2009-10-28

Kvar monatoj da eksprezidenteco

Hodiaŭ mi rememoras sinjoron Manuel Zelaya.
Ĉu vi rememoras pri li?
Li estis prezidento de Honduro —tiu kun ĉapelo— kaj hodiaŭ li kompletigas kvar monatojn kiel eksprezidento.

Etiquetas: ,

2009-10-21

Kiam aperis Esperanto

En Julio de 1887, Zamenhof publikigis sian lernolibron pri Esperanto.

Ankaŭ en Julio naskiĝis la fizikisto Gustav Hertz (nevo de Heinrich Hertz), kaj almenaŭ du gravaj pentristoj: en Belorusio, Marc Chagall, kaj en Francio, Marcel Duchamp.

En Februaro mortis la rusa komponisto kaj kemiisto Alexander Borodin.

Tri monatojn antaŭe, Helen Keller, tiam 7-jara, ekkomencis superi siajn blindecon kaj surdecon, helpe de Anne Sullivan. Ankaŭ tiam en Usono naskiĝis Leonard Bloomfield, grava lingvisto.

Du monatojn antaŭe, en Majo, naskiĝis en Norvegio la elstara matematikisto Thoralf Skolem.

Unu monaton antaŭe, la 10an de Junio, naskiĝis en Sankt-Peterburgo, Vladimir Ivanoviĉ Smirnov, elstara rusia matematikisto.

En Junio naskiĝis la angla biologiisto Julian S. Huxley.

La sekvintan monaton, en Vieno, naskiĝis Erwin Schrödinger, kiu estis disvolvonta ondo-mekanikan formon de kvantuma mekaniko.

Dum Septembro kaj Oktobro, la Flava Rivero en Honan-provinco de Ĉinio, superfluis enakvigante 130 000 km2 da tereno kaj mortigante pli ol unu milionon da homoj.

Tri monatojn post la apero de la libro, mortis la 63-jara fizikisto Gustav Robert Kirchhoff, dum en Usono, la 25-jara sinjoro Dorr Eugene Felt atingis patenton pri sia komputilo "Comptometer". En Ĉinio naskiĝis la fama milita kaj politika estro Ĉiang Kai-ŝek, kaj en Svislando, Charles-Édouard Jeanneret-Gris, kiu estis konota kiel la arkitekto Le Corbusier.

Kvar monatojn post la apero de la libro, naskiĝis angla aktoro, kiun la mondo konis kiel Boris Karloff, dum en Germanio naskiĝis Erich von Manstein, granda strategiisto de Hitler dum la dua mondmilito.

En Novembro naskigis la angla fizikisto Henry G. J. Moseley, enkondukinto de la termino "atomnumero" kiel rilata al mezuro de la elektra ŝargo de la atomkerno, kio plibonigis la kompreneblon de la perioda tabelo de Mendelejev, liginte la la atomstrukturon de kemia elemento al ĝia loko en la tabelo.

En Decembro naskiĝis, en tiama Aŭstrio-Hungario, matematikisto Johann K. A. Radon, plej konata pro lia eltrovo de la matematika Radon-transformo, kiu provizas la bazan metodon por konstrui bildojn en la tomografiiloj. Ankaŭ en Decembro samjara nakiĝis la hungara matematikisto György Pólya

Ankaŭ en 1887:

Maria Skłodowska (poste Marie Curie), naskita en Varsovio, estis junulino preskaŭ 20-jara kaj laboranta kiel privata instruistino de infanoj.
Antoni Grabowski, pola inĝeniero pri kemio, 30-jara, poligloto, eklernis Esperanton kaj fariĝis verkanto en la nova lingvo. Ankaŭ 30-jara estis Konstantin Ciolkovskij, pioniro de raketoj kaj kosmonaŭtiko. La pola verkisto Henryk Sienkiewicz estis 31-jara, same kiel Sigmund Freud. La pola kuracisto kaj pedagogo Janusz Korczak estis infano 10-jara, kaj la pola logikisto Jan Łukasiewicz, estis 8-jara, preskaŭ samaĝa kiel Albert Einstein.

