2009-09-28

Humuremo inter fizikistoj

La fizikisto William Thomson, pli konata kiel "Lord Kelvin" ekde 1892, estis amiko kaj kunlaboranto de kolego Peter Guthrie Tait, kaj en sia multa korespondado ili subskribis la leterojn respektive kiel T kaj T'.
La fizikisto James Clerk Maxwell, ankaŭ amiko kaj kunkorespondanto subskribis: dp/dt , ĉar en libro far Tait "Sketch of Thermodynamics"[1], de 1868, en la paĝo 91a, rilate al la dua leĝo de termodinamiko, aperas ekvacio:

El kio oni atingas: dp/dt = JCM, kvazaŭ komencliteroj de James Clerk Maxwell!
Ankaŭ, alia simbolo kiun la triopo utiligis estis: T'' por aludi al fizikisto John Tyndall. Tait, kiu malŝatis fizikiston Tyndall, iam klarigis ke T'' nomis "kvanton de dua ordo".

NOTOJ:

FONTO: Sánchez Ron, José Manuel: "Historia de la Física Cuántica", p. 35a, Crítica, Barcelono, 2001 [ISBN 8484322491].

[1] La historian libron "Sketch of Thermodynamics" elŝuteblas el Interreto, el archive.org. Jen mallongigita ligilo: http://u.nu/53yc3, [pdf, 16.6MB]

Etiquetas: , , ,

2009-09-24

Juĝanto por robotika olimpiko ankaŭ ĉi-jare

Bone, ankaŭ ĉi-jare, kiel plurfoje antaŭe, oni invitis min por esti unu el la juĝantoj en la "Robotika Olimpiko" organizita far grupo de la universitato UPB en mia urbo. Mia juĝa tasko estos la vendredon 2-an de oktobro, sed eble mi ankaŭ ĉeestos por rigardi la okazaĵojn de la sabato 3-a. Mi montros fotojn tie ĉi.

Jen ligiloj al miaj samtemaj blogafiŝoj de antaŭaj jaroj:

2004: [1] - [2] - [3] - [4]
2005: [1] - [2] - [3]
2006: [1] - [2]
2007: [1] - [2]
2008: [1]

Etiquetas: , , ,

2009-09-22

La "MELeaito"

Kvankam tiu ĉi blogo estas (ĉiam) en Esperanto, por hodiaŭ mi metas ion hispanlingvan, amuzan, rilate la eksprezidenton de Honduro, kiun kelkaj en sia lando nomas "MEL", kaj kiu estas en la hodiaŭaj novaĵoj pro sia lasta malprudenta agado (helpe de Hugo Chávez eniri kaŝe en Honduron -aŭ ĉu en "Brazilon" ene de Honduro?).
Ke miaj legantoj esperantistoj pardonu min kaj ĝuu almenaŭ la ritmon, se ili ne komprenas la hispanan lingvon.

Etiquetas: , ,

2009-09-16

Humuro por hodiaŭ


La Prostituitino de la Reĝo. Kinejo


Paĉjo, Kio signifas reĝo?

Etiquetas:

2009-09-13

Ĉu la Reto igas nin pense surfacajn, atente malpaciencajn?

Ŝajnas ke nia socio ĉiam pli alkutimiĝas al multaj etaj informaĵoj, tujaj, aperantaj kaj eble forgesotaj, ol al malrapida fluo de informaĵoj pli longaj kaj eble pli profundaj kaj analizaj, de antaŭaj tempoj.
Bone, la kaŭzo ne estas nur la Interreto, sed ankaŭ aliaj komunikiloj kiel la televido, kun bildoj kiuj aperas sekundojn; sed speciale ja Interreto pro siaj komunikservoj —bazitaj sur mallongaj informaĵoj— (retpoŝto, paĝoj, etaj videoj, blogoj, Twitter, k.s.), kaj ankaŭ pro la sinteno de tujeco kaj nepacienco kian ni uzantoj havas fronte de komputilo. Tio, verŝajne havas rimarkeblan efikon sur nian pensmanieron ĝenerale.
Mi ne havas filojn, sed plurfoje mi aŭdas el buŝo de amikoj kaj familianoj ke ili miras pri la kapablo de siaj gefiloj atenti plurajn aferojn samtempe (fari taskon por la universitato aŭ lernejo, aŭskulti muzikon, uzi retpoŝton, poŝtelefonon, ktp.). Multetaskaj knaboj!. Ĉi tio ŝajnas "gajno": kapablo kian homoj de la gepatra generacio ne havis. Tamen, eblas demandi ĉu samtempe ne okazas iu "perdo": la kapablo atenti daŭre ununuran aferon (ekzemple milpaĝan libron), kun pli da profundeco.

