20050729

Festego en Medellín

Ekde hodiaŭ, 29a de julio, ĝis la venonta 7a de aŭgusto, okazas en mia urbo tradicia festego, kiu kvankam sia nomo estas Foiro de la Floroj, ne temas pri nur komerca "foiro", sed vere ĝi estas miksaĵo de tre variaj kaj buntaj eventoj de kulturo, muziko, kino, ekspozicioj, sportoj, paradoj, ktp.
Inter la precipaj eroj de la Foiro estas, ekzemple: parado de florframportistoj (nomataj inter ni "silleteros"), kiuj portas surdorse framojn kun buntaj bukedoj, plejofte "afiŝoj" faritaj el floroj (tiu-ĉi parado jam okazis ĉiujare dum 48 jaroj!), multnombraj prezentoj de orkestroj, granda kavalkado (kiu eĉ atingis rekordon "Guinnes" en 1996 kaj 1999), granda parado de klasikaj kaj antikvaj automobiloj, ekspozicio de birdoj, ekspozicio de orkideoj (kolombia "nacia floro"), multnombraj dancejoj tra la urbo, budoj kun produktoj de la kamparanoj, konkurso de talentaj virinoj (kie oni premiias ties atingojn en sporto, kulturo aŭ porsocia agado, kaj kiu jam por la dua jaro anstataŭas beleckonkurson kian oni faris ĝis 2003), konkursoj inter kvartaloj, kaj multaj aliaj festeroj.

Vi povas elŝuti La Programon en la hispana lingvo.

Rigardu televidelsendojn pri eroj de la Foiro, samtempe kiam ili okazas, per la Interreta signalo de nia regiona kanalo TeleAntioquia, klaku:
TeleAntioquia per Interreto (URL mms: por Windows Media Player)

Etiquetas:

20050728

Mia plej antikva libro

Ĉi monate estas la 118a datreveno de la apero de la unua libro pri La Internacia Lingvo: Ja, En julio de la jaro 1887, en Varsovio, la cenzuristo permesis disvastigi tiun unuan lernolibron, kiu estis 28-paĝa, grizkovrila libreto. La Unua Libro por Rusoj. Ĝi enhavis antaŭparolon, 16-regulan gramatikon, ĉ. 900-radikan vortaron kaj lingvoprovojn: tradukojn de "Nia Patro" el la Biblio, poemojn el Heine, leter-specimenon kaj du originalajn poemojn: "Mia Penso", kaj "Ho, Mia Kor'".

Kompreneble mi ne posedas en mia persona biblioteko tiun historian libron. Tamen mi ja posedas libron sufiĉe antikvan por ĝojigi min, la plej antikvan kiun mi havas, kaj -kurioze- ankaŭ ĝi estas lernolibro pri La Internacia Lingvo: Temas pri lernilo por hispanparolantoj presita en Barcelono en la jaro 1909, kies titolo estas: Prontuario de Esperanto (esperantlingve: "Kompendio de Esperanto"), verkita far advokato José GARZÓN RUIZ.
Vi, kara leganto komprenos ke por mi, amanto de libroj kaj amanto de Esperanto, tiu-ĉi 96-jaraĝa libro estas "juvelo" en mia biblioteko.

Etiquetas: , ,

20050725

Novaĵoj pri la Universala Kongreso

Bona fonto de lastatempaj okazintaĵoj dum la 90a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas nun en Vilno, Litovio, estas la Kuriero Vilna Sonoro. Ĝis nun aperis du numeroj de la kuriero kiujn vi povas elŝuti, en formo PDF, per la sekvantaj ligoj:

Vi trovos ĉiujn per la sekvanta ligo: Kurieroj.