John Boyd Dunlop, en Skotlando, evoluigis la unuan praktikan pneŭmatikan aŭ plenbloveblan pneŭon por la triciklo de sia filo, provis ĝin, kaj la 7an de decembro 1888 ĝin patentis.

Oliver Heaviside, publikigis en "Electrical Papers" manieron forigi distordon el telefonaj komunikoj. Surbaze de tio, kaj de alia propono lia de 1893, Michael Pupin atingis patenton en 1900 kaj riĉigis; Heaviside daŭradis malriĉa.

La rezultoj de la eksperimento de Michelson kaj Morley, farita en julio, estis publikigataj, verŝajne pruvantaj ke la rapido de lumo estas sendependa de moviĝo, kion interpretas la Speciala Relativeco de Einstein.

La fizikisto Heinrich Hertz, tiam 30-jara, rimarkis ke elektre ŝargita objekto perdas ŝargon pli facile se ĝi ricevas ultraviolan lumon, kaj publikigis siajn rimarkojn pri fotoelektra efiko kaj produktado kaj ricevo de elektromagnetaj ondoj en la revuo Annalen der Physik.

Emile Berliner, 35-jara, atingis patenton pri la gramofono, kaj Adolf Eugen Fick, germana fiziologo 59-jara, elpensis la kontaktlenson (malmolan; poste la molan faris Otto Wichterle).

Friedrich Wilhelm Nietzsche, 42-jara, publikigis verkon Zur Genealogie der Moral (Pri la genealogio de l' moralo) kaj novan eldonon de Die fröhliche Wissenschaft (La ĝoja scienco) kun aldona kvina parto.

Kulturhistoriisto Victor Hehn publikigis verkon "Gedanken über Goethe" (Pensoj pri Goethe), legota far Nietzsche, kiu trovas en ĝi konfirmon por iuj siaj antaŭe esprimitaj opinioj.

La skota verkisto Arthur Conan Doyle, 28-jara, publikigis sian unuan novelon pri Sherlok Holmes: A Study in Scarlet (Studo en Skarlato)

Oni publikigis (post lia morto en 1882) la membiografion de Charles Darwin, kion li verkis en 1876.

Friedrich Engels, 66-jara, publikigis sian verkon Anti-Düring, kritika verko pri la penso de Eugen Karl Dühring, kaj akorda kun la penso de Karl Marx.

Bertrand Russell estis junulo 15-jara, dum sia iela kolego Gottlob Frege, estis 38-jara (kaj jam pasis 8 jarojn ekde la publikigo de sia Begriffsschrift (Konceptskribo)).

La hispana (katalunia) arkitekto Antoni Gaudí, 35-jara, faris la unuajn plandesegnojn por la Palau Episcopal d'Astorga (Episkopa Palaco de Astorga, en Leono, Hispanio).

La franca poeto Arthur Rimbaud, 32-jara, estis loĝanta en nordorienta Afriko.

La hispana Santiago Ramón y Cajal, tiam 35-jara, malkovrinto de la interŝalta morfologio de neŭronoj, lasis sian profesoran dungon en la urbo Valencio kaj ekinstruis en la Universitato de Barcelono.

Aleksandro Uljanov, la plej maljuna frato de Lenin (Vladimir Iliĉ Uljanov), estis ekzekutita pro lia partopreno en komploto celanta mortigi la rusan caron Alexandron la 3-a.

Naskiĝis en Usono Conrad N. Hilton, kiu estis fondonta la hotelaron kiu portas sian familinomon "Hilton", kaj praavo de Paris Hilton.

En Londono naskiĝis la biologo kaj verkisto Julian S. Huxley, frato de Aldous Huxley.

Naskiĝis en Italio la kristana pastro Sankta Pio el Pietrelcina.

