2009-05-26

Ankoraŭ paperan libron

Kvankam mi jam ne eniras tiel ofte kiel antaŭe en librovendejojn "faritaj el atomoj", ĉar elŝutas mi multajn librojn "faritaj el elektronoj" (pleje per sistemo BitTorrent), la sabaton 16an de Majo, mia amiko Manŭel (tiu de la grandegaj "bovino" [1] kaj "komputilo" [2],[3]), kiu ekde knabo havas —samkiel mi— ŝaton por la fiziko, invitis min al granda librovendejo, kaj post longa trarigardado ĉiu el ni ne rezistis la tenton aĉeti po ekzemplero de la libro "La Gran Ilusión: Las grandes obras de Albert Einstein" kompilita far Stephen Hawking [ISBN-13 9788484329664], hispanlingva eldono de "A Stubbornly Persistent Illusion: The Essential Scientific Writings of Albert Einstein" [ISBN-13 9780762430031].
Nu, la tuŝado kaj foliumado de papera libro ankoraŭ havas sian allogon

Etiquetas: , ,

2009-05-21

La brulanta akvo

Alia parto, por mi interesa, de la programo "Unser Wissen ist ein Tropfen - Wasser, das unbekannte Wesen" ["Nia scio estas unu guto - Akvo, la nekonata naturo"] de Deutsche Welle pri novaj esploroj pri la akvo, pri kiu mi skribis en mia antaŭa blogero, temis pri esploroj far profesoro Rustum Roy kaj la memlernanta scienculo John Kanzius, kie simple dirite laŭ mi komprenas: Per elektromagnetaj ondoj de 13.56 megahercoj sur akvon kun iom da Natria Klorido (NaCl, nia kutima "salo"), la molekula strukturo de akvo disiĝas kaj tiam eblas ekbruligi la akvon. Mirinde!

Vi povas elŝuti teknikan prezentaĵon [paŭerpojnta kun voĉo, 27.1 MB] far profesoro Rustum Roy, anglalingvan, kaj ankaŭ artikolon (en PDF): "Observations of polarised RF radiation catalysis of dissociation of H2O–NaCl solutions"

Kaj jen la ligilo pri videoj de la programo de Deutsche Welle en YouTube:
Unser Wissen ist ein Tropfen.

Etiquetas: ,

2009-05-20

La mirinda akva ponteto

Danke al programo "Unser Wissen ist ein Tropfen - Wasser, das unbekannte Wesen" ["Nia scio estas unu guto - Akvo, la nekonata naturo"] de germana televido Deutsche Welle pri novaj esploroj pri la akvo, mi eksciis, nur nuntempe, pri eksperimento de sciencistoj de la Teknologia Universitato de Graz (Aŭstrio), publikigita en la jaro 2007:
Apartaj sed proksimaj kvantoj da pura (distilita) akvo, sub la influo de elektra tensio de cirkaŭ 20 kilovoltoj, altiriĝas inter si tiel ke ili supreniras en siaj ujoj kaj formas ponteton cilindran (germanlingve ankaŭ nomata "Wasserfadden"). Mirinde!. La ponteto en la raportitaj eksperimentoj povas atingi eĉ 2.5 cm da longo. Mi ne scias kiujn aliajn disvolvojn havis ekde tiam ĝis nun tiuj esploroj.

Mi klarigas ke mia bilda reprezento de la eksperimento (ĉi supra) ne estas laŭskala kun la mezuroj de la reala eksperimento; ekzemple: en la eksperimento la supreniro de la akvo ne estas proporcie tiel longa kiel ŝajnas en la bildo.

Rilatita dokumento anglalingva: The floating water bridge (PDF).

Video:

via videosift.com

Etiquetas: ,

2009-05-18

Ĉu eliros Aŭstrio el CERN?