Jen mia traduko de centra parto el rekomendinda anglalingva artikolo, rilata al tiu ĉi temo, far Nicholas Carr, kies ligilon mi montras ĉe la fino:

«Por mi, samkiel por aliuloj, La Reto estas fariĝanta universala rimedo, la kondukilo por la plimulto el la informoj kiuj fluas tra miaj okuloj kaj oreloj kaj en mian menson. La avantaĝoj pro havi tujan aliron al tiel nekredeble riĉa stoko de informoj estas multaj, kaj ili estas amplekse priskribitaj kaj taŭge laŭditaj. "La perfekta rememorigo de silicia memorujo," Clive Thompson, de revuo "Wired" skribis, "povas esti grandega bonfaro al pensado." Sed tiu bonfaro venas kontraŭ prezo. Kiel la teoriisto pri amaskomunikiloj Marshall McLuhan rimarkigis en la 1960aj jaroj, amaskomunikiloj ne estas nur pasivaj kanaloj de informoj. Ili provizas la substancon de pensado, sed ili ankaŭ formas la procezon de pensado. Kaj tio kion La Reto ŝajne faras estas ronĝi mian kapablon por koncentriĝo kaj kontemplado. Mia menso hodiaŭ esperas enpreni informojn tiel, kiel La Reto distribuas ilin: en rapide moviĝanta fluo de partikloj. Mi estis iam subakva naĝanto en la maro el vortoj. Hodiaŭ mi rapidas surface kiel ulo sur ĵet-skio.
Mi ne estas unika. Kiam mi mencias miajn problemojn pri legado al amikoj kaj konatoj —literaturuloj, plejparte— multaj diras ke ili estas havante similajn travivaĵojn. Ju pli ili uzas la TTT-on, des pli ili devas batali por resti fokusiĝintaj en longajn pecojn de skribaĵo. Kelkaj el la blogantoj kiujn mi sekvas ankaŭ komencis mencii la fenomenon. Scott Karp, kiu skribas blogon pri enretaj amaskomunikiloj, lastatempe konfesis ke li haltigis legadon de libroj entute. "Mia ĉefa studfako en supera lernejo estis literaturo, kaj mi kutimis esti vorema libro-leganto," li skribas "kio okazis?" Li konjektas respondon: "Kion, se mi faras ĉiujn miajn legadojn en la TTT ne tiom, ĉar mia lego-maniero ŝanĝiĝis, tio estas: mi nur serĉas konvenon, sed car mia PENSO-maniero ŝanĝiĝis?"
Bruce Friedman, kiu blogas regule pri la uzo de komputiloj en medicino, ankaŭ priskribis la manieron kiel Interreto estas modifinta liajn mensajn kutimojn. "Mi hodiaŭ estas preskaŭ tute perdinta la kapablon legi kaj sorbi longegan artikolon en la TTT aŭ presintan" li skribis antaŭe ĉijare. Patologiisto kiu estas delonge en la Fakultato de Medicino de la Universitato de Miĉigano, Friedman pludisvolvis sian rimarkon en telefona konversacio kun mi. Sia pensado, li diris, alprenis "stakato-kvaliton", reflektante la manieron kiel li rapide skanas mallongajn trairejojn tekstajn el multaj fontoj enretaj. "Mi ne povas plu legi 'Milito kaj Paco' jam," li agnoskis. "Mi perdis la kapablon fari tion. Eĉ blogaĵo de pli ol tri aŭ kvar alineoj estas tro multe por sorbi. Mi rigardetas ĝin."»

Ligilo al la anglalingva artikolo:
- http://www.theatlantic.com/doc/200807/google

Post skribi la ĉi supran tekston, mi trovis en La Reto simplan diraĵon, atribuita al Herbert A. Simon, kiu enhavas saĝe la esencon de tiu ĉi afero en ĝeneralaj terminoj:
"Kion informo konsumas estas plimalpli evidenta: ĝi konsumas la atenton de ĝiaj ricevantoj. Tial, riĉeco de informoj kreas malriĉecon de atento, kaj la neceson asigni tiun atenton efike inter la troabundo de informaj fontoj kiuj povas konsumi ĝin."

Etiquetas: , ,

2009-09-10

Miaj ĵuspasintaj kaj nunaj okupiĝoj

Post mia praktikado pri mekanika dezajno helpe de komputilo, pri kio mi raportis tie ĉi, mia intereso estis iom kaptita far Tŭitero, pri kio mi lernis sufiĉajn aferojn —mi kredas— kaj nun ĝin uzas; kiel mi ankaŭ raportis tie ĉi.

Nun mi daŭrigas mian legadon/studon de la libro far Roger Penrose, antaŭe priblogita. Nu, okaze de tio ĉi, mi nun iom esploras la temon de Geometria Algebro (el laboro de Hermann G. Grassmann, William K. Clifford kaj David Hestenes), temo kiu aspektas tre interesa kaj amplekse aplikebla en fiziko.

Ankaŭ, pro artikolo far Peter Norvig en libro Beautiful Data [ISBN-13: 978-0596157111], mi nun komencas lerni pli pri la programlingvo Python, lingvo kiun unue mi preterlasis sed ĝi jam ŝajnas al mi tre interesa kaj pova. Nun D-ro Norvig estas Direktoro pri Sciencesplorado en Google, sed mi unue sciis pri li danke al liaj libroj pri Artefarita Intelekto, kiam mi instruis pri tio.

Etiquetas:

2009-09-06

Unua bildigo de reala molekulo

El miaj lastaj trarigardoj al sciencaj novaĵoj, vokis speciale mian atenton la bildigo de reala molekulo, farita de esploristoj de IBM.
Por mi, tio estas bela eksperimento, kaj konvinkas plu onin ke la ringoj benzenaj ne estas nur grafika modelo por libroj pri kemio, sed realaĵoj. Ĉi kaze temas pri Pentaceno, polikerna aromata hidrokarbono kun 5 benzenringoj; simila al naftaleno (2-ringa) kaj al antraceno (3-ringa).
Jen video pri tio en angla lingvo:

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361