20060429

30a de Aprilo: naskotago de Carl Friedrich Gaŭss

Kvazaŭ se la datrevenoj de gravaj fizikistoj kaj matematikistoj dum aprilo, pri kiuj mi skribis en ĉi tiu blogo (Ulam, Euler, Planck, Pauli, Poincaré), ankoraŭ ne sufiĉus, la dimanĉo 30a de Aprilo estas naskotago de la matematikisto Carl Friedrich GAŬSS, kio okazis 229 jarojn antaŭe. Mi legis etan biografion de Gaŭss, far Karin Reich, kiel mi menciis en antaŭa blogo, kaj mi miras pri tiu genia homo kiu interesiĝis, laboris kaj kontribuis pri multaj sciencaj fakoj teoriaj kaj aplikataj: nombro-teorio (24-jaraĝa li publikigis Disquisitiones Arithmeticae, kiu enhavas la tiutempan scion pri la temo), astronomio, fiziko, geodezio, ter-magnetismo. En matematiko estas pluraj gravaj kontribuoj, eble la plej konata estas lia prilaboro, en Probablo-Teorio, de la Normala Distribuo, nomata omaĝe al li: "Gaŭsa Distribuo".
La interesiĝo kaj laboremo por scii estis kio puŝis lin. En letero al amiko li skribis: "Vere, ne estas scii, sed lerni, ne estas havi, sed atingi, ne estas ĉeesti, sed alveni, kio al mi donas plej grandan plezuron".
Li publikigis malmulte, kompare kun la riĉeco de ideoj kiujn li prilaboris, kiujn oni trovis post lia morto. La frazo kiun li elektis por sia sigelo estis: "Pauca sed Matura" [malmulta sed matura], sub pomarbo kun malmultaj sed grandaj pomoj. La publikaĵoj de Gaŭss ne montras helpan skafaldon por atingi la rezultojn.

29a de Aprilo: naskotago de Henri Poincaré

La sabato 29a de Aprilo estas datreveno de la naskotago de la franca matematikisto (Jules) Henri POINCARÉ, kio okazis 152 jarojn antaŭe. Li estis profesoro pri Fiziko kaj Matematiko. Plej gravaj kontribuaĵoj liaj en Matematiko estis en la fako de Topologio. Krom tio, oni konsideras ke li preskaŭ estis la malkovranto de Speciala Relativeco: Jam en la Unua Kongreso de Matematikistoj, (Zurich, 1897), li diris: "Absoluta spaco, absoluta tempo, eĉ Eŭklida Geometrio, ne estas kondiĉoj trudeblaj sur mekanikon; oni povas esprimi la faktojn kiuj ligas ilin surbaze de ne-Eŭklida Geometrio". En 1906 li, sendepende de Einstein atingis plurajn rezultatojn egalajn al tiuj de la Speciala Relativeco. Li ankaŭ montris ke la transformaj ekvacioj elpensitaj far Hendrik Lorentz konsistigas grupon.
Henri Poincaré mortis en Parizo la 17an de Julio de 1912.

20060425

Ludante kvazaŭ paparaco

Mi eliris kun mia fotilo kaj kaŝite praktikis fotadon el malproksime kvazaŭ se mi estus paparaco. Granda diferenco kun la veraj paparacoj estas ke miaj fotitoj ne estas famaj:

20060424

Naskotago de Wolfgang Paŭli: 25a de Aprilo

La pasintan dimanĉon mi skribis rememorante la fizikiston Max Planck, patro (aŭ unu el la patroj) de kvantuma mekaniko. Nu, dum Planck prilaboris, fine de la jaro 1900, novan leĝon por priskribi elektromagnetan radiadon, en Vieno estis bebo, naskita la 25an de Aprilo samjara, fariĝonta granda fizikisto: Wolfgang Ernst Friedrich PAŬLI. Baldaŭ en sia junaĝo Wolfgang Paŭli montris elstaran kapablon por matematiko kaj fiziko, tiel ke kiam li estis nur 19-jaraĝa publikigis tri artikolojn pri la Relativeco. Du jarojn poste, por germana enciklopedio de matematika scienco, li skribis samteman longan ĉapitron kiun Einstein mem laŭdis. Tiu ĉapitro estis poste publikigita kiel aparta libro kaj tradukita almenaŭ al la angla lingvo.
El inter multaj kontribuoj de Paŭli en fiziko, eble la du plej gravaj estas: La regulo, nomata nun "Ekskludo-Principo de Paŭli", pri la konduto de partikloj, kaj la teoria postulato -en 1931- ke devas ekzisti nova elemeta partiklo kiun oni trovis eksperimente nur 25 jarojn poste! kaj kiun Enrico FERMI baptis "neŭtrino".
La "Ekskludo-Principo", unue esprimita kiam li estis 24-jaraĝa, diras ekzemple -mi iom simpligas- ke ĉiu orbitalo en atomo (tiutempe oni supizis ke elektronoj estis en "orbitoj" similaj al astronomiaj orbitoj) ne povas enhavi pli ol du elektronoj.
En la nuntempa fiziko, neŭtrinoj estas priesplorataj kun gradega intereso ĉar ili verŝajne estas decidaj por kompreni, ekzemple, kial la universo estas farita el materio anstataŭ el antimaterio?.

