Ĉu komputilo povas "erari"?
Se bonega ŝakludanta maŝino, kiel Deep Fritz, estas venkita far bonega ŝakludanta homo, kiel Vladimir Kramnik, oni diras ke homo estas supera, simple: la ludo de la maŝino ne atingas la nivelon de tiu de la homo. Tamen se la homo estas venkita, oni ĉiam alportas la argumenton ke la homo (kiu estas supera) simple faris "eraron" kiu permesis ke la maŝino venkis.
Ĉu tio ne estas juĝi per du malsamaj mezuriloj la konduton de homo kaj tiun de maŝino, kiam ili faras saman finan taskon, nome "ludi ŝakon"?
Etiquetas: tekniko
Nova, por mi interesa, batalo inter homo kaj maŝino okazos ekde la venonta 25a de novembro ĝis la 5a de decembro. La homo estos Vladimir Kramnik nuntempe "Klasika" mondĉampiono kaj la maŝino estos komputilo kun la programo Deep Fritz, verŝajne la plej bona nuntepa ŝakludanta programo.

