20051029

Inaŭgurita Amuzparko "Binara Mondo" en Venezuelo

La pasintan 28an de junio, mi afiŝis skribaĵon pri unika komputiltema amuzparko nomata hispanlingve Mundo Binario ["Binara Mondo"], emociiga kaj instrua vojaĝo interne de ega komputilo, kiun oni estis konstruanta en urbo Valencia, Venezuelo, kaj kiu estas projekto dezajnita far mia ekdeinfanaĝa amiko, kaj ankaŭ esperanto-parolanto, Manuel Fernando HERNÁNDEZ TRUJILLO.
Nu, mi simple deziras rakonti nun al legantoj de tiu-ĉi blogo, ke la vendredon 29an de oktobro, oni inaŭguris tiun amuzparkon, kiu estas unikaĵo en la mondo.
Pri la temo vi povas legi la menciitan antaŭan blogaĵon mian, kaj ankaŭ mendi per via retkrozilo la retpaĝaron: www.mundobinario.net.

Etiquetas:

20051028

Vendreda humuro por la 28a de oktobro

Patro al sia filino:
- Ĉu via nova fianĉo havas monon ?
- Ho! Ĉiuj viroj estas egalaj! Tiu estas la sama demando kiun li faris pri vi.

Advokato kaj la Papo mortis kaj alvenis samtempe al la sankta Ĉielo. La advokato estis sendita al bonega ĉambro, bone lumigita, kun komfortaj mebloj kaj bele ornamita. La Papon oni sendis al simpla kaj malvarma ĉambreto. Kiam la Papo grumblis, oni klarigis al li:
- Okazas ke tiu alia viro estas la unua akvokato kiu atingis la Ĉielon, sed papojn ni havas pli ol cent.

En apoteko demandas sinjorino:
- Kion vi havas por la blanka hararo ?
- Grandan respekton, karega sinjorino.

En juĝejo:
Akuzanta advokato al defendanta: - Vi estas trompulo !
Defendanta advokato al akuzanta: - Vi estas mensogulo !
Juĝisto: - Jam kiam ni konas la du advokatojn, daŭrigu ni la juĝadon.

Viro al sia edzino:
- Kun kiu vi parolis unu horon ĉe la pordo ?
- Kun Johanino. Ŝi bedaŭrinde ne eniris ĉar ŝi havis urĝon daŭrigi sian piediradon.

Inter sinjorinoj:
- Ho, tiu pelta mantelo via estas bela !
- Dankon, mia edzo ĝin donacis al mi kiam mi fariĝis 35-jara
- Ĝi estas bone konservita.

Virino al sia edzo:
- Vi ne amzorgas pri mi. Rigardu kiel Petro adiaŭas sian edzinon per kisoj. Ĉu vi farus same?
- Volonte, sed Petro ĉagreniĝus.

Etiquetas:

20051027

La plezurigaj babiladoj inter amikoj

Hodiaŭ mi havas du agrablajn babiladojn kun amikoj: unu jam okazis ĉi-matene antaŭ skribi tiun-ĉi blogaĵon, kaj la alia okazos ĉi-vespere. Tiu dum la mateno okazis pro hazarda renkontiĝo surstrata kun amiko konita ekde pli junaj aĝoj, kiam ni estis studentoj. Li studis kemian inĝenieradon, kaj mi elektronikan, en la sama universitato, kaj krom tio ni loĝis en la sama kvartalo kaj havis, kompreneble, aliajn komunajn amikojn. Tamen post tiuj jaroj, -strangaj aferoj kiuj okazas en nia socia vivo- dum longaj jaroj ni ne plu havis okazon por babili. Foje ni eĉ trairis la straton en kontraŭaj direktoj, ŝajne iom urĝe, kaj nur etaj salutoj ambaŭdirektaj okazis. Hodiaŭ matene, post instrui klason, mi renkontis lin kaj, post la kutima saluto, ni ŝajne ambaŭ sentis ke ni ne havas urĝon kaj -post tiom da jaroj- ni havis tempon por babili.
En minutoj ĉiu rakontis al la alia pri sia vivo dum la lastaj jaroj, en kiuj entreprenoj laboris, kaj kion faras nun. Post jaroj da laborado en sia kemia fako, li nun dediĉiĝas al pentrarto, kiun li vere ŝatas: hobio kiu por li fariĝis lia nova "profesio". Miaflanke, post jaroj da laborado en entrepreno, mi dediĉiĝas al instruado kaj aliaj "akademiaj" laboraĵoj. Ni sentis ke la konversacio estos tro longa por starado en trotuaro, do ni iris al proksima kafejo, sidis kaj mendis kafojn por daŭrigi la babiladon.
Ni, proksimume samaĝuloj, estas en vivaĝo, kiam oni deziras vivi neurĝeme, kaj kiam la plurjara interesiĝo, legado kaj lernado pri diversaj fakoj, faras el ni "filozofojn" kiuj jam havas pli ampleksan rigardon sur la vivon, kaj kiuj kapablas facile trovi rilatojn inter scioj kaj fakoj tradicie apartaj. Ni babilis pri scienco, tekniko, socio, kulturo, pentrarto, juro, matematiko, fotografio, evoluado, lernado, instruado, k.t.p. ... Kia agrabla kaj mense stimula babilado!. Ni ambaŭ interesiĝas pri multaj temoj, multaj el ili komunaj al la du. Entute ni pasigis horon kaj duonon en tiu babilado.
Hodiaŭ vespere mi ĉeestos renkontiĝon, en alia kafejo, por babili kun grupo de amikoj. Mi esperas ke tiu babilado ankaŭ estos agrabla kaj interesa.
Mi klarigas ke la montrita foto, kie mi estas tiu kun flava ĉemizo, ne estas de la hodiaŭaj babiladoj sed de alia antaŭa. Mi serĉis en mia komputilo iun foton por ilustri la temon "babilado" kaj trovis la ĉi-montritan.

Etiquetas:

20051021

Vendreda humuro por la 21a de oktobro

© Karikaturo far Luis Guillermo RESTREPO RIVAS

Etiquetas:

20051019

Fina aprobo pri reelekteblo de la kolombia prezidento

La unuan de decembro de la pasinta jaro mi raportis pri la reelekteblo de la kolombia prezidento, kiu estis malpermesita far la lasta nacia konstitucio, kaj tiam mi informis ke la Ĉambro de Reprezentantoj de nia lando aprobis doni al la popolo la eblecon reelekti la prezidenton se la popolo tiel decidas, forigante tiun absurdan malpermeson. Nu, post tiu aprobo far tiu nacia institucio, ankoraŭ alia grava decido restis farenda: Ĉu la Konstitucia Kortumo aprobus ke la tuta procezo per kiu estis aprobita la reelektebleco estis ja laŭregula?. Feliĉe, la Kortumo ĵus (vespere merkrede 19an de oktobro) aprobis ĝin!. Mi estas kontenta pro tiu decido, kaj ripetas plimalpli kion mi skribis en la menciita antaŭa samtema blogaĵo: Se por iu ajn posteno, eĉ por simpla laboro, la dunganto deziras havi laboranton kun bona sperto, estas nelogike ke por la plej malfacila posteno: nacia prezidento, nia konstitucio malpermesis elekti personon kun sperto!. Pro tiu eraro de nia nacia konstitucio, Kolombio estis kondamnita je havi, ĉiun 4-jaran periodon, nur "nespertan" novulon kiel prezidento.
Jam ni kolombianoj povos reelekti finfine la plej bonan kaj laboreman prezidenton kiun nia lando havis iam ajn: Álvaro URIBE VÉLEZ.

Etiquetas:

20051018

La ebleco "lerni" kaj la neebleco "instrui"

