2010-02-23

La bantuko

Sinjorino ĵus eliris el sia hejma banejo kaj ĉirkaŭkovris sin per bantuko, dum la edzo eniras en la banejon por bani sin ankaŭ.
Subite aŭdeblas la pordosonorilo, do la sinjorino subeniras al la teretaĝo kaj malfermas la pordon, tie estas la najbaro, kiu vidante ŝin tiele diras:
Se vi lasas fali la bantukon, kaj permesas ke mi vidu vin nudan, mi donos al vi 400 eŭrojn.
Post ne multe da penso, la sinjorino delasas la bantukon.
Kiam la najbaro jam rigardis sufiĉe, donis la monon kaj foriris.
La sinjorino reiras supren, kaj la edzo, kiu aŭdis iomete la pordosonorilon, demandas:
Ĉu alvenis iu?
La sinjorino: — Mm ... ja, estis nur la najbaro.
La edzo: — Ah, kaj ĉu li alportis 400 eŭrojn kiujn li ŝuldas al mi?.

Etiquetas:

2010-02-20

Pri la libro-tradukado kiun mi nun faras

Juan Manuel Santos. Ŝakon al la teroro: La jaroj hororaj por la FARK. Prologo far Carlos Fuentes

En antaŭa blogafiŝo mi skribis pri libro-tradukado kiun mi nun faras. Poste, pro demanda komento kaj scivolemo de mia amiko Rubén Torres, mi klarigis pri kiu libro temas, kaj decidis meti la tradukaĵon en la reto dum kelka tempo.

Nun mi difinis ke la kelkatempa restado en la reto de la tradukaĵo (Ŝakon al la teroro: La jaroj hororaj por la FARK), ankoraŭ en frua disvolvo, estos nur ĝis la 28-a de januaro:
http://luisguillermo.com/etc/Sxakon_al_la_teroro.pdf

Etiquetas: , , , , ,

2010-02-11

La diktatoro Chávez eksproprietigas, laŭvole, perfingre

La originala karikaturo hispanlingva estas farita de la kolombia karikaturisto Ricky, vi povas vidi ĝin en lia blogo:
http://www.ecbloguer.com/elblogdericky/?p=2388

Etiquetas: ,

2010-02-10

La Chavez-a "socialismo de la 21a jarcento" [2]


Hugo Chávez parolas (foto kun ASA/ISO 6400)

Etiquetas: , ,

2010-02-09

Rekta Guglo-serĉo de esprimaĵoj en PMEG

Antaŭe mi skribis ke mi blogos malpli ofte ĉar mi dediĉas tempon al tradukado. Nu, la tradukado mem donas temojn blogafiŝindajn, kiuj eble utilos al la leganto, ekzemple pri gramatika konsultado:

Por rigardi en la Reto kion diras Bertilo Wennergren, en sia Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, pri iu ajn esprimaĵo, kompreneble oni povas rigardi per la retumilo la paĝaron de PMEG, kaj serĉi kvazaü en la papera libro, ..., ktp.

Tamen, pli rapida ("rekta" mi nomis) metodo estas profiti la kapablon de Guglo ("Google") por serĉi frazon/vorton nur en iu elektita retejo.
Ekzemple, se mi volas serĉi ĉu la esprimaĵo "post kiam" estas pritraktata en la PMEG, aŭ kvankam ne pritraktata kiel gramatika klarigindaĵo, eble simple "uzata" far Bertilo en la PMEG, mi povas serĉi per Guglo:

+"post kiam" site:bertilow.com/pmeg/

La plus-signo (+) utilas por ke Guglo obeu laŭlitere kion mi volas kaj ĝi ne estu mise "inteligenta".
La citiloj (") ambaŭflanke de la esprimaĵo utilas por ke Guglo serĉu la kompletan esprimaĵon kiel unuaĵo, ne kiel disaj vortoj.
Kaj "site:bertilow.com/pmeg/" limigas la serĉadon al la retadreso de la PMEG.

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361