2009-04-30

Bugs' Bunny 71-jara en filmoj

Walt Disney superregis la usonan animacian arenon dum la 1930a jardeko. Multaj klopodis imiti lin, sed neniu atingis tiam lian artan kaj financan sukceson.
La ateliero Warner Brothers [WB] havis unue grupon de desegnistoj kiuj antaŭe laboris kun Disney, kaj emis lin imiti. Sed poste tiu grupo eliris kaj "nova sango" ekprenis sian propran stilon distingeblan. La filmoj de la nova ateliero estis amuzivaj en maniero malsimila al tiuj de Disney.
La 30an de aprilo de 1938, WB montris publike surekrane mallongan filmon kie aperas, kiel unua fojo, la kunikleto Bugs' Bunny.
La apostrofo en la anglalingva nomo signifas posedon, apartenon, do: "la kunukleto DE Bugs", kaj "Bugs" estis kromnomo per kiu oni konis al Ben Hardaway (Ben “Bugs” Hardaway), animaciisto kaj skribisto, kiu reĝisoris la filmon.

Ligilo: Pri la filmo en la anglalingva Vikipedio.

Porky's Hare Hunt

Etiquetas:

2009-04-28

De vira vizaĝo al virina korpo

Animacio bazita sur desegnaĵoj far Gerald Fisher, de la jaro 1967.

2009-04-25

Fino de GEOCITIES.com

Speciale grava por homoj, kiel multaj esperantistoj, kiuj havas paĝojn en servo GEOCITIES, estas la novaĵo bedaŭrinda pri ĝia finiĝo.

Etiquetas:

Tri hodiaŭaj datrevenoj

Nomo de Ameriko:
La 25an de aprilo de la jaro 1507, estis eldonita la verko Cosmographiae Introductio, far la germana mapdesegnisto Martin Waldseemuller [proks: 1470 - 1517], kie li —ne scianta pri Kristoforo Kolumbo— proponis la nomon "Ameriko" (aŭ "Amerigo") por nia kontinento, memore al Amerigo Vespucci.

Naskiĝo de Guglielmo Marconi:
La 25an de aprilo de la jaro 1874 naskiĝis tiu inventisto de la radia komunikado. Li mortis en 1937.

Ekfunkciado de la Kosmoteleskopo Hubble:
La 25an de aprilo de la jaro 1990 ekfunkciis tiu mirinda astronomia ilo.

Etiquetas:

2009-04-23

Ĉu rekomendinda libro?

Lernolibro pri Responsa Patreco, far Fernando Lugo

Etiquetas: , , , ,

2009-04-18

Troege da informoj por homara kapablo

Simile al kiel ekzistas limo de la nombro de memoraĵoj kiujn homo kapablas konservi en mallong-tempa memoro (labormemoro) —limo esplorita unue far George Armitage Miller—, tiel ekzistas limoj de la tuthomara kapablo por atenti, rememori kaj okupiĝi pri temoj. La cerba kapablo de ĉiu homo havas tian limon, la nombro de homoj en la mondo estas limigita, kaj cetere, ĉiu individuo devas dediĉi plejparton el sia tempo por atenti pri sia tuja ĉirkauaĵo.
Nuntempe kaj estonte, kun la rapidega interkomunikado tutmonda, kaj ĝia "bombardado" sur ĉiun individuon, tiuj limoj sentiĝas fakte:

Pli kaj pli ofte vi ekkonas pri iu okazintaĵo kiu vokas en vi iom da interesiĝo, sed rapide, dum la sekvantaj tagoj ĝi estas ombrita far eĉ pli novaj alitemaj novaĵoj, kaj forgesita; tagojn aŭ monatojn poste vi miras kun nescio pri la disvolviĝo de la unua okazintaĵo: "-Kio okazis fine pri ...?". Senkontrole, pli kaj pli niaj cerboj pleniĝas de momentaj "novaĵoj" kaj nenio utila kaj daŭra restas fine por ni.
Alia efiko de tiu senbrida interkomunikado estas kion mi nomis, en antaŭa blogskribaĵo, la Leĝo de Kreskanta Interfero, per kio la kapablo por agi en la socio estas ĉiam pli kaj pli malgrandigita pro kontraŭstaro far kreskanta interfero de aliaj homoj kaj homgrupoj.
Ankaŭ, sinjoro Ken Miner skribis [2009.03.29] en sia blogo, pri LA AMASKOMUNIKILOJ: "modernaj aktualaĵoj estas distraĵo", pri kio mi akordas; kaj li aldonas: "Nuntempa civitano supozeble sentas sin tute neadekvata, sentas eĉ kulpon, se ŝli ne sekvas la eventojn de la mondo — tute spite de tio, ke ŝli nek povas nek volas partopreni en tiuj eventoj.". Saĝe li diras: "... mi proponas minimume la jenan maksimon: la individuo havas la rajton regi la enhavon de sia propra menso.".
En sia libro The 4-Hour Work Week [la 4-hora laborsemajno], sinjoro Timothy Ferriss (NE la priscienca verkisto Timothy Ferris), konsilas, pri administrado de nia tempo, ke ni apliku la Principon de Pareto, por ne enfokusigi nian atenton kaj tempon en aferoj kiuj povas okupi 80% da nia tempo. Laŭ li —kaj mi— pli bonas ke ni estu "selektivaj ignorantoj", malpliigante la nombron de informoj atentitaj, rifuzante tiujn kiuj reale estus nur distraĵoj disde nia celo.
En antaŭaj epokoj de la homaro, kiam la alvenantaj informoj estis malmultaj, la ignorado pri kelkaj aferoj rezultiadis nature, senpense. Nun, kun la troega informa bombardado, la ignorado devas esti aktiva: rifuzi multajn informojn, selekte.

Etiquetas:

2009-04-14

Ĉu viruso, vermo, intencas ataki min?

Mi havas en mia komputilo protektantan programon Fajroŝirmilo ZoneAlarm, tamen, neniam antaŭe ĝi avertis pri tiom da intencoj de ŝaltoj al mia komputilo, tiel ofte kiel hodiaŭ, proksimume po unu averto ĉiuminute!.
Kutime tiuj intencoj de "entrudiĝo" estas multe malpli oftaj, venas el kelkaj "tipaj" landoj (laŭ IP-adresoj) kiel Ĉinio, kaj mi imagas ke tiam temas pri homoj kiuj klopodas "mane" ŝaltiĝi al mia komputilo.
Tamen, hodiaŭ: la intencoj venas tro ofte kaj el tro diversaj landoj —ekzemple el Hispanio (83.60.9.30) en la ĉi montrita averto— kio suspektigas min pri aŭtomata agado: eble far viruso aŭ vermo (ĉu la nune fama Conficker?) kiu jam infektis multajn komputilojn diversloke, kaj el ili klopodas enmetiĝi ankaŭ en la mian.
Dum mi skribas tion ĉi, la avertoj daŭre aperas!

Etiquetas: , ,

2009-04-05

Nova libro pri vivo dum ostaĝeco

Clara RojasKvankam la libroj verkitaj far homoj kiuj suferis ostaĝigon ne estas unikaĵo de Kolombio, kompreneble pro la ofteco kun kiu la terorisma grupo "farc" [pr: fark] faradas tiun krimon, en mia lando estis publikigitaj pluraj libroj kie la jam liberaj eksostaĝoj rakontas siajn suferigajn travivaĵojn.
Por morgaŭ, 6a de aprilo, estas anoncita la publikprezento de nova libro tiutema, verkita far sinjorino Clara Rojas [pr: klAra rOĥas] kiu suferis ses jarojn da kaptiteco. La nova libro, titolita hispanlingve "Cautiva" [Eo: Kaptita virino] (ISBN 9789584517319) estas atendata kun popola scivolo, precipe por koni pli da detaloj pri la nasko de filo dum ŝia kaptiteco (... kiu estas ties patro?), kaj pri la malamikema konduto de ŝia antaŭe amikino Íngrid Betancourt [pr: Ingrid betankUrt], pri kio ankaŭ rakontis la tri usonaj liberigitoj en sia libro "Out of Captivity". Ŝajnas ke la unua afero ne havos respondon en la libro. —ankoraŭ mankas la apero de tiutema libro far Íngrid Betancourt.
Sumiĝas do nova libro al kolekto kiun mi ne legis, kaj eble ne legos:

