20070124

Alpremante Dion al angulo

Semajnon antaŭe mi kaj miaj samlandanoj estis atentaj al novaĵoj pri la malfacila kirurgio, farita en Bogoto, al du infaninetoj naskitaj kiel siamaj ĝemeloj ligitaj per siaj kranioj. Bedaŭrinde, post 13-hora operacio, ambaŭ infaninoj mortis, unu post alia.

Post la morto de la dua infanino, mi aŭdis per radio intervjuon kun kuracisto kiu partoprenis en la operacio, kaj fine li diris ke por konservi la vivojn de la beboj, kuracistoj faris ĉion eblan laŭ siaj scienco kaj rimedoj, sed ke la cetero estis en la manoj de Dio.

Kiam mi aŭdis la malĝojigan novaĵon pri la mortoj kaj la lastajn vortojn de la kuracisto, mi ne povis eviti pensi pri io kion mi legis en la 1970aj jaroj, en libro kiun mi multe ŝatis: La hispanlingva eldonaĵo de "La Cybernétique et l'humain" far Aurel DAVID (École Pratique des Hautes Études de Sorbono). En tiu verko la aŭtoro, pritraktas la manieron kiel la scienco kaj la tekniko daŭre etigas tiun parton "A" de nia koncepto pri "homo" kiun multegaj el ni -kiel pensite far Rene Descartes- konsideris "ne materia", dum grandigas tiun parton "M" kiun ni devas konsideri "materia".

etigo de nemateria homo

Mi tuj trovis similecon kun tio priskribita far Aurel DAVID: laŭ tio kion la kuracisto diris, multaj homoj konsideras ke la homo regas kelkajn aferojn, kaj ke tio kio estas fore de la homa regado estas faro de Dio. Tia konceptado sanĝiĝis neniom ekde la pratempo de la homaro. Mi vidas ke scienco kaj tekniko povas regi kaj kontroli ĉiam pli kaj pli da fenomenoj, kaj do ni lasas por "regado far Dio" ciam malpli kaj malpli da aferoj. Ĉu Dio fariĝos plia senlaborulo?.

etigo de regado far Dio

Etiquetas:

20070116

Daŭra progreso de homoidaj robotoj

Robotoj en U. de Tokio

En multaj laboratorioj tutmonde, de universitatoj kaj kompanioj, esploristoj disvolvas kaj perfektigas homoidajn robotojn. La lasta, jarfina, tiurilata novaĵo en amasinformiloj estis la prezento de plibonigita roboto ASIMO, far —kiel eble vi jam scias— kompanio Honda, en la usona foiro CES (angle: Consumer Electronics Show). Kaj laŭ raporto de informagentejo Kyodo, la pasintan semajnon, en la Universitato de Tokio, oni prezentis "estontecan familian ĉambron", projekto gvidata far profesoro Tomomasa Sato, kie homoidaj robotoj helpas pri ĉiutagaĵoj, kiel servi tason da teo: du robotoj obeis ordonojn de homo por verŝi la teon en la tason kaj por porti ĝin ĝis li.

Roboto en U. de Tokio

Rilata ligilo: — Japana esplorgrupo HRP-2W (en angla lingvo).

Etiquetas: ,

20070115

Nadja Auermann

Nadja AuermannNadja AuermannNadja Auermann

Kiel admiremulo pri belaj longaj virinaj kruroj, mi miris legante ke Nadja Auermann estas 180 centimetrojn alta, el kiuj 114 cm estas kruroj.
Sed poste, iom pikita far kuriozemo pri la temo, mi trovis informojn pri alia longkrura virino, ankaŭ germana: Vera Gafron

Etiquetas:

20070112

Akademioj de Hispana Lingvo en mia urbo

Mia urbo, Medellín (Medeĝino), estos la sidejo de la 13a Kongreso de la Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo. Tio okazos inter la 21a kaj 24a de Marto, kiam oni atendas la ĉeeston de proksimume 100 akademianoj el pluraj landoj. Samtempe okazos ankaŭ kunsido de la prihispanlingva Instituto Cervantes kun reprezentantoj de universitatoj kaj aliaj organizaĵoj el hispanparolantaj landoj, por aprobi internacian atestilon pri scipovo de hispana lingvo, nomata hispane "Sistema Internacional de Certificación del Español" SICE aŭ "Sistema Internacional de Certificación del Español como Lengua Extranjera", SICELE. La kongreso ankaŭ estos rimarkinda ĉar tie oni esperas oficiale aprobi la novan Gramatikon de la Hispana Lingvo: "Gramática de la Lengua Española". Ankaŭ ĉi-jare, tuj poste, okazos en mia lando la 4a Internacia Kongreso de la Hispana Lingvo, tio en la marborda urbo Kartageno inter la 26a kaj 29a de marto. La slogano de tiu-ĉi kongreso estas "Nuneco kaj estonteco de la Hispana lingvo: Unueco en la diverseco".

