20071128

Tri jaroj de tiu-ĉi blogo

La 28an de Novembro de 2004 mi komencis skribi tiun-ĉi blogon. Tio estadas agado utila por praktiki la lingvon skribe, por esprimi kelkajn ideojn, kaj por rilatigi min kun kelkaj aliaj blogantoj kaj bloglegantoj. Dum tiu tempo mi rimarkis la kreskon de la nombro de esparntlingvaj blogoj. Bona afero!
Laŭ mi rimarkas, ŝajnas ke daŭrigi blogadon aktive dum kelkaj jaroj ne estas ofta afero; mi ne temas pri esperantlingvaj blogoj sed ĝenerale. Simile al kiel okazas al multaj paperaj revuoj —ekzemple kulturaj revuoj en mia lando—, kiujn entuziasmuloj unuope aŭ grupe komencas publikigi, sed kiuj nur aperas du aŭ tri fojojn antaŭ ol morti.
Mi esperas daŭrigi oftan skribadon tie-ĉi.

Etiquetas: , ,

20071127

Homoida roboto por hejmo

Komentinto de mia ĵus antaŭa blogero petis ke mi blogu pri robotoj —kiel mi faris plurfoje, kaj jen feliĉe ke mi trovis novaĵon en la temo de homoidaj robotoj, kiuj por mi estas la plej interesaj robotoj.
La nova roboto, laŭdire por hejmaj taskoj —precipe por la kreskanta procento de maljunuloj en la popolamaso— estas japana kaj ĝia nomo estas "Twendy-One". Ĝi altas 147 cm, pezas 111 kg, kaj la fabrikinto, ĉe la universitato Waseda, esperas ke ĝi povu, en la jaro 2015, helpi homon ellitiĝi kaj pretigi matenmanĝon.
Rimarkinda afero estas ke la piedtitolo de la foto, publikigita anglalingve far AFP estas:

Shigeki Sugano(L) and his robot "Twendy-one".

Ĉu vi rimarkas ke la redaktoro enmetis "(L)" por klarigi ke sinjoro SUGANO estas tiu de la maldekstra flanko! (L="left", anglalingve "maldekstre"). Ne okazu ke iu leganto pensu ke la sinjoro estas tiu stranga dekstra estaĵo blanka, kaj maldekstre staras tre homaspekta roboto.

Etiquetas: ,

20071126

Diplomatio ne estas por ĉia specio

Hugo Chávez Frías — la maldiplomato — estas vivanta pruvo ke diplomatio ne estas por ĉia specio.

Etiquetas: ,

20071122

Kvazaŭ "Kial ci ne silentas?", alian fojon!

<a class="nobg" href="http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/2007/11/kvaza-kial-ci-ne-silentas-alian-fojon.html"><img width="129" height="162" src="http://bp0.blogger.com/_lgRaAryqBcs/RlXWsACJ-bI/AAAAAAAAACk/Edq3jt3SgRA/s400/ne-flash.gif" alt="" id="BLOGGER_PHOTO_ID_5068193007086991794" border="0"></a>

Plia ĉavezaĵo !
Eble vi sciis ke la kolombia prezidento, Álvaro Uribe Vélez, antaŭ kelkaj tagoj permesis al la kolombia senatanino Piedad Córdoba [pJEdad kOrdoba] kaj al la venezuela prezidento Hugo Chávez Frías [Ugo ĉAves frIas], laŭ lia peto, interveni en klopodoj alproksimiĝi al la terorisma grupo farc celante atingi liberigon de ostaĝoj kiujn havadas jam dum multaj jaroj la krima grupo.
Nu, la malprudenteco kaj trudmetiĝo de Chávez denove aperas. Li eksterlimiĝis en la tasko kaj ne respektis la kolombian suverenecon. Hieraŭ je la 11:48 ptm, kolombia horo, la sekretario de nia prezidento legis jenan komunikaĵon:

La prezidento de la Respubliko informas:

  1. Hodiaŭ, la senatanino Piedad Córdoba telefonis la komandanton de la Armeo, generalo Mario Montoya [mArjo montOja], petis renkontiĝon, kaj tuj pasigis la prezidenton Hugo Chávez de Venezuelo. La prezidento Chávez faris al la generalo Montoya demandojn pri la homoj ostaĝigitaj far farc.
  2. En la Pintrenkonto de Santiago de Ĉilio, la prezidento Uribe diris al prezidento Hugo Chávez, ke li ne aprobus ke la prezidento de la bolivarana republiko de Venezuelo komunikiĝu rekte kun la Alta Institucia Komando de Kolombio.
  3. Tial, prezidento de la Respubliko finas la faciligon far la senatanino Piedad Córdoba kaj la intervenon de la prezidento Hugo Chávez, al kiuj dankas la helpon kiun ili estis farante.
Bogoto D.C., Novembro 21a de 2007.

[Auskultu: voĉon de la sekretario (hispanlingve)]

Bonega novaĵo ! Restariĝas la suvereneco de mia lando. Mi rifuzas la troegan intermetiĝon de sinjoro Ĉavstro.

Kiel diris sinjoro Stephen Donehoo, analizisto kaj specialisto pri Latin-Ameriko (demandita far ĵurnalo franca 'Le Monde'): -"Ĉu vi povas imagi ke Putin voku la ĉefon de la usona armeo por demandi lin? Tio estas ignori tute la komandoĉenon"

Sed, fine, la ununuraj kulpuloj pri tiu situacio estas la krimuloj de la terorisma grupo farc kiuj volas primoki ĉiujn. Memkompreneble ili estas la ununuraj repondeculoj pri siaj ostaĝoj. Tutsimple, tio estas grandega krimo kaj ili devus tuj liberigi ĉiujn.

Por kompreni pli bone la titolon de ĉi-tiu blogaĵo, bonvole legu: la Esperantan blogon de Tonyo

Etiquetas:

20071115

Kelkaj libroj kiujn mi ŝatus legi

Kelkajn jarojn antaŭe mi aĉetis librojn el eldonejo World Scientific (WSPC) de Singapuro, kaj ankoraŭ mi restas en ĝiaj korespondaj listoj por ricevi informojn per elektronoj kaj per atomoj (retpoŝto kaj paperpoŝto) pri novaj eldonaĵoj.
Hieraŭ mi ricevis faldfolion pri 6-voluma libro-serio, eldonita far WSPC kune kun Imperial College Press, titolita anglalingve "Candid Science" (kion mi tradukas Esperanten kiel: "Sincera Scienco"), kiu estas kolekto de konversacioj aŭ intervjuoj kun famaj sciencistoj: kemiistoj, medicinistoj, fizikistoj kaj aliaj. Entute, proksimume 3900 paĝoj!.
Nu, por homo kia mi —kiu ĝuas legadon pri scienco, ĝia historio kaj disvolvo— tiu kolekto aspektas interesega, ĉar ĝi rivelas personajn opiniojn valorajn kaj travivaĵojn de homoj engaĝiĝintaj en scienca laborado. Bedaŭrinde mi nur povas sonĝi, ĉar nun mi ne havas monon por aĉeti eĉ unu el tiuj libroj :(

Etiquetas:

20071102

Geedziĝo kun robotoj

Iam antaŭe mi blogis pri erotikaj robotoj: [1], [2]. Nu, la temo de homa enamiĝo pri roboto kaj geedziĝo de homo kun roboto iomete populariĝis nun, danke al esploro de S-ro David Levy, sufiĉe serioza por ke li doktoriĝu per ĝi en la Universitato de Maastricht: "Intimate Relationships with Artificial Partners" estas la anglalingva titolo de lia studaĵo. S-ro Levy ne estas novulo pri robotiko kaj Artefarita Intelekto, precipe li estas pli konata kiel spertulo pri komputiloj aŭ komputilprogramoj kiuj ludas ŝakon. Intervjuo kun li, en angla lingvo estas legebla en: http://sexuality.about.com.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361