2009-07-30

Diraĵo kiun mi ŝatas

Mi havas kolekton de diraĵoj selektitaj far mi, el kiuj mi pensas publikigi, de tempo al tempo, kelkajn en tiu ĉi blogo. Hodiaŭ mi trovis en la reto jenan diraĵon:

 
"La celo de homa ekzisto estas lerni kaj kompreni tiom kiom ni povas el tio kio antaŭis nin, por ke ni povu antaŭenigi plu la tuton de homa scio dum nia vivo."
— Erik Naggum
 

Etiquetas:

2009-07-29

La infaneca prezidento Hugo Chávez

Jam la venezuela prezidento Hugo Chávez Frias "respondis" OKAZE DE la demandoj de Kolombio kaj Svedio rilate la misvojon de armiloj venditaj al la venezuela armeo.
Tamen, la "respondo" OKAZE DE, kiel kutime ĉe li, ne estis respondo PRI la demando. Ekzakte kiel nematura infano kiam sia patrino malkovras ke li miskondutis, Hugo Chávez nur travivis koler-atakon kaj kverelis. Li "anoncis" —ankaŭ kiel antaŭe plurfoje li faris— ekpreni diplomatiajn kaj komercajn paŝojn kontraŭ Kolombio ...
Fronte de sia obeantaro el ruĝberetuloj, li parolis pri ĉio, escepte pri la RESPONDO al la demando!

Etiquetas:

2009-07-27

Divenu!: - Blanka ĝi estas, kokino ĝin metas.

Aŭtoritatoj de Kolombio forkaptis raket-lanĉilojn de la narkotaĵtrafika, murdanta, ostaĝiga kaj terorisma grupo farc (elparole: "fark").
La armiloj, fabrikitaj far Saab Bofors Dynamics en Svedio, estis originale venditaj al la Venezuela armeo en la jaro 1988.
Krom la logika plenda informo de la Kolombia registaro, ankaŭ la organizaĵo JANE —analizanto en la fakoj de defendado, armiloj kaj militistaj aferoj— raportis ke kvar apartaj strategiaj informoj kaj diplomatiaj fontoj konfirmis la informojn. Ankaŭ, krom Kolombio, la sveda registaro, petis klarigojn pri la afero al la Venezuela registaro per S-ro Jens Eriksson, informo-sekretario de la komerca ministro.

Etiquetas: , ,

2009-07-25

Reveno de Zelaya al Honduro

2009-07-24

Internet Explorer malaktivigita. Kiel mi faris.

Mi kutimas ŝalti mian komputilon al elektro sen konekto al interreto (= sen elektro en la kabla modemo), por certigi ke unue lanĉiĝas la protektantaj programoj ZoneAlarm kaj Avast.
En mia komputilo (kun vindozo XP) mi ne uzas la mikrosoftan retkrozilon Internet Explorer (IE), mi uzas Mozilla Firefox. Tamen, ekde kelkaj monatoj antaŭe, okazis ke mi ŝaltas la komputilon kaj post momento aperis mesaĝo de IE raportante ke ne ekzistas interreta konekto. Pro tio, ke mi ne volas ke IE ruliĝu, mi volis forviŝi la programon IE el mia komputilo, tamen mi ne sukcesis: la dosiero reaperadis. Tiam mi serĉis en la reto informojn pri tio, kaj kion mi trovis estas plimalpli ke: "IE estas parto de vindozo XP kiu ne povas estis forviŝita (sen kaŭzi seriozan problemon)".
Mi trovis poste simplan "solvon": iri al la "Administrilo de taskoj de vindozo" (tri klavoj samtempaj: Ctrl Alt Del), kaj tie finigi la procezon "iexplore.exe". Simpla procedo, sed iom peza ĉar mi devis fari tion ĉiufoje kiam mi ŝaltas la komputilon.
Do, poste mi serĉadis en la programetoj kiuj diras kiujn procezojn vindozo lanĉas kiam ĝi ekruliĝas ("start-up processes"). Tamen mi ne sukcesis trovi kie diras ke iexplore.exe lanĉiĝu.