Bedaŭrinde ĉiuj homaj lingvoj por ĉiutaga komunikado -do, escepte de formalaj artefaritaj lingvoj kiel matematiko- havas tro limigitajn vorto-klasojn, funkciojn aŭ rolojn de vortoj kiel ekzemple verboj, sustantivoj, adjektivoj, ktp. Mi diras "bedaŭrinde" ĉar tio ofte kreas mensajn konfuziĝojn kaj baras ke oni formu taŭgajn, pravajn, mensmodelojn pri la mondo, pri la "realaĵo" -se ni akceptas ke iu realaĵo ja ekzistas ekster la pensanta subjekto. Ĉi-tiun aferon pritraktis aŭstria filozofo kiu mortis la jaron kiam mi naskiĝis: Ludoviko WITTGENSTEIN.
Ekzemple, analizu ni du verbojn: "ekzisti" kaj "paroli", ili ambaŭ estas simple "verboj", do pro tia "egala gramatika karaktero" de tiuj du vortoj, nia menso emas pritrakti ilin kiel egalaj, eĉ en pli gravaj mensaj modeloj pri nia mondo, sed ni scias ke iliaj veraj "filozofiaj" karakteroj estas ege malsimilaj. "Li ekzistas" estas egege malsimila al "Li parolas", (unu diferenco estas ke "ekzisti" estas antaŭkondiĉo por "paroli") do, en iu ideala neerariga lingvo "ekzisti" kaj "paroli" devus aparteni al du ankaŭ malsamaj lingvaj kategorioj. Eble "paroli" kaj "pentri" povas havi egalan karakteron, sed malsama al la karaktero de "ekzisti".
Por mi, ankaŭ "lerni" kaj "instrui", devus aparteni al du malsamaj lingvaj kategorioj ĉar ili estas ege malsamaj en sia reala karaktero. En kutima lingvo oni simple pritraktas tiujn du vortojn simple kiel "verboj", do egalaj, kaj la lingva uzado faras ke ni pensu pri ambaŭ vortoj kiel partoj, flankoj, en procezo "instruado/lernado". Ah! kiel simple kaj simetrie!, tia simetrio emas kontentigi la menson (sed erarige!): ĉe unu flanko estas instruisto kaj ĉe la alia flanko estas lernanto, la instruisto "instruas" iusence "simile" al kiel la lernanto "lernas". Eĉ la menso emas pensi erare ke ambaŭ rolantoj estas liberaj por fari sian agon "instrui" aŭ "lerni". Sed tute ne!, la realaj karakteroj de la du "verboj" estas ege malsamaj:
Simile al la antaŭa ekzemplo pri "ekzisti" kaj "paroli", diferenco pri kiu oni kutime ne pensas estas ke "lerni" (aŭ pli precize: la volo, kapablo kaj ago lerni) estas antaŭkondico por "instrui". Jen:
Rilate la unuan ekzemplon: Mi povas diri simple: Li ekzistas, tamen, kiam mi diras Li parolas, mi estas dirante reale: Li ekzistas kaj parolas. Simile, en la dua ekzemplo: Mi povas diri simple: Li lernas, tamen kiam mi diras Li instruas, mi estas ankaŭ dirante samtempe: Li instruas kaj iu lernas; ĉar la simpla ago "instrui" estus instrui en iu vakua dezerto. Nu, "lernado" ne havas kiel antaŭkondico "instruadon", oni povas lerni sola, el travivaĵo, el pasiva objekto, la lernanto povas analizi, ekzameni, disdividi, ktp. por lerni el tute senanima objekto. Ŝtono ne povas instrui min, tamen mi ja povas lerni pri ŝtono el ĝi. Same kiel ne eblas simple "paroli" sen "ekzisti", ankaŭ ne eblas simple "instrui", se ne estas iu kiu "lernas" (kun kapablo, volo kaj ago). Do tial, mi kiu laboris kaj laboras en "instruado", asertas ke eblas lerni, kaj neeblas instrui. La simpla ago "instrui" estus instrui en vakua dezerto. Por mensa klareco, en la lingvoj do la vorto "instrui" ne devus ekzisti, anstataŭ ĝi, devus ekzisti pli bone io kiel "lernofaciligi" aŭ "lernohelpi"; tiele ni pensus pli prave pri la lernoprocezo.

