20080131

Mi pretas por la protesta marŝo de 2008.02.04

Mi jam estas preta por la protesta marŝo kontraŭ la terorisma grupo farc, okazonta la venontan lundon, kvara de februaro. Morgaŭ, unua de februaro, mi ekvestiĝos per tiucela ĉemizo.

Etiquetas: ,

20080121

Mia lukto kontraŭ viruso AMVA (amvo.exe)

amvo.exeMi ĵus finis plurhoran lukton kontraŭ viruso AMVA, kies ĉefa dosiero estas amvo.exe. Ĝi verŝajne enmetiĝis en mian komputilon el memorilo USB.
Laŭ mi komprenas, kaj laŭ mia travivaĵo kun ĝi, ŝajnas ke tiu-ĉi viruso ne estas tro danĝera, sed ĝi estas nova, kaj tro sinkaŝema, karakterizaĵoj kiuj kaŭzas ke mia (senpaga) kontrauvirusa programo AVAST ne malkovris ĝin, kaj —laŭ mi legis en la reto— ĝenerale pluraj "bonaj" kontrauvirusaj programoj ankoraŭ ne trovas nek forigas ĝin. Kaj imagu!: ĝi ne nur kaŝiĝas, sed senefikigas la agordilon "montru kaŝitajn dosierojn" de la fenestroj de Vindozo!. Tial ne eblas vidi ke ĝi estas en la disko.

Do, la solvo estas: forigi ĝin "mane". Feliĉe mi trovis la procedon hispanlingvan en:
http://www.bloodzone.net/forums/showthread.php?p=539677
Far kontribuinto kurtcastle.
La "mana" procedo bezonis elŝuti kaj utiligi orde tri programetojn:
RegCleaner
KillBox
RegUnlocker
Krom la dosiero amvo.exe, kiu sin metas kaŝita en dosierujo de Vindozo XP:
sistemdisko:\windows\system32\
La viruso havas/kreas aliajn dosierojn kiujn oni devas forigi, ekzemple: amvo0.dll, amvo1.dll, xn1i9.com, kaj xfoolavp.com, (kvankam mi ne trovis ĉi-lastan dosieron).

Feliĉe, post plurhora lukto ĉi-matene: Serĉado en la reto, elŝutado de tri programetoj kaj obeo al la procedo, ŝajnas ke mi sukcesis forigi tiun viruson!

Etiquetas: ,

20080118

Tutmonda protesto kontraŭ la terorisma grupo farc

RETEJOJ:

Etiquetas: ,

20080114

Lasta stultaĵo de Hugo Chávez Frías

title="plia

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361