Etiquetas:

20050723

Nova alianco en la fotografila industrio

Pro tio ke mi ŝatas fotografion, ankaŭ mi interesiĝas pri tiu industrio kaj foje rigardas ĝiajn okazaĵojn: Samkiel en multaj industrioj, ankaŭ en la manufakturo de fotiloj la konkurantaro estas multnombra, kaj la teknikaj ŝanĝoj tre rapidaj. Tio gravis por kompanio Konica, kiu kvankam produktis ankaŭ fotografilojn kaj havis aliajn negocojn, parton el sia forto ĝi atingis pro sia pozicio kiel la tria plej granda produktanto de fotofilmoj, kemiaj filmoj kiuj estas rapide anstatŭataj en la mondo per elektronikaj sensiloj.
Siaflanke, kompanio Minolta havis ne tre bonajn ekonomiajn rezultatojn, do en la jaro 2003 ambaŭ kompanioj, kiuj jam havis komunajn negocojn, unuiĝis por formi pli fortan kompanion: Konica Minolta.
Tamen, por tiu kompanio, filo de tradicie fortaj entreprenoj en la mondo de filma fotografio, la konkurenco en la tutmonda merkato daŭras, precipe en la ciferecaj fotografiloj. Do, dum la lastaj tagoj Konica Minolta anoncis sian aliancon kun elektronika giganto Sony, por alporti siajn respektivajn kapablojn en la kuna disvolvado, produktado kaj enmerkatigo de altnivelaj reflektaj ciferecaj fotografiloj.

reflekta fotografilo

Atendu ni la sukceson de la nova alianco, kaj ke ĝi manifestiĝu per la disponeblo de pli da bonaj produktoj por ni, fotografiemuloj.

Etiquetas: ,

20050722

En Londono

Etiquetas:

20050720

Nova homoida roboto, nun el Svedio

sveda roboto HR-2Svedio eniras la kreskantan grupon de landoj kie oni disvolvas homaspektajn robotojn: En la sama Teknologia Universitato Chalmers, en la urbo Göteborg (Gotenburgo), Svedio, kie jam dum multaj jaroj S-ro Martin WEICHERT disponigas per Interreto multajn utilajn informojn pri La Internacia Lingvo, nun esploristo Almir HERALIC ĵus anoncis publike la ekziston de homoida roboto HR-2, konstruita lastatempe en la universitata fako pri Kompleksaj Adaptivaj Sistemoj. La roboto, kapabla fari homeskajn movojn, havas, inter aliajn kapablojn, strerean vidadon, kunordigadon inter vidado kaj managado, rekonadon de homaj vizaĝoj, kaj parolivon.

Etiquetas: ,

20050718

Opinioj en ĵurnalo

El Colombiano, 20050718 pag. 4dHodiaŭ lundo aperis en la kolombia tagĵurnalo El Colombiano, eldonata en mia urbo, kelkaj opinioj miaj pri la evoluo de robotiko, ĉar ĵurnalistino Natalia Estefanía BOTERO, intervjuis min okaze de la robotfutbala ĉampionado RoboCup 2005, ĵus okazinta en Oosaka. Krom en la papera eldono, la artikolon oni povas legi ankaŭ en la enreta eldono de la ĵurnalo; tamen, ĉi-lasta ne daŭros atingebla (mi supozas) dum pli ol unu semajno (kutima daŭro de la enreta arkivo de la ĵurnalo), do mi konservis bildon de la paĝo, legebla per ĉi-tiu ligo.

Ligilo al la originala artikolo en la retejo de la ĵurnalo ←klaku, eble la artikolo ankoraŭ ekzistas en la reto.

Etiquetas: , ,

20050717

Plej bonaj homoidaj robotoj en RoboCup 2005

robotoj VisiOn de Teamo Oosaka

En RoboCup 2005, la premion en la kategorio de plej bona homoida roboto gajnis VisiOn prezentita far Teamo Oosaka.
Ligoj: al robotoj de la gajninta familio, kaj al tabelo de rezultatoj en angla lingvo.

Etiquetas: ,

20050715

Alia monda ĉampionado de robotoj futbalistoj

Krom la ĉampionado de robotoj futbalistoj nomata RoboCup, (kiu ĉi-jare okazas nun en Oosaka, Japanio), ankaŭ ekzistas alia simila evento, organizita far FIRA (Federacio de Internacia Robot-fultbala Asocio), nomata anglalingve "FIRA RoboWorld Cup". Ankaŭ en ĉi-tiu ĉampionado, la matĉoj estas dividitaj en pluraj kategorioj, laŭ tipo de robotoj. La kategorioj havas nomojn: MiroSot, NaroSot, RoboSot, SimuroSot (kiu estas nur videa simulado), KheperaSot, kaj HuroSot. Ĉi-lasta kategorio -HuroSot- estas plej interesa: por homoidaj robotoj, kiuj devas havi du krurojn, maksimume 150 cm de alteco, kaj kies pezo estas maksimume 30 kg. Vi povas vidi aŭ elŝuti la regularon por tiu-ĉi konkurado, en formo PDF.