La anglalingva revuo Science [Vol. 324; 2009.05.15; p. 869] informas ke la ministro pri scienco de Aŭstrio, Johannes Hahn, anoncis dum la 7a de majo ke li planas malanigi, fine de la jaro 2010, sian landon el la Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro, konata kiel CERN (komencliteroj de ĝia unua franclingva nomo).
La opinio de la ministro Hahn estas ke la jara monkontribuo de 16 milionoj da € estus pli bone elspezata en pli malgrandajn esplorprojektojn. Tiu opinio estas —kompreneble— debatinda, kaj al ĝi kontraŭstaras i.a. Christian Fabjan, direktoro de la Instituto por Alta Energio de la Aŭstria Scienca Akademio, kaj Daniel Grumiller, de la Instituto por Teoria Fiziko de la Teknologia Universitato de Vieno.
La kontraŭuloj al tiu plano de la ministro —laŭ la artikolo de Science— sukcesas voki, per Interreto ekzemple, la atenton de la ĝenerala publiko kaj de elstaraj sciencistoj, por defendi la daŭran membrecon de Aŭstrio en la eŭropa organizaĵo scienca. Frank Wilczek (nobelpremiito en 2004) skribis: "... Estos granda perdo por Aŭstrio, kaj frapo por Eŭropo kaj la sciencista mondo, se pensado nur tujcela kaj miopeco igas Aŭstrion —naskiĝloko de Ludwig Boltzmann, Erwin Schrödinger, Wolfgang Pauli, Victor Franz Hess, kaj Lise Meitner— eliri nun el CERN."
Tiu eventuala eliro el CERN, kie la lando membras dum 50 jaroj, postulos aprobon far pluraj ĉefaj instancoj de la Aŭstria registaro, ĉar temas pri internacia traktato.
Restas al ni atendi tion kio okazos.

Kroma ligilo:
Aŭstria partopreno en CERN.

Etiquetas: ,

2009-05-16

Bilda humuro pri la gripo A(H1N1)

" Kiam la tradiciaj buŝkovriloj elĉerpiĝas ... "

Prenitaj el hispanlingva retejo: ElCerebro.com

Etiquetas:

2009-05-15

15a de majo: 150 jaroj de Pierre Curie

Hodiaŭ, 15a de majo, estas datreveno de la nasko de sciencisto Pierre Curie, kio okazis en Parizo (Francio) en 1859. Li estis unu el la fondintoj de moderna fiziko.
Liaj esploroj, kaj kune kun lia frato Jacques, jam estis alportintaj gravajn rezultojn —ekzemple pri varmo-ondoj, pri kristaloj (piezoelektro) kaj la "Leĝon de Curie" en magnetismo— antaŭ lia edziĝo al Maria Skłodowska[1] en 1895.
Kune, la geedzoj Curie eltrovis Polonion kaj Radiumon dum esplorado pri radioaktiveco. Kun Henri Becquerel, la geedza paro estis la nobelpremiitoj pri Fiziko en 1903.
Tragedie, Pierre Curie estis frapita far ĉaro en Parizo (strato "Dauphine") kaj li tial mortis la 19an de aprilo de 1906.

[1] Poste: Maria Skłodowska-Curie, Maria Curie, aŭ Marie Curie.

Temrilatitaj ligiloj en tiu ĉi blogo:

Etiquetas: , , ,

2009-05-06

Aprezado kaj delektiĝo de bildŝercoj

La pasintan 4an de Majo mi blogis pri bildŝercoj, vorto per kiu mi aludas ĉiujn formojn de grafika humuro, precipe desegnitaj bildoj: komiksoj, animacio, karikaturo, ktp.
Tamen, mi rimarkas ke multaj homoj (ekzemple mia edzino, eble) kvankam iomete ridas antaŭ iu bildŝerco, miaopinie tiuj ne delektiĝas vere, kun pli da plezuro, danke al la bildoj. Ili simpligas iel la prezenton de la desegnisto, ne ĝuas nuancojn signifajn de la desegnaĵoj.
Mi prenos kiel taŭga ekzemplo bildstrion far Virgil Partch kiun mi aperigis en la blogero de la 4a de Majo. Tiuj homoj kiu nur rigardas plimalpli rapide la bildstrion kaj kaptas nur la "ĉefan" aŭ "finan" humuraĵon aŭ spritaĵon, miaopinie ne ĝuas tiujn nuancojn.
Nun mi invitas la leganton por profiti iom pli el la arto kian la desegnisto metis en sian verkaĵon. Akompanu min:

La patro legas libron pace, trankvile, en komforta brakseĝo. La fileto alvenas piedirante, kun martelo kaj tabulo, por ludi apud sia kara paĉjo. Nenio serioza. Paca etoso hejma.

