20050628

Ĝuu kaj lernu ene de venezuela komputilego

Mia granda amiko Manuel Fernando Hernández, kolombiano kiu ankaŭ parolas la Internacian Lingvon kaj akompanis nin en kelkaj esperantistaj renkontiĝoj, elpensis kaj dezajnis grandan projekton kiun oni konstruas nun en urbo Valencio de Venezuelo. La projekto estas Tema Amuzparko nomata Binara Mondo (hispanlingve: "Mundo Binario") kie la vizitontoj amuze lernos iom pri komputiloj kaj travivos emociigan vojaĝon ene de grandega komputilo. Oni konstruas ĝin apud konstruaĵo nomata "Forum de Valencia".

La vizitonto estos ricevita far robotino Cybergirl kaj vojaĝos dum proksimume 15 minutoj en veturilo nomata "byte-car" tra la diversaj partoj de komputilo, kiel Centra Procezilo, RAM-a kaj ROM-a memorujoj, memordisko, vid-monitoro, modemo, interreta tunelo, ktp. La vojaĝo estos spektaklo plena de vid-efektoj, specialaj lumoj, direktitaj sonoj kaj fantastaj scenejoj, ekzemple kiam alvenas la malbonaj virusoj por atako. La granda konstruaĵo aspektos kiel komputilego, sed ankaŭ interne la tuta funciado estas gvidata far rafinita komputilkontrolo pere de reto "ethernet", kun duobligitaj partoj por minimumigi misfunkciadon.

La konstruadon faras venezuela kompanio Tecno Atracciones C.A., kun partopreno de usonaj kompanioj pri Animatroniko kiuj fabrikis la robotojn kaj diversajn partojn. La usonaj kompanioj kontraktitaj havas sperton en similaj efektoj faritaj por "Disney World", "Animal Kingdom" , kaj por la usonaj filmoj "Terminator", "E.T.", kaj "Men in Black".

La nova tema amuzparko ankaŭ havos lokon kie la vizitantoj rigardos kaj lernos pri la historio de komputiloj, kaj ankaŭ apudan lokon por ke teknologiaj -precipe informadikaj- kompanioj montru siajn novajn produktojn, servojn kaj projektojn. La ĉefa entreprenisto de la projekto, S-ro Germán Blanco Romero, rimarkigis ke la projekto kreos novajn labortpostenojn, impulsos la turismon kaj la intereson pri la tekonologio, kaj li konsideras la konstruadon de samaj amuzejoj en Kolombio, Peruo, Meksiko kaj Argentino.

Jen du fotoj afable senditaj far mia amiko Manuel: en la supra aperas Li apud aparato konstruata por la tema amuzparko Binara Mondo, kaj en la malsupra, mia amikino Luz Piedad Serna kaj aliaj kunlaborantoj de la projekto apud la robota akceptistino "Cybergirl".

robotoj por Binara Mondo

Binara Mondo jam havas retejon:
www.mundobinario.net
 

Etiquetas:

20050625

Ĉefurbo de la monda poezio

aŭskultantaro de poemojEkde hieraŭ 24a de junio, kaj ĝis la 2a de julio, miloj da homoj, ĉefe el nia urbo mem, ĝuas pro la beleco kaj la emociigaj mesaĝoj de la kreaĵoj de 85 poetoj venintaj el 52 landoj, kiuj deklamas siajn poemojn en la originala lingvo, kun posta laŭtlego de traduko en la hispana far alia homo. Temas pri la 15a Internacia Poezia Festivalo de Medeĝino, kies ĉi-jara slogano estas "Por Paco pli aktiva ol ĉiuj militoj".

Tiu-ĉi festivalo, pro ĝia sukcesa okaziĝo dum 15 jaroj kaj pro ĝia plurmilhoma aŭskultantaro ĉiufoja, estas taksata far poetoj kaj ĵurnalistoj kiel unu el plej grandaj nuntempaj poeziaj festivaloj kaj, laŭ homamaso, la plej granda nuntempe en la tuta mondo, kun proksimuma partopreno de 150.000 homoj. Estas ankaŭ menciinde ke dum siaj 15 jaroj la Festivalo venigis 715 poetojn el 128 nacioj.

