20080229

Mi rekomendas spritan blogaĵon

Nun mi blogas nur por inviti esperantistojn rigardi tre spritan blogaĵon de Karles [La bekbotelo]. Mi ne rezistis la deziron diskonigi ĝin:

"Gramatiko per rekta metodo"

Etiquetas: ,

20080227

Granda Vortaro Ĉina-Esperanta

Mi ĉiam deziras celebri la aperon de "grandaj" vortaroj, ĉar ili estas nepra ilaro por la kontentiga uzado de La Lingvo fare de ni ĉiuj, lingvo-lernantoj, parolantoj, kaj des pli speciale por skribantoj en originala kaj traduka verkado. Tial mi blogis pri la Granda Vortarlibro Germana-Esperanta, kaj pri la Granda Vortaro Hispana-Esperanto.
Nu, estu nun la okazo por celebri la aperon de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta, pri kiu mi legis en La Reto kelkajn tagojn antaŭe. Por tio, mi decidis "mempermesi" kopii ĉi-tie malsupre, skribaĵon de cina esperantisto, S-ro Zhang Xuesong, publikigita en Ipernity (socia retejo en kiun mi sincere sugestas al vi ĉiuj membriĝi —ĝi estas havebla en Esperanto):

Ĝi estas il-libro nepre necesa por ĉiu ĉino, kiu lernas, uzas aŭ lingvistike studas Esperanton, referenca libro altvalora por ĉiu specialisto pri leksikologio aŭ leksikografio, vortaro mirakla, kiu povas servi kiel ponto inter la kulturoj Orienta kaj Okcidenta.

Jam eldoniĝis Granda Vortaro Ĉina-Esperanta, kiun kompilis la ĉina veterana esperantisto s-ro Wang Chongfang kun granda sindediĉo dum 14 jaroj. S-ro Wang Chongfang estas eminenta esperantologo kaj poligloto. Li ne nur bone posedas Esperanton, sed ankaŭ scias la anglan, rusan, francan, japanan kaj aliajn lingvojn. Li iam partoprenis en la kompiladon de Esperanto-Ĉina Vortaro sub la ĉefkompilanto la karmemora s-ano Honfan kaj ankaŭ Esperantigis Analektojn de Konfuceo, la romanon Kamelo Ŝjangzi, biografion Profilo de Zhou Enlai kaj aliajn librojn. Lastatempe li tradukis en Esperanton ankaŭ la ĉinan klasikan verkon Dao De Jing de Laozi (Laŭzi), kaj la traduko estas enmetita en la kolekton de tradukversioj de Dao De Jing en 12 lingvoj inkluzive de la angla, franca, rusa kaj Esperanta lingvoj, publikigitan de Religia kaj Kultura Eldonejo.
En la 1993 li komencis kompiladi per sia granda volforto Grandan Vortaron Ĉinan-Esperantan kaj la kompilado daŭris 14 jarojn. Li prenis sur sin ĉiujn laborojn koncernantajn la kompiladon, nome la verkadon de ĉiuj artikoloj, la entajpadon de la tuta tekston en komputilon, la kompostadon, reviziadon kaj korektado, ĝis fine prespretiĝis la definitiva teksto de la vortaro.
La vortaro havas 1.262 paĝojn entenante ĉ. 100.000 artikolojn kaj entute ĉ. 4.989.800 vortojn (laŭ la komputila statistiko). La vortaro karakterizas sin per kvar trajtoj: granda amplekso, multeco de entenataj novaj vortoj kaj esprimoj, abundeco de ekzemploj, kaj kiel eble plej preciza kaj flua stilo de la Esperantaj tradukoj. S-ro Wang Chongfang estas tre rigora en sia laboro. Li laboris super la kompilado de la vortaro kun granda zorgo kaj precizeco, tiel ke ĝi atingis senprecedence altan nivelon de Esperanta leksigrafio en Ĉinio.
La eldonado de tiu ĉi vortaro plenumas la bezonon pri sufiĉe granda vortaro ĉina-Esperanta kaj ankaŭ faras grandan kontribuon al la ĉina leksikografio kaj la monda Esperantologio. Dank’ al la multpenaj klopodadoj de ĉinaj fervoraj esperantistoj la vortaro estis eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo en du formatoj kun la sama enhavo, nome 184×260 mm kaj 140×203 mm, kaj ĉiu formato estas en formo bindita kaj broŝurita. Ĝi havas 1.264 paĝojn.
Pliaj informoj bonvolu legi la intervjuon en Liberafolio

Etiquetas: ,

20080226

Ni funebras kaj kondolencas

Min malĝojigas la novaĵo pri la morto de Gustavo Ariza Guerra, agema esperantisto, vikipediisto, kaj ĉefa organizinto loka, en urbo Nejvo (hispane: Neiva) de nia pasintjara Kolombia Kongreso de Esperanto, en la Universitato Sudkolombia, kie li laboris en la Planada fako.
Mi kopias ĉi-malsupre la mesaĝon senditan far nia elstara kolombia esperantisto Luis Jorge Santos-Morales, per kiu ni en la grupo Esperanto en Kolombio ekkonis la aferon:

Gesamideanoj:

Mi ĵus ricevis mesaĝon de Francy Elena Ariza, la fratino de Gustavo, per kiu ŝi sciigas al mi pri lia forpaso antaŭ du tagoj.
La cirkontancojn de tiu surpriza okazaĵo ŝi ne mencias. Anstataŭ, per tre mildaj kaj trankvilaj vortoj, ŝi diras, ke sia kara frato jam troviĝas en la spirita mondo.
Sendepende de la maniero, laŭ kiu li forlasis nin ĉiujn tiel subite, neniam ni forgesos, ke la ĉefa noto de nia ĵusa Kolombia Kongreso de Esperanto en Nejvo estis ĝuste la granda kaj vibriga entuziasmo de Gustavo.
Gustavo Ariza estis la fakta Organizinto de nia pasintjara Kongreso ĉe Sud-Kolombia Universitato.
Ni ĉiam benos, rebenos kaj rebenados lian memoron.
Gustavo estis vere promesplena kaj tre juna Esperantisto.
Ni bedaŭras lian nunan foreston, sed ni ĝojas, ke li finfine estas en tiu bela kaj Dia dimensio pri kiu li tiel ofte, certe kaj fervore parolis al siaj geamikoj.

Pacon kaj amon al li.

Etiquetas: ,

20080219

Interesa provo de misilo

Nun kaptis mian atenton la provo kiun faros la Usona Mararmeo por utiligi modifitan misilon SM-3, dum ĉi-venontaj tagoj, por klopodi detrui paneintan spionan sateliton usonan USA 193 NROL-21. Tiu satelito, kies grando similas al buso, estis lanĉita la 14an de decembro de 2006, kaj laŭdire, neniam funkciis.
La detruonta SM-3 misilo estos lanĉata ekde ŝipo lokata mil kilometrojn nord-okcidente de Havajo.
Kvankam la spionsatelito havas tre skretajn observilojn por sia intencita tasko, la usonaj koncernitaj aŭtoritatoj neas ke la detruon per misilo celas eviti ke sekretan ekipaĵon alvenu en manojn de neamika lando, sed diras ke ili volas eviti damaĝon en la tero, ebla precipe pro la kvanto de hidrazino (N2H4) kiun la satelito enhavas kiel neuzita bruligaĵo, kio estas danĝera.
Ĉiel, estas interesa teknika defio gvidi la misilan ogivon por kolizii —sen eksplodaĵoj— kontraŭ la satelito, flugantan je 9830 m/sek, malvarma pro nefunkciado —kio malhelpos al la detektiloj de infraruĝa radiado— ĉe 240 km super la tersurfaco. Tio estas longdistanca bilardo

Legu detalojn, en angla lingvo, per jenaj ligiloj:
www.navy.mil
www.reuters.com

NUNTEMPIGO DE 20080221: La usona Mararmeo konfirmis sukcesan kolizion, kvankam en la unua porĵurnalista rondo farita de la Mararmeo ankoraŭ mankis konfirmo detala pri la detruo de la rezervujo de hidrazino, ĉefa celo de la kolizio:
Referencoj:
http://www.navy.mil/search/display.asp?story_id=35114
http://www.navy.mil/search/display.asp?story_id=35127

NUNTEMPIGO DE 20080225: La usona Mararmeo fidas pri detruo de la rezervujo de hidrazino:
http://www.navy.mil/search/display.asp?story_id=35184

Etiquetas:

20080216

Rondeto de esperantistoj

← Luis Felipe Saldarriaga | Rodrigo Ramírez →Verŝajne nuntempe ne estas multaj aktivaj esperantistoj en mia urbo, do, ekde kelkaj semajnoj antaŭe mi kunvenas en "rondeto" kun du bonaj esperantistoj kiuj —samkiel mi— volas praktiki la lingvon kaj plibonigi la scion pri Esperanto.
Tiuj amikoj estas: arkitekto Luis Felipe Saldarriaga kaj kuracisto Rodrigo Ramírez, kun kiuj mi kunvenas ĉiusabate, en la hejmo de unu el ni, por babili en nia kara zamenhofa lingvo, legi iun esperantligvan tekston, kune esplori esperantaĵojn en Interreto, kaj kunhavigi librojn. Okazas ke estas malfacile kaj iom kosta por ni aĉeti novajn esperantajn librojn, do, ni decidis profiti la amikan rondon por ke ĉiu el ni ofertu esperantlingvajn aŭ priesperantajn librojn el sia persona kolekto al la ceteraj du, por fotokopiado laŭ interesateco. Tiel ĝis nun ni fotokopiis, por la interesito(j) el ni tri, jenajn librojn:

  • Doktor Esperanto, Hispanlingva traduko, publikigita en 1975 en Meksiko, el romanstila biografio pri Zamenof, originale verkita far Maria Ziółkowska. (originalon alpruntis Rodrigo)
  • Zamenhof, aŭtoro de Esperanto, far Marjorie Boulton. (originalon alpruntis Luis Felipe)
  • Brilas Saĝo, far Ŭang Zikun kaj aliaj; kolekto de sciencpopularigaj eseetoj publikigita far Ĉina Esperanto Ligo en 1987. (originalon alpruntis Rodrigo)
  • Lingvsitikaj Aspektoj de Esperanto, far J. C. Wells, [ISBN-10 9290170212], UEA (CED), 1978. (originalon alpruntis mi)
  • Vastas la Mondo, Multas Laboro, far Kim Woo-Choong, tradukita far Choe Taesok [ISBN-10 8985005162], eldonejo Shin Cheon Ji, 1998. (originalon alpruntis mi)

du el la kopiitaj libroj

Mi pensas ke similaj rondetoj de amikoj (legada kaj libron-kunhaviga klubeto) povas utili por plialtigi la lingvoscion de esperantistoj tie kie ne ekzistas pli granda "organizita" movado (kluboj, libroservo, ktp.)

Etiquetas: , ,

20080214

Mia venonta prelego: La matematika vero kaj Gödel

Unua bildo de la prelego

Se vi estas ofta leganto de mia blogo, eble vi scias ke mi prelegis lastatempe en la Planetario de mia urbo, por ĝenerala publiko, kadre de sciencpopulariga misio de la Planetario.
Mi jam skribis tie-ĉi pri miaj lastaj prelegoj kies temoj estis Richard Feynman (2007.08.02) kaj Albert Einstein (2007.09.11).
Nu, mi nun ekprenis similan taskon sed eble iome pli malfacila, temas pri prelego pri Kurt Gödel ("Godelo"), kiun mi faros —laŭplanite— la venontan 25an de Marto. Kaj mi konsideras ĝin pli malfacila ĉar, kvankam Relativeco (plej karakteriza temo okaze de Einstein), kaj Konduto de Lumo (karakteriza temo okaze de Feynman), estas neniel facilaj por kompreni kaj iele komprenigi aŭskultantojn, tiuj temoj rilatas al fizikaj fenomenoj, almenaŭ "imageblaj" por iu homo. Tamen, la karakteriza verko de Godelo disvolviĝas en la abstrakta mondo de Logiko, Matematiko, kaj eĉ Metamatematiko kaj Metalogiko.
Okaze de la 100 jaroj post lia naskiĝo, mi jam antaŭe —la trian de marto de 2006— blogis pri Gödel.
Poste, la 17an de Aprilo, mi prelegos pri la esplorado de la spaco kaj la planedoj pere de robotaj aŭ senhomaj spacŝipoj.

Etiquetas: , ,

20080211

Alberilyn Einsteinroe

Kuriozaĵo: Mi trovis tiun-ĉi bildon en Interreto. Rigardita de proksime ĝi similas iome al Albert Einstein, tamen, se vi rigardas de malproksime (ekzemple de 3 aŭ 4 metroj disde via komputilekrano) ĝi similas pli al Marilyn Monroe.
La nomon "Alberilyn Einsteinroe" mi elpensis.
Origine: Artikolo "Hybrid Images" en revuo "New Scientist" de 2007.03.31 (laŭ: "SHAFE - Short History of Art For Everyone", kie oni trovas ĝin grandan.

Etiquetas: ,

20080206

Mirakloj dank' al ŝminko

Mirakloj dank' al ŝminko

Etiquetas: ,

20080203

La protesto kontraŭ farc en la mondo

La dato de la tutmonda protesto kontraŭ farc estis la kvara de februaro de 2008 laŭ Kolombia dato, tamen ĉi-tiun blogaĵon mi komencis la trian, ĉar pro la tergloba hordiferenco la protestoj komenciĝis tiam en aliaj lokoj kiel Japanio.
La kolombia popolo, reprezentita far milionoj da kolombianoj, eliris en la urboj kolombiaj kaj eksterlandaj, por protesti kontraŭ la terorisma mortigistaro membaptata "farc", kaj por fornei la pretendon de tiu figrupo pri esti kvazaŭ "armeo de la kolombia popolo". Rimarkinda estis la fakto ke tiom da homoj -milionoj- marŝis en la stratoj kaj placoj kaj unuece kriis el la profundo de siaj koroj: "NE PLU FARC!, NE PLU FARC!, NE PLU FARC!", des pli rimarkinde ĉar tiam ne estis feritago sed labortago -lundo.
LA MANIFESTACIA POPOLAMASO KONTRAŬ FARC ESTIS, EPOKFARA, HISTORIFARA, ĜI ESTIS LA PLEJ GRANDA MANIFESTACIO EN LA TUTA HISTORIO DE KOLOMBIO.
La kolombia loĝantaro sola faris manifestacion kies grandon dezirus -sed ne atingos- iu ajn politikisto dum sia kampanjo.
Restas evidenta por la mondo -kaj espereble por la membroj de la krima grupo farc- ke ili havas nenion por fari en nia lando, ke ili kaj liaj murdigoj, ostaĝigoj, mensogoj, atakoj al vilaĝoj, narkotaĵtrafikado, ktp., estas ege malamataj, repelataj, abomenataj, komdamnataj, far la kolombianoj.
Jen eta montro pri kio okazis en diversaj lokoj:

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361