj pli malaltaj en la enketoj kreskos, ĉar ekzistos pluaj debatoj —kaj tiuj kandidatoj havas ankaŭ bonajn proponojn kaj programojn kiujn la popolo konos pli— kaj jam ne okazos pluaj enketoj kiuj povus influi la voĉdonontojn malfavore al ili.

Pli pri la evoluo de la temo: en antaŭaj blogafiŝoj: [1], [2], [3], [4], [5], [6], [7], [8], [9] kaj [10].

Etiquetas: ,

2010-05-21

Enketo (2010.05.20) pri kolombia prezidento elektota en 2010

Hieraŭ nokte publikiĝis la rezultoj de nova enketo farita de la "Centro Nacional de Consultoría" (ankaŭ ĉi-foje kun 3000 demanditoj, kiel la pasintsemajna de CNC), komisiita far la amaskomunikilo CM& (www.cmi.com.co). Jen la ĉefaj rezultoj por la balotado de la venonta dimanĉo 30-a de majo:

Cetere, laŭ la respondoj al eventuala dua balotado farota la dimanĉon 20-an de junio (necesa se la plej voĉdonita atingas malpli ol 50% + unu baloton) inter Santos kaj Mockus, Juan Manuel Santos atingus 47% kaj Mockus atingus 46%.
Laŭ reguloj de la aŭtoritatoj pri la temo, jam la venonta semajno, ne estas permesite en la lando diskonigi plu rezultojn de enketoj.

Pli pri la temo: en antaŭaj blogafiŝoj: [1], [2], [3], [4], [5], [6], [7], [8] kaj [9].

Etiquetas: ,

2010-05-15

Lasero, 50-jara !

Dum tiuj ĉi tagoj fizikistoj rimarikigas la 50-jariĝon de la Lasero, kies unua funkcianta ekzemplo estis konstruita far Theodore H. Maiman, kaj ekfunkciigita la 16-an de majo de 1960.

Nia amiko fizikisto Behrouz Soroushian (konata per la bona blogo Beĉjo) rimarkigis en mesaĝo de la forumo per-esperanto-bazascienco, pri irana sciencisto, Ali Javan, kiu ankaŭ en 1960 konstruis la unuan laseron kiu uzis gasojn kiel stimulita fonto (tiu de Maiman uzis solidon).

Jen kelkaj priaj ligiloj (al anglalingva enhavo):

Raporteto de la 6-a de aŭgusto, 1960, en la revuo Nature:
www.nature.com/nature/journal/v187/n4736/pdf/187493a0.pdf

Speciala numero de la revuo physicsworld:
http://www.laserfest.org/news/pw0510.pdf

Pli specife pri la 50-jariĝo:
www.50-years-laser.com/50-years.html
www.laserfest.org

Etiquetas: , ,

2010-05-14

Enketo (2010.05.13) pri kolombia prezidento elektota en 2010

Hieraŭ publikiĝis la rezultoj de nova enketo farita de la "Centro Nacional de Consultoría", komisiita far la amaskomunikilo CM& (www.cmi.com.co). Jen la ĉefaj rezultoj:

Cetere, laŭ la respondoj al eventuala dua balotado (necesa se la plej voĉdonita atingas malpli ol 50% + unu baloton) inter Santos kaj Mockus, nun ili ambaŭ atingus 47%.

Verŝajne la gajnonto gajnos per malmulta elcentaĵo, kaj tial mi antaŭvidas problemojn: protestojn de la partianoj de la venkoto. Dezirinde estus se inter la gajnonto kaj la dua estu granda elcentaĵa diferenco.

Pli pri la temo: en antaŭaj blogafiŝoj: [1], [2], [3], [4], [5], [6], [7] kaj [8].

Etiquetas: ,

Interese blogi pri opiniiga temo

Estas interese havi blogafiŝon kiu ne pasas sen ploro nek gloro, sed male, elvokas favorajn, kontraŭajn kaj nuancitajn sintenojn kaj reagojn el la legantaro, ĉar ĝi tuŝas temon kiu, juĝite laŭ la reagoj, estas debatinda.

Dankon al tiuj kiuj komentis miajn du ĵusantaŭajn blogafiŝojn, ne nur tie ĉi, sed ankaŭ en aliaj blogoj aŭ forumoj.

Etiquetas: ,

2010-05-12

Protekti kopirajton aŭ pliatingebligi Esperanton

Inter la komentoj, ĝenerale dankaj, kiujn mia antaŭa blogafiŝo ricevis, mi trovis ankaŭ jenan, maldankan:

« Estimata,
PIV estas kopirajtita verko eldonita de SAT. Ni jam skribis al la retprovizanto por peti forigon de ĉi tiu teksto, kaj prenos pliajn paŝojn por tion atingi se necese.
Nun mi afable petas vin forigi tiun ĉi instigon al kopiado de protektita verko.
Antaŭdankas,
Vinko Markovo
Generala Sekretario de SAT »

Nu, kion mi respondas?:

  1. Mi ne estas la alŝutinto de tiu, laŭ vortoj de S-ro Markovo, "protektita verko", nur mi trovis ĝin en La Reto, danke al iu sennoma esperantisto kiu, verŝajne kiel mi, volas plifaciligi la aliron de la popolo al nia kara lingvo, volas plidisvastigi Esperanton.
     
