2010-03-29
2010-03-26
Enketo (2010.03.20-23) pri kolombia prezidento elektota en 2010
Kiel anoncite ĉe la fino de mia ĵusantaŭa blogafiŝo samtema [3], hodiaŭ publikiĝis la rezultoj de nova enketo, ĉi-foje farita de la enket-kompanio Datexco, komisiita far aliaj amaskomunikiloj. Jen la rezultoj, kiuj estas tre similaj al la ĵusantaŭaj:
La enketo estis farita inter la 20a kaj 23a de marto.Pli pri la temo, eĉ iomete pri la kandidatoj: en antaŭaj blogafiŝoj: [1], [2] kaj [3].
2010-03-25
Enketo (2010.03.20-22) pri kolombia prezidento elektota en 2010
Publikiĝis nova enketo pri la venonta porprezidenta balotelekto en Kolombio, kies unua balotado okazos la 30an de majo de 2010 (se neniu kandidato atingas pli ol 50%, okazos -la 20an de junio- dua balotado inter nur la du plej alte privoĉdonitaj). Mi jam publikigis blogafiŝojn [1] kaj [2] pri la temo, kiam okazis ŝanĝoj en la panoramo de elekteblaj kandidatoj.
Nun la novaj ŝanĝoj, krom la pliproksimeco de la balotado, estas:
- Malaperis laŭleĝe la ebleco de (dua) reelekto de la nuna prezidento Álvaro Uribe Vélez. Do, jam ne aperas la du scenoj kiujn mi prezentis en [1] kaj [2].
- Jam determiniĝis, la 14an de marto, la kandidato de la nova Verda Partio: Antanas Mockus Šivickas (kun litova familia deveno), kiu antaŭe ja aperis en la enketoj, tamen kiel antaŭkandidato (ne oficiala, ebla, kandidato), kaj same, determiniĝis la kandidatino de la Konservatisma Partio: Noemí Sanín Posada. Tial malaperis la ebla kandidateco de la sampartia Andrés Felipe Arias, kiu aperis en antaŭaj enketoj.
La sumo ne estas 100% ĉar ekzistas aliaj tri malpli konataj kandidatoj, ĉiu kun 0,2% aŭ malpli, plus kelkaj enketitoj kiuj ne scias, ne respondas, aŭ ne voĉdonos.
Tiun ĉi enketon faris la kolombia branĉo de Gallup, mendite far pluraj amaskomunikiloj.
Nu, la nuna enketo okazis tre proksima al la determinoj okazintaj la 14an de marto, kaj krom tio, tuj post tiu ĉi enketo, la 23an de marto, okazis —dissendita televide— la ĝisnune plej kompleta ĵurnalistara intervjuo kun tiuj sep kandidatoj. Konsiderinte la eblajn efikojn de la tempopaso kaj la televida debato, jam alia grupo de enketa kompanio kaj amaskomunikiloj anoncis eĉ novan enketon, pri kiu mi intencas informi, eble morgaŭ.
2010-03-16
Lingvaj nuancoj: "La bona lingvo", tamen zorgeme
Dum mia nuntempa traduka tasko, krom vortarajn kaj gramatikajn librojn, mi ankaŭ tre ofte rigardas la opinion de "La bona lingvo" en ĝia parto "simplaj samsignifaj vortoj" (SSV). Tion mi faras ĉar mi, fundamente, ŝatas la ideon de tiu iniciato ekspluati, profiti, la kunmeteblon de la esperanta lingvo por atingi la novajn signifojn bezonatajn, sen enkonduko de nenecesaj neologismoj. Tamen, oni devas esti iom zorgema, kritika, kaj ne mensblinde obeema. Jen ekzemplo:
Pri la vorto "preventi", SSV: P proponas:
prevent·i → mal·help·i, antaŭ·mal·help·i, mal·ebl·ig·i
Tamen, mi opinias ke, ekzemple, "malhelpa medicino" (aŭ "malhelpa kuracado" kiel preferus SSV) estas preskaŭ absurdaĵo: Ĉu medicino kiu malhelpas? Mi opinias ke ni ĉiuj deziras medicinon kiu helpas!
Aliflanke: la signifo de "preventa medicino" estas tute klara.
2010-03-07
Lingvaj nuancoj: "neniam estos malfrue por ke ..."
La intencita senco de jena esprimo en la hispana:
A- "Nunca será tarde para que X"
Esperante:
A'- "Neniam estos malfrue por ke X"
Estas ke:
S1- Sendepende de la tempo kiam okazos la fakto X, tiu fakto ne estos "malfrua fakto".
Tamen, kiam mi pensas ke la tradukaĵon A' mi intencas por internacia publiko; mi ekpensas ke leganto devenanta de alia kulturo kaj tre malsimila gepatra lingvo povus kompreni ion malsaman (kvankam en la praktiko ne multe gravas la diferenco):
S2- Se la fakto X neniam okazas, X estos "malfrua fakto"
Aŭ ekvivalente:
S2'- Se la fakto X okazas en la neniamo, X estos "malfrua fakto"
La tradukado en Esperanton igas min pensi pri pli da sencoj, logike penseblaj/eltireblaj el la esperanta teksto, ol kiam mi foje tradukas Hispane↔Angle
2010-03-04
Lingvaj nuancoj: adjektivo antaŭe aŭ poste
Okaze de la libro-tradukado [2],[1], mi rimarkas pli lingvajn aferojn kaj nuancojn pri kiuj mi ne multe pripensis.
Nun mi pritraktas jenan aferon: Nuanco de frazo en Esperanto kiam la ordo estas SUBSTANTIVO + ADJEKTIVO, kompare kun kiam la ordo estas ADJEKTIVO + SUBSTANTIVO.
Foje oni preferas unu ordon aŭ la alian, ĉefe pro kutimo, pro bonsoneco, aŭ imitante la ordon en iu "natura" lingvo, sed oni ofte ne pensas pri efiko sur la signifnuancon, krom -eble- emfazo de la adjektivo kiam ĝi aperas post la substantivo (kompare al kiam ĝi aperas antaŭe).
Mi pensas ke simile ni agas en la Hispana, tamen, mi rimarkas sencdiferencon, ekzemple inter jenaj hispanlingvaj frazoj:
A- "Verificamos si nuestras tropas estuvieron allí"
B- "Verificamos si tropas nuestras estuvieron allí"
En Esperanto la respektivaj frazoj estas:
A'- "Ni kontrolis ĉu niaj trupoj estis tie"
B'- "Ni kontrolis ĉu trupoj niaj estis tie"
Mi kiel parolanto de la hispana (kolombia hispana) perceptas jenan sencdiferencon: La frazo A per nuestras tropas ŝajnas temi pri: (ĉiuj) niaj trupoj [iel tuteca]; dum la frazo B per tropas nuestras ŝajnas temi pri: (kelkaj el) niaj trupoj; aŭ kvazaŭ se estus: trupoj (el (tiuj)) niaj.
Ĉu samaj nuancoj ekzistas en Esperanto inter A' kaj B'? kaj kion pri aliaj lingvoj?