20060423

23a de Aprilo: naskotago de Max Planck

Dimanĉo 23a de Aprilo: naskotago de la fizikisto Max PLANCK, 148 jarojn antaŭe. Post lia surprizanta malkovro, en la jaro 1900, pri la nekontinueco de la energio, pli precize de elektromagneta energio, la homa kompreno pri la Universo draste ŝanĝiĝis por ĉiam. Nun mi ne skribas pri lia scienca biografio (pri kio ekzistas multaj skribaĵoj kaj eĉ li verkis "Prisciencan Membiografion"), sed pri kelkaj malpli konataj aferoj, prenitaj el libroj far Walter GRATZER kaj far John GRIBBIN:
Kiam li estis studento, lia profesoro pri fiziko -Philipp von Joly- konsilis lin ne dediĉigi al tiu ĉi scienco, ĉar jam mankis malmulton por scii pri la karaktero de materio; sed tuj oni malkovris la X-radiojn kaj malfermiĝis nova, nekonata panoramego por fizikistoj.
La familia vivo de Planck estis signita far tragedio: Sia edzino mortis en 1909; lia plejaĝa filo mortis en 1916 luktante en la Unua Mondmilito; liaj du filinoj -gemelinoj- mortis ambaŭ dum akuŝoj; lia domo en Berlino estis detruita per bomboj en 1944, kaj kvazaŭ tio tute ne estus sufiĉe!, lian plejjunan filon la Gestapo mortigis fine de la Dua Mondmilito, akuzita pri partopreno en puĉo kontraŭ Hitler.

20060419

La majstro Zamĉjo kapturniĝas

Zamenhof kapturniĝas

Mi ludis iam farante aliformiĝantajn bildojn. Jen ekzemplo -ne tre perfekta- kiun mi faris en oktobro de 2004. Alia ekzercaĵo pli bonkvalita, sed politike "ŝargita" videblas per: ligo.

20060414

15a de aprilo: naskotago de Euler

La sabato 15a de aprilo estas taŭga por memori pri la granda matematikisto Leonhard EULER [prononcu: Ojler], kiu naskiĝis en tiu ĉi dato, 299 jarojn antaŭe. Euler estis la plej fekunda matematikisto en la tuta historio: Li estis la aŭtoro de proksimume triono el ĉiuj publikaĵoj pri esplorado en matematiko, matematika fiziko kaj mekaniko aperintaj dum la lastaj tri kvaronoj de la 18a jarcento. Multaj verkoj liaj estis publikigitaj post lia morto (en la jaro 1783), en la jaro 1910 jam estis aperintaj 866 verkoj. Ekde 1911 oni entreprenis la taskon publikigi la tutan verkon lian, tasko kiu verŝajne ankoraŭ ne finiĝas. Mi ne posedas pli novan informon ol jena: ĝis 1997 oni publikigis 80 volumojn kun pli ol 40000 paĝoj, sed tiutempe ankoraŭ mankis multaj verkoj, precipe tiuj faritaj kiam Euler loĝis en Rusio.
Por mi, sufiĉas la beleco de tiu rilato inter kvin gravaj nombroj:
e (=2.71828182...)
i (=√-1)
π (=3.14159...)
1
nulo
Mirinda!

20060409

El nia teraso

Kiel mi promesis en antaŭa blogaĵo, jen foto kaptita el la teraso de la konstruaĵo de mia nuna loĝejo [klaku por vidi ĝin granda]. La konstruaĵo ne estas tre alta, nur kvaretaĝa. La strato videbla estas la 33a Avenuo, kiu maldekstre transiras ponte super la rivero Medellín. Dekstre kaj maldekstre videblas la terasplanko. En la konstruaĵoj videblaj iom maldekstre situas la sidejo de la urbestro.

20060404

Simpligu la reklamon!

Dimanĉe, fiŝvendisto havis sian ĉaron plena de fiŝoj apud vojo, kaj, per reklamo fiksita super la ĉaro, anoncis sian negocon:
 VENDADO DE FREŜAJ FIŜOJ 
Lunde, homo kiu legis la reklamon alproksimiĝis al la vendisto kaj diris:
- "Mi opinias ke la vorto vendado en via anonco troestas: ĝi ne necesas ĉar se oni vidas vin kaj vian ĉaron, evidente oni tuj komprenas ke tio-ĉi estas vendejo".
La vendisto konvinkiĝis antaŭ tiu argumento, kaj do, tiunokte forviŝis la vorton vendado, kaj la mardon la reklamo estis:
 FREŜAJ FIŜOJ 
Nu, vespere la saman mardon, alia piediranto rigardis la reklamon, kaj komentariis al la vendisto:
- "Kara sinjoro, la vorto freŝaj en via anonco estas iom troa, ĉar ĉiuj homoj komprenos ke se vi vendas fiŝojn, tiuj devas esti freŝaj, neniu vendus -nek aĉetus- fiŝon nefreŝan".
La vendisto meditis la konsilon; konvinkiĝis pri tio kion diris tiu homo, kaj do, la merkredon la anonco estis nur:
 FIŜOJ 
Merkrede vespere venas alia homo kaj komentarias:
- "Reklamo ne necesas, la odoro sufiĉas, oni tuj komprenas pri kio temas".

