2009-12-23

Nigraj nuduloj kun ruĝaj ĉapeloj

La ĵuspasintan 14an de decembro mi kun mia edzino piediris en la ĉefa avenuo de kvartalo "El Poblado" de nia urbo, kie situas elegantaj komercaj, bankaj, hotelaj kaj entreprenaj konstruaĵoj, kaj je nia flanko komencis aperi nigraj manekenoj nudaj, nur kun tiaj ruĝaj ĉapeloj, modaj dum kristnaska tempo.
Feliĉe, mi tiam kunportis fotilon. Ili estis proksimume kvindek, sed, iomete bedaŭrinde, mi fotis nur tiujn ĉi-montritajn.

Etiquetas: ,

2009-12-22

La Chavez-a "socialismo de la 21a jarcento" [1]

2009-12-20

Alvenis la Gramatiko de Bertilo

Mia amiko kaj granda esperantisto Luis Jorge Santos-Morales funkciigas en Bogoto modestan "libroservon" tre utila por esperantistoj en Kolombio. Danke al tio mi antaŭe atingis la vortaron de Fernando De Diego.

Simile kiel tiam kiam alvenis al mia hejmo tiu granda vortaro, mi estas nun kontenta ĉar la pasintan vendredon alvenis ĉe mi la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Kvankam mi antaŭe elŝutis ĝin el la Reto, mi opinias ke ankoraŭ estas pli konvene havi ĝin kiel papera, "tradicia" libro, kaj tial mi mendis ĝin el Luis Jorge.

Plurajn jarojn entaŭe, dum vojaĝo al Bogoto mi aĉetis la "klasikan" Plenan Analizan Gramatikon. Nu, ĝis nun mi uzis la gramatikon de Bertilo nur malpli ol tri tagojn, kaj opinias ke ĝi estas pli kompletigaĵo, aldono, al tiu de Kalocsay k. Waringhien ol anstataŭanto.

Etiquetas: , , ,

2009-12-17

Efiko de la Zamenhof-taga publico en serĉadon

Mi konfesas ke ekde la 15a de decembro mi estis rigardante plurajn fojojn la retejo de Google Trends por vidi iun efikon de la tiutaga publico pri Zamenhof kaj Esperanto, des pli pro tiu de la Google-simbolo en 33 landoj (laŭ DoodleWatch.com). Nu, ŝajne la sistemo havas 2-tagan prokraston por aperigi la statistikojn, do, nur ekde hodiaŭ mi vidas la relative (ĉar ne klarigas mezurunuojn) grandan efikon kiun la publico de la Zamenhofa tago havis en la serĉoftecon de la vortoj "Esperanto" kaj "Zamenhof". Jen:
Esperanto
Nu, mi kelkfoje rigardadis tion pri la vortoj "Esperanto" kaj "Zamenhof", kaj tial povas mi aserti ke "Esperanto" ĉiam havis iome videblan oftecon, tamen "Zamenhof" estadas normale tro malofta por aperi en la grafikaĵo. Do, la efiko sur la serĉofteco de la vorto "Zamenhof" estas plej rimarkebla, el preskaŭ "nemezurebla" al iom granda:
Zamenhof

