20060329

Robonova-I

Kiel la plej oftaj legantoj de tiu ĉi blogo jam rimarkis, mi interesiĝas pri la venontaj kunuloj de la homaro: la homoidaj robotoj, kaj ofte mi skribas pri ili, precipe kiam iu anoncas novan roboton. Nu, antaŭ nelonge aperis en la merkato roboto Robonova-I, de la japana entrepreno HiTec, kies prezo estas proksimume mil usonaj dolaroj, kaj pri kiu mi ankoraŭ ne raportis. Ĝi havas 16 diĝitajn movregantilojn. La energio por la roboto venas el reŝargebla pilo de nikelo kaj metala hidrido (NiMH). La roboto estas regata far ordonoj de normala komputilo, tiucele ĝi venas kun la necesa programaro kaj ŝaltkabloj. La pakaĵo ankaŭ enhavas transruĝan regilon. La roboto, 31 centimetrojn alta, estas aĉetebla kiel jam funkcianta homoido, aŭ kiel garnituro por ke oni mem muntu la roboton, laboro kiu -laŭ la fabrikanto- postulas inter 6 kaj 8 horojn, uzante nur ŝraŭboturnilon. Junulo kiu muntis tiun roboton montras la procedon en retejo en angla lingvo:
http://robosavvy.com/Robonova/1
En la retejo de HiTec vi povas trovi filmetojn pri Robonova-I, en kiuj ĝi montras sian kapablon por danci kaj eĉ por vigle renversiĝi starante per siaj brakoj. Ankaŭ elŝuteblas filmeto el:
http://www.hobbyhorse.com/images/robonova.wmv
en ĉi-lasta, videblas grupo de tiuj robotoj praktikantaj por futbalo.

Etiquetas: ,

20060325

Mia prelego pri Einstein, elŝutebla

La 8an de marto de 2005, mi prelegis pri Albert EINSTEIN, invitite far la direktoro pri edukado, kulturo kaj bibliotekoj de la entrepreno Comfenalco de Antjokio. Tiu entrepreno estas kaso kiu administras ŝparfonduson de laboristoj kaj entreprenoj por doni diversajn servojn al la familioj de laboristoj, kaj al la socio ĝenerale. Nu, mi skribas pri tiu prelego nun ĉar mi ĵus havebligis en interreto la 58 ilustraĵojn kiujn mi faris por tiu prelego, kompreneble en hispana lingvo. Vi povas elŝuti ilin kiel dosiero paŭerpojnta, malgrandigita kiel dosiertipo .zip, el sekvanta ligo:
Una Mirada a Albert Einstein [Rigardo al Albert Einstein]

Etiquetas: , , ,

20060321

Naskotago de Laplace kaj de Noether

Antaŭe mi skribis pri libro far Pierre-Simon de Laplace kiun mi aĉetis en librofoiro. Nu, mi volas rememori kaj rememorigi al la legantoj ke la venonta ĵaŭdo, 23a de Marto, estos datreveno de la naskotago de tiu franca matematikisto, Pierre-Simon de LAPLACE, sed ne nur lia: ankaŭ de germana matematikistino Emmy NOETHER.
Pierre-Simon LAPLACE naskiĝis en tiu-ĉi dato, 257 jarojn antaŭe, kaj mortis en Francio la 5an de Marto de la jaro 1827. Li havis ampleksajn interesiĝojn, sed kontribuis precipe en astronomia mekaniko kaj en teorio de probabloj; pri la unua temo li publikigis libron Exposition du systeme du monde kaj la kvin-voluman verkon Traité de Mécanique Céleste, aperinta inter 1798 kaj 1825. Lian profundan fidon pri la leĝoj de mekaniko li esprimis per jenaj vortoj:

"Iu intelekto kiu en iu momento konus ĉiujn fortojn kiuj animas Naturon, kaj ankaŭ la situaciojn proprajn de la estaĵoj kiuj ĝin komponas, se ankaŭ estus sufiĉe ampleksa por analizi tiujn datumojn, povus enpreni per ununura formulo la movojn de la plej grandaj korpoj de la universo kaj tiujn de la plej leĝera atomo; nenio ŝajnus dubinda al tia intelekto, kaj tiel la estonteco samkiel la pasinteco ĉeestus antaŭ siaj okuloj."

Do, li pensis determinisme, sed konscia pri ke la homo nur alpoksimiĝas al tia ĉioscia "intelekto", li kredis ke la homa scio nur estas dubanta alproksimiĝo al la vero, kaj ĉi-lasta penso instigis lin ekstudi la fenomenojn de probableco.

