"La Espero" grafike, per Wordle
Ankaŭ mi ne rezistis la tenton uzi wordle.net laŭ diskonigo far la blogo Mojose. |
![]() |
![]() |
![]() |
Skribitaj Pensoj |
|
Ankaŭ mi ne rezistis la tenton uzi wordle.net laŭ diskonigo far la blogo Mojose. |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Almenaŭ ekde la esploroj de Norbert Wiener (Cibernetiko) kaj de Jay W. Forrester (Sistemdinamiko), oni scias ke la homa menso estas tre ofte trompita kiam ĝi rezonas pri kompleksaj rilatoj kiel la sociekonomiaj sistemoj, kun multaj variabloj kaj retrokuplaj bukloj per kiuj variablo influas sur sin mem tra aliaj variabloj. Foje ni nur konsideras mense malmultajn variablojn kaj simplajn linearajn rilatojn inter ili. |
|
![]() |
NUNTEMPIGO de 2009.02.02: Bedaŭrinde, mi devas rakonti ke la junulo ricevinta la organojn mortis. Oni sciis ke post la operacio, la sano de la junulo evoluis kontentige dum la unuaj kvin tagoj, kaj tial oni translokigis lin el Ĉambro de Intensa Flegado (daŭroflegejo) al Ĉambro de Speciala Flegado. Tie, li sukcesis progresi en taskoj kiuj antaŭe estis pli malfacile faritaj per si mem, ekzemple: manĝi, eksidi, kaj sin purigi. Tamen, poste aperis subita kaj forta netolero kontraŭ la engreftitaj pulmoj, kio kaŭzis la afliktantan rezulton.
Kaj nun, en sia freneza ŝanĝemo, la "humanisma" Barack Hussein Obama anoncis monhelpon al grupoj kiuj disvastigas la mortigadon de beboj. Kaj tiun monon dum ekonomia krizo kaj mona malabundo!
Unu el multaj ligoj [anglalingva].
Hieraŭ, je la 6:30 ptm, mi prelegis denove pri la Granda Koliziigilo de Hadronoj, en la urba planetario. La ĉeestantaro estis proksimume 40 homoj, ili ŝajnis kontentige interesitaj pri la temo, kaj ŝatis la prezenton. |
Etiquetas: fiziko, LHC, miaj travivaĵoj, prelego
Mi ĵus legis en angla lingvo recenzon pri la libro "The Strangest Man" [ISBN-13: 9780571222780], far Graham Farmelo, kiu temas pri la vivo de fizikisto Paul Dirac. Tie oni legas ke li estis "pioniro de Esperanto".
Ĉu iu leganto konas detalojn pri la rilato de tiu fizikisto kun Esperanto?.
KOREKTIGO: Mi pardonpetas al legantoj. Kiel evidentiĝis per la du unuaj komentoj, mi faris fuŝan, senzorgan, supraĵan, legon de la koncernaj frazoj!. Laŭ la teksto, la fizikisto estis filo de "pioniro de Esperanto"

En tiu ĉi malfacila tempo por la Israelaj popolo kaj registaro, kiam la amaskomunikiloj plajparte ŝajnas apogantoj de Hamas, ignorante la atakojn kontraŭ Israelo, mi deziras esprimi mian admiron ekde jarojn antaŭe al la Israela popolo kaj ĝia mirinda progreso malgraŭ baroj, malfacilaĵoj kaj malamikoj.
Se oni atakas povan leonon per ungo-tondilo, estas stulte pensi ke la leono respondos per alia ungo-tondilo.