La ĉi-jara campionado de FIRA estos la 10a, kaj okazos en Singapuro ekde la 10a ĝis la 14a de decembro. Ankaŭ okazos tiutema kongreso tiuj poste, inter la 14a kaj la 16a de decembro. La pasintjara pokalo estis prikonkurita en la korea urbo Busan, kaj el tiu okazaĵo vi povas vidi fotojn kaj videetojn.

Etiquetas: ,

20050713

Homoidaj robotoj futbalistoj en RoboCup 2005

Hodiaŭ 13a de julio komencas en Oosaka, Japanio, la ĉi-jara ĉampionado de la pokalo de robotoj futbalistoj. Bedaŭrinde mi ne havas nun sufiĉan tempon por komenti pri ĝi, nur diri ke mi interesiĝas pli pri la kategorio de robotaj futbalistoj kiuj estas homoidaj (hom-aspektaj). Pri la teamoj de tiaj robotoj vi trovos informojn per jena: ligilo. La optimismaj disvolvantoj de tiaj robotoj esperas havi robotludantojn kun homnivela kapablo por la jaro 2050.

Etiquetas: ,

20050710

Triumfo de Juan Pablo Montoya

Juan Pablo MONTOYA

Hodiaŭ mi ĝojas, kiel ĉiuj kolombianoj, pro la triumfo en Formulo Unu de mia samnaciano Juan Pablo MONTOYA.

20050709

Nun legante

Nuntempe, ĉefe por nunaj laboroj kiujn mi faras, mi devas studi pri la estonteco, kaj specife pri la estonteco de la universitata edukado en mia urbo kaj en la malgrandiĝanta nuna mondo. Do, mi nun legas du librojn:

Konstruado de la Estonteco Universitato kaj tempopasado

Nun kiam mi skribas pri libroj, mi profitas la okazon por rakonti ke ĵus alvenis al mia retpoŝto mesaĝo el Korporacio RAND, al kies mesaĝoj pri novaj teknikaj publikaĵoj mi abonis, kiu anoncas la aperon de raporto Strategic Choices in Science and Technology: Korea in the Era of a Rising China (Strategiaj elektoj in scienco kaj teknologio: Koreio en la erao de leviĝanta Ĉinio). La dokumenton vi povas elŝuti senpage, el la retejo de Korporacio RAND, en angla lingvo kaj en korea lingvo.
Eble vi, kara leganto interesiĝas, kiel mi, pri tiu temo.

Etiquetas: ,

20050707

Mia 2a fotoblogaĵo pri Medellín

Jen ses novaj fotoj pri mia urbo, ĉi-foje rigardata el la etaĝo deka de konstruaĵo en stratangulo de la urbocentro:

vidaĵo el la deka etaĝo de urbocentra konstruaĵo
↑ Malproksime elstaras tri konstruaĵoj de ŝtataj oficejoj: tiu maldekstra enhavas i. a. oficejojn de impostadministrado kaj de juraj aferoj. En la centra konstruaĵo estas, i. a. la urba administracio: urbestro kaj rilataj oficejoj. Kaj la dekstra konstruaĵo estas la sidejo de Entreprenoj Publikaj de Medellín, pri kiu antaŭe mi skribis iomete.

vidaĵo el la deka etaĝo de urbocentra konstruaĵo
↑ Taksioj kaj buso sur strato "Junín". Maldekstre unu el grandsurfacaj vendejoj de kompanio "Exito".

konstruaĵo de Publikaj Entreprenoj de Medellín
↑ Aah...! tial mi ŝatas mian novan fotografilon: pro ĝia dekduobliga (12x) zomobjektivo "Leica" optika (ne ciferinterpola). Oni vidas pli proksima la konstruaĵon de Entreprenoj Publikaj de Medellín. Ene de la dekstra kubo-forma konstruaĵo estas aŭditorio. Malsupre maldekstre rimarkeblas stangoj kiuj situas en placo nomata "Placo de la Lumo".