Emmy Amalie NOETHER naskiĝis 124 jarojn antaŭe en Germanio, kaj mortis la 14an de Aprilo de 1935 en Usono. Albert EINSTEIN, en letero al David HILBERT -kun kiu ŝi laboris-, opiniis ke ŝi havis "penetrantan matematikan penson". Ŝi, kies patro kaj frato ankaŭ estis matematikistoj, laboris pri grupoj: precipe pri koncepto de simetrigrupoj kaj nekomutajne-abelaj grupoj. Ŝi pruvis teoremon (nomata Teoremo de Noether) kiu estas utila en fiziko kaj kiu en simplaj vortoj diras ke kiam simetrigrupo priskribas la konduton de fizika fenomeno, tiam ekzistas iu kvanto -ligita al tiu fenomeno- kiu konserviĝas. Ekzemple, energio estas la konservita kvanto en kelkaj procezoj .

Etiquetas: , , ,

20060317

Studentoj laŭ stiloj de skribitaj ekzamenoj

Kiel instruisto en universitato mi foje devas taksi skribitajn ekzamenojn de gestudentoj, kaj mi rimarkas diversajn tipojn de gestudentoj, laŭ la stiloj de tiuj skribitaj ekzamenoj; jen:
La malordigulo: sia skribaĵo estas ĥaosa, la tekstoj ne estas kie oni ilin atendas, la respondo al iu demando aperas parte en iu loko kaj parte en alia. Iun respondon li ne skribis en sia respondfolio sed en la folio de la demandaro.
La pigremulo: ŝajnas ke li skribas sen skribemo, malforta (ĉu li ne matenmanĝis?). Kvazaŭ li uzis krajonon de moleco 6H kaj per eteta premo.
La nelegebla: tiu kiu skribis per literoj malfacile kompreneblaj. Oni kiel leganta profesoro devas streĉi sian deĉifrivon por kompreni kion li skribis.
La ambiguuloimplikulo: tiu kiu redaktis en implikita maniero, li ĉirkaŭiris la temon kaj ne skribis konkrete tion kio necesas. La respondoj estas ambiguaj.
La strangapensulo: tiu kiu ŝajnas pensi strange kaj eĉ kontraŭe al ni kaj al ĉiuj ceteraj, li skribis strangajn respondojn malsimilaj al tiuj de la aliaj klaskunuloj. Eble en li kaŝiĝas geniulo, sed mi opinias ke tio-ĉi okazas tro malofte.
La suspektindaj kopiemuloj: tiuj kiuj redaktis respondon en egala maniero, sed iome speciala, kian ne facile venas en la kapon de pluraj studentoj, do: suspektige.
La ordigulo klaremulo: Dank' al dio ke li ekzistas. Kontraŭe al la ĝeno kiun oni sentas taksante ekzemenojn de la antaŭaj studentoj, taksi ekzamenon de ordigulo klaremulo estas agrable. La respondoj, pravaj aŭ eraraj, estas kompreneble skribitaj kiel ni instruistoj esperas.
La konfesema nesciulo: Tiu kiu klare skribas ke li ne scias la respondon. Almenaŭ li finas baldaŭ sian ekzamenon kaj ne misutiligas la tempon de la taksonta profesoro.

20060313

Graveco relativa de ortografio

Pepe SjerraPor raporto kiun mi skribis dum la pasintaj tagoj, mi devis legi kelkajn librojn pri la historio kaj disvolviĝo de nia regiono Antjokio (hispane: "Antioquia"), en kies ĉefurbo Medeĝino (hispane: "Medellín") mi loĝas. Allogis min anekdoto kiu montras la spritan menson de kamparano, ne tre edukita homo, konata kiel Pepe Sjerra (hispane: "Pepe Sierra"), naskita en 1848, kiu malgraŭ sia eta "formala" edukado estis laborema kaj sagaca homo por praktikaj aferoj kaj negocoj, kaj fariĝis la plej riĉa homo en Kolombio en tiu epoko:

Iam, li skribis "bjeno", kaj iu homo intencis korekti lin:
- Oni ne skribas "bjeno", sed "bieno".
Al kio S-ro Pepe Sjerra tuj respondis:
- Mi posedas 70 bjenojn, kun "j". Kiom da bienoj vi posedas kun "i"?

