46 Jaroj de homa spacveturo
Mi ĉiam ĝojas trovante novajn blogojn en La Internacia Lingvo, kaj metante ligojn al ili en mia blogo. Nu, tio okazis kiam mi ĵus trovis La Spacon de Svetlana: Ridetu kaj Lernu!, kun la kroma ŝato mia pri la temo de ŝia lasta blogaĵo: memorigo pri rimarkinda fakto en historio de tekniko. Jen: la spaca flugo de Jurij Alekseeviĉ Gagarin, la 12an de aprilo de 1961. La foto kiun mi montras estas prenita el mia eta kaj malnova Soveta Enciklopedio pri Kosmonaŭtiko, kiun mi menciis ankaŭ en alia blogaĵo. Bedaŭrinde, li mortis la 27an de marto de 1968 en avidila akcidento dum trejnoflugo. Post li, la dua kosmoveturanto estis German Stepanoviĉ Titov (filo de esperantisto Stepan Titov) kiu flugis inter la 6a kaj 7a de augŭsto de 1961; lia flugo daŭris 25 horojn kun pli ol 17 rondiroj ĉirkaŭ nia planedo. Restu en nia memoro tiuj pioniroj.
Dum la pretigado de mia lasta
La venontan mardon, 3a de aprilo, mi prelegos por ĝenerala publiko pri Artefarita Inteligenteco, je la 6:30 ptm. en salono de la loka urba planetario. La plena oficiala nomo de la loko estas: Planetario de Medellín, Jesús Emilio Ramírez González, honore al elstara kolombia pastro katolika, geofizikisto, sismologiisto kaj profesoro, naskita en 1904 kaj mortinta en 1981. Kvankam la dato de la prelego ne estas tre bona ĉar multaj homoj ferias ekster la urbo pro la t. n. "sankta semajno" katolika, mi esperas ke kelkaj interesiĝantoj pri la temo ĉeestos. Eble mi ankaŭ raportos ion post la prelego.