Naskiĝis en Hindujo, la mirinfano Ramanujan (Srinivasa Aiyangar Ramanujan), matematikisto kun elstara menskapablo por nombroteorio kaj rilataj fakoj de matematiko.

En Brazilo naskiĝis Heitor Villa-Lobos, fama komponisto.

Naskiĝis en Japanio Ĉuiĉi Nagumo, admiralo de la imperiestra maristaro, kiu komandis la atakon kontraŭ Pearl Harbor dum la dua mondmilito.

Mortis la rusa kompinisto Aleksandr Borodin.

La rusa komponisto Nikolaj Rimskij-Korsakov verkis Каприччио на испанские темы ("Kapriĉo pri hispanaj temoj", aŭ simple "Kapriĉo Hispana").

Ekfunkciis en Berlino, Germanio, la "Physikalisch-Technische Reichsanstalt" (Fiziko-Teknika Imperia Instituto), iniciata i.a. far Werner von Siemens kaj estrata far Hermann von Helmholtz: Unua "nacia laboratorio", poste imitata en Usono ("National Bureau of Standards"), Britio ("National Physical Laboratory"), kaj aliaj landoj. Hermann von Helmholtz, ankaŭ en 1887, publikigas la verkon Zählen und Messen erkenntnistheoretisch betrachtet (Kalkulado kaj Mezurado epistemologie konsideritaj).

La rusa verkisto Anton Ĉeĥov ricevis Puŝkin-premion (memore de Aleksandr Puŝkin) pro sia verko "В сумерках" ("Ĉe krepusko").

Guy de Maupassant verkis "Le Horla" ("La Horlo"), kiu montris lin kiel majstro de hororaj rakontoj.

Naskiĝis la poeto kaj diplomato konata kiel Saint-John Perse (vera nomo: Marie-René-Auguste-Alexis Saint-Léger.

La itala verkisto Luigi Pirandello komencis studadon en la U. de Palermo (tiame U. de Romo)

Naskiĝis en Salcburgo, Aŭstrio, la poeto Georg Trakl.

La marksisto Karl Kautsky publikigis du verkojn: biografion pri F. Engels kaj alian pri la ekonomia principaro de Karl Marx, verko kiu fariĝis la norman enkondukon tiuteman.

Émile Zola publikigas "La Terre", malgaja portretado de kamparana vivo en Francio.

En Londono, dum la aŭtuno de 1887 senlaboruloj marŝis plende, la registaro malpermesis tiajn marŝojn kaj kontraŭstaris ilin per la polico, okazis la t. n. "Sanga Dimanĉo" la 13an de Novembro.

Augustus Desiré Waller, brito, publikigis unuajn rezultojn de sia sistema esploro pri la elektra agado en la koro, per signaloj prenita el la surfaco de la korpo per elektromezurilo inventita far Gabriel- Jonas Lippmann, tio estis komenco de la evoluado de elektrokorregistriloj.

En Litovio naskiĝis Reuben Leon Kahn, kiu elpensis ekzamenon pri sifiliso, surbaze de antaŭa far August von Wassermann.

En Pollando (tiam rusa) naskiĝis Samuel Warner, kiu adaptos sonregistradon al bild-filmoj, kaj kune kun siaj fratoj Harry, Albert kaj Jack, faris kompanion Warner Bros. (Fratoj Warner) por kino-produktado.

La Franca mararmeo finkonstruis la ŝipon Sfax, sian unuan protektitan krozŝipon de 4560 tunoj.

Mortis la eminenta ĉilia maramea oficiro kaj heroo Carlos Arnaldo Condell, en kies memoro pluraj chiliaj ŝipoj portas lian nomon.

Emile Durkheim, fondinto de akademia sociologio en Francio, estis nomumata unua lekciisto pri "socia scienco kaj pedagogio" en Franca universitato, ĉe Bordeaux.