20060403

Birdoj naskiĝos fronte al mia balkono

Fronte al la balkono de mia nova loĝejo estas iom altaj arbedoj, kaj tie mia edzino ekvidis birdon en nesto, kiu restis tie dum horoj preskaŭ senmova; ŝajnis ke temas pri birdino kiu kovas ovojn. Mi profitis la okazon por kapti kelkajn fotojn: [klaku sur ĉiun foton por vidi ĝin granda]

Kaj, subite, la birdino ekflugis lasinte la neston, tiel ke mi, staranta piedpinte, povis rigardi ke fakte ŝi kovadas du ovojn [klaku sur la foton por vidi ĝin granda]:

Estas mirinde kiel ŝi konstruis la neston: Oni rimarkas ke ŝi ne nur atingis la necesajn arbedbranĉetojn por meti ilin "iaforme" sed ŝi kurbigis kaj kunplektis la branĉetojn por fari kvazaŭ korbon. Mirinde!.
Mi esperas sukcese foti la etulojn frue post kiam ili eliras el siaj ovoj, kaj kompreneble afiŝi tiujn fotojn en tiu-ĉi blogo.

20060402

Naskotago de Stanisław ULAM

Stanisław Marcin UlamMorgaŭ, lundo 3a de aprilo, estos datreveno de la naskotago de matematikisto Stanisław Marcin Ulam. Li naskiĝis 97 jarojn antaŭe en Pollando. Ulam estis elstara en teorio kaj en aplikado de matematiko, li laboris en pluraj branĉoj de tiu scienco. En Aroteorio -kiam li aĝis proksimime 20 jarojn- malkovris li gravajn propraĵojn de aroj nefiniaj, aroj pri kiuj li daŭre laboris.
Ulam estas konata precipe pro du kontribuaĵoj interligitaj: la dezajno de efika fuzia atombombo kaj la pludisvolvo, apliko kaj disvastigo de la tielnomataj montekarlaj metodoj.
La fuzia atombombo (kiel la hidrogena bombo) baziĝas sur la fenomeno de atomnuklea kunfandiĝo, kio eligas grandegan energion. En januaro de 1944, lasinte sian instruistan laboron, li eniris en grupon de fizikistoj kiuj tiam disvolvadis atombombon. Tiumomente, matematiko "aplikata" estis novaĵo por li, kaj tiom alte li taksis "puran", teorian matematikon, ke li diris pri si mem al fizikisto Otto FRISCH ke li estis matematikisto "pura" kiu kutimis labori tute per abstraktaj simboloj, sed ke tiutempe li falis tiom malalten ke sia lasta informo enhavis nombrojn verajn, eĉ nombrojn kun decimalaj komoj! Tio ŝajnis al li la kulmino de hontindeco.
La dezajnon de fuzia atombombo, oni plej ofte atribuas al grupkunulo de Ulam, la fizikisto Eduardo TELLER, sed, la rolo de Ulam estis pli grava, kiel rakontas Bengt CARLSON, kunlaboranto de la fizikisto kaj la matematikisto, en artikolo: "Kiel Ulam aranĝis la scenejon", en angla lingvo.
La Montekarlaj Metodoj estas -simple skribite- la uzo de stokastaj provoj por, pere de simulado, solvi matematikajn problemojn astataŭ solvi ilin per analitikaj simbolaj proceduroj. Johano VON NEUMANN kaj Stanislao Ulam komencis apliki tiajn metodojn por studi la difuzon de neŭtronoj en atombombo. Post tiu laboro, tiaj metodoj disvastiĝis inter fizikistoj kaj matematikistoj danke al Ulam kaj aliaj matematikistoj kiel Nikolao Konstanteno METROPOLIS, kaj ankaŭ helpe de la progresoj faritaj en komputiloj. Metropolis baptis "Montekarlo" tiajn metodojn memore pri la ludoj pro kiuj estas konata la distrikto Montekarlo, en la princejo de Monako, ludoj en kiuj aleatoreco rolas gravan parton.
En sia membiografio, titolita Aventuroj de Matematikisto, Ulam rakontas ke iam, iu demandis lin kiel estus la mondo se lia laboro estus pruvinta ke estas neeble fari atombombon; li respondis ke la mondo verŝajne estus pli sekura loko "sen la risko de memmortiga milito kaj plena neniigo. Bedaŭrinde la pruvoj pri neebleco preskaŭ ne ekzistas en fiziko, sed en matematiko, male, tiuj pruvoj estas kelkaj el la plej belaj ekzemploj de pura logiko". Parto el lia membiografio estas en jena LIGO.
Stanislao Ulam mortis en 1984 pro subita kor-kolapso.

6.2914-75.5361