En la nuna festivalo, inter la eksterlandaj partoprenantaj poetoj estas: Nobelpremiito (en 1986) Wole Soyinka el Niĝerio, Joachim Paulin el Benino, Koulsy Lamko el Ĉadlando, Philippe Makita el Kongo, Quentin Ben Mongaryas el Gabono, Idris M. Tayeb el Libio, David Rubadiri el Malavio, Dorian Haarhoff el Namibio, Antjie Krog kaj Breyten Breytenbach el Sud-Afriko, Timothy Wangusa el Ugando, Layla Al-Sayed el Bahrejno, Shin Kyong Rim el Sud-Koreio, Meisún Saker Al-Kasimi el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Sujata Bhatt el Hindio, Adnan Al-Sayegh, Anwar Al-Ghassani kaj Ali Al-Shalah el Irako, Ŝuntaro Tanikaŭa el Japanio, Joumana Hadad el Libano, Ibrahim Nasrallah el Jordanio, Hanan Awwad el Palestino, Malak Mustafá el Sirio, Edwin Thumboo el Singapuro, Chiranan Pitpreecha el Tajlando, Michael Augustin el Germanio, Raoul Schrott el Aŭstrio, Luuk Gruwez el Belgio, Blanca Andreu el Hispanio, Michel Deguy el Francio, Kostis Gimosoulis kaj Spiros Vergos el Greklando, James Fenton el Anglio, Edoardo Sanguineti el Italio, Gerrit Komrij el Nederlando, Casimiro de Brito el Portugalio, Dorin Popa el Rumanio, Kristina Lugn el Svedio, Urs Allemann el Svislando, Esteban Moore el Argentino, Mónica Velásquez el Bolivio, Di Brandt el Kanado, Sergio Badilla el Ĉilio, Alejandra Castro el Kostariko, Caridad Atencio el Kubo, Ariruma Kowii el Keĉŭa nacio de Ekvadoro, Alfonso Kijadurías el El Salvador, Sam Hamill kaj Rita Dove el Usono, Sherwin Bitsui el Navaja nacio de Usono, Allison Hedge Coke el Ĉerokia nacio de Usono, Rigoberto Paredes el Honduras, María Baranda el Meksiko, Ernesto Cardenal el Nikaragvo, Genaro Villalaz el Panamo, Alvaro Lasso el Peruo, Ramón Palomares, William Osuna, Enrique Hernández D'Jesús, Gabriel Jiménez Eman, Tarek William Saab, Adhely Rivero kaj Carlos Osorio el Venezuelo, kaj C.K. Stead el Nov-Zelando.

Kaj de Kolombio estas: Juan Manuel Roca, Nicolás Suescún, Santiago Mutis, Mejra del Mar, Fernando Rendón, Pedro Arturo Estrada, Pablo Montoya, Ana Mercedes Vivas, Maruja Vieira, Humberto Jarrín, Felipe García, Piedad Bonnet, William Agudelo, Ángela García, Víctor Rojas, Ramón Cote, Víctor Raúl Jaramillo, Zabier Hernández, Rubén Darío Arroyo, kaj de indiĝenaj nacioj de Kolombio: Hugo Jamioy (Kamsaa;), José Gabriel Alimako (Kogia), Bienvenido Arroyo ( Arhŭaka) kaj Ramón Gil Barros (Ŭiŭaa).

Ĉi-jare, krom la urbo Medeĝino, okazos ankaŭ kelkaj deklamadoj en aliaj kolombiaj urboj kiel Bogoto, Kalio, Barrankiĝo, Kartageno kaj Pasto.

Estas bedaŭrinde ke ni, lokaj esperanto-parolantoj, ankoraŭ ne invitigis reprezentanton el la esperanlingva poezio. Tio estas ideo kiun mi havas, sed ankoraŭ ne prilaboris. Eble por la 16a festivalo ...

Etiquetas: ,

20050623

Anekdotoj el laborejo

Entreprenoj Publikaj de MedellínMi laboris dum 23 jaroj, ĝis fino de 1999, en Publikaj Entreprenoj de Medellín, kiu estas la ŝtata kompanio kiu provizas elektran energion, gason per reto, telefonservon, akvon, kaj kloaksistemon al nia urbo. Tiu-ĉi kompanio festos ĉijare la 50an datrevenon de sia fondo, kaj unu el la agoj kiujn oni faros por festi, estos eldono de libro kiu kolektos multegajn anekdotojn de la laboristoj: ĉefoj, oficistoj, inĝenieroj, sekretariinoj, ktp... ĉiuj funkciuloj. Kiel vi povas imagi, en kompanio kun pluraj miloj da laborantoj, kaj dum tiom da jaroj, aperadis multaj humoraj, spritaj, kaj ridindaj okazintaĵoj, foje hazarde kaj foje pro inĝenieco de bonhumoraj blagantoj, des pli pro la klaso de entrepreno: Kompreneble, al la oficejo de la telefonservo kiu ricevas informpetojn kaj plendojn alvenas ofte ridigaj mesaĝoj, kaj ankaŭ okazas humoraj situacioj en la disaj elektrocentraloj.