Woodrow Wilson (estonta prezidento de Usono) publikigis en Junio influhavan skribaĵon "La studo de administrado", kie li argumentis ke politiko kaj administrado povus kaj devus esti disigataj, kaj ke tiel administrado povus esti analizata kaj efektivigata en maniero plene scienca.

Naskiĝis Charles Richard Fairey, fondonto de kompanio Fairey Aircraft, fabrikanto de militaviadiloj, kiel la Fairey Swordfish (Spadfiŝo) kiu en la dua mondmilito atakis la germanan batalŝipon Bismarck kaj sukcese partoprenis en la Batalo ĉe Taranto.

Julius Hirschberg, fama germana okulkuracisto kaj historiisto pri kuracado, publikigis vortaron "Wörterbuch der Augenheilkunde", pri okulkuracado.

Theodore Roosevelt publikigis biografian verkon: "Life of Thomas Hart Benton", pri usona senatano.

En Argentino, industriistoj kaj estroj de komercaj entreprenoj ekformis Industrian Unuiĝon (90 jarojn poste ĝi transformiĝos per kunfandigo de du konfederacioj).

En Argentino naskiĝis Bernardo Alberto Houssay, sciencisto kiu atingis la Nobel-Premion pri medicino en 1947, kune kun aliaj du sciencistoj, pro ilia laboro pri diabeto.

En Ĉilio naskiĝis Joaquín Edwards Bello, aŭtoro de realismaj romanoj pri la urba vivo.

Oni fondas la Nacian Muzeon de Kostariko, en San-Joseo; ĝenerala muzeo kun kolektoj de antaŭkolumba, kolonia, respublika, kaj religia arto, plus aliaj vidindaĵoj.

En Nikaragvo naskiĝis Luis Abraham Delgadillo, verkisto, edukisto, orkestrestro kaj eminenta komponisto.

En Paragvajo fondiĝis la Partio "Colorado" (Kolorado).

En Pollando naskiĝis Arthur Rubinstein, mondfama pianisto.

En Bulgario, Stefan Stambolov, unu el plej gravaj "fondantoj de nova Bulgario" estis nomumita ĉefministro.

En Vukovar (nun en Kroatio) naskiĝis Leopold Ružička, ricevonto Nobel-Premion pri Kemio en 1939.

Naskiĝis la germana instruisto, roman-verkisto kaj poeto Ernst Wiechert, kiu publike kontraŭstaris naziismon ekde 1933.

Naskiĝis Erich Mendelsohn, grava arkitekto germana, influhava en la arkitekturaj skoloj "esprimisma" kaj "funkciisma".

En Norvegio, industriaj laboristoj fondis la Laborisman Partion (Arbeiderparti).

En Kievo naskiĝis Aleksandr Arĥipenko, avangarda artisto, skulptisto kaj grafikisto.

En Bruĝo oni ekkonstruis la Provincan Juĝejon (Provinciaal Hof), sidejo de la registaro de Okcidenta Flandrio.

En Francio naskiĝis Pierre Jean Jouve, verkisto, poeto, romanisto kaj kritikisto.

En Germanio naskiĝis Wolfgang Kohler, psikologo kaj fenomenologo, unu el la pioniroj en la kreado de Geŝtalt-psikologio.

En Novjorko naskiĝis Ruth Benedict, unu el plej gravaj homoj en la evoluado de usona kultura antropologio.

Mortis Gustav Theodor Fechner, germana eksperimenta psikologo, pioniro pri eksperimenta psikologio kaj fondinto de psikofiziko, proponanto de la logaritma rilato inter la fizika intenseco de stimulo kaj ties sensacio en homo.

Vortaretojn de indiĝenaj lingvoj de okcidenta regiono (nuna "Chocó" [ĈokO]) de Kolombio publikigis tri eksterlandaj esploristoj, ĉiu aparte: C. P. Etienne en Ĝenevo, Louis Alphonse Pinart en Parizo kaj F. A. Simons en Germanio.