Aktualigo afiŝita la 30an de Marto de 2007: Mi invitas vin legi rilatan artikolon en RAPORTO.INFO: Kvara Internacia Kongreso de la Hispana Lingvo.

20070102

Jarfino kaj neracieco

Mi skribas nun pensante pri la travivaĵoj de la ĵus pasinta 31a de Decembro de 2006. Mi pritraktos du temojn: Unue, pri la nespeciala graveco de la paso el unu jaro al la sekvanta, kaj due, pri la superstiĉoj rilataj al tiu paso.

La paso al "nova jaro" havas nenion specialan, kiel ankaŭ havas nenion specialan, ekzemple la paso al "nova horo" kiam la horloĝo pasas el montri horon 3:59:59 al 4:0:0; aŭ kiam ni mezuras longon de objekto kaj la mezurilo pasas el 5,99... metroj al 6 metroj: tiu "nova metro" havas nenion specialan kaj tial ni ne festas. Jaro estas simple unuo selektita far la homoj por mezuri tempon, kaj, kvankam ĝi rilatiĝas al unu ĉirkaŭiro de nia planedo ĉirkaŭ la Suno, kiel mezurunuo ĝi estas esence tiel "arbitra" kiel ĉiuj aliaj mezurunuoj kiujn la homoj selektas por mezuri ion -ĉu tempo, ĉu longo, ĉu angulo, ĉu pezo, ĉu temperaturo ktp.- La utilo de "jaro", "monato", kaj ceteraj tempaj mezurunuoj estas por celoj kiel: mezuri daŭron de okazaĵo kaj inter unu okazaĵo kaj alia; kompari daŭrojn; plani agojn; fari ian bilancon pri faritaj kaj ne faritaj agoj; organizi, grupigi kaj disigi faktojn kaj okazaĵojn en la tempa dimensio, alivorte: fari historion.

La fino de jaro estas tempo kiam multaj homoj montras sian neraciecon per la kredo en absurdaj aferoj kaj superstiĉoj, kaj kosekvence, per la faro de stultaĵoj, precipe, laŭ ili diras, por atingi bonan sorton dum la komenciĝonta jaro. Ĉe nia socio multaj virinoj kredas ke se ili uzas flavajn kalsonojn jarfine, tio portos al ili bonan sorton venontjare; multaj homoj kredas ke se ili rondiras kun valizoj, iliaj eblecoj de vojaĝoj venontjare pligrandiĝos; multaj aliaj kredas ke se ili manĝas vinberojn ...; multaj kredas ke se ili verŝas kafpulvoron tra la domo ... Kaj multaj aliaj stultaĵoj rilataj al transiro el pasinta al nova jaro. La profitantoj el tiuj stultaj kredoj estas la fabrikistoj kaj komercistoj kiuj kontentigas tian neraciecon: Laŭ artikolo de priekonomia ĵurnalo kolombia, ekzemple en iu vendejo Carrefour, dum unu sola tago oni vendas 8.000 flavajn kalsonojn.

La simpla frazo "Feliĉan novan jaron" pensigas min: Se oni povas deziri feliĉecon por la tuta estonta tempo, kial limigi tiun deziron nur ĝis la 31a de Decembro de 2007?, Ĉu al la deziranto ne gravas se la pridezirato havos malfeliĉigan katastrofon la unuan de Januaro de 2008?. (parenteze aliteme: Similan penson mi havas kiam en preĝejo oni petas al Dio ĉion bonan por niaj familioj, por nia lando, por la malriĉuloj, ktp. ktp. Mi pensas: Se Dio estas ĉiopova, kial limigi nian peton por specifa grupo de homoj aŭ estaĵoj?, kial ne peti unufoje por la bono de ĉiuj homoj, eĉ de ĉiuj estaĵoj, kaj por la tuta estonta tempo?)

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361