Feliĉe, hieraŭ mi trovis en La Reto simplan programeton konsistanta el ordonoj (".bat") por la sistemo "DOS" kiu plenigas la "miraklon" kiun mi serĉadis: malaktivigi la procezon IEXPLORE.EXE de unufoje por ĉiam, ĝis kiam mi decidu reaktivigi ĝin (se iam).
Simple: oni kreas du tekstajn dosierojn (malsupre montritaj) kaj nomas la unuan "Malaktivigi-IE.bat", kaj la duan "Aktivigi-IE.bat". Oni konservas tiujn du programetojn ie ajn, prefere kunajn. Por malaktivigi IE, simple mi duoble-klakis "Malaktivigi-IE.bat", vindozo plendis pri la farota ŝanĝo per averto-fenestro, mi konfirmis ke ne gravas, ke mi volas fari la ŝanĝon.
Tion mi faris hieraŭ. La "vero-momento" estis hodiaŭ kiam mi ŝaltis la komputilon kaj ne aperis la ĝena mesaĝo de IE raportante ke ne ekzistas interreta konekto. Mi malfermis la fenestron "Administrilo de taskoj de vindozo" (Ctrl Alt Del) kaj vidis ke, fakte, ne ekzistis la procezo "iexplore.exe". Morto konfirmita!.

Eble vi volas fari same, do, mi montras la du programetojn. Oni supozas ke "Internet Explorer" estas en la disko "C" sub "C:\Program-dosieroj\", se en via komputilo ĝi ne troviĝas tie, faru la necesan ŝanĝon.


Malaktivigi-IE.bat

@echo off
C:
cd "\Program-dosieroj\Internet Explorer"
if not exist IEXPLORE.EXE goto Fino
if exist IEXPLORE.EX_ del IEXPLORE.EX_
if not exist IEXPLORE.DIR md IEXPLORE.DIR
if not exist IEXPLORE.DIR goto Fino
attrib -r -h -s IEXPLORE.EXE
ren IEXPLORE.EXE IEXPLORE.EX_
if exist IEXPLORE.EXE goto Fino
ren IEXPLORE.DIR IEXPLORE.EXE
echo IE estas malaktivigita nun.
echo Alklaku "Cancel","Yes" en File Protection restore.
echo Por reaktivigi IE, lancxu Aktivigi-IE.bat
:Fino 

Aktivigi-IE.bat

@echo off
C:
cd "\Program-dosieroj\Internet Explorer"
if not exist IEXPLORE.EX_ goto Fino
if not exist IEXPLORE.EXE goto Aktivigi
attrib -r -h -s IEXPLORE.EXE
rd IEXPLORE.EXE
if exist IEXPLORE.EXE del IEXPLORE.EXE
:Aktivigi
ren IEXPLORE.EX_ IEXPLORE.EXE
echo IE estas aktivigita nun.
:Fino

Etiquetas: , , , ,

2009-07-23

Hugo Chávez intencas kreskigi sian "familion"

2009-07-20

Hodiaŭ en Kolombio: Tago de sendependiĝo

Etiquetas: ,

2009-07-17

Hodiaŭa datreveno: Kroĉiĝo Apollo-Sojuz

La 17an de julio, 34 jarojn antaŭe, okazis la eksperimenta kroĉiĝo aŭ kunligo inter kosmoŝipoj usona kaj sovetunia. Tiu unua projekto inter Usono kaj Sovetunio en kosmo-esplorado, post tri jaroj da planado, intertraktado kaj pretigo, atingis la kroĉiĝon en la kosmo —225km super la tero— inter kosmoŝipoj Apollo 18a kaj Sojuz 19a.
La afero komenciĝis meze de 1972, kiam la tiama usona prezidento Richard Nixon vizitis Sovetunion kaj subskribis kun la tiea registaro certigon de la interkonsento por kunlaborado pri la kosma esplorado kun pacaj celoj.
La kosmoŝipoj daŭris ligitaj 47 horojn (julio 17a-19a) dum okazis komunaj eksperimentoj kaj translokigo de homoj kaj materialoj tien kaj reen inter la du.
La ŝipanaro de Apollo 18a estis: Thomas P. Stafford, Vance D. Brand kaj Donald K. Slayton; ili alteriĝis en la Pacifika oceano la 24an de julio, dum ilia 136a orbitiro.
La ŝipanaro de Sojuz 19a estis: Aleksej Leonov kaj Valerij Kubasov; ili alteriĝis la 21an de julio, post 96 orbitiroj.

