Kreu vian propran E-planedon
Eble vi konas E-planedon.
Mi trovis servon de Netvibes kiu permesas tre facile krei vian propran kolekton de enhavo el viaj selektitaj (esperantlingvaj, mi esperas) blogoj. Simple: metu nomon por via kolekta paĝo, kaj poste klaku la supran maldekstran ligon "Add my feed" (en la anglalingva versio), kaj enmetu la adreson (URL) de ĉiu ŝatata blogo, unu post unu. Por tio vi povas kopii tiujn adresojn el la listo aperanta dekstre ĉe mia blogo. Ĝi aŭtomate trovas la daten-nutron (ATOM, RSS, ktp) por ke vi elektu unu. En ĉiu nova skatoleto aperas la titloloj de la lastaj blogeroj.
Vi povas forigi skatoletojn kiuj ne interesas vin klakante en ikso kiu aperas supre dekstre en ĉiu skatoleto kiam la musmarko estas tie.
Mi nur ĵus trovis tion, rimarkis la facilecon, kaj volis diskonigi tion al miaj legantoj. Jen la adreso:
www.netvibes.comEtiquetas: blogado
Amiko rakontis al mi ke, kiel parto de socia laboro kun malriĉaj knaboj, stratbuboj estis portitaj por ke ili konu muzeon pri scienco. Poste oni demandis ilin pri, inter ĉiuj aĵoj viditaj, kio impresis ilin plej forte, kaj ili respondis ke la maŝino kiu sanĝas homojn: ekzemple, eniras viro, la pordo fermiĝas, kaj post momento eliras virino. Kompreneble estas la plej mirinda maŝino!
Estis surprizo por la demandinto, kiel tiuj knaboj vidis lifton unuafoje en siaj vivoj. Pravis
Mi ĝoje surpriziĝis okaze de la ĉi-jara ajuĝo de la Nobel-Permio pri fiziko pro la "teoria" aŭ ne tre "praktika" karaktero de la premiita laboro, ĉar (kvankam la aferon kiun mi ĵus mencios mi ne konstatis rilate al ĉiuj pasintaj premioj) kiel mi skribis en 