20051016

Ne Nobel-premio pri matematiko

La 14an de oktobro, kara amiko Beĉjo skribis en sia blogo pri Kial ne Nobel-premio por matematiko?.
Ja, kion li rakontas pri la afero mi ankaŭ legis iam. Tamen, pripensante la aferon refoje, mi memoris ion kion mi legis en la biografio pri Albert Einstein verkita far Ronald W. CLARK [ISBN 0810908751], kaj publikigita far Times and Life, kio pensigis min aldoni ion al la skribaĵo de Beĉjo:
Alia kialo pro kiu S-ro Alfred NOBEL ne kreis premion por matematiko, estis -laŭ mi komprenas- lia intereso pri aplikitaj malkovroj, ne pri "nur" teoriaj, kiel okazas ofte en matematiko, aŭ pli akurate en la tiel-nomata "pura matematiko". En la kampo de fiziko ni havas historian ekzemplon: La Nobel-premio donita al Albert Einstein estis iom malfruigita (ĝis 1922) ĉar por la tiamaj juĝistoj estis malfacile taksi ĉu la homaro atingas profiton, uzon, el la malkovroj de Einstein, kaj oni donis la premion pro la ekspliko de fotoelektra fenomeno, afero kiu estas vere malpli grava ol Teorio de Relativeco, science kaj eĉ filozofie, sed oni vidis la unuan kiel pli "aplikebla", "praktika" ol la dua. Laŭ la menciita biografio, la akademianoj "ĉirkaŭiris" la malfacilan decidon pri relativeco kaj aljuĝis tiun Nobel-premion al Einstein "... sendepende de la valoro kia povus finfine esti ligota al liaj teorioj pri relativeco kaj gravito, se tiuj estas certigitaj, pro liaj servoj al la teorioj pri fiziko, kaj speciale pro la malkovro de la leĝo de fotoelektra fenomeno" (citite en la paĝo 196 de la menciita libro).
Do, por ke matematikisto ricevu Nobel-premion, sia atingaĵo verŝajne devas esti matematiko aplikata en unu el la fakoj por kiuj ja ekzistas Nobel-premio. Ekzemple la verkoj de la ĉi-jaraj premiitoj pri Ekonomio -eble pli tiu far Robert Aumann, ol tiu far Thomas Schelling- estas matematiko, tamen matematiko aplikita al ekonomiaj, sociaj kaj eĉ politikaj aferoj.
Mi rimarkas ke ne nur en Nobel-premioj, sed en multaj etosoj aŭ medioj oni taksas pli alte la "aplikitajn" kaj "praktikajn" atingaĵojn ol tiuj "teoriaj"; tamen, mi persone taksas tre alte la nur teoriajn aferojn, tiaj aferoj, -simile al arto kaj al humuro- estas kio diferencigas la homan specion disde -kaj super- ceteraj bestoj kiuj ankaŭ malkovras "aplikitajn" kaj "praktikajn" solvojn por sia ĉiutaga vivteno.

Etiquetas:

20051015

Interreto kiel "la" biblioteko sed, ĉu kiel "la" komputilo?

Kvankam la revolucio en komunikado farita de Interreto ebligas la publikigadon far ajna homo, multe pli facile ol kion ebligis la revolucio de presado de la 15a jarcento, iniciatita far Johano Gensfleisch, "Gutenbergo", vere tiu ebleco -ekzempligita per la blogoj- ankoraŭ ne estas tro grava por ordinara homo.

Por tiu ordinara homo Interreto sinifas precipe du kapablojn: komunikado per retpoŝto kaj atingo de informoj. En Interreto, ankoraŭ la homo kiel produktanto de informo preskaŭ ĉiam limiĝas al produktado de retpoŝtaj mesaĝoj, kaj la rolo de ricevanto de informoj realiĝas en la serĉado.

La serĉebleco kian Interreto donas nuntempe jam estas tre utila, sed ankoraŭ mankas grandajn perfektigojn por ke ĝi estu vere inteligenta; ekzemple, S-ro Udi MANBER, ĉefo de la serĉilo A9 de Amazon, konsideras ke la problemo de serĉado estas nur kvin-procente solvita. La serĉado estas sufiĉe interesa por anoncantoj, kiuj pagas por ke siaj produktoj kaj informoj aperu en la unuajn lokojn de rezultatoj trovitaj far serĉiloj. Kvankam tiu komercigo povas ne esti tre ŝatata, almenaŭ la financoj de la disvolvantoj de serĉoteknikoj povas subteni esploradon por perfektigi kaj inteligentigi la serĉilojn metante semantikajn aspektojn, malambiguigon, kaj rezultatojn el Naturlingva Procezado, kaj el Artefarita Intelekto ĝenerale. Ankaŭ, ju pli kaj pli da informoj estu en la reto, kaj ju plie la homoj -pro facileco- serĉu en la reto ĉion, des pli prava estos ke "se io ne estas en la reto, tio ne ekzistas", almenaŭ por praktikaj celoj.