 

La infano komencas marteladi najlon en la tabulon. Ni ne scias kion volas plufari poste la infano per tiu tabulo kun najlo. La martelado estas forta: rimarku la tremon de la sidanta patro, kiu subite perdis la trankvilecon por sia legado! Li rigardas la infanon kun komenca ĉagreno. Bonvole rimarku la esprimojn vizaĝajn: La infano estas feliĉa en sia tasko, dum la patro ĉagreniĝas pro la bruego, ... siaj manoj tremas kun la libro.

 

Oh! subite okazas akcidento (certe ne malofta): la infano vundis sian fingron per la martelo kaj ploras, ekkrias (rimarku la buŝon amplekse malfermita). Nun la tremo de la patro kreskas pro la bruaj martelado kaj krio, en lia vizaĝo jam montriĝas kolero! (rimarku la premitajn dentojn).

 

La infano ploregas —rimarku la gutojn—, sia fingro tre doloras. Li plendas helpopete al sia kara paĉjo. La patro ŝajnas pensi: "Ho! ve, malagrabla okazintaĵo". Rimarku ankaŭ la martelon forlasitan sur la planko, kaj la najlon torditan kaj nur iomete enirinta en la tabuleton.

 

La infano ploregas plu kaj plu, la fingro doloras (rimarku la "radiojn" elirantaj el ĝi). Dume la patro stariĝis el la brakseĝo kaj iras fore. —Kial li foriras? —Kion li faros? ... Momente ni ne scias.

 

Ah! ja, tre kompreneble, la kara patro venas kun helpo!, li kunportas kuracilujon, skatolon kun medikamentoj. La infano ekhavas esperon pro la helpo de paĉjo.

 

Ah,... la kara kaj kompata paĉjo! Li komencas bandaĝi la vunditan fingron de sia fileto. La infano estas jam kontenta. Rimarku la vizaĝajn esprimojn: Ĉiuj rigardas la bandaĝon, la patro iomete malkontenta sed koncentriĝanta en sian taskon; la infano kontenta. La skatolo de kuraciloj kuŝas sur la planko.

 

Nun ambaŭ, patro kaj filo, estas kontentaj. Kiel ludante, la patro bandaĝas la tutan brakon de la infano iome ridetanta, kaj la infano eĉ pli ridanta —rimarku la dentaron— sekvas la "ludon" de paĉjo. Eble en la vizaĝo de la patro oni povas rimarki ke li ekfariĝas maliceta.

 

Oh!, jam la patro montras malican vizaĝon, sendube!
Antaŭ la esprimo de surprizo de la infano, la patro daŭrigas la bandaĝadon, jam ĉirkaŭ la brusto kaj ambaŭ brakoj de la infano!

 

Kaj fine la patro sukcesis, per tutkorpa bandaĝo, havi la infanon senmovan, tiel ke li povas denove legi pace.

 

Nu, ne temas nur pri humoraj desegnaĵoj: La ĝenerala "moralaĵo" aŭ instruo, estas ke la sekreto de kono kaj aprezado estas en la detaloj. Ekzemple, kiu vere konas, aprezas kaj delektiĝas kun muziko estas tiu kiu kapablas rimarki la detalojn kaj nuancojn de muzikiloj kaj voĉoj. Simile, por homo kiu ne scipovas ĉinan skribon, tiuj skribaĵoj sajnas "egalaj unu al alia", tiu homo ne rimarkas detalojn, diferencojn kaj nuancojn de la ĉinaj karaktroj. Kaj simile en ĉiu kampo de scio.

Etiquetas:

2009-05-05

Animacia eksperimento

Denove mi ludas per bildoj: Bildotransformo (angle: "morphing") ekde homa kranio al artaĵo de Salvador Dali.
En la originala foto far Philippe Halsman —tiama kunlaboranto de Dali—, maldekstre de la "kranio" formita el virinaj korpoj aperas ankaŭ la kapo de Dali.