Etiquetas: ,

La stulteco de Hugo Chávez, senhonte publika tutmonde

Por voki la atenton de naivuloj, la venezuela prezidento, kaj politika ĉefo de la kolombia krimularo FARK, Hugo Chávez Frías, diris antaŭ la nuna priklimata konferenco en Kopenhago, ke "En la stratoj oni diras ke se la klimato estus banko, la (kapitalismaj) registaroj estus jam savinta ĝin".
Per sia "portado" —laŭ li— de tiu onidiro en la centron de la konferenco, necesas ke ni komprenu ke li mem akordas pri la pravo de tia misretorika kaj stulta komparo inter donado de mono al iu banko (kiu foje estas jam repagata far kelkaj bankoj) kaj savi la mondan klimaton, kio temas pri kompleksega TUTMONDA, socia, ekonomia, media kaj industria sistemo, kun egaj kaj tempopostulaj malfacilaĵoj por ŝanĝado. Ne temas nur pri "doni monon", necesus grandaj ŝanĝoj, eĉ por teknologioj kiuj ankoraŭ ne estas pretaj aŭ estas tro kostaj, k.t.p.
Per sia portado de tiu onidiro en la centron de la konferenco, li deziris ŝajniĝi filozofo kiu igas niajn "etajn mensojn" rimarki grandajn verojn kaj "kontraŭdirojn" aŭ nekonsekvencojn de la kapitalisma sistemo. Tio eĉ vekis aplaŭdojn far naivuloj similaj al li inter la aŭskultantaro.
Fone, Hugo Chávez Frías, ankaŭ montras iom da duobla moralo: Lia lando ege profitas el vendado de nafto (eĉ al la "usona imperio" ! ), la tuta ekonomio de lia lando baziĝas sur tio; kaj nafto estas la origina ĉefa kaŭzo de klimatŝanĝiĝo. Sed pri tio ĉi lasta li mutas! Tia konduto estas kvazaŭ iu produktanto kaj vendanto de tabako plendus ke la ceteruloj faras nenion kontraŭ la pulma kancero!

Etiquetas: , , ,

2009-12-16

Plia sukceso de la kolombia armeo

Per bombado al tendaro de la FARK, la Kolombia Aerforto mortigis la krimulon Rubén Antonio García Gómez, kromnomita "Danilo", komandanto de la "9-a taĉmento" de la krimula grupo, kaj ano de ĝi dum 26 jaroj. Dum la operaco ankaŭ mortis pliaj 10 samgupanoj. La sukcesa ago okazis en kampara regiono de la municipo San Roque (pr: San Roke), en la departemento Antjokio.
Cele la kapton de "Danilo", kiu kulpas pri pluraj murdoj kaj ostaĝigoj, la aŭtoritatoj estis oferantaj monsumon ekvivalenta je 25000 usonaj dolaroj.
La ĵuspasintan 24an de Oktobro, la prezidento Álvaro Uribe urĝis la ŝtatajn fortojn la kapton de tiu krimulo.

Etiquetas:

2009-12-15

Kvalifiku la priesperantan simbolon de Google

Kvalifiku la priesperantan simbolon de Google okaze de la Zamenhof-tago: Klaku la dekan stelon apud ties bildo, en:
DoodleWatch

Etiquetas: ,

Decembra enketo pri kolombia prezidento elektota en 2010

Hodiaŭ publikiĝis la ĉi-jare lasta enketo pri la nunaj procentoj de voĉdonaj preferoj de la kolombianoj pri la kandidatoj por la elekto de la nacia prezidento, okazonta en 2010.

Jen se la nuna prezidento, Álvaro Uribe Vélez, estas elektebla:

Kaj jen se la nuna prezidento, Álvaro Uribe Vélez, ne estas elektebla:

Por pli da detaloj, kaj por komparo kun antaŭaj enketoj, bonvole vidu miajn blogafiŝojn pri la du antaŭaj enketoj samtemaj:

Etiquetas: ,

2009-12-11

Varma diskutado pri varma klimato!

Konferenco pri Klimatŝanĝiĝo, Kopenhago 2009

Mi iom sekvas la novaĵojn pri la priklimata konferenco en Kopenhago [http://en.cop15.dk].
Kia (komprenebla) kverelado pro disaj interesiĝoj!
Jen kelkaj temoj de tiuj novaĵoj:

  • Ministro pri la natura medio de Barato, Jairam Ramesh, starigis limojn al sialanda sindevontigo rilate klimaton kaj malakceptas internacian ekzamenadon pri sialanda limigo de forcejaj gasoj.
  • La Ĉina Vicministro de eksterlandaj aferoj, Li Yafei, diras ke la usona ĉefintertraktanto, Todd Stern, aŭ ne havas "komunan senton" aŭ estas ekstreme nerespondeca.
  • La intertraktanto de Afrika Unio, Meles Zenawi, diras ke la ĉefa malhelpo por klimata interkonsento estas ĉu jes aŭ ne riĉaj landoj donos sufiĉan financon por evolulandoj.
  • Rusio fiksas kondiĉojn por klimata interkonsento. Rusio konformas al la Protokolo de Kioto kaj sekve kondiĉas ke neuzita kvotoj pri gaso-eligo estu portata al nova klimata interkonsento.
  • Japania sinteno estas kondiĉa. Se la Protokolo de Kioto estas longigita sen fiksi redukton de gaso-eligoj por Usono kaj Ĉinio, Japanio minacas retiriĝi de ĝia promeso tranĉi forcejajn gasojn.
  • Usono, per Todd Stern, respondas ("kontraŭpafas") al Ĉinio.
  • Usonaj Respublikanoj kontraŭstaras ebla pakto de Obama.
  • La skandalo pri la retpoŝtaj mesaĝoj ("Climategate" )
  • La skandalo pri la (ŝajne ne preta) dokumento ("la Dana Teksto") de "povaj landoj" elfiltrita al ĵurnaloj (The Guardian kaj aliaj)
  • . . . ktp . . .

Etiquetas:

2009-12-08

Tera varmiĝo: Ĉu la homaro kulpas? (2)

Mi estas iom "skeptika" rilate la bruadon pri la klimatsanĝiĝo.
Por ordigi la ideojn, ĉi-sube mi iom disigas la temojn, tamen la disigo ne estas tre perfekta ĉar ĉiuj temoj interrilatas:

  1. Mi estas iomete skeptika pri ke la homo kulpas tiome,en granda procento. Bonvole vidu jenajn artiklojn en angla lingvo:
    1. Global Warming Caused by Sun's Radiation.
    2. Hackers steal electronic data from top climate research center, okaze de la suspektigaj retpoŝtaj mesaĝoj, elfiltritaj en La Reto, inter kimat-sciencistoj.

  2. Mi estas Tre skeptika pri ke la homaro povos limigi tion, sendepende de ĉu la homaro kulpas tre aŭ ete:
    1. Pro nesufiĉa volo kaŭze de kostoj en mono kaj malkomforto, streĉo, memlimiĝo. Des pli ĉar, kiel perceptita far la ĉefaj (supozitaj) kaŭzantoj de la problemo, tiuj kostoj estas en proksimaj tempa kaj spaca horizontoj, dum la profito estas malproksima tempe kaj space:
      • Tempe: Kutime, normala homo taksas pli alte bonon (eĉ eta) baldaŭe venonta, spite de malbono (eĉ ega) malfrue venonta. Ekzemple: la homoj fumas (ĝuas) NUN malgraŭ tre ebla malsaniĝo ESTONTA ... k.s.
      • Space: Tre ofte la (supozitaj) kaŭzantoj de la problemo ne estas la damaĝotaj mem (almenaŭ ne baldaŭe), tiuj damaĝotaj estas MALPROKSIMAJ. Tio estas eble ia egoismo (aŭ/kaj neresponseco), sed ĝi reale ekzistas, ni ŝatu aŭ ne ŝatu.
    2. Pro la sintenoj egoismaj/neresponsaj ĵus menciitaj en la punkto 1, sed inter la landoj kaj ĝiaj unuopaj interesiĝoj.
    3. Pro teknikaj malfacilaĵoj kiuj postulas pli da tempo por ŝanĝi teknologiojn "malpurigantajn" al "pli amikemaj kun la medio".
    4. Pro la ekzisto de skeptikuloj pri la temo: sciencistoj (ekz.: Vidu mian blogafiŝon pri Bruce Bueno de Mesquita), politikistoj (ekz.: Sarah Palin, en The Washington Post), kaj simplaj homoj kiel mi mem.
    5. Pro la grando jama de la problemo: Laŭ kelkaj ekologiemuloj la damaĝo jam estas tiom granda ke eĉ haltigante tuj nun la homan "problemigon", la planeda naturo postulos jarcenton por "saniĝi". Kio ajn la homaro faros, tio estos tro eta "kuracilo".

