Nun, Chávez kaj la tŭiteruloj
Etiquetas: Hugo Chávez, humuro, Twitter, Tŭitero
Skribitaj Pensoj |
|
Imagu ke en la mondo tute ne ekzistus floroj.
Imagu ankaŭ ke iam, en tiu mondo, iu homo, Lazaro, kun artaj emoj, elpensas ornamaĵon, kun koloraj folietoj ĉirkaŭanta cirklon, kaj kun aliaj partoj ..., Nu, por ne longigi lacige la detalan priskribon, pli bone mi montras tiun ornamaĵon inventitan far Lazaro:
Mi estas certa ke en tiu mondo, ekestus multegaj kritikoj kontraŭ tiu ornamaĵo inventita far Lazaro, la plimulto dirus ke tio estas stultaĵo, kaj nur malmultaj homoj uzus ĝin por ornami siajn hejmojn, kaj same pri la ceteraj variantoj —kolore kaj forme— kiujn Lazaro elpensis.
Same okazas pri Esperanto, multaj homoj faras kontraŭ ĝi kritikojn kiujn ili ne kuraĝas fari kontraŭ la Araba, la Franca, la Angla, la Hispana, La Japana, k.t.p.
Ni povas imagi ankaŭ ke en la mondo neniam ekzistis la "natura" lingvo X, kaj ke iam, iu homo inventas lingvon kiel X. Se li proponus tiun lingvon por milionoj da homoj, multegaj homoj forte kontraŭstarus tiun proponon, dirante ke tiu lingvo ne taŭgas.
Oni taksus tiun lingvon X pli -antaŭjuĝe- laŭ ĝia deveno (konsscie elpensita) ol laŭ ĝiaj veraj lingvaj karakterizaĵoj.
Vi povas fari iun ajn anstataŭon:
X = Ĉina
X = Araba
X = Angla
X = Hispana
X = Franca
X = Japana
X = ...
—————————
Noto: La bildo estas farita per tranĉaĵo el foto apartenanta al la Galerio de melitopolano
Etiquetas: artefariteco, Esperanto, homfariteco, lingvo, socio
Eble mi blogos malpli ofte dum la venontaj tagoj (eĉ monatoj), ĉar, kiel mi menciis en la antaŭa blogafiŝo, mi dediĉas tempon al tradukado de hispanlingva (kolombia) libro, proksimume 360-paĝa, en Esperanton.
Pro la postuloj de tia traduka tasko, des pli mi miras pri la laboro de bonaj libro-tradukistoj ĝenerale, kaj de L. L. Zamenhof speciale, kiam nia kara lingvo estis ĵusnaskita bebo kaj li entreprenis grandegan tradukadan laboron. Kaj eĉ pli mirinda estas lia ekzemplo pro tio, ke ni disponas pri nuntempaj rimedoj (komputilo, Interreto, ktp.) kaj li tute ne!
Etiquetas: blogado, Esperanto, libro, lingvo, miaj travivaĵoj, tradukado
En mia nivelo de lingvoscio pri Esperanto, mi konsideras ke por plibonigi tiun scion, estas pli utile traduki ol verki originale. Kiam oni verkas originale, oni nature (nekoscie) limiĝas preskaŭ ĉiam al vortaro kaj esprimoj kiujn oni jam antaŭe uzadis. Konstraste, kiam oni tradukas verkon de alia aŭtoro, oni devigas sin klopodi kompreni tre bone kion precize diris (celis diri) la aŭtoro, oni devas serĉi en -eĉ plurajn- vortarojn kaj gramatikojn. Ĉi tiel oni pligrandigas sian personan vortprovizon kaj esprimivon, kaj plulernas ne nur pri Esperanto (cellingvo) sed ankaŭ eĉ pri la fontolingvo.
Tial, mi nuntempe tradukas libron pli ol 300-paĝan. Monatojn poste, mi prezentos tion al vi.
Nun mi prezentas tradukaĵon de artikolo far Alfredo Rangel, kolombia pripolitika analizisto kaj skribisto, direktoro de la Fondaĵo Sekureco kaj Demokratio, publikigita en la revuo Semana, la sabaton 16-an de januaro de 2010:
Chávez, la Titanic alfundiĝas
2010 povus esti la jaro kiu marku la turnopunkton por la komenco de la finiĝo de la chaveza reĝimo en Venezuelo. Pro la misregado, senbrida korupto kaj vasta improvizo, renkontiĝas mallumaj nuboj kiujn la chavezismo ne kapablos forigi kaj kiuj kreos vastan popolan reagon kontraŭ ĝi, markante la komencon de ĝia defalo.
Ĉi tio povus okazi en la sekvonta balotado okazonta en Septembro ĉi-jara. Kiel sugestis Heinz Dietrich, ĉefa ideulo de la chaveza reĝimo, se tiu ĉi balotado estas perdita, "la 'Bolivarisma' procezo povus alveni al sia finiĝo". Pro la nuna krizo, Sro. Dietrich mem taksis la chavezan regadon kvazaŭ "Iu 'Titanic' baldaŭ alfundiĝonta" kaj lastatempe deklaris li ke "la glacimonto estas pli proksima". Li ankaŭ montris la altajn gvidantojn de la procezo kiel "la respondeculoj pri la katastrofo kiu venas". Siaflanke, la venezuela ambasadoro ĉe la OAS, Roy Chaderton, esprimis publike sian "maltrankvilon pri la supervivo de la 'Bolivarisma' revolucio". Kaj ĉi tiuj ne estas izolitaj voĉoj: tia sama antaŭtimo ekzistas en multaj sektoroj de la chavezismo.
