2009-08-27

Ne plu Chávez !

Ne plu Chávez !

Grupo de homoj kiuj rifuzas kaj kontraŭstaras la konduton de la venezuela aŭtokratisma prezidento kaj sian senhontan altrudon kaj enmetiĝon en aferojn de aliaj suverenaj ŝtatoj, organizas protestajn marŝadojn kontraŭ Hugo Chávez Frias, por la venonta 4a de septembro.
Jen la hispanlingva retejo:
- http://www.NoMasChavez.org
Tie, per la ligilo "Lista de coordinadores" (listo de kunordigantoj) oni trovas la liston de urboj kaj respektivaj lokoj por la renkontiĝoj.

Krom tiun retpaĝon, la retpoŝton, kaj plimultiĝantajn blogojn, oni utiligas la sociajn retojn Facebook kaj Twitter por konvoki kaj aranĝi la protestojn en diversaj urboj

No mas Chavez!

Mallongaj ligiloj al la grupo en Facebook (grupanoj > 438610):
- http://bit.ly/nomaschavez
- http://snurl.com/nomaschavez
- http://nomaschavez.notlong.com

Etiquetas:

2009-08-24

Pliaj memkontraŭdiroj de Hugo Chávez

Jen memkontraŭdiroj de Hugo Chávez Frias rilate tri temojn:

"Malstabiligo" de la regiono:
Temas pri la daŭrigo kaj plifortigo de jam plurjara akordo inter Usono kaj Kolombio, proksima al fina subskribo far la du registaroj. Akordo per kiu militistoj de Usono povos uzi sep kolombiajn militbazojn, kaj utiligi teknikajn rimedojn, por helpo al nia lando en la batalo kontraŭ narkotaĵtrafiko kaj terorismo.
Hugo Chávez konsideras tion kiel "malstabiligo de la regiono". Tamen, "regiono" ne estas preciza vorto kun geografie difinita mezuro, ĝi havas relativan kaj laŭvolan amplekson. Ŝajnas ke por Hugo Chávez "regiono" signifas Venezuelo (nun "Chavezuelo") kaj la landoj en kiuj lia influo estas pli forta. Tamen, Usono apartenas al la regiono amerika, do Usono ne estas eksterregiona. Krome, Usono estas multege pli apartenanta al la regiono -por ĉiu senco de la vorto- ol Rusio, lando ja ekesterregiona kun kiu li havas militistajn akordojn. Usono estas multege pli apartenanta al la regiono ol Iranio, lando kies nunan registaron li volas enmeti en nian regionon.
Neniu, escepte narkotaĵtrafikistoj kaj teroristoj devas havi timon pro tiu akordo inter Usono kaj Kolombio. Eble la ĉagreniĝo de Chavez vere estas ĉar li apartenas al tiuj grupoj kaj li havas ion por kaŝi.

Ekonomia blokado:
Hugo Chávez, laŭ siaj paroloj, kontraŭstaras la aplikon de ekonomia blokado de unu lando al alia (kiel tiu de Usono al Kubo). Tamen, ĉiusemajne li aplikas tiajn ekonomiajn minacojn kontraŭ Kolombio, difektante la komercon inter la du apude najbaraj landoj kaj la plurjarajn investojn de kolombiaj entreprenistoj en Venezuelo. Krom la fakto ke Venezuelo ŝuldas monon de importoj jam faritaj el kolombiaj produktantoj, kaj similan nepagan kutimon jam havas kun brazilaj produktantoj! (Prezidento "Lula" da Silva jam protestis).
Flanka efiko de tiuj frenezaj decidoj estas la plikostigo kaj eĉ malapero de komercaĵoj kaj manĝaĵoj por sia propra popolo, sed tio ĉi al li ne gravas.

