20071228

Jam en nova apartamento

Feliĉe mia edzino kaj mi ekloĝas en nia nova loĝejo.
Necesis fari multajn riparojn —ankoraŭ la laboristoj finas detalojn!, kaj tial, krom la aĉeto mem de la apartamento, ni devas EL$PEZI multe pli da mono.
Nu, ni estas kontentaj en la nova spaco kiu estas ampleksa, kaj ĉi-tie (turo B) ne envenas bruo el stratoj, ĉar unu flanko de la loĝejo havas balkoneton kiu rigardas al korto interna al la dutura konstruaĵo kaj al la turo A, kaj la balkoneto de la kontraŭa flanko rigardas al negrava strateto de trankvila kvartalo. Male, la turo A, kie logas bofratino, havas flankon kies fenestroj kaj balkonoj rigardas al avenuo kie pasas multaj veturiloj kun siaj bruoj, kaj —krome— ĉar ĝi estas iom grava avenuo en la urbo, tie najbaras komercejoj, vendejoj kaj eĉ etaj industriejoj.

Etiquetas:

20071219

Tria, mi esperas ke lasta, transloĝiĝo

En antaŭa skribaĵo, mi rakontis pri nia transloĝiĝo celanta akompani fratinon de mia edzino.

Nu, ĉiel tiu kinvivado estis pripensita por "limigita tempo", kvankam mia edzino kaj mi ne antaŭkalkultis kiom da tempo. Nu, okazis ke ni estis bonsortaj ĉar jam ni sukcesis trovi kaj aĉeti apartamenton, egala al tiu de mia bofratino —do pli ampleksa ol nia antaŭa loĝejo kiun ni vendis—, kaj kie ni povos loĝi aparte, tamen proksime al ŝi: 30 metrojn proksimume trairante korton, ĉar nia nova apartamento estas en la dua etaĝo de alia turo el la sama loĝeĵaro.

Nuntempe, ni plibonigas la aĉetitan apartamenton: Novan plankon, novan koloron por la muroj, ktp., ktp... —kaj multaj el$pezoj—. Laŭplanite, la transloĝiĝon ni finfaros la 26an de decembro. Kompreneble, mi nun pakas miajn librojn.

Tiel mia edzino kaj mi finas kvar monatojn kaj duonon dum kiuj ni devis loĝi iom limigitaj space, ĉar kompreneble ni estis en loĝejo kie mia bofratino havas sian meblaron ktp. Du "familioj" en unu apartamento. Kaj ne nur space limigitaj, la kunvivado kun alia persono kiu ĉiam loĝis sola kaj subite bezonas akompanon ne estis facila.

Etiquetas:

20071216

Chavezaĵo

Etiquetas: ,

20071208

Citaĵoj por pensigi aŭ ridetigi [1]

"Kion la mondo bezonas estas pli da geniuloj kun humileco, ni estas tro malmultaj"
— Oscar Levant

"Kiam mi havas iom da mono, mi aĉetas librojn. Se restas iom, mi aĉetas manĝaĵojn kaj vestaĵojn"
— Erasmo el Roterdamo

"Problemo pri lukti por homa libero estas ke vi devas elspezi multon da via vivo defendante fivirinidojn"
— H.L. Mencken

"Iu ajn sufiĉe altnivela teknologio estas nedistingebla disde magio"
— Arthur C. Clarke

"Idealan mondon mi lasas kiel ekzerco por la leganto"
— Paul Graham, en "On Lisp", 8.1

"Ni formas nian ilaron, poste niaj iloj formas nin"
— Marshall McLuhan

"Hundoj ne bojas al haltintaj aŭtomobiloj"
— John Hinchliff

Leĝo de Stigler (Stephen Stigler) pri alinomado:
"Neniu leĝo, teoremo, principo aŭ fenomeno estas baptita kun la nomo de ĝia originala malkovrinto"
— Stigler klarigis ke tiun leĝon malkovris Robert K. Merton

"Plej bona maniero malkovri kiel funcias iu ajn teknologio estas ĝin rigardi kiam ĝi paneas"
— sennomulo

"Ni ne havas absolutan certecon pri io ajn, nek eĉ pri tiu-ĉi aserto"
— sennomulo

"La vivo estas malsano mortiga de seksa pasigo"
— Willy Rozenbaum kaj Jean-Daniel Baltassat

"Se homoj ne kredas ke matematiko estas simpla, tio estas nur ĉar ili ne rimarkas kiom komplika estas la vivo"
— John von Neumann

"Morto estas nur unu el la multaj manieroj kiel oni povas perdi la vivon"
— Alvah Simon

"Nenio estas pli interfaka ol la nescio"
— Luis Guillermo Restrepo Rivas

Etiquetas: ,

20071203

Kvazaŭ "Kial ci ne silentas?", el sia popolo!