  2. La komenton de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), vere kaŭzas al mi dilemon:
     
    • Ĉu helpi disvastigi nian Internacian Lingvon, faciligante la aliron de la popolo al lernomaterialo kaj legmaterialo,
    • Ĉu malhelpi la disvastigadon tutmondan de nia kara lingvo, katenate la lernomaterialon kaj legmaterialon al sekretiga koncepto de kopirajto, de antaŭinterreta ekonomio.
       
  3. Mia sinteno favora al la plej senbara disvastigo de Esperanto estis jam antaŭe esprimita ene de mia artikolo de Januaro 2003: La Interreta Ŝanco de Esperanto, publikigita en Revuo Esperanto, N-ro 1155/1 (paĝo 11a), de UEA.
     
  4. Se en Esperantujo ekzistas tia politiko kiu metas barojn al la aliro al la vortaro de La Lingvo, oni facile komprenas kial Esperanto ne disvastiĝis pli rapide en la mondo, kaj kial estas malfacile ke la plimulto de la esperanto-parolantoj superu la nivelon "bonan-tagon".
     
  5. Mi opinias ke Zamenhof donis obeindan kondutekzemplon kiam li (la kreinto mem) rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate la lingvon kaj metis Esperanton kiel komuna posedaĵo homara. Imagu kian estontecon povos havi "internacia lingvo" se ĝia aŭtoro ĝin protektas per kopirajto!
     
  6. Tiu ĉi okazaĵo estas nur apartaĵo de tutmonda fenomeno kiun travivas —danke al, aŭ kulpe de, la teknologio— ĉiuj publikigantoj de informa materialo, ekzemple ĵurnaloj, libroj, muziko, ktp. Publikigantoj kiuj devas taŭgiĝi (kaj jam multaj tion faras) al la nova ekonomio kaj teknikaj rimedoj. Tamen, des pli grava estas tiu ĉi aparta okazaĵo kiu ne temas pri iu ajn ĵurnalo nek beletra libro, sed temas pri la vortoj, la esprimrimedo, de Esperanto, kaj plejofte ni esperantistoj strebas por senbarigi la aliron al La Lingvo, disvastigi ĝin.
     
  7. Eĉ se mi ne afiŝas tiujn retadresojn, nia ŝatata Guglo jam faris sian taskon indeksi la retenhavon kaj, do, iu ajn homo kiu faras la simplan serĉon +"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", eĉ intencante aĉeti la paperan libron, trovos ankaŭ tiujn adresojn. "Komuna saĝo de la homaro": Tiu, kiu serĉas, trovas.
     
  8. Fine, mi kredas ke la elŝuteblo el Interreto de tiu verko (skanita nur kiel bildo, eĉ ne teksto serĉebla), verko publikigita 8 jarojn antaŭe, kaj kiu jam havas anstataŭintan presitan eldonon, PIV 2005 (kiun mi mem posedas), helpos plidisvastigi nian karan Lingvon kaj plibonigi la lingvokapablon de kelkaj esperantistoj, agoj kiuj estas gravegaj celoj de esperantisto, kaj tamen ne mallpliigos la vendadokvanton de la paperaj libroj NPIV 2002 kaj PIV 2005. Kaj, cetere, se iu celas fari negocon mondonan, Esperanto ne estas profita elekto por tio.

Etiquetas: , , , , ,

2010-05-10

Plena Ilustrita Vortaro, en PDF, eŝutebla.

Mi trovis ke iu(j) homo(j) (ĉu "krimuloj" kiuj ne respektas kopirajton?), alŝutis en Interreton senpermese, por ke aliaj ilin elŝutu senpage, la Plenajn Vortarojn skanitajn kiel bildo en PDF-formo. Tiuj libroj estas kopirajtitaj verkoj eldonitaj far SAT: Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento, de 1980 aŭ/kaj Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, de 2002.

Ĝis nun, mi trovis ilin en tri retejoj:
http://uz-translations.net/?category=espdics
http://217.114.238.56/NPIV-2002.pdf
ftp://81.13.60.250/Esperanto/NPIV-2002.pdf
Mi instigas vin: Ne elŝutu senpage verkon kiu havas kopirajton!
Mi atentigas al SAT pri tia malrespekto al ĝia rajto.

Etiquetas: , , , ,

2010-05-07

La kolombia prezidento nun en Tŭitero (Twitter)

Ekde hieraŭ la kolombia prezidento Álvaro Uribe Vélez havas personan mesaĝejon en Tŭitero:
AlvaroUribeVel

Etiquetas: , , , ,

2010-05-03

Nova esploro pri Esperanto per Statistika Fiziko

Aperis nova esploro kompara pri Esperanto kaj Angla, per teknikoj de statistika fiziko, ĉi-foje pri efikoj de interpunkcio sur frazlongo.
Jen ligilo al la anglalingva dokumento:
 Punctuation effects in english and Esperanto texts (M. Ausloos)

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361