Kalkultabeloj komputilaj fariĝas 30-jaraj
La jaron 1979 ni povas konsideri kiel la naskojaro de la perkomputilaj kalkultabeloj (aŭ "tabelkalkuliloj" laŭ la Vikipedio nune), el kiuj la plimulto el homoj eble konas nur Excel-on de Mikrosofto. Tiujare, s-ro Dan Bricklin, prezentis publike kaj ekdisvendis sian programon VisiCalc.
Mi ne memoras se mi mem uzis tiun programon, sed mi ja uzis, en mia laborejo, unu el la unuaj "filoj" de VisiCalc kies nomo estis Multiplan. Poste alvenis Excel en ĉiujn oficejojn.
Vi povas legi (anglalingve) pri tiu historio en la retejo de s-ro Dan Bricklin mem:
http://danbricklin.com
Kiam oni parolas pri "X estis la unua ..." preskaŭ, ĉiam ekaperas disputo kaj diskuto pri ĉu vere "X" estis la unua?. Do, en kiu senco VisiCalc estis la unua komputila kalkultabelo? pri tio vi povas legi klarigon en sekcio de tiu retejo:
Was VisiCalc the "first" spreadsheet?












