20070830

Mia venonta prelego: La Universo de Albert Einstein

La venontan 11an de septembro mi prelegos pri Albert Einstein [Albert Ajnŝtajn], en la Planetario de mia urbo. Kie, kiel mi skribis antaŭe, mi kunlaboras en sciencpopulariga prelegserio. Por tiu prelego la direktoro de la planetario kaj mi selektis la titolon: "La Universo de Albert Einstein".
Mi ankaŭ proponis al la direktoro ke mi volas prelegi la venontan jaron pri Kurt Gödel [gedl]. Kial la venontan jaron? —vi eble demandos— Nu, la elstara matematikisto kaj logikisto mortis en la jaro 1978, do la venonta jaro estos la 30-jara datreveno de lia morto.
En la ĉi-supra foto aperas kune Einstein kaj Gödel.

Aktualigo de la 15a de septembro: La prelego okazis kiel ĝi estis planita; vi povas elŝuti dokumenton PDF el ligilo:
http://luisguillermo.com/El-universo-de-Einstein.pdf [1.21 MB]

Etiquetas: , , ,

20070824

Jam pli-malpli normale en la alia loĝejo

Nur hodiaŭ vendrede 24a posttagmeze, semajnon post mia translokiĝo, la laboristoj de la kompanio UNE, instalis mian aliron al Interreto en la nuna loĝejo, saman kian mi havis antaŭe.
Sed, imagu ke, kvankam mi petis al tiu kompanio la translokigon de la interreta/televida servo plurajn semajnojn antaŭe, la entrepreno unue respondis ke en tiu-ĉi konstruaĵo estis problemo por instali ĝin, kaj ke tio prokrastiĝos dum du aŭ tri monatoj!
Feliĉe ke mi kaj mia edzino estas ekslaboristoj de tiu kompanio —kiam UNE ne ekzistis aparte sed kiel parto el kompanio EEPPM—, kaj tial ni havas amikojn tie. Do ni telefonis amikon en la kompanio por helpi aranĝi la aferon. Tian neregulan procedon aŭ "influon", kian ĉi-tie ni nomas hispane "usar una palanca" ("uzi levilon"), mi vere ne ŝatas, sed foje ĝi estas la ununura maniero atingi kontentigan solvon el kompanioj kaj —pli ofte— el ŝtataj instancoj.
Fine, mi jam povas feliĉe blogi denove el mia hejmo.

Etiquetas:

20070810

Nova trasloĝiĝo

En januaro kaj februaro de 2006 mi blogis kvar fojojn pri translokigo de mia loĝejo:
 • Translokigo de mia loĝejo
 • Pakante librojn
 • Pakante pentraĵojn
 • Finfine en mia nova loĝejo
Nu, imagu ke nun denove ni trasloĝiĝos! Tion ni decidis por loĝi kun fratino de mia edzino kiu loĝis sola, sed kiu pro lastatempa malsano ne povas plu loĝi sola. Okazas ke ŝia loĝejo estas iom pli granda ol la nia, do ni ĵus vendis nian nunan loĝejon, kaj ekloĝos kun ŝi, kio estas tre proksime de kie ni loĝis antaŭe. Ni revenos al nia antaŭa najbaraĵo!
La transloĝiĝo estos la venonta vendredo 17a de aŭgusto.
Tial nun ripetiĝas la tasko de pakado. Feliĉe ke mi lernis el la pasinta trasloĝiĝo, kaj do nun atingis skatolojn ne tiel grandaj kiel tiam, ĉar plenaj de libroj ili ja estis tro pezaj.

Etiquetas:

20070802

Alvenis tago de Prelego

Kiel mi skribis en antaŭa blogero, mi konsentis prelegi pri Richard Feynman [pr: riĉard fajnman], por ĝenerala publiko, en la Planetario de mia urbo, Medellín. Nu, ĉiu lim-tempo pasas, ĉiu lim-dato alvenas, do hodiaŭ alvenis la tago por tiu prelego. Morgaŭ mi raportos ĉi-bloge kiel okazis la afero. Jen malsupre la unua bildo el la paŭerpojnta bildaro kiun mi pretigis por la prelego: "Richard Feynman kaj la moderna fiziko".

Aktualigo de la 3a de Aŭgusto: La prelego okazis bone, laŭplanite. Ne ĉeestis "amasa" aŭskultantaro, nur proksimume 20 homoj. Kaj —humileco flanken— mi estis laŭdata kiel bona preleganto fare de pluraj aŭskultintoj, inkluzive de la direktoro de la planetario; unu el ili, scianto pri la temo, opiniis ke ĝi estis la plej klarinstrua prelego pri Feynman por ĝenerala publiko kiun li spektis ĝis nun.
Post la prelego, mi babiladis proksimume horon kaj duonon pri fiziko kaj ĝia historio kun inĝeniero Horacio Uribe Arbeláez, universitata profesoro pri termodinamiko, kaj granda scianto kaj ŝatanto de fiziko.
Vi povas elŝuti la paŭerpojntan bildaron de la prelego, kiel dokumento PDF hispanlingva kun po kvar bildoj ĉiupaĝe, el:
http://luisguillermo.com/Feynman-LGRR.pdf [1.2 MB]

Etiquetas: , , ,

20070801

Simpleco kaj precizeco

Etiquetas:

6.2914-75.5361