Tiu sukcesa eksperimento, kiu rigardita surface povas ŝajni simpla (kvankam vere ĝi estas komplika kaj estis detale planita) estis unua provo de teknikoj kaj taskoj fundamentaj por la nunaj kaj estontaj kunlaboradoj en internaciaj kosmostacioj. Ĝuste hodiaŭ okazis simila kroĉiĝo inter la kosmopramo Endeavour kaj la nuntempa Internacia Kosmostacio.

kroĉilo, kroĉila sistemo

Fontoj de la bildoj:

  • Ŝipanaroj: Bulteno de la jaro 1975 de la kompanio Rockwell International, kontraktinto kun NASA por disvolvi kaj fabriki la kosmoŝipon Apollo kaj la kroĉilan sistemon.
  • Kroĉila sistemo: Gatland, K. The Illustrated Encyclopedia of Space Technology. Salamander Books Ltd. 1981, paĝo 194.

Etiquetas: , ,

2009-07-11

Hodiaŭa datreveno: Falo de kosmostacio Skylab

Tridek jarojn antaŭe, la 11an de julio de 1979, la kosmostacio Skylab falis teren.
La kosmostacio estis lanĉita en orbiton la 14an de majo de 1973. Pri sia falo en la teron oni atendis ke eble inter 20 kaj 25 tunoj da maso el la stacio verŝajne supervivos la varmiĝon enatmosferan kaj frapos la teran surfacon, en pecoj eĉ de proksimume 2500 kilogramoj. Tiaj atendoj produktis internacian publikan intereson pri kie falos la pecoj, kaj pri la ŝanco ke iuj homoj estu trafataj far unu peco. Trankvilige, Skylab disrompiĝis kaj falis teren en duŝejo de pecoj super la Hindia Oceano kaj Aŭstralio. Feliĉe ne ekestis viktimoj, malgraŭ ke en Aŭstralio, proksime al Rawlinna (885km oriente de Perth), oni trovis cilindran pecon minace grandan (longo = 1.8m, diametro = 0.9m, pezo = 500kg).1

  1. Gatland, K. The Illustrated Encyclopedia of Space Technology. Salamander Books Ltd. 1981, paĝo 181.

Etiquetas: , ,

2009-07-10

Hodiaŭa datreveno en la fiziko

La 10an de julio, 89 jarojn antaŭe, naskiĝis fizikisto Owen Chamberlain, kiu —kune kun Emilio G. Segrè— ricevis la Nobel Premion pri Fiziko en 1959 pro la eltrovo de antiprotono.

La eltrovo estis raportita en artikolo titolita: "Observation of antiprotons" en la eldono de la 1a de novembro de 1955 de la revuo Physical Review Letters. La artikolon verkis Owen Chamberlain, Emilio Segrè, Clyde Wiegand, kaj Thomas Ypsilantis, membroj de la tiama Laboratorio pri Radiado de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley (Usono).

Owen Chamberlain mortis la 28an de februaro de 2006.

Etiquetas: , ,

2009-07-08

Limigo al armiloj

m... ni havas atomajn armilojn sufiĉajn por detrui la homaron unu fojon kaj duonon ...m


m... tio signifas neefikecon de niaj militaj elspezoj m m...


La registaroj de la menciitaj landoj anoncis ke ili reduktos trionon el siaj atomaj armilaroj kiel pruvo de siaj kompromisoj cele al la monda paco.

Etiquetas: , ,

2009-07-06

La venezuela ekonomio sub Hugo Chavez

← Pedro Palma | Román Duque →

Du akademioj de Venezuelo: la Akademio pri Ekonomikaj Sciencoj kaj la Akademio pri Politikaj kaj Sociaj Sciencoj, per siaj prezidantoj: D-roj Pedro Palma Carrillo kaj Román Duque Corredor —respektive— prezentis informon titolita: "Venezuelo fronte al la krizo", kiu pritraktas la seriozan staton de la lando nun regita far Hugo Chavez Frías.

"Same kiel la plimilto el la landoj de la mondo, Venezuelo ne eskapos el la negativaj sekvoj de la tutmonda krizo afliktanta la mondon hodiaŭ, kun la disfalo de prezoj de petrolo: la fenomeno kiu plej rekte influos nin. Tamen, la severeco de ĉi tiuj sekvoj estos pli granda ol kia devus okazi, ĉar la efektivigo de serio da publikaj politikoj kaj registaraj agoj troigis la senŝirmecon de nia ekonomio antaŭ frapoj el ekstero." Ĉi tio, inter aliaj, estas unu el la plej gravaj konkludoj de evento okazinta lastatempe en Karakaso, organizita far la menciitaj naciaj akademioj de Venezuelo, kie ili publikigis la dokumenton pri siaj esploroj.

