20071024

Elektado por urbestro

La venontan dimanĉon 28an de oktobro okazos en Kolombio voĉdonado por lokaj aŭtoritatoj, inter ili por urbestroj. En mia urbo, Medellín [pr: medeĝin], la programon de la nuna urbestro Sergio Fajardo Valderrama daŭrigus kandidato Alonso Salazar, kiu estis lia sekretario komence de lia urbestra periodo; tamen, laŭ la statistikoj de la ĝisnunaj enketoj, verŝajne la popolo elektos sinjoron Luis Pérez Gutiérrez, kiu jam estis urbestro ĵus antaŭ Sergio Fajardo.
Mi ludis per programo Photoshop [pr: fotoŝop], por esprimi kiel mi vidas la nunan situacion tiurilate: maldekstre S-ro Fajardo, dekstre S-ro Salazar -iome surprizita-, kaj meze ekaperis S-ro Pérez. Kompreneble, la pilko estas la urbestreco.

20071019

Gerda Taro

Kia peko!, La tento por aĉeti libron estas io foje nerezistebla.
Tio okazis novan fojon. Post fini la legadon de Inteligencia Intuitiva (vidu ties blogeron), mi atingis la novan libron Gerda Taro / fotógrafa de guerra ("Gerda Taro, fotistino pri milito"), [ISBN 978-8483067024], skribita far Fernando Olmeda Nicolás. La virino pritraktita en tiu biografio, kunulino de fotisto Robert Capa, vokis mian interesatecon ekde kiam mi legis etan biografion pri ĉi-lasta fotoĵurnalisto (Robert Capa / imágenes de guerra [ISBN 9583019054]), do, kiam mi ekvidis la novan libron ĵus aperinta en la librejo de mia universitato, tuj mi volis akiri ĝin.
Legante pri Robert Capa, mi profitis la okazon por verki pri li en Vikipedio, kaj ekde tiam mi volis verki tie artikolon pri Gerda Taro. Baldaŭ alvenos tiu oportuno.
ĜISDATIGO DE 20071107: Promeso plenumita: artikolo pri Gerda Taro verkita en la Vikipedio.

Etiquetas: , ,

20071011

Mian Komencan Paĝon mi donacas

Mi neniam ŝatis uzi kiel "komencan paĝon" por mia ret-krozilo la paĝon de la kompanio kiu provizas mian ret-aliron, kaj vere, neniun el la ofte sugestitaj komencaj paĝoj.
Pro tio, ke kutime kiam mi eksidis antaŭ Interreta krozilo tio estis precipe por serĉi, ekde kiam mi lernis la "lingvaĵon" HTML, en la jaro 1996 (kiam mi laboris en kompanio provizanta Interretaj servoj), mi skribis miajn proprajn komencajn paĝojn, kiuj enhavas precipe diversajn serĉilojn.
La komencan paĝon kiun mi uzas nuntempe, nun mi deziras donaci al vi, kara leganto. Simple kopiu ĝin en vian komputilon: [Komenco.rar] (malkompaktigita ĝi nomiĝas Komenco.htm kaj estas en Esperanto) kaj difinu al via ret-krozilo ke ĝi uzu tiun dosieron kiel komenca paĝo (hejmpaĝo).
ENHAVO de Komenco.htm: Titoloj de la lastaj novaĵoj el "BBC" (en Angla), serĉilo de tekstoj en "Google", serĉilo pri artikoloj ("FindArticles"), serĉilo ene de nomoj de domajnoj ("Netcraft"), serĉilo pri bildoj en "Google", serĉilo pri bildoj de "Freesearch.co.uk", serĉilo pri libroj ("Amazon"), kalkulilo de kurzo inter valutoj ("xe.com"/"xe.net"), serĉilo pri dukumentoj pri komputiko ("CiteSeer"), serĉilo por vortaro Angla↔Hispana ("Wordreference"), serĉilo pri iu interreta domajno (posedanto, ret-vojo, servoj) de "Centralops", serĉilo ene de blogoj ("Technorati"), kaj serĉilo pri vortoj en la vortaro Hispana→Esperanta de Fernando de Diego.
AKTUALIGO DE LA 1a de Novembro de 2007: Mi aldonis fine de la paĝo serĉilon pri vortoj en la vortaro Hispanlingva de la Reĝa Akademio Hispana.

Etiquetas:

20071006

Okazis la robotika olimpiko 2007

Mi ĵus alvenis el la Robotika Olimpiko pri kiu mi skribis antaŭe. Partoprenis entute 32 robotetoj, jene laŭ kategorioj: 12 en labirinto komencantoj, 3 en labirinto altnivela (iomete pli malfacila), 3 en sumoo radiokontrolita kaj 14 en sumoo aŭtonoma. Mi estis unu el la juĝistoj por la kategorioj de sumoo.
Ĉi-jare mi preskaŭ ne fotis, jen nur du bildoj: unu pri la ĝenerala aspekto en la universitata sportejo kie okazis la evento, kaj alia pri iom da publiko kiu spektis la konkurson.

Se vi volas rigardi fotojn pri tiaj robotetoj kaj pri aliaj detaloj de tiuj konkursoj, b.v. rigardu miajn raportojn tiutemajn en pasintaj jaroj: [20041204] [20041205] [20050806] [20050807] [20060731].

Etiquetas: ,

20071003

Legante pri la intuicio

Nun mi legas libron "Inteligencia Intuitiva" [ISBN 9587043650], kiu estas hispanlingva traduko el anglalingva libro "Blink", far Malcom Gladwell. Ĝi temas pri la korektaj juĝoj kiujn homoj povas fari fulmrapide, sen bezono de konscia analiza procezo. Por tia mirinda -kvankam ofta- kapablo, la homo kiu havas sufiĉan spertadon pri iu fako verŝajne senkonscie rimarkas kaj elektas la plej signifajn trajtojn el inter granda kvanto da trajtoj/datenoj en iu situacio. Mi rilatas la temon de la libro kun tio kion mi konas pri Artefarita Inteligenteco (AI): la komputilaj programoj de AI devas konsideri multajn faktorojn kaj fari multajn kalkulojn por agi "inteligente", dum la homo ne faras tion konscie. Versxajne spertulo jam lernis kaj senkonsciigis ("automatigis" en sian cerbon) tre efikan kaj rapidegan "komputadon" por elekti la signifajn trajton kaj decidi tuje kaj trafe.
La libro estas interesa kaj facila legaĵo kiu rakontas multajn ekzemplojn de tiu homa kapablo, sed ĝi ankaŭ avertas pri "intuicio" kiu povas esti erara, bazita sur sento ne rilata al la celo de la decido.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361