20070728
20070719
Solvita la Damludo
Nun estis publikigita en revuo Science, post preskaŭ tri monatoj ekde la atingo en aprilo 29a, la fakto ke esploristoj en Kanado "solvis" la strategian ludon Damludo (usona varianto, mi supozas), per la perfektigo de komputila programo kiu neniam povas malvenki: ĝi faras la plejbonan respondmovon en ĉiu el la -proksimume- 5x1020 statoj de la ludtabulo.
Oficiala retejo de la projekto Chinook:
http://www.cs.ualberta.ca/~chinook/
20070716
Atingeblecoj de idealoj
Unue mi devas klarigi ke en tiu-ĉi skribaĵo mi konsideras kiel idealo la ĝeneralan akcepton kaj utiligadon de Esperanto, en ĝia rolo de internacia lingvo, en la tuta mondo, por solvi la babelan problemon, konservante samtempe la riĉaĵon de lingvodiverseco.
Nun mi volas skribi pri tiuj homoj kiuj agnoskas tion, sed opinias ke efektivigi tion, atingi tiun idealon, estas neeble. Tamen, por mi estas strange ke tiuj samaj homoj samtempe klopodas, kaj agadas kvazaŭ ili povus, atingi idealojn kiel jenaj:
- atingi ĝeneralan justecon en la mondo.
- fini la militojn en la mondo (tutmonda paco).
- haltigi la tutmondan varmiĝon.
- fini la Koruptecon de la registaraj funkciuloj.
- fini la malsaton de la malriĉaj popoloj.
- redukti la poluon en la mondo.
Eĉ ili verŝajne fidas ridinde stulte ke farante koncertonjn, kiel la pasinta "Live Earth", ili atingos haltigi la tutmondan varmiĝon aŭ klimatan krizon!
Miaopinie estas multege pli facile kaj atingeble solvi la babelan problemon, en malmultaj jaroj, enkondukante Esperanton en lernejojn kaj kelkajn aliajn instituciojn kaj amaskomunikilojn, ol atingi eĉ unu el la listigitaj idealoj.
Miaopinie, la idealoj de la listo estas neatingeblaj, ili estas utopioj.
20070713
La vivo laŭ Quino [pr: kino]
Jen mia traduko de gaja skribaĵo far Quino [prononcu: Kino]:

Antaŭe mi aperigis alian humuraĵon far Quino: klaku ĉi tie.
Etiquetas: humuro
20070708
Donald Michie mortis
Kun bedaŭro mi ĵus legis pri la morto de profesoro Donald Michie en aŭtomobila akcidento. Li estis brita pioniro en esplorado pri Artefarita Inteligenteco (AI), laborinta precipe en la Universitato de Edinburgo. Mi eksciis pri li unue, per artikoloj en brita revuo Practical Computing, artikolojn kiujn mi ankoraŭ konservas -binditaj libroforme- kune kun aliaj selektitaj artikoloj similtemaj el unuaj numeroj de revuoj kiel Byte. Ekzemple, nun mi rigardas artikolon lian aperinta en septembro de 1979 en Practical Computing: "Preserving the vital link of comprehension", kie li pritraktas bazajn alirojn al problemsolvado el vidpunkto de AI. Li ankaŭ laboris dum la dua mondmilito en la solvo de germanaj ĉifroj en la grupo de sciencistoj en Parko Bletchley.
Etiquetas: funebro
20070705
Nacia manifestacio kontraŭ ostaĝigo
Hodiaŭ, 5a de Julio de 2007, en Kolombio estas amasa surstrata manifestacio kontraŭ ostaĝigo, kaj petanta la tujan liberigon de ĉiuj ostaĝoj. En nia lando la ostaĝigadon faras plejofte la krima grupo farc [prononcu: fark]. Mia blogo aliĝas al tiu manifestacio per blanka spaco simbola: |
![]() |