La "Imperio" kaj la enmetiĝo en aliajn landojn:
Hugo Chávez, laŭ siaj paroloj, kontraŭstaras la enmetiĝon de unu lando en aferojn de alia, kaj pri tiaj li mallaŭdas Usonon, kaj nomas ĝin "La Imperio". Tamen, li intencis enmetiĝi en la internajn aferojn de Honduro, kaj emas enmetiĝi en la internajn aferojn de Kolombio, vokante publike senhonte kaj agrese la kolombian popolon al disvastigado de sia arĥaika "revolucio", kiun li altrudas kvazaŭ "socialismo de la 21a jarcento", spite ke la tuta mondo scias ke temas pri centrisma diktatoreco kiu fortranĉas ĉiujn homajn liberojn, sistemo kiu jam kadukiĝis en aliaj landoj.
Simila enmetiĝo de Hugo Chávez rimarkeblas en la ĉi unue menciita afero pri la akordo inter nur du suverenaj ŝtatoj: Usono kaj Kolombio.
Temas do nun pri la Chavisma Imperio kiu nun volas daŭrigi sian miselspezon de la riĉeco el petrolo, en senhonta enmetiĝo en Kolombio. Tio estas kutima investo lia en monhelpo al politikistoj de aliaj landoj kiuj volas danci laŭ lian muzikon: en Ekvadoro kun Rafael Correa, en Peruo kun Ollanta Humala, en Bolivio kun Evo Morales, kaj same li emas fari en Kolombio. Ni kolombianoj estas avertitaj!


Estas bedaŭrinde ke la nuna usona prezidento havas strangan malfacilon por distingi inter amikaj kaj malamikaj registaroj, inter registaro kiu konsideras Usonon amika kunlaboranto kaj registaro kiu konsideras Usonon minacanta danĝero. Ŝajnas ke li ne rimarkas ke sia ideala mondo ne estas la reala mondo nuna. Per tio li malfortigas Usonon mem kaj ne helpas la registarojn amikemajn al Usono.

Etiquetas:

2009-08-18

Aŭtobuso memoriga

Ĉu vi jam blogis hodiaŭ? Sed, ne forgesu la akuzativoN

Etiquetas: ,

2009-08-16

Nova sukcesa publikigaĵo

La Feliĉeco, kaj kiel preventi ĝin

Etiquetas: ,

2009-08-15

Iom pri energia malŝparo

Mi rimarkas ke multaj elektraj adaptiloj, pli teknike "rektifiloj", por elektronikaj aparatoj estas ankaŭ "malŝpariloj" de energio, ĉar eĉ kiam oni ne uzas la konektitan elektronikaĵon, do la tutan tempon, 24 horojn ĉiutage, ili irigas kurenton sencele tra la primara bobeno de ĝia transformatoro. Tiam, kiam oni ne utiligas la respektivan elektronikan aparaton, la transformatoro kaj la adaptilo nur varmiĝas kaj tio estas fakte hontinda malŝparo de energio. Tio okazas ĉar kiam oni malŝaltas la elektronikan aparaton, la malkonekto okazas inter la adaptilo (pli precize: ĝia sekundara cirkvito) kaj la elektronika aparato, kaj ne kiel tio devus esti: inter la fidro (=kablo venanta el la mura elektra kontanktingo) kaj la adaptilo (pli precize: ĝia primara transformatora bobeno). Kaj estas malkomforte konekti kaj malkonekti la stiftojn kaj la muran kontanktingon por ĉiufoja uzo de elektronika aparateto.
Jen, mi montras tri tiajn adaptilojn:

Ekzemple, por mia komputilo, la modemo uzas tiun montrita malsupre en la ĉi-supra bildo. Ĝi varmiĝas (malŝparas energion) 24 horojn ĉiutage!.

Aliaj adaptiloj, kvankam ne havas veran malŝaltilon, almenaŭ donas la eblecon malkonekti el ingo ĉe la adaptilo mem la fidron; neeleganta solvo, sed iom pli bona:

Por mia komputilo, la bildo-skanilo uzas tian adaptilon. Ĝi varmiĝas (malŝparas energion) 24 horojn ĉiutage!.

Kial la fabrikantoj de adaptiloj ne metas en ili simplan ŝaltileton kiu per butono aŭ stangeto malkonektu la primaran bobenon disde la kablo venanta el la muro? Tio faciligus por la uzanto la ŝparon de energio.

Etiquetas: , ,

2009-08-14

Provante literkombinojn

Etiquetas: , ,

2009-08-12

Kiam mi rolis kiel "Robocop" en filmo

Eble la amikoj ĉe mojose.wordpress.com dirus: Mojose!