Etiquetas:

2009-12-06

Nova libro en hispana lingvo

Jaque al Terror, ISBN 9789584223029

La ĵus pasintan unuan de Decembron estis lanĉita en la kolombia ĉefurbo, Bogoto, nova libro¹, kun titolo: "Jaque al terror - Los años horribles de las FARC" ("Ŝakon al la teroro - La hororaj jaroj por FARK"). Temas pri verko skribita far la kolombia eksministro pri defendado —kaj nun kandidato al prezidenteco— Juan Manuel Santos.

En la 1990aj jaroj, la minaco de la krima grupo FARK kontraŭ la kolombia socio ŝajnis nehaltigebla. Post kunsidoj pacocelaj dum la regado de Andrés Pastrana Arango (1998-2002), nesukcesaj pro la cinika konduto de la krima grupo, la nova prezidento, Álvaro Uribe Vélez, estis ricevita en 2002 kun granda espero far la kolombia popolo pro lia senhezita decido batali la terorisman grupon per sia sekurecpolitiko "Demokratia Sekureco". Dum la du sinsekvaj prezidentecoj de Uribe, ekde la jaro 2002 ĝis nun, post tri aliaj ministroj de defendado, la plaj sukcesa tempo en la lukto kontraŭ la menciita krima grupo estis tiu sub la ministreco de Juan Manuel Santos Calderón (2006/07 - 2009/05).

La libro rakontas la travivaĵojn de Santos kiel gvidanto de la nacia defendado kaj, ekzemple: kiamaniere dum lia 3-jara periodo falis tri el plej gravaj membroj de la sekretariejo de FARK (ekzemple: Operaco Fenikso) plus kelkaj estroj de ĝia financo, la sukcesa trompo por liberigo de ostaĝoj (Operaco Ŝakigo), la multaj batalantoj de la grupo kiuj decidis ĝin forlasi akceptintaj kampanjon de la registaro por reeniri la civitanan vivon. ktp.

Resume, la libro pritraktas kiamaniere la kolombia armeo portis la kriman grupon al la plej malbona momento de ties ekzisto, al stato horora por ties membroj.

La prologon de la libro skribis la meksikia verkisto Carlos Fuentes.

Vere, mi aĉetos la libron dum la semajno kiu nun komenciĝas.

Nuntempigo de 2009.12.07.17:14: Mi ĵus aĉetis ĝin!

¹ Santos, J. M. Jaque al terror: Los años horribles de las FARC,
  352 paĝoj, Eldonejo Planeta → kolombia filio, Bogoto, 2009,
  ISBN: 9789584223029.

Hispanlingva video:

Etiquetas: , , ,

2009-12-04

Forgesita datreveno !

La pasintan 28an de Novembro mi forgesis skribi blogafiŝon por celebri akurate la 5-jaran datrevenon de tiu ĉi blogo, kiel mi faris plurfoje kiam tiudate plenumiĝis nova jaro.

Ja, la 28an de Novembro de la jaro 2004 mi komencis mian blogadon per simpla salutmesaĝo.

Kiam mi pensas pri tempopaso, mi opinias ke kiam ni pensas pri tiuj jaroj nur kiel plimalpli abstraktaj nombroj —kiel kutime ni faras— ni ne bone perceptas la daŭron. Kaj mi pensas ke tial estas utile, por plenpercepti la signifon de iu daŭro, kompari tiun daŭron kun fenomenoj aŭ procezoj kiuj estas konataj far ni, kompreneble, je skalo akorda kun la pritemata daŭro-tempo. Do, ekzemple, por la ĝisnuna daŭro de mia blogo, imagi ke iu naskiĝis la tagon kiam mi komencis blogi, ŝi estus hodiaŭ infanino 5-jara. Signifa aĝo tiu de mia blogo :)


blogmyspacedvd to ipod video convertertalkingphoto, dvd to psp convertertalkingphoto, dvd to zunetalking photo album

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361