Estas maltrankviliga la informo, des pli ĉar ĝi prezentas ege objektivan analizon —sen politikaj nuancoj— kaj zorgas pri la stato de la lando. Krom la prava rezonado pri kiel estas nun la venezuela ekonomio kaj pri kio devas esti farata, la dokumento alvenas al konkludo nerebatebla: "nepras ŝanĝo en la direkto de la stirado de la lando." Dro. Palma asertas: "La senbrida superbordiĝo de elspezado de Petroloj de Venezuelo [PDVSA] daŭre produktos seriozajn sekvojn al la ekonomia krizo de la lando", kaj li kredas ke "la politiko trovastiga pri publika elspezado farita inter 2004 kaj 2007 —jaroj kun altaj prezoj de petrolo— estis nesufiĉa por kovri tiujn elspezojn. La nacia registaro devigis al PDVSA fari grandajn kontribuaĵojn al la Fonduso por Nacia Evoluado [FONDEN] por la importado de manĝaĵoj, por financi sociajn programojn, ... por aĉeti kompaniojn (multaj ŝtatigitaj kaj senrilataj al petrola entreprenado).

La dokumento montras ke la nuna ekonomia situacio, ŝuldiĝas al nescio pri la ekonomia sistemo konstitucia, kaj ke "la senbrida superbordiĝo de la publika elspezado inter 2004 kaj 2008 estis tia ke ne sufiĉis la impostaj enspezoj tiel ke oni kompromitis la ĉefan industrion de la lando, kio kaŭzos malpliigon en ĝia produktada kapablo, pliigon de kostoj kaj misproporcian altigon de ĝia pasivo (ŝuldoj)." Pedro Palma aldonis: "ni iras survoje al stato de ekonomia kuntiriĝo por la venontaj monatoj kaj estas probable ke la venonta jaro ankaŭ estos kompleksa kaj malfacila." Laŭ S-ro Palma, la Banko Centra Venezuela [BCV] transdonis pli ol 30 miliardoj da dolaroj el la internacia rezervo al FONDEN sen ajna kompenso kaj ĉi tio implicis tre gravan malkapitaligon de BCV.

Román Duque Corredor, siaflanke diris: "La sistemo pritemata en la Konstitucio ekskluzivas ĉiun politikan 'dogmismon'" kaj ke tio kio farendas estas "estigi ekvilibron inter la reguligaj funkcioj de la ŝtato kaj la libera entreprenemo."

La konkludoj ankaŭ pritraktas: La triviĝon de la fizika infrastrukturo kaj la moralan dekadencon ĉiam pli enradikiĝanta, atestita far la senbrida korupto, far la disvastiĝo de krimo kaj far la plioftiĝantaj vundoj al la fundamentaj rajtoj de la civitanoj. La dokumento ankaŭ mencias la ripetitajn kaj plioftiĝantajn malobservojn de la principo de laŭjura ŝtato, kio estas ebla pro la kompleta manko de sendependeco de la publikaj instancoj, kiuj nun agas nur konforme al la gvidlinioj ricevitaj el la Ekzekutivo kaj konforme al ideologio "revolucia" trudita perforte.

Informofontoj hispanlingvaj:
www.entorno-empresarial.com
www.cadenaglobal.com
www.eluniversal.com
www.eltiempo.com.ve

Etiquetas: , ,

2009-07-04

43 landoj en nia Poezia Festivalo

Hodiaŭ komenciĝas en mia urbo la 19a Internacia Poezia Festivalo, kun partopreno de 65 poetoj el 43 landoj. Ĝi daŭros ĝis la 11a de julio.
Tamen, nuntempe la festivalo ne limiĝas al la urbo Medeĝino: Jam la agoj de la festivalo, kiuj ĉi-jare nombras 136, okazos en 12 urboj de Kolombio kaj en 16 municipoj de nia provinco Antjokio.

Miajn blogaĵojn (pli detalajn) pri du el la antaŭaj festivaloj:

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361