Faru kiel mi! Famiĝu! Rolu en iu filmo, per:
www.mymoviemoment.com

Etiquetas: , ,

2009-08-11

Google: voje al plibonigo

Oni povas jam provi novan Guglon, laŭ ĝiaj disvolvantoj: pli rapida kaj pli bona plursence, kvankam ankoraŭ ĝi daŭras en disvolvado. Post via serĉo, en la paĝo de la trovaĵoj, malsupre, aperas ligilon por skribi se vi estas nekontenta ("Dissatisfied?") kun la rezultoj. Jen ligilo:
- http://www2.sandbox.google.com

Etiquetas: ,

2009-08-07

La Granda Koliziigilo de Hadronoj, duonenergie

La Granda Koliziigilo de Hadronoj (angla mallongigo: LHC) ekfunkcios almenaŭ ĉi-jare kaj dum parto de 2010 kun duono el ĝia celata energio. La Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro, konata per mallongigo CERN, decidis uzi energion de 3.5 TeV en ĉiu partikla radiaĵo, kiam la akcelilo ekfukciu en Novembro ĉi jara.
Ĉi tiu novaĵo venas post provoj kompletigitaj pasintsemajne pri la elektraj konektoj de la akcelilo. La Ĝenerala Direktoro de CERN, Rolf Heuer, diris: "Ni elektitis 3.5 TeV por komenci, ĉar tio permesas ke la funkciigantoj de la akcelilo akiru sperton por regi sekure la maŝinon dum ili malfermas novan regionon de eltrovoj por la eksperimentoj."
Sekve de la okazaĵo de la 19a de Septembro de 2008, kiu devigis haltigon de la akcelilo, la provoj koncentriĝis en la 10,000 alt-kurentaj superkonduktivaj konektoj kiel tiu, kiu misfunkciis. Ĉi tiuj konsistas el du partoj: la superkonduktilo mem, kaj kupra stabiligilo kiu portas la kurenton se la superconduktilo varmiĝas kaj do finas sian superconductivecon. En ilia normala superkonduktiva stato, ekzistas eteta elektra rezisteco trans ĉi tiuj konektoj, sed en areto da kazoj oni trovis nenormale altan rezistecon en la superkonduktilo. Ĉi tiuj estas riparitaj. Tamen, restas kelkaj kazoj kie la rezisteco en la konektoj de la kupraj stabiligiloj estas pli altaj ol kiom devus esti por funkciigo ĉe plena energio. La lastaj provoj kontrolis la rezistecon de la kupraj stabiligiloj, kaj ilin riparis se necese.
"Nun la LHC estas maŝino multe pli bone komprenata ol ĝi estis unu jaron antaŭe," diris Rolf Heuer. "ni povas rigardi estontecen kun konfido kaj ekscito al bona funkciigo dum la vintro kaj venontjare."
La procedo por ekfunkciigo en 2009 estos injekti kaj kapti partiklajn radiaĵojn en ĉiu direkto, kapti datumojn el koliziojn plurfoje ĉe la injekta energio, kaj poste altigi al pli alta energio. La unuaj datumoj de alta energio devus esti kolektitaj kelkajn semajnojn post la injekto de la unua radiaĵo. La LHC funkcios ĉe 3.5 TeV en ĉiu radiaĵo ĝis kiam oni kolektu sufiĉan datumaron kaj la funkciiga teamo akiru sperton pri regado de la maŝino. Poste, danke al tiu sperto, la energion oni altigos al 5 TeV por ĉiu radiaĵo. Fine de 2010, la koliziigilo funkcios kun plumbaj jonoj unuafoje. Post tio, la maŝinon oni haltigos kaj komencos la movon ĝis 7 TeV en ĉiu radiaĵo.

Etiquetas: , ,

2009-08-06

ASIMO evitas moviĝantajn obstaklojn

La pliperfektigo de homoidaj robotoj daŭras:
Nia konato jam de pluraj jaroj, ASIMO de Honda [1, 2], nun kapablas eviti moviĝantajn objektojn per ĉiumomenta (realtempa) agordo de siaj paŝoj, dank' al laboro de robotikistoj de la Universitato de Carnegie Mellon.
Rigardu anglalingvan videon:

Etiquetas:

2009-08-05

Homoida roboto de Toyota kuras, kiel ASIMO

Kiel la legantoj de mia blogo scias, unu el miaj interesiĝoj estas la homoidaj robotoj, pri kio mi ofte blogas (pli ofte antaŭe). Nun, la nova homoida roboto de Toyota jam kuras, kiel unue faris ASIMO, eĉ -verŝajne- pli rapide ol la roboto de Honda. Rigardu:

Etiquetas:

2009-08-03

Vortoj de Elizabeth Cheney

[angle per mus-ŝvebo]
"Nun kiel veterano de la Departemento de Eksterlandaj Aferoj, mi povas diri al vi ke efika diplomatio ne temas pri pacigi vian malamikon. Ĝi ne temas pri unuflanka preventa senarmiĝo. Usono devas intertrakti ekde pozicio de forteco. Por supervivi kiel lando, nia prezidento ne povas funkcii kiel senpartia internacia arbitracianto. Li ne povas intenci stari super Usono kaj niaj malamikoj. Alivorte: Usono bezonas ĉefkomandanton, ne organizanton de la tutmonda komunumo."
— Liz Cheney.