Kune kun la libro, estos konkurso pri anekdotoj, kaj mi estas unu el la juĝontoj. Jen kelkaj el la anekdotoj el la Oficejo pri Planado, kie mi laboris preskaŭ dum mia tuta restado en la kompanio. Originale, ĉiu anekdoto pritraktis specifajn personojn, kun propraj nomoj kaj estas pli ĝuata de la laborkunuloj kiuj konas la menciitajn homojn, tamen, por publikigi ilin ĉi-tie, por ĝenerala tutmonda publiko, ne utilas la propraj nomoj, do mi redaktis ilin sen tiu specifaĵon. Mi esperas ke vi ĝuu:

La resumo
La ĉefo donis al ĵusdungita inĝeniero dokumenton por ke ĝin legu kaj resumu. Iom da tempo poste la inĝeniero redonis la dokumenton al la ĉefo kune kun resumo en kvar paĝoj. Tiam la ĉefo, seriozmiene, diras:
- "Kion vi pensas?, Resumo devas esti mallonga, unu paĝon, maksimume du!, Bonvole ripetu la resumadon, sed nun mi bezonas ĝin urĝe!"
La iĝeniero iris denove ĉe sia oficeja komputilo kaj lerte ŝanĝis la litergrandon el "Arial 14" al "Arial 10", presis la resumon denove kaj ĝin portis al la ĉefo, kiu ĵus ricevinte la pli mallongan resumon gratulis lin dirante:
-"Ĉu vi mem rimarkas ke vi ja estas kapabla resumi? Estis nur pigremo kion vi havis".

La letero
Ĉefo komisiis inĝenieron redakti leteron por la Ministro pri Minoj kaj Energio. La inĝeniero skribis kaj donis ĝin al sia ĉefo. La ĉefo legis ĝin kaj diris:
-"La letero estas tre bona ĝis la linio kie ĝi diras 'Estimata Sinjoro Ministro' ".

Mi denuncos vin al via ĉefo
Iufoje, dum duonfinaloj de la futbala mond-ĉampionado, en la Oficejo pri Naturaj Rimedoj de la Direkcio pri Planado, la oficistoj metis etan televidilon sur skribotablo por rigardi la matĉon. Subite, pasis inĝeniero kaj blage ekdiris:
- "Aha!... Rigardante la matĉon dum labortempo! Mi rakontos al la ĉefo pri tio-ĉi!"
Kaj la grupo respondis:
- "Venu kaj rakontu al li tuj, li sidas tie-ĉi kun ni".

La porko kiu ne estis tio
Dum jarfina festo en farmobieno de laborkunulo, oni mortigis porkon por manĝi lian viandon, kiel estas ofta kutimo en nia regiono dum tiaj okazaĵoj. Antaŭ la mortigo oni faris "juĝon" al la porko, kaj la juĝisto diris ke "oni trovis lin kulpa pri seksperfortado al dek porkinoj, kaj tiel la porko meritas morton".
Tamen, post la mortigo, ĉiuj rimarkis ke fakte la porko estis ... porkino!

Kiom da laborantoj?
Kiam oni nomumis novan Ĝeneralan Administriston de la kompanio, li trairis ĉiujn oficejojn por ilin koni. La tagon kiam li alvenis al la Direkcio pri Planado, li parolis kun la direktoro kaj demandis:
- "Kiom da homoj laboras ĉi-tie?"
Kaj la direktoro tuj respondis:
- "Proksimume la duono".

Ne kopiu tro laŭvorte
Iam la direktoro pri planado estis inĝeniero kiu ofte balbutis. Tiutempe okazis administra reorganizo en la kompanio, kaj la direktoro invitis ĉiujn funkciulojn de la Direkcio por kunsidi en aŭditorio kie li prezentas la ŝanĝojn. Do, li komencis la prezentadon tiel:
-"Ki - ki - ki - kiel vi eble jam scias, ni disgos laŭfake la departementojn ..."
Tiam li haltis la prezentadon kaj diris:
- "Por tiuj kiuj skribas notojn, mi klarigas ke la unuaj tri Ki ne validas"
Kaj tiam li daŭrigis la prezentadon.

Du jakoj kaj du kravatoj
Oni rakontas ke iu ĉefo havis du jakojn kaj du kravatojn por ŝajnigi ke li ankoraŭ estos en sia oficejo: Unu jakojn li pendigis en la oficeja vestarko, kaj la alian li havis en la automobilo. Tiel li povis "flugi" al siaj aferoj: Ekzemple, duonhoro antaŭ la fino de la taglabortempo, oni iris ĉe lia sekretariino por demandi:
- "Karulino, ni devas paroli kun la ĉefo. Ĉu li estas?"
La sekretariino respondis:
- "Nun li ne estas, sed li devas reveni, ĉar li lasis la jakon ..."
Kaj, kompreneble, li ne revenis tiutage.

