20060815

Naskotago de Louis de Broglie

Hodiaŭ estas taŭga tago por rememori ke 114 jarojn antaŭe, en la tiujara 15a de aŭgusto, naskiĝis en Dieppe (Francio), bebo kiu poste ricevis la iome longan nomon "Louis-Victor Pierre Raymond, Princo de Broglie", pli konata simple kiel Louis de Broglie. Li komencis studi historion en La Sorbonne ekde 1909, celante diplomatan karieron, sed li decidis fariĝi fizikisto pro influo de sia 17-jarojn pli aĝa frato Maurice, kiu esploris la tiame novan fakon de spektroskopio per X-radioj.
Li estis unu el la unuaj fizikistoj akceptantaj la teorio de Max Planck pri lum-kvantumoj, kaj en sia doktoriga tezo de 1924 li proponis ke ĉiu fizika "partiklo", ekzemple elektrono, povas esti priskribata ankaŭ kiel "ondo"; tio perpleksigis profesoron Paul Langevin -inspektoro pri la tezo- kiu decidis montri ĝin al Einstein, kaj post la bona opinio de ĉi-lasta, de Broglie ricevis sian doktorecon. La ideo pri ondoj de partikloj, referencita en posta artikolo far Einstein, vokis interesiĝon de Erwin Schrödinger kaj puŝis lin al disvolvado de ondo-mekaniko. De Broglie ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1929. Li mortis en Louvenciennes la 19an de marto de 1987. La titolon "princo" li heredis pro familia praulo kiu helpis Aŭstrion dum milito.

Etiquetas: , ,

20060814

Teknologia nostalgio

Mi amas teknologian progreson; sed mi amas ankaŭ teknologion mem, de iam ajn, kaj tial mi sentas nostalgion pro malnovaj aparatoj kiuj estis bone dezajnitaj, konstruitaj kun bona kvalito per la tiame haveblaj rimedoj, kaj kiuj efike plenumis siajn celojn, sed kies utila vivo forpasis pro la menciita progreso.

fotilo Rollei A110

Ekzemplo pri tio estas la fotilo Rollei A110, fabrikita en Germanio, "juveleto" kiu -kvankam ne grava teknikaĵo-, al mi donas plezuron kiam miaj manoj sentas ĝian metalan, bone konstruitan korpeton, kun grando (84 x 44 x 30 mm) nur sufiĉa por enhavi 110-formatan kartoĉfilmon. Des pli bonkvalita se oni komparas ĝin kun la plimutlo el samcelaj tiamaj fotiloj, el plasta korpo kaj pli grandaj nenecese.

fotilo Nikon N90s

Saman forpason de ĝia utileco travivas mia fotilo Nikon N90s, kvankam ĝia lenso ankoraŭ eble utilus se en mia -ankaŭa- "progreso" rilate ciferecajn fotilojn mi orientus min al Nikon.

Etiquetas: , ,

20060809

Esperantlingvaj vortoj pri Fidel Castro

Mi pensis ke Fidel Castro estas diktatoro, sed trovis ke laŭ mia PIV -represo de la dua eldono-, "diktatoro" estas: Eksterordinara provizora estro de ŝtato, kun absoluta povo. Do, Fidel Castro ne estas diktatoro ĉar li estas neniel "provizora". Eble li estas "aŭtokrato": (laŭ PIV: Absoluta regnestro). Lin ankaŭ karakterizas "nepotismo": (laŭ PIV: Troa uzo de sia povo aŭ influo por havigi postenojn aŭ favorojn al sia parencaro). Kara fraĉjo Raúl. Riĉigu ni nian vortan sortimenton.

Etiquetas:

20060806

Ĉu komenciĝas la tria mondmilito?

Estas pridiskutebla la difino de "mondmilito", sed laŭ la plej uzata senco de la vorto, prenante kiel ekzemploj la t.n. "unuan" kaj "duan", ĉu ni nun rigardas ĉe Libano la komenciĝon de la la tria?, se krom Israelo, kaj Hezbolaho, iel eniras en la batalojn pli direkte kaj klare Hamaso, Sirio, Irano, kaj Usono ...?

Etiquetas:

20060804

Kodak ĉesas fabriki mem fotilojn

Verŝajne la lukto por la merkato de nunaj fotiloj, iloj kiuj nun estas precipe optikaj-elektronikaj, ne estas facila por kelkaj kompaniojn kiujn tradicie ni ligas mense kun fotado, kun tiaj fotiloj kiuj havis iom da kemio (filmo) kaj pli da mekaniko, krom optiko kaj iomete da elektroniko.
Jarojn antaŭe okazis malfacilaĵoj por Konica kaj Minolta, ili kuniĝis kiel Konica-Minolta, kunlaboris kun Sony, kaj fine ĉesis fabriki fotilojn, kiel mi komentariis tie ĉi. Ties heredaĵon ricevis Sony, kiu nun prezentis fotilojn "Alpha" (pron. "Alfa") profitante tion.
En 1888, unu jaron post la apero de La Internacia Lingvo, sinjoro George Eastman aperigis la nomon "Kodak" por siaj fotiloj, enmerkatigitaj sub la slogano: "Vi premas la butonon, ni faras la ceteron", fotiloj kiuj faciligis fotadon kaj popularigis ĝin kiel nova ŝatokupo de multaj homoj.
Nun Kodak, post grandaj monaj perdoj kaj laborĉesigo de dungitoj, anoncis sian decidon ne plu fabriki ĝi mem fotilojn, tiun taskon ili komisios al alia kompanio, Flextronics, kiu ankaŭ ricevos proksimume 550 laboristojn el Kodak.
Ligilo: Anonco en angla lingvo.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361