libroj far eksostaĝoj

Etiquetas: , ,

2009-04-04

Sciencaj malkovroj far Artefarita Intelekto

Bone, mi akceptas ke kelkaj homoj povas opinii ke pli ĝusta titolo estus: "Sciencaj malkovroj PER Artefarita Intelekto", pensante: la sciencistoj (homoj) faras la sciencon, maŝino estas nur ilo.

Dum jardekoj, kelkaj esploristoj pri Artefarita Inteligenteco —en la subfako de lernivaj maŝinoj— prilaboras komputilprogramojn kiuj povas malkovri regulojn kaj leĝojn surbaze de statistikaj aŭ/kaj logikaj rilatoj inter variabloj, simile al kiel sciencisto malkovras "naturajn leĝojn" (pli ĝuste: "modelojn pri partoj el la universo" sufiĉe precizajn por kompreni la funkciadon de parto el la naturo, trovi kaŭzojn kaj efikojn, kaj por antaŭvidi/antaŭdiri la evoluadon de naturo).
Menciindaj ekzemploj el tiuj laboroj estis: La programo AM, por malkovroj en matematiko, far Douglas Lenat; la programo BACON, por malkovroj en fiziko-kemio, far Pat Langley, Gary L. Bradshaw kaj Herbert A. Simon; kaj la programoj por koncepto-grupigo far Ryszard S. Michalski kaj Robert E. Stepp.

Nun la novaĵo alvenas pri maŝina "sciencisto" pli ambicia, ne nur ĉar la problemoj estas kompleksaj —genetiko/biokemio— sed ankaŭ ĉar ne temas nur pri programaro, kiel la tri menciitaj ekzemploj, sed pri roboto kun moviĝantaj organoj por fari ĝi mem la eksperimentojn kiujn ĝi bezonas. Ĝia nomo estas ADAMO (angle: ADAM). La koncernaj sciencistoj (homoj) estas en la Universitato de Aberystwyth, en Kimrio kaj aliaj en Kembriĝo (Britio).
Adamo formulas hipotezojn pri la origino de enzimoj por kiuj sciencistoj estis nekapablaj identigi la kodantajn genojn. Tiam la roboto planas kaj faras eksperimentojn por pruvi siajn hipotezojn: elektanta fermenton mutaciintan el kolekto, kovantajn ĉelojn en inkubatoro, kaj mezuranta iliajn kreskoprocentojn. Adamo ellaboris 20 hipotezojn pri genoj kodantaj 13 enzimojn, el kiuj ĝi konfirmis 12 enzimojn.
La raporto "The Automation of Science" ĵus aperis en la revuo SCIENCE de la 3a de aprilo (Volumo 324, Eldonaĵo 5923), paĝoj 85-89.
Resumon: "Robotic Scientists Make First Discoveries"
Pliajn detalojn [angle]: Retejo de la projekto.

Adam

Etiquetas: , ,

2009-04-03

Vendreda humuro por la tria de aprilo

Dommastrino: Kial ni devas pagi al vi tiomege da mono?
Servistino: Ekzistas tri kialoj.
D: Diru!
S: Ĉar mi purigas kaj ordigas la domon pli bone ol vi.
D: Kiu diras?
S: Via edzo diras tion.
D: Ĉu?, ... kaj kion plu?
S: Due, ĉar mi pretigas la vestaĵojn pli bone ol vi.
D: Ho, ĉu?, kiu diras tion?
S: Via edzo asertas tion.
D: Ho!... ĉu?. Nu, diru la trian!
S: Ĉar "en la lito" mi estas pli bona ol vi.
D: Ho! ... ne!, Ĉu mia edzo ankaŭ diras tion?
S: Ne. La ĝardenisto diras tion.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361