Etiquetas: , ,

20050617

Korea registaro impulsos robotikon

Koreaj MinistrejojLaŭ artikolo en ĵurnalo Joongang Ang (Joongang Ilbo), de Koreio, kaj ministreja komunikaĵo, la korea Ministrejo pri Informado kaj Komunikado kune kun la korea Ministrejo pri Komerco, Industrio kaj Energio, deklaris, ene de kunsido pri Artefarita Intelekto kun 140 ĉeestantoj, okazinta en Seulo la 17an de junio, ke ili impulsos la robotikan industrion, kiun ili konsideras kun granda potencialo por ekonomia kreskado. La celo estas ke je la jaro 2013 Koreio estos unu el la tri plej gravaj landoj en la tutmonda robotika industrio, pere de la planita formado de industria ensemblo de tiufakaj entreprenoj, kiu espereble profitos el 15 procento de la merkato pri robotoj, kaj dungos 10000 laboristojn.

La cititaj Ministrejoj pretigis informon pri strategio kaj disvolvado de Robotiko kaj Artefarita Intelekto, por kiu kontraktis enketon kiu montris ke 54.5 procento el 1004 respondintoj opinias ke, je la jaro 2020, roboto estos komuna domaparato en la hejmoj, kiel mikroonda forno estas nun. Ankaŭ, presakaŭ duono el la enketitaj homoj kredas ke en 2025 robotoj kaj homoj estos kunuloj, kaj nur 5 procento kredas ke ĉi-tio neniam okazos.

Rilate al ĉefaj laboroj por robotoj, laŭ enketrespondoj, 42.2% konsideras dompurigadon, 16% konsideras komisiplenumadon.

En la kunsido ankaŭ ĉeestis la koreaj homoidaj robotoj pri kiuj mi skribis kvar artikolojn antaŭe, jen: 1, 2, 3 kaj 4.

Etiquetas: ,

20050613

Diversaj prototipaj robotoj

Repliee Q1expoOni povis rigardi pli ol 60 robotoj en la Montrado pri prototipaj robotoj, kadre de Expo 2005, en Aiĉi, Japanio.

En la foto aperas profesoro Hiroŝi Iŝiguro, de la Universitato de Oosaka, kiu staras apud sia roboto Repliee Q1expo dum montrado pri prototipaj robotoj, en la ekzpozicio en Aiĉi la pasintan semajnon. Kvankam ne ĉiuj montritaj robotoj estis homoidaj, la homeca aspekto de robotoj estas grava por ilia rilato kun la homoj, kiel mi skribis antaŭe.

Laŭ raportistoj kiuj ĉeestis, roboto nomata Cooper desegnis, pere de lasero kaj sur grandaj biskvitoj, portretojn pri la vizitantoj kiujn ĝi vidis per sia kamerao. Alia, Basbalisto, kiu kaptas mil bildojn ĉiusekunde, batadis pilkojn. InterAnimal estas alia roboto, pluŝurso 1.20 metrojn alta kiu movas siajn brakojn kaj kapon responde al homa voĉo.

Resume, interesa diverseco de robotikaj disvolvoj. Kvankam oni ĉiam povas trovi mankojn en la nunaj robotoj, mi estas optimisma ĉar tiaj robotoj ne povas malprogresi, nur perfektiĝi ĉiutage dank' al kreiveco kaj laboremo de siaj disvolvantoj.

Etiquetas: ,

20050607

Sopiro pri tempo por fotado

Mi ŝatas fotografion; vi povas vidi kelkajn el miaj fotaĵoj tie-ĉi. Bedaŭrinde, lastatempe mi ne havis sufiĉan tempon por amuzi min per tiu arto uzante mian plej novan fotografilon.

Mi deziras, ekzemple, meti en mian blogon foto-eseon pri mia urbo Medellín, por ke miaj karaj legantoj eksterlandaj konu iom pri mia urbo kaj ĝiaj naturaj kaj arkitekturaj vidindaĵoj. Ekzemple, mi jam montris iomete pri Parko de la Deziroj, apud la Planetario de Medellín, en fotoj 12 ĝis 23 de foto-raporto pri la 9a Kolombia Kongreso de Esperanto, okazinta en decembro de la jaro 2003. Tamen tiuj fotoj montris pli la kongresintojn ol la konstruaĵojn de la Parko.

Ankaŭ mi esperas fari ilustritan raporton pri la Robotika Olimpiko A+D 2005 kiu okazos en mia urbo komence de Aŭgusto, simile al kiel mi faris ĉi-