Iom pri matematiko
|
|
|
Skribitaj Pensoj |
|
|
|
|
Vidu unue aktualigon de la 25a de junio de la blogero Retumilo "Safari" por Vindozo. |
![]() |
Feliĉe, mi trovas ke tiu nova versio funkcias bone. La problemoj kiujn mi raportis pri Safari 3 en mia XP Vindozo jam ne ekzistas en Safari 3.0.2. Mi rimarkas ke la literoj de la paĝoj estas iom pli nigraj ol en Firefox kaj Explorer. |
Hodiaŭ aperis eta artikolo mia en ĵurnalo El Colombiano de mia urbo.
En la reto, la artikolon vi trovas per jena ligilo:
Ĉu eblas ia etiko por aŭtonomaj robotoj?
Hispanlingve: "¿Cabe una ética para los robots autónomos?".
Kompreneble, pri tiom diskutebla temo, tiel eta artikoleto nur povas tuŝeti la surfacon.
|
Aktualigo afiŝita la 12an de Junio de 2007: Mi nun raportas ke bedaŭrinde la programo Safari, en mia XP-sistemo misfunkcias: Ne aperas tekstoj de menuoj (nur aperas la bildoj), ĝi ne permesas ke oni skribu adresojn de paĝojn, subite montras erar-mesaĝon kaj finiĝas. Malbone!, kiam mi esperis bonan funkciadon ... |
Aktualigo afiŝita la 25an de Junio de 2007: Nu, ĵus mi legis pri nova versio: 3.0.2, kiu, krom korekti kelkajn sekurecajn fuŝaĵojn, versajne ne havos la problemojn pri kiuj mi raportis, laŭ artikolo en iTWire, ekzemple: finiĝo kiam oni intencas tajpi tekston... Mi provos tiun-ĉi version. |
|
|
![]() |
El la unuaj temoj pri kiuj mi raportis en tiu-ĉi blogo estis la homoidaj robotoj, pri kiuj mi havas specialan intereson. Jen: ligilo al listo de antaŭaj artikoloj. |