Charles Algernon Parsons prezentis malgrandan jakton kun vaporturbino (patentita far li 3 jarojn antaŭe), la Turbinia, en Mararmea Ekspozicio ĉe Spithead okaze de festo por Jubileo de la Reĝino Viktoria.

John Boyd Dunlop inventis la unuan praktikan pneŭon, blovŝveligitan radbendon, por triciklo de sia filo kaj provis ĝin (patentis ĝin la sekvantan jaron).

John Boyd Dunlop inventis la unuan praktikan pneŭon, blovŝveligitan radbendon, por triciklo de sia filo, provis ĝin, kaj patentis ĝin la sekvantan jaron.

Tolbert Lanston patentis en Usono mekanikan kompostsistemon Monotype.

George C. Blickensderfer inventis la porteblan tajpilon.

La japana registaro vendis la Ŝipkonstruejon de Nagasaki al la kompanio Mitsubishi .

En Usono, altlernejo fondita en 1701 fariĝis "Universitato Yale".

En Parizo oni komencis la dujaran konstruadon de la Eiffel-Turo.

La itala matematikisto Giuseppe Peano publikigis la verkon Applicazioni geometriche del calcolo infinitesimale.

Naskiĝis la aŭstria matematikisto Walther Mayer, kiun Albert Einstein dungis kiel helpanto por la Relativecteorio, post kiam Einstein alte aprezis lian verkon Lehrbuch der Differential-geometrie.

Naskiĝis la dana matematikisto Harald Bohr, frato de la elstara fizikisto Niels Bohr.

Nikola Tesla enkondukis kaj patentis la tri-fazan elektran kurenton.

Augustus Desiré Waller, post aksperimentaj disvolvoj por la unua praktika elektrokardiografiilo kun surfacelektrodoj, publikigis artikolon: "A demonstration on man of electromotive changes accompanying the heart's beat" en fiziologia revuo de Londono.

Etiquetas: ,

2009-10-18

Vizito al la granda bovino "Manuela"

Dank'al invito de mia amiko Manuel F. Hernández, hieraŭ mi kaj alia amiko kiu ankaŭ kunlaboris pri la mekanika dizajno de la granda bovino ([1], [2]), havis la okazon viziti la bovinon jam en sia celita loko. La bovino situas en agrabla kampara amuzparko [3], kie la vizitantoj povas spiradi puran aeron, lerni pri lakto-produktado, rajdi ĉevalojn, spekti kantistojn, manĝi, aĉeti memorigaĵojn, rigardi birdojn, ktp... kaj —kompreneble— "vojaĝi" ene de la granda bovino.

En tiu-ĉi eta fotoraporto, mi montras nur la grandan bovinon, kaj ne aliajn partojn de la parko. Kaj bedaŭrinde, sed kompreneble, oni ne permesas foti ene de la bovino:

La bovino elstaras en ebenigita monteto.
↑ La bovino elstaras en ebenigita monteto.

La bovino rigardita el apuda restoracio kie ni tagmanĝis.
↑ La bovino rigardita el apuda restoracio kie ni tagmanĝis.

Maldekstra flanko de la bovino. Sub ĝi, mia amiko Sergio aspektas eta.
↑ Maldekstra flanko de la bovino. Sub ĝi, mia amiko Sergio aspektas eta.

Sergio ne estas malalta, sed apud bovina krurego ...
↑ Sergio ne estas malalta, sed apud bovina krurego ...

Sergio sub la bovina mamo.
↑ Sergio sub la bovina mamo.

La bovina buŝo estas ene de dometo kien la spektontoj eniras por esti 'manĝataj'.
↑ La bovina buŝo estas ene de dometo kien la spektontoj eniras por esti "manĝataj".

Post travivi la simuladon en la stomako, la spektintoj malsupreniras kvazaŭ 'lakto'.
↑ Post travivi la simuladon en la stomako, la spektintoj malsupreniras kvazaŭ "lakto".