(Mi adaptis la anekdoton al La Internacia Lingvo. Hispanlingve la vortoj estas: la ĝusta "hacienda" kun "h" kaj la erara "acienda" sen "h").

Etiquetas: , ,

20060304

Ne pliaj fotiloj Konica nek Minolta

La 23an de julio de la pasinta jaro mi skribis pri la tiutempe nova alianco en la fotografila industrio inter la kompanioj Konica kaj Minolta.
Bedaŭrinde nun la kompanio Konica-Minolta, laŭ publika komunikaĵo, anoncis ke ĝi decidis forlasi sian produktadon de fotiloj. Ĝi ne plu povas konkuri en la mondo de la diĝitaj fotiloj, kaj decidis dediĉiĝi al aliaj branĉoj de sia negocaro.
Mi rememoras la fotilojn Minolta kiujn mi posedis: Minolta X-700, Minolta Maxxum 7000, kaj Minolta Riva Panorama.

Etiquetas: ,

20060303

Kurt Gödel naskiĝis 100 jarojn antaŭe

Lastatempe en la mondo estis intereso pri la datrevenoj de kelkaj homoj: La jaro 2005 estis signita far Albert EINSTEIN pro la 100-jara datreveno de gravaj verkoj liaj pri Fiziko, kaj en la nuna jaro ĉie oni aŭdas kaj legas pri Wolfgang Amadeus MOZART pro la 250-jara datreveno de lia naskiĝo.
Einstein estas tre populare konata, kvankam certe lia verko ne estas ĝuata aŭ komprenata far ordinara homo, al kiu ĝi ŝajnas senrilata al sia ĉiutaga vivo; tamen, en nia kulturo, Einstein estas ia "ikono" pri scienco kaj inteligenteco. Siaflanke, la verko de Mozart -almenaŭ parto el ĝi- certe estas pli populare ĝuata kaj iel "komprenata", ni povas diri.
Nu, en la jaro 2006 ankaŭ okazas la 100-jara datreveno de la naskiĝo de grava homo, ne tiel populara kiel Einstein kaj Mozart, sed gravega en la historio de la homa menskapablo, pli pecize en Logiko kaj la fundamento de Matematiko: Temas pri Kurt GÖDEL, kiu naskiĝis la 28an de aprilo de 1906 en Brünn, tiutempe en la Austria-Hungara Imperio, kiu nun estas Brno, en la Ĉeĥa Respubliko.
Krom pluraj kontribuaĵoj al logiko, la plej grava afero pri Gödel estis ke en 1931 li publikigis pruvon de teoremoj kiuj skuis la fundamenton de Matematiko: La teoremoj de Gödel pri nekompleteco:
1 → En iu ajn nekontraŭdira formaligo de matematiko kiu estas sufiĉe pova por difini la naturajn nombrojn, eblas konstrui propozicion, kiun oni povas nek pruvi nek malpruvi.
2 → Neniu nekontraŭdira sistemo povas esti uzata por pruvi sian propran nekontraŭdirecon.
Post tiuj teoremoj, la koncepto de matematiko -ĉefe en la mensoj de matematikistoj- sanĝiĝis por ĉiam. La verko de Gödel estas la plej grava rezultato de Matematiko dum la 20a jarcento: Ne eta atingaĵo por 25-jara junulo.
Kvankam dum sia vivo li publikigis en la kampo de logiko kaj "metamatematiko", siajn skribajoĵn pli filozofiaj li ne pubikigis kaj ili restis en la Universitato de Princeton; tamen, danke al esploristoj kiel la hispano Francisco RODRIGUEZ CONSUEGRA per sia hispanlingva libro "Kurt Gödel, Ensayos Inéditos" ["K. G., Nepublikigitaj Eseoj" ], ISBN 8439719663, oni nun konas pli la filozofian penson de tiu granda logikisto kiu mortis la 14an de januaro de 1978 en Princeton, New Jersey, Usono.
Rilataj al la ĉi-jara datreveno de Kurt GÖDEL ne estos tiel multaj eventoj kiel pri Mozart, sed almenaŭ la Societo Kurt Gödel, kun apogo de aliaj societoj, okazigos konferencon "Horizontoj de Vero: Gödel Centjariĝo 2006", inter la 27a kaj 29a de aprilo, en la Universitato de Vieno, kun la ĉeftemo: Logikoj, Fundamentoj de Matematiko, kaj la serĉado por Kompreni la Naturon de Kono.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361