kvartaloj sur parto la montaro kiu ĉirkaŭas la valon kie situas la urbo
↑ La urbo situas en ne tre granda valo nomata "Aburrá". Kelkaj kvartaloj konstruiĝas sur montdeklivoj.

taksioj apud unu el la vendejoj de kompanio Exito
↑ Vico de taksioj atendas veturontojn apud unu el la vendejoj de kompanio "Exito".

stacidomo Sankta Antono de la urba metroo
↑ Denove la zomobjektivo helpis: Oni rigardas kvazaŭ el proksime stacidomon "Sankta Antono" de la urba metroo, kiu situas en la viadukto super la stratoj. Rigardu pli malproksime la stangojn de "Placo de la Lumo".

Mian unuan fotoblogaĵon pri la urbo vi povas vidi per tiu-ĉi ligo.

Etiquetas: ,

20050706

Homoida roboto HOAP-3 de Fujicu nun aĉeteblas

Roboto HOAP-3 de FujicuDaŭras la progreso kaj disvatiĝo de la homoidaj robotoj: Nun la japana kompanio Fujicu Automatigo, anoncis ke ĝi ekvendos sian roboton HOAP-3, kiun ĝi disvolvis kune kun Fujicu Laboratorioj. La homaspekta roboto, kiu estas 60 cm alta kaj 8.8 kg peza, kapablas interpreti bildojn kaj sonojn, pere de procesoro Pentium M funkcianta je frekvenco de 1.1 GHercoj. Ankaŭ estas eble konekti ĝin sendrate al loka reto pere de la normo IEEE802.11g, kiu kapablas transporti ĝis 54 Megabitojn ĉiusekunde uzante riadifrekvencon de 2.4 GHercoj.
La produktanta kompanio esperas vendi cent robotojn dum trijara tempo, sed mi pensas ke la versioj kaj la ĝiaj prezoj en unu, du kaj tri jaroj estos tre malsimilaj pro la teknikaj disvolvoj esperindaj: tri jaroj estas "longa tempo" kiam temas pri tiel dinamika esplorkampo kiel homoidaj robotoj.

Etiquetas: ,

20050705

Video pri roboto MUSA

video pri MUSA

Finfine mi trovis videon (en formo ASF, grando = 1.3 MB) pri la roboto MUSA pri kiu mi skribis antaŭe. Klaku sur la bildon.

Jen aliaj videetoj: [ 2 ] [ 3 ] [ 4 ] [ 5 ] kaj [ 6 ].

Etiquetas: ,

20050704

Denove mi estos juĝanto pri konkurantaj robotoj

Robotikan Olimpikon A+D 2005Nur malmultajn tagojn antaŭe mi skribis blogaĵon kie mi esprimis mia penson ke ĉi-jare mi esperas ĉeesti la Robotikan Olimpikon A+D 2005 kiun okazigas grupo de la Universitato Pontifika Bolivarana en mia urbo, sed ĉi-foje ne kiel juĝanto, kio mi estis la pasintan jaron. Nu, ĵus okazis ke la organizantoj de la olimpiko faris al mi la honoron selekti min kiel membro de la juĝantaro de tiu konkurado ankoraŭ alian fojon!.

La ĉi-jara robotika konkurado okazos en la Komerca Centro Vizcaya, same kiel la pasintjara fojo, inter la sesa kaj sepa de aŭgusto. Mi raportos pri la okazintaĵoj, kiel en 2004.

Etiquetas: , ,

20050703

Korea homoida roboto skermisto

Grupo de esploristoj de la Laboratorio pri Manufakturo kaj Mekatroniko de la Nacia Universitato de Seulo, Koreio, direktitaj far profesoro Bang Young-bong, disvolvas homoidan roboton kies nomo estas Musa, kaj kies celo estas praktiki orientstilan skirmadon (japana Kendo aŭ korea Kumdo) en matĉoj kun homoj, laŭ mi komprenas: "en nivelo de 3a dan" (kvankam mi ne konas pri Kendo). La roboto, kiu moviĝas homece kvazaŭ japana aŭ korea skirmisto, havas altecon de 1.63 m kaj pezas 70 kg, kaj estos tre utila por la praktikantoj de tiu tradicia milit-arto, kaj nune sporto, naskita en la sepa aŭ oka jarcento. Helpe de tia roboto la sportisto povos praktikadi kiam ajn estas sia ŝato, kaj ne bezonos alian homon preta praktiki ĝuste tiam.