Etiquetas: ,

2009-05-04

Bildŝercoj

Nun mi blogas iom pri bildŝercoj aŭ komiksoj, ĉar mi eksciis ke morgaŭ —5a de majo— estos la "Tago de bildŝercistoj", almenaŭ laŭ usonaj informofontoj. Mi ne scias ĉu tiu dato estas celebrata en aliaj landoj.
Jen bildstrio farita de usona S-ro Ken Montone en 1958:

Vere mi ŝatas, amas, tiun arton de bildŝercoj, komiksoj, karikaturoj kaj similaj. Kiel infano mi komencis ĝui la desegnitajn spritaĵojn kaj ridigaĵojn, kaj en mia fantazio mi deziris esti bildŝercisto. Poste tiun deziron helpis televida serio el usono kies ĉefrolulo estis unu el tiuj artistoj, junulo kiu loĝis apud la maro, ... multaj belaj amikinoj, ... ktp. Li vivis enviindan vivon.
Eĉ kiam mi estis adoleskaĝa, mi studis tiun desegnoarton pere de perpoŝta kurso de tiama usona lernejo kun la nomo "Continental Schools".
Bone, mi iomete desegnas "pupetojn", sed ne fariĝis tiu artisto imagita far la tiama infano.
Jen amuziva bildstrio far usona S-ro Virgil Partch, ankaŭ de 1958:

Jen kelkaj ligiloj al anglalingvaj blogeroj pri "la tago":
[-1-] [-2-] [-3-] [-4-] [-5-]

Etiquetas: , ,

2009-05-02

Plej granda bovino de la mondo

Kio estas, eble, plej granda "bovino" de la mondo, estos lokata en la kolombia municipo San Pedro [≈ 06º 23' Norde, 75º 35' Okcidente], ni diru "Sankta Petro", kiu situas proskimume 44 kilometrojn (tra ŝoseo) norde de Medellín.

Tiu municipo estas konata kiel produktanto de bovina lakto. Tie, unu el la lakto-produktantoj establis teman amuzparkon pri brutarbieno.
En tiu amuzparko, apud pli tradiciaj agadoj —kiel rajdi ĉevalojn kaj lerni pri la bredadado de bovinoj— la vizitantoj amuziĝos per du animatronikaj bovinoj:
La unua bovino, kiu jam funkcias tie, havas grandon kaj aspekton de natura bovino, movas sian kapon, kaj salutas la alvenantojn (kun voĉo -"bovineske" distodita- de junulino kiu regas ŝin per malproksimregilo).
La dua bovino estas multe pli komplika: Ĝi estas 5.6 fojojn pli granda en ĉiu dimensio ol mezuma natura bovino, do, 175 (=5.6 3 ) fojojn volumene, kaj tial ni supozas ke ĝi estas "la plej granda bovino de la mondo". La vizitantoj estos levataj duope el la planko, tra la bovina buŝo kaj kapo, per speciala lifto. Ene de la bovino grupo de ĝis dek homoj eniros en simulilon, kie ili travivos movojn kaj scenojn kvazaŭ se ili vojaĝus tra la digesta sistemo de bovino —sed en amuziva kaj surpriziva maniero— ĝis la produktado de lakto. Poste la bovinmamo malsupreniros, kaj sur ĝi speciala lifto kun la grupo de vizitantoj juŝ amuzitaj.
La animatronikajn projektojn inventis kaj direktas mia amiko Manuel Fernando Hernández, kiu ankaŭ parolas la Internacian Lingvon, kaj pri kiu mi skribis antaŭe, okaze de alia projekto. Mi iome kunlaboras kun li en la nuna projekto.
La bildoj montras la bovinegon dum ĝia konstruado.

Etiquetas: , ,

2009-05-01

Batman 70-jara

La unua de Majo de 1939 ekdisvendiĝis, en usonaj magazinvendejoj, la 27a numero de "Detective Comics", magazino en kiu aperis unuafoje nova kontraŭkrimulo kies nomo estis the Bat-Man, poste Batman, ĉi tiu bildstria heroo estis tre sukcesa ekde tiam.

Etiquetas:

6.2914-75.5361