Fakte, la situacio estas kriza, ĉar al la porciumado de akvo kaj elektro, al la senbrida urba sensekureco, al la senefikeco de la sociaj planoj kaj al la daŭraj neprovizoj kiajn trasuferas la venezuelanoj sumiĝos nun inflacio de inter 50 kaj 60 procento ĉi-jare, rezulte de la devalutigo kiun la registaro ĵus dekretis. Oni ne forgesu: inflacio ja faligas registarojn; tio estis la daŭra historio de Latinameriko. Oni devas rememori ke Venezuelo importas preskaŭ ĉion kion ĝi konsumas —ekzemple, 60 procento el la manĝaĵoj—, pro kio takseblas ke post la devalutigo, almenaŭ duono el la importaĵoj kostos duoble al konsumantoj. Kaj ĉi tio ne eviteblas metante soldatojn kun pafiloj ĉe la superbazaroj.
La devalutigo far Chávez estas fiska kaj ĝi havas politikan celon. Proksimtempe ĝi aerumos lin, ĉar la registaro havos pli da bolivaroj (VEB) pro unu dolaro de nafto eksportita, sed en la meztempo ĝi ne estas solvo kaj, male, ekigos gravajn problemojn. Povas kreski la publika elspezado dum la venontaj monatoj kaj ekzistos pli da mono cirkulanta kaj tiel pliiĝos la aĉetvolo por importitaj varoj, kaj ĉi tio denove puŝos la prezaltiĝon. Do, tuj, la registaro povas artefarite pliigi la publikan elspezadon por kompensi la riskon esti venkita en la okazonta porparlamenta balotado, sed tamen la ekonomia realo pasigos al ĝi la pagendan fakturon tra la politika fenestro. Chávez havas nesupereblajn malfacilaĵojn por venki la krizon kaj ne havas respondojn por pravigi la manieron kiel li malŝparis la monabundon naftan de la lando dum la lastaj jaroj. Meze de maro da nafto, la popolo ne rezignacias al porciumado de elekro po kvar horoj ĉiutage, kio povus esti eĉ pli granda estonte; krome, trapasi ĉi tiun energian krizon strukturan eble postulos kvar aŭ kvin jarojn, ĉar anstataŭ havi la bezonatajn 35 elektrocentralojn, la lando havas nur ses, ĉar mankis investon en ĉi tiu afero dum la lastaj jaroj. Kontraste, la registaro donacis 61,000 milionojn da dolaroj en helpo al aliaj landoj, tute sen kontrolo kaj laŭ sia arbitra politika tagordo: 20.000 milionojn al Kubo, 8,500 milionojn al Argentino, 5,200 milionojn al Brazilo, 700 milionojn al Irano, 300 milionojn al Ĉinio, 300 milionojn al Usono, k.t.p. La venezuelanoj neniam komprenos kial, havante ili mem tiel multajn nekontentigitajn bezonojn, sia registaro fordonacis tiomajn rimedojn nur por kontentigi politikajn interesiĝojn.
Dum ĉi tiu situacio, liaj kutimaj manovroj misgvidantaj la atenton aspektas pli kaj pli ridindaj kaj jam ili konvinkas neniun. Akuzi Usonon pri sendo de spionaj aviadiloj al Venezuelo kaj prezenti kvazaŭ pruvo foton de aviadilo "P3" elŝutita el la Vikipedio estas, sincerdire, kompat-veka. "Eĉ la tremiga komputila entrudulino Lisbeth Salander ne estus trovinta tion!", ĉi-tiele mokis la fakton la kontraŭstara ĵurnalo Tal Cual. Klare, Chávez estas komenciĝinta fari bastonfrapojn de blindulo.
Konklude, meze de tiu ĉi situacio tiel katastrofa, en la Septembra balotado la chaveza registaro povus esti venkata kaj perdanta la regadon de la kongreso, per kio lia absolutisma projekto malsukcesus. Sed ne forgesindas la tradicio de subitaj popolaj insurekcioj en Venezuelo. Ni rememoras pri la fama "Caracazo" de 1989, kaŭzita far kriza neprovizo kaj senbrida prez-altiĝo, tiaj kiajn oni vidas venontajn ĉi-jare en la najbara lando. La komenciĝo de la fino de Chávez povus esti pli proksima ol kia ĝi ŝajnas.
------------
Originala artikolo hispanlingva:
www.semana.com/noticias-opinion/chavez-titanic-hunde/133735.aspx
Etiquetas: ekonomio, Hugo Chávez, politiko, Venezuelo

Kvankam en la lingvaro en kiu Google tradukas, ankoraŭ ne estas Esperanto, mi diras ke iasence ĝi "komprenetas" nian lingvon, almenaŭ pro du faktoj, kiujn mi atribuas al ĝia statistika bazo, kaj lernado¹, rilate pritrakto de lingvoj, ekzemple cele al tradukado:
Mi estas iomgrade ŝatanto de ŝakludo; tial vokis mian atenton la novaĵo pri ke la norvega grandmajstro Magnus Carlsen, 19-jaraĝa, estas la plej juna ludisto kiu transiras la markon de 2800 ELO-poentoj kaj atingas la supron de la monda rangotabelo de la FIDE.
Kun 2810 poentoj, li troviĝas kvin poentojn super Veselin Topalov, kaj dudek poentojn super la monda ĉampiono Viswanathan Anand. Nun en tiu tabelo Vladimir Kramnik estas la kvara, kun 22 poentoj malpli ol Carlsen.
En la nova tabelo rilate virinojn, la unua monde, kun ELO-nombro 2682, estas Judit Polgár.
Etiquetas: ŝakludo