La roboto Musa, kapablas mezuri kaj kontroli la forton metita sur sian bambuan spadon, kaj kapti tujvenontajn atakojn pere de sensoroj. Ankaŭ la roboto havos sistemon por eviti vundi la kontraŭstarantan homon.

Ĝis nun, la grupo laboradis en tiu-ĉi projekto dum unu jaro kaj duono, kaj planas prilabori ankoraŭ tri jarojn plu por perfektigi tiutaskan roboton.

Kvankam mi trovis tion kio ŝajnas kiel "oficiala" paĝo pri la roboto Musa, eĉ en la retejo de la Laboratorio pri Manufakturo kaj Mekatroniko de la Nacia Universitato de Seulo, bedaŭrinde ĝi estas en korea lingvo (kiun mi ankoraŭ ne lernas kvankam posedas vortaron kaj lernolibron Korea Eksprese), kaj multaj ligoj el tiu paĝo ne funkcias, almenaŭ ili ne funkciis hodiaŭ.

Etiquetas: ,

Homoida roboto manĝas hidrogenon

roboto Speecys-FCNun japana kompanio Speecys, direktita far ingeniero Tomoaki Kasuga, kiu antaŭe laboris en kompanio Sony, anoncis la aĉeteblecon de sia homoida piediranta roboto, Speecys-FC, kun ĉefa teknika novaĵo: la energio de la roboto venas el fuelpilo, por kio la roboto, kiu estas 50 centimetrojn alta kaj kies pezo estas 4.2 kilogramoj, enhavas cilindran rezervujon kun hidrogeno.

Kiel vi eble jam scias, aŭ povas legi en vikipedio, la hidrogeno kiel fonto de energio havas kelkajn gravajn avantaĝojn, inter ili el ekologia vidpunkto, kaj oni esperas ke ĝi anstataŭos iom post iom la petrolon en multaj aplikaĵoj.

La roboto portas fuelpilojn nutritaj ekde rezervujo kiu enhavas 16 litrojn kunpremitajn da hidrogeno, kio ebligas la funkciadon de la roboto dum proksimume unu horo. Do, anstataŭ reŝargo aŭ ŝanĝo de piloj, oni sanĝos kartoĉon kun hidrogeno (kvazaŭ la "manĝaĵo" de la homoido). Oni povas kontroli la roboton pere de komputilo tra sendrata loka reto.

La roboto estos fabrikata laŭmende, la kompanio esperas ke por esplorinstitutoj, je la relative alta prezo de 2.5 milionoj da enoj (22,850 USD).

roboto Speecys-FC

Vi povas lerni plu en la retejo de la kompanio: speecys.com

Etiquetas: ,

20050702

Mia unua fotoblogaĵo pri Medellín

Kvankam la nomo de mia blogo diras pri "pensoj" kaj "skribitaj", ĝia subtitola priskribo klarigas ke ĝi temas ne nur pri pensoj sed ankaŭ pri "kronikoj", kiel vi eble rimarkis se vi legis plurajn blogaĵojn, kaj foje kroniko bezonas ne literojn skribitajn sed bildojn. Nu, finfine, mi ekrealigis kion mi kelkajn tagojn antaŭe skribis kiel sopiro: hieraŭ mi prenis mian fotografilon kaj piediris iomete tra mia urbo por atingi kelkajn fotojn por ĉi-tiu blogo. Do, jen kvin scenoj kiujn mi kaptis. Aliajn tagojn mi daŭrigos la fotomontradon pri mia urbo.

en komerca centro Las Americas

en kvartalo Suramericana

en kvartalo Suramericana

en kvartalo Suramericana

en kvartalo Suramericana

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361