La spektintoj eliras el la 'mamo-lifto'.
↑ La spektintoj eliras el la "mamo-lifto".

Sub la kolo de la bovino, oni vidas ĉi-tion.
↑ Sub la kolo de la bovino, oni vidas ĉi-tion.

Etiquetas: , ,

2009-10-09

15a Kolombia Kongreso de Esperanto

1909-2009 100 jaroj de Esperanto en Kolombio

Verŝajne laŭ historiaj registraĵoj, en la jaro 1909 aperis esperantistaj grupoj en kelkaj kolombiaj urboj, kaj estis presita bulteno "Kolombia Stelo". Do, la 15a Kolombia Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝas hodiaŭ en nia nacia ĉefurbo, Bogotá [Bogoto], havas tian specialan signifon marki la unuan jarcenton de la Internacia Lingvo en mia Lando.
Mi nur bedaŭras ke mi ne povas tie ĉeesti, deziras sukceson al la kongresantoj kaj esperas ke tio helpu iel al plua diskonigo de Esperanto en la kongresurbo kaj en la lando.

Etiquetas: ,

2009-10-07

Plej granda bovino de la mondo jam funkcias

Mi blogis pri ĝi dum ĝia konstruado [Plej granda bovino de la mondo], do mi taksas devo rakonti al miaj legantoj ke tia bovino, nomata "Manuela", fine estis portita el la konstruejo al ĝia fina loko, en la laktoprodukta municipo "San Pedro de los Milagros" (Sankta Petro de la mirakloj), kaj ĝi estis inaŭgurita la pasintan sabaton.

Jen artikolo (hispanlingva) en ĵurnalo El Colombiano, la plej grava el nia urbo:
- Manuela, una vaca en la Vía Láctea.
Jen artikolo (hispanlingva) en ĵurnalo El Mundo, dua el nia urbo:
- Manuela llegó a San Pedro.
Jen artikolo (hispanlingva) en retejo de televidkanalo RCN:
- Vaca robótica enseña cómo produce leche.

La bovino estas elpensita kaj farita de mia amiko Manuel Fernando Hernández Trujillo, kiu ankaŭ scipovas Esperanton.

Etiquetas: ,

2009-10-04

Plua enketo pri kolombia prezidento elektota en 2010

La pasintan 2an de junio, mi blogis pri la sama temo, laŭ rezultatoj de enketo farita fine de majo de 2009; jen ligilo: [blogafiŝo]. Nu, la pasintan vendredon 2an de oktobro, oni publikigis novan enketon pri la elektota prezidento. La ĉefa kialo por fari novan enketon estis, krom la 4-monata pliproksimiĝo de la elekto (30a de majo de 2010), estas la ĵusfaritaj elektoj de la oficialaj kandidatoj de la du ĉefaj partioj oponantaj al la nuna registaro: Liberala kaj "Poluso Demokrata Alternativa". Tiuj elektoj forigis la prezidentigeblecon de kelkaj antaŭkandidatoj.

Nun mi ne ripetos detalojn pri kiuj mi skribis en la pasinta samtema blogafiŝo.

Pro tio, ke la ebleco de reelekto de la nuna prezidento ankoraŭ eksistas —kvankam kun malfacilaĵoj pro tempo kaj plenumendaj juraj paŝoj—, la enketo konsideris denove du scenoj: kun kaj sen elektebleco de Álvaro Uribe Vélez. Rrigardu tion kio okazas laŭ la nuna enketo, se la prezidento povas kaj volas esti kandidato: Li atingus 63% el la voĉdonoj popolaj (pli ol la 57% de kvar monatoj antaŭe!), kaj la ceteraj kandidatoj 8% aŭ malpli. La dua estas Gustavo Petro, kiu nun estas la elektita kandidato de la "Poluso Demokrata Alternativa" oponanta al la nuna registaro, sed tre malproksime de Uribe:

Novaĵo estas ke la tria, kun 4% el la voĉdonoj estas Rafael Pardo Rueda, kiu en la antaŭa enketo eĉ ne aperis, sed nun li estas la elektita kandidato de la Liberala partio. Li estas ekonomikisto kun pluaj studoj pri urba kaj regiona planado kaj internaciaj rilatoj, pli "akademia" ol "de publika placo". Li estas serioza homo kiu jam rolis en pluraj gravaj postenoj: Konsilanto pri nacia sekureco, ministro pri nacia defendado kaj senatano. Li ankaŭ estis konsilanto de la OAŜ, partoprenanto en la pacigo de Gvatemalo, kaj direktoro de novaĵ-agentejoj.

Kaj se la nuna prezidento ne povas esti reelektata por tria sinsekva periodo (ekzemple, ĉar registara instanco aŭ supera kortumo malaprobas la okazigon de la referendumo, aŭ se la referendumo aprobita kaj farita ne atingas la pli ol 7 milionoj da voĉdonoj popolaj) aŭ se li ne volas esti kandidato, rigardu tion kio okazas tiam laŭ la nova enketo:

En tiu sceno, sen Álvaro Uribe, la du kandidatoj "uribe-ismaj" atingas la plimulton el la voĉdonoj, sed malpli ol kvar monatojn antaŭe: Juan Manuel Santos 11% (antaŭe 19%) kaj Andrés Felipe Arias 11% (antaŭe 12%). Kun procento egala al tiuj du, aperas Gustavo Petro.
Estas rimarkinde ke Juan Manuel Santos, kiu —kiel mi skribis en la antaŭa samtema artikolo—, ankoraŭ ne laboradis kampanjon, atingus iel "pasive" 11% da voĉdonoj. Tamen, ĉi-semajne, dum li, kiel eksministro pri defendado ricevis honorigon, diris ke li restis proksimume kvar monatojn tiel, post sia rezigno kiel ministro, sed ke ekde la dimanĉo 4a de oktobro (hodiaŭ) li faros aktivan kampanjon.

Ankoraŭ mankas 8 monatojn por la elekto, kaj ankoraŭ estas multaj sendecidaj homoj: 9% se Uribe estas kandidato kaj 19% se Uribe ne estas kandidato.

En la bildoj mi ne montras procentojn de: aliaj kandidatoj kun etaj procentoj, homoj dirintaj ke ili ne voĉdonos, homoj dirintaj ke ili voĉdonos blanke, nek homoj dirintaj ke ili ankoraŭ ne decidis.

Etiquetas: ,

2009-10-03

11a Robotika Olimpiko

Beadŭrinde, mi ne povas plenumi mian promeson de la blogafiŝo "Juĝanto por robotika olimpiko ankaŭ ĉi-jare" [20090909] pri pluraj fotoj de la evento, ĉar mi ĉeestis nur por mia tasko kiel juĝanto, do, malfacilas atenti respondece ĉion kaj samtempe foti. Mi ne povis ĉeesti la ceterajn programerojn kiel simpla rigardanto. Supre aperas kelkajn el la musoj kiuj estas trofeoj por la venkintoj (krom la monaj premioj). Tiu muso estas la simbolo de la evento.
Pro mia ŝato pri homoidaj robotoj, mi volas ke la venontan jaron la organizantoj inkluzivu kategorion de etaj dukruraj, piedirantaj, homoidaj robotoj. La organizantoj ŝatas la ideon, sed mi devas redakti kiel propono regularon por tia konkuro. Mi nun laboras pri tio, unue per simpla konkuro, kun taskoj ne tro malfacilaj, ĉar homoidaj robotoj ankoraŭ estas strangaĵo en mia lando, sed iam ni devas prilabori tiajn robotojn, kaj konkuro povas utili por puŝi la studentojn esplori kaj disvolvi tion.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361