2010-04-22

Enketo (2010.04.22) pri kolombia prezidento elektota en 2010

Hodiaŭ publikiĝis la rezultoj de nova enketo farita de la "Centro Nacional de Consultoría", komisiita far la amaskomunikilo CM& (www.cmi.com.co). La kreska tendenco de Antanas Mockus daŭras; jen la ĉefaj rezultoj:

Alia novaĵo estas ke laŭ la respondoj al eventuala dua balotado (necesa se la plej voĉdonita atingas malpli ol 50% + unu baloton) inter Santos kaj Mockus, je la unua fojo gajnus Mockus. En la antaŭaj enketoj en tia sceno gajnus Santos.

Pli pri la temo: en antaŭaj blogafiŝoj: [1], [2], [3], [4], [5], [6] kaj [7].

Etiquetas: ,

2010-04-21

Du etaj humuraĵoj

— Kio estas plej efika por halti la faladon de kapharoj?
— Mmm ... la planko.

 

Maljuna sinjoro vizitas kuraciston:
— Kara Doktoro, mia maldekstra kruro doloras.
— Simple, ... tio estas pro la aĝo.
— Mi ne kredas, Doktoro, la dekstra havas la saman aĝon kaj tamen ne doloras.

Etiquetas:

2010-04-16

Enketo (2010.04.16) pri kolombia prezidento elektota en 2010

Kiel anoncite hieraŭ, hodiaŭ publikiĝis la rezultoj de nova enketo farita de "Ipsos - Napoleón Franco", komisiita far pluraj amaskomunikiloj (radio www.rcnradio.com, revuo www.semana.com.co kaj aliaj asociiĝintaj). Jen la rezultoj:

La enketo estis farita kun persona ĉeesto (ne telefone kiel tiu publikigita hieraŭ) la 13-an kaj 14-an de aprilo. Alia grava diferenco kun la enketo publikigita hieraŭ estas ke la hodiaŭa estis farita en pli da urboj disaj en la lando.
Aperas tri kandidatoj malpli diskonitaj (Araújo, Calderón kaj Devia) kiuj antaŭe havis 1% aŭ malpli (kaj tial mi ne montris ilin). Tamen, konsiderendas ĉiel ke la statistika erarmarĝeno (cirkaŭ 3%) faras, proporcie, pli dubigaj la elcentojn de la ses kandidatoj kun plej malaltaj elcentoj, kaj precipe de tiuj tri (Araújo, Calderón kaj Devia), kiuj havas malpli da apogo far pli grandaj politikaj partioj kaj malpli da publico ol Pardo, Petro kaj Vargas.

Pli pri la temo, ĝia evoluo: en antaŭaj blogafiŝoj: [1], [2], [3], [4], [5], [6] kaj [7].

Etiquetas: ,

2010-04-15

Enketo (2010.04.15) pri kolombia prezidento elektota en 2010

Hodiaŭ publikiĝis la rezultoj de nova enketo farita de la "Centro Nacional de Consultoría", komisiita far la amaskomunikilo CM& (www.cmi.com.co). La kandidateco de Antanas Mockus pliigas sian elcenton; jen:

Datoj inter kiuj estis farita la enketado pertelefona: 12-14 de aprilo.

Jam estas anoncita la publikigo de nova enketo, farita de Ipsos Napoleón Franco, por morgaŭ.

Pli pri la temo: en antaŭaj blogafiŝoj: [1], [2], [3], [4], [5] kaj [6].

Etiquetas: ,

2010-04-08

Enketo (2010.04.05-07) pri kolombia prezidento elektota en 2010

Hodiaŭ publikiĝis la rezultoj de nova enketo, ĉi-foje farita de la "Centro Nacional de Consultoría", komisiita far la amaskomunikilo CM& (www.cmi.com.co). La ĉefa ŝanĝiĝo por la nuna scenejo, rilate la antaŭan, estas ke la kandidato Sergio Fajardo Valderrama, frukomence de la nuna monato metis finon al sia kandidateco, kiam li akceptis proponon kunuiĝi al la kandidateco de Antanas Mockus Šivickas, tiel ke se ĉi-lasta kandidato iĝus prezidento, Fajardo iĝus vicprezidento, kaj tiu kuniĝo verŝajne havis rimarkeblan efikon laŭ la nunaj rezultoj (kompare kun la antaŭa enketo); jen:

Cetere, 2% el la demanditoj esprimis deziron voĉdoni blanke (ili ŝatas neniun kandidaton), kaj 5% ankoraŭ ne decidis por kiu voĉdoni.

La enketo estis farita inter la 5an kaj la 7a de aprilo.

Pli pri la temo: en antaŭaj blogafiŝoj: [1], [2], [3], [4] kaj [5].

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361