Etiquetas: , , ,

Esprimlibero en Venezuelo sub Hugo Chávez

Esprimlibero en Venezuelo sub Hugo Chávez

Etiquetas: ,

2009-08-02

Eksperimento pri skribaĵo dulingva

Tio ĉi estas provo por skribi mesaĝojn en mia blogo kiujn oni povas legi en du lingvoj (metante la muson sur la teksto), ĉi-kaze: Esperanto kaj Hispana (Kastilia). Do, mi ŝatus ricevi en la komentoj viajn opiniojn pri tiu ĉi eksperimento. Se vi ne vidas la hispanan tekston kiam vi surmetas la muson, bonvole raportu kiun retumilon vi uzas. Antaŭdankon.

Tion mi faris per aliceligo de la HTMLa markilo ABBR (kies originala celo estas por klarigo pri mallongigo [anlge: "abbreviation"]), tiel ĉi:


<P align="justify"> 
<ABBR 
style="border-bottom: none; cursor: help" 
title=
"Esta es una prueba para escribir mensajes en mi 
blog que se puedan leer en dos idiomas (poniendo 
el raton sobre el texto), en este caso: Esperanto 
y Español (Castellano). Entonces, me gustaría 
recibir en los comentarios vuestras opiniones 
sobre este experimento. Si usted no ve el texto 
en Español cuando pasa el ratón, por favor 
repórteme cuál navegador utiliza. Gracias de 
antemano."
>
Tio ĉi estas provo por skribi mesaĝojn en mia 
blogo kiujn oni povas legi en du lingvoj (metante 
la muson sur la teksto), ĉi-kaze: Esperanto kaj 
Hispana (Kastilia). Do, mi ŝatus ricevi en la 
komentoj viajn opiniojn pri tiu ĉi eksperimento. 
Se vi ne vidas la hispanan tekston kiam vi 
surmetas la muson, bonvole raportu kiun retumilon 
vi uzas. Antaŭdankon.
</ABBR>
</P>

Etiquetas: , ,

2009-08-01

Tŭitero

Malgraŭ la nuntempa furoro kaj ĉiea apero de mencioj pri Tŭitero, ĝis antaŭhieraŭ mi ne esploris iom detale pri la afero. Mi legis kelkajn opiniojn pri ĝi, ekzemple:
Tom Sutcliffe: "[Tŭitero estas] ankoraŭ plia kontribuaĵo al informa troŝarĝo, uzata far homoj, kiuj kredas ke sia elekto pri matenmeza trinkaĵo devas esti diskonigita al la mondo." [anglalingva artikolo]
Tian opinion iel pravigas blogaĵo de esperanten.wordpress.com, sub linio "Tŭitera retejo diras:"
Pri la informa troŝarĝo mi ion skribis antaŭe.
Do, post tiu legado, kaj ankaŭ laŭ mia persona rigardo pri la tŭiteraj mesaĝoj, ekzemple per Monitter kaj TweetScan, mi —iome sarkasme— konkludas: Tŭitero estas loko kie homoj kiuj havas nenion por fari, ĝin faras tie.

Tamen, malsimile al tiaj "negativaj" taksoj pri Tŭitero, ĉi-semajne alvenis al mi poŝte la (papera) revuo Symmetry, julia numero, de Fermilab/SLAC, kaj en ĝia tria paĝo mi trovis pozitivan takson far Karin Fornazier pri Tŭitero en scienca aplikado. [Legeblas en La Reto la revuo, kaj la artikolo "Twitter: micro blogging for a macro science network"].

Fine, mi decidis almenaŭ lerni plu pri Tŭitero kaj provi ĝin; hieraŭ mi kreis konton en ĝi [twitter.com/SkribitajPensoj] kaj serĉis kelkajn "tŭiterantojn" kiuj skribas en La Internacia Lingvo, por sekvi iliajn mesaĝojn.
Nu, mi kredas ke mi ne estos ofta uzanto de tiu sistemo

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361