Krom la roloj de komunikilo (ekzemple: per retpoŝto), kaj de informilo, arkivo/biblioteko, (per serĉiloj), Interreto ankaŭ havas rolon de komputilo. Ekde pluraj jaroj antaŭe, precipe la ĉefoj de Sun Microsystems, kiel Scott McNEALEY repetadis: "la reto estas la komputilo". Ankaŭ la koncepto de Provizantoj de Apliko-servoj [anglalingve: "Application Service Providers"] ekzistadas jam dum pluraj jaroj, kvankam ĝi ankoraŭ ne disvastiĝis grande en la realan praktikon de tutmonda komputado. Nu, la pasintan semajnon denove "varmiĝis" la temo, ĉar Google kaj Sun Microsystems anoncis akordon por puŝi tiun rolon de la reto kiel "la" komputilo, pere de la oferto de komputadservoj uzante, ekzemple, la programojn StarOffice, funkciantajn en serviloj de Sun Microsystems kaj utiligeblajn far la uzanto tra Interreto.
- Ĉu en la estonta tempo ni kiel komputiluzantoj posedos nur malmultekostajn, sed kriplajn, senpovajn, komputilojn kiuj nur kapablas komuniki sin, kaj kies procezado dependos tute de centraj serviloj "en la reto"?
Mi dubas, kaj mi ne ŝatas tian estontecon. Mi ne volas tiujn "maldikajn klientojn" kiel la ĉefoj de Sun Microsystems nomas tiajn kripligitajn komputilojn. Mi volas ege povan personan porteblan komputilon.

Etiquetas:

20051014

Renkontiĝo pri Organizaĵa Komunikado

Renkontiĝo pri Organizaĵa Komunikado

Krom mia ĉi-jara instruado pri Artefarita Intelekto en la Fakultato pri Informadiko de la Universitato Pontifika Bolivarana, dum oktobro kaj novembro mi estas instruisto pri Perinterretaj Organizaĵoj en la fakultato de Organizaĵa Komunikado kun Emfazo en Internaciaj Rilatoj de la Universitata Institucio "Colegiatura" Kolombia. Do, la fakultata dekano invitis min por ĉeesti Renkontiĝon pri Organizaĵa Komunikado, kaj mi tuj akceptis. Dum la renkontiĝo, kiu okazas ekde la hieraŭa ĵaŭda mateno, ĝis la hodiaŭa vendreda tagmezo, mi havas la okazon aŭskulti prelegojn kaj analizojn far profesiaj komunikistoj laborantaj en diversaj organizaĵoj, kaj ankaŭ la analizojn rigarde de la "akademio", reprezentata far kvar el la lokaj universitatoj kiuj havas fakultatojn pri Socia Komunikado, ĴurnalismoOrganizaĵa Komunikado. Mi pensas ke mi estas la ununura strangulo "inĝeniero" en tiu amaso da plejparte komunikistoj, kaj iom da administristoj aŭ studentoj kaj profesiuloj de fakoj tre koneksaj kun socia komunikado. Nu, mi ne konsideras min tipa inĝeniero, nek mense unufaka; temoj sufiĉe diversaj interesas min: matematiko, filozofio, evoluado, scienco, fiziko, nanoteknologio, komputado, robotiko, lingvoj, humuro, ktp. Do, por mi estas interese koni la vidpunktojn de komunikistoj kaj lerni iom pri ilia fako dum tago kaj duono.

Etiquetas:

20051011

Granda koncerto en mia urbo

JuanesNur malmultajn tagojn antaŭe mi skribis pri la kantisto kaj kanzonaŭtoro Juanes; tamen, nun mi volas denove skribi pri li, ĉar mia urbo, Medellín, estos la venontan dimanĉon scenejo de granda koncerto donacata far li, okaze de la 330 jaroj de lia amata urbo kiu vidis lin kreski kaj fariĝi muzikisto, kvankam li ne naskiĝis en tiu-ĉi urbo, sed en proksima vilaĝo nomata Karolino de la Princo [Carolina del Príncipe], kie mi estis iufoje kaj kaptis kelkajn fotojn [1,2,3,4,5,6,7,8,9,10]. La 33-jara aŭtoro kantisto jam vendis ses milionojn da diskoj tra la mondo, kaj gajnis plurfoje en la hispanlingvaj versioj de la usonaj konkursoj: Grammy-premioj, Billboard-premioj, kaj MTV-premioj, kaj en pluraj aliaj konkursoj.
Por la koncerto, kiu okazos en unu el la ĉefaj stratoj de la urbo: avenuo Sankta Johano, fronte de la konstraĵoj de la urbestrejo, oni antaŭkalkulas la ĉeeston de pli ol 100000 homoj. Kompreneble, ĉi-semajne en mia urbo grava temo de babilado estas tiu koncerto, des pli ĉar Juanes estas alte estimata far siaj samregionanoj, medeĝinanoj kaj kolombianoj ĝenerale.

avenuo kiel koncertejo

Kvankam Juanes ne estos la ununura muzikisto kiu kantos tiutage, lia famo estas tia ke la ceteraj tri, ankaŭ bonaj artistoj, preskaŭ ne estas menciitaj. La koncerto okazos, kiel mi diris, la venontan dimanĉon, 16-an de oktobron; tamen ekde la jaŭdo 13 la urbaj aŭtoritatoj devas limigi kaj poste fermi la vetureblecon tra la avenuo koncertejo, ĉar oni devas instali multajn aparatojn por sono kaj lumigado, krom grandajn ekranojn, lokojn pro manĝo-vendistoj, publikajn necesejojn, ktp., krom zorgi pri la sekureco de la homamaso ... Ebla problema afero estas ke nuntempe okazas oftaj pluvoj en nia regiono!, do, restas nur esperi ke la venontan dimanĉon ne okazu forta pluvo, sed maksimume pluveto malpli forta ol la popola emo vidi kaj aŭskulti la kantistojn.

20051008

Oktobro 9a: Tago de la korea alfabeto

Hangula strukturoHodiaŭ mi skribas pri ĉi-tio ĉar morgaŭ, 9a de oktobro, en Suda Koreio, estas la Tago de Hangulo, dato en kiu oni omaĝas la kreon de la korea skribsistemo. La signaro per kiu oni skribas la Korean lingvon, nomata Hangulo [Hangul], estas unikaĵo, rimarkinda lingva fenomeno, almenaŭ laŭ tri karakterizaĵoj:
> Unue: ĝi ne formiĝis far plimalpli anonimaj homoj, sed ĝi estis elpensita far grupo de kleruloj komisiitaj tiutaske far la reĝo Sejong en la jaro 1443.
> Due: malsimile al aliaj alfabetoj, la ĉiusilabaj signoj de vokaloj kaj konsonantoj kuniĝas en kvadrataj ĉeloj, kio donas al ĉiu silabo ŝajno simila al "ideogramo" (kio silabo ne estas).
> Trie: oni diras ke la grafika formo de ĉiu konsonanto kaj vokalo priskribas la prononcformon de la fonemo, laŭ lingva teorio de la tempo kiam la teamo de saĝuloj kreis la skribsistemon.
La sonaron de korea lingvo, Hangulo skribas per jenaj literklasoj: 10 vokalaj, 9 duoblaj vokalaj, du trioblaj vokalaj, 14 konsonantaj, 5 duoblaj konsonantaj, kaj 11 dukonsonantaj kombinaĵoj uzataj nur kiel lasta elemento en silaboj de la formo: konsonanto-vokalo-konsonanto.

Hangulo

Se la Korea lingvo interesas vin, ekzistas pluraj lerniloj en La Internacia Lingvo, ekzemple: montritaj en la bildo, lernolibro Korea Eksprese far BAK Giŭan, kaj eta Vortaro Eo-Kr/Kr-Eo far Hajpin Li (vera nomo: YI Chaehyon, kiu mortis en 1997); ankaŭ Granda vortaro Kr-Eo far Ma Young-tae.

lerniloj pri korea lingvo

Vidu ankaŭ, en la Internacia Lingvo, la paĝon:
Korea Skribo

Etiquetas:

20051007

Vendreda humuro por la 7a de oktobro

© Karikaturo far Karlo Marjo Gaĝego Arango: MICO

Etiquetas:

20051006

120 jarojn ekde la naskiĝo de Niels Bohr

Niels Hendrik David BOHRDu jarojn antaŭ la publika apero de La Internacia Lingvo, naskiĝis la dana fizikisto Niels Hendrik David BOHR. Morgaŭ, 7a de oktobro, estos la 120a datreveno de lia naskiĝo.
Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en la jaro 1922 pro sia ellaboro de teoria modelo pri la strukturo kaj funkciado de la atomo, kaj en tiu sama jaro naskiĝis sia filo Aage Niels, kiu ankaŭ ricevis Nobel-premion pri fiziko, en la jaro 1975, pro laboro pri la atomnuklea strukturo.
Niels Bohr komencis studi fizikon en la Universitato de Kopenhago kiel 18-jarulo, kaj post tri jaroj li jam finis sian unuan interesan esploron, ĉi-okaze pri la surfaca tensio de l' akvo, laboraĵo premiita far la Reĝa Dana Akademio de Sciencoj kaj Beletro. La 13an de majo de 1911 li defendis sian doktorigan verkon "Studo pri la elektrona teorio de metaloj", en kiu jam li rimarkis ke oni povis, per la tiutempa ("klasika") elektrodinamika teorio, proksimume klarigi eksperimentojn pri varmokondukto kaj elektrokondukto, tamen ju pli oni volis klarigi eksperimentojn pri radiado kaj magnetismo, kie gravis pli la atomstrukturo, tiu "klasika" teorio des pli malbone funkciis, kaj tiam li komencis konvinkiĝi pri la neceso ellabori pli bonan modelon pri la atomo.
Niels Bohr perfektigis la priatoman modelon de Ernest Rutherford aplikante kvantumajn konceptojn, kaj tiel ebligis, ekzemple, ekspliki la spektron el hidrogeno. La novan priatoman modelon li prezentis en julio de 1913, en artikolo: "Pri la Konsisto de Atomoj kaj Molekuloj" ["On the Constitution of Atoms and Molecules"], publikigita en revuo de longa titolo: The London, Edinburgh and Dublin Philosophical Magazine and Journal of Science.
Tiu granda fizikisto mortis en Kopenhago la 18an de novembro de la jaro 1962.

Etiquetas: , ,

20051001

Didaktikaj libroj pri genoj

Hieraŭ vendrede mi vizitis la sidejon medellinan de librejo, kies ĉefa sidejo estas en la landa ĉefurbo Bogoto, kaj kiu nun festas datrevenon de sia fondiĝo, kaj tial ofertas grandajn rabatojn en siaj ofte multekostaj libroj. Mi ne scias kial tiu-ĉi librejo ne ĉeestis en la ĵus okazinta librofoiro de la urbo, kiun mi vizitis. Feliĉe por mia legŝato, tiu-ĉi librejo estas unu el -bedaŭrinde malmultaj en mia urbo- kiuj havas novajn sciencajn kaj teknikajn librojn importitajn el Usono.
Dum la vizito mi trarigardis kelkajn librojn kiuj interesis min (pri fiziko, matematiko, evoluado ...), sed nur aĉetis mi libron "How the Human Genome Works", [ISBN 0763723843], (Kiel la Homa Genaro Funkcias), far Edwin H. McCONKEY. Ĝi estas maldika libro (118-paga, 21.5 cm x 27.5 cm) kiu pritraktas sian temon en maniero sufiĉe simpla kaj didaktika por homo kia mi, volanta koni iom science pri la temo, sed kiu tamen ne celas fariĝi specialisto nek disponas pri tempo por studi mil-paĝan, tro detalan, libron pri genetiko.

libroj pri genoj

Nu, jam kiam mi parolas pri libro pri genaro, mi volas prezenti ĝin samtempe kun alia libro pri genoj kiun mi havas, same didaktika, kaj por mi eĉ bela libro, pli ampleksa ne nur laŭ paĝo-nombro sed ankaŭ laŭ temo, ĉar ĝi ne limiĝas al homa genaro: "Tratar con genes", [ISBN 8428209758], hispanlingva traduko de "Dealing with genes" (Trakti kun genoj), far Paul BERG kaj Maxine SINGER. Tiu-ĉi libro estas bonega miaopinie, kun bonaj klarigoj pri la kromosomoj. La fakto ke ĝi estas abunde ilustrita faras agrabla la lernon per ĝi. Mi rekomendas ĝin.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361