La duan de decembro de 2007, la popolo de Venezuelo finfine diris "NE" al danĝeraj ŝangoj al la nacia konstitucio, proponitaj far la diktatoro Chavstro, kiuj donus eĉ pli da libera povo al li, alivorte, plimulto (kvankam ankoraŭ ne tre granda) el la popolo diris al li:
— Kial ci ne silentas?

Etiquetas:

20071201

Artefarita intelekto ĉe Google

La pasintan semajnon mi anoncis ĉe la fakultato de mia universitato ke mi ne deziras daŭrigi kiel instruisto pri Artefarita Intelekto (AI) la venontan jaron. Mi ŝatas la temon, ŝatas lerni pri ĝi kaj eĉ mi ŝatas instrui, sed mi malŝatas du aferojn: kontroli ĉu la studentoj lernis, kaj —precipe— instrui al neinteresatoj (Legu: [1↗] kaj [2↗]). Nu, mi scias ke AI havas kaj havos kreskantan gravecon kaj rolon en la hodiaŭa kaj estonta socio. Prenu ni kiel ekzemplon la servojn de Google: Mi sciis ke Peter Norvig (aŭtoro kun Stuart Russell de libro tre sukcesa por kursoj kiel tiuj kiujn mi instruis) estas direktoro pri esplorado en Google, kaj tie li impulsas teknikojn de AI en la servojn de tiu kompanio. Hodiaŭ mi estis agrable surprizita kiam mi trovis ke la aŭtomata lingvotraduka servo de Google permesas ke oni, leginte la tradukaĵon maŝine farita, sugestu pli bonan tradukaĵon.
Lingvo-tradukado estas klasika problemo por AI, kies malfacileco ankoraŭ defias la programistojn kaj konfuzas aŭ ridigas la legantojn. Kiel jam proponis kelkaj esploristoj (ekzemple Norbert Wiener) eble plej bone estas ne bazi tradukprogramon nur en gramatikaj kaj vortaraj reguloj "mane kaj kape" kodigitaj, sed uzi lernivajn algoritmojn, kiuj estu instruataj per ekzemploj de tradukaĵoj faritaj de (homo) tradukisto. Ŝajnas do ke Google jam aplikas tion-ĉi, kaj tio igas min esperi daŭran plibonigon de la maŝinaj tradukoj.
Rilate lernivajn programojn por aŭtomata tradukado, mi disponigis en Interreto verketon de Norbert Wiener kie li mencias tion, kvankam tio ne estas la ĉefa temo tiulibra. Ĝi estas: "God and Golem, Inc.", kun ĝia hispanlingva traduko. La anglalingva versio enretigita konsistas el bildoj de la paĝoj (1890 KB), kaj la hispana el tekstoj (262 KB), ambaŭ estas dosieroj PDF. Jen la adreso:
http://luisguillermo.com/diosygolem
La mencio pri lernivaj tradukiloj estas en la paĝoj 79[77]-82[80] de la angla versio kaj paĝoj 51-53 de la hispana versio.

Vi povas ankaŭ legi, anglalingve, intervjuon kun Peter Norvig en:
"The head of Google Research talks about his group's projects".

AKTUALIGO DE 20071303: Mi trovis ke en La Internacia Lingvo ni povas legi pri lernivaj tradukantaj programoj en artikolo de Toon Witkam, prezentita en la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de 2005. La dokumento de IKU2005 elŝuteblas el:
http://www.uea.org/pdf/IKU2005.pdf [2811 KB]
kaj lia artikolo "Nova vojo al aŭtomata tradukado" estas en paĝoj 86-98.

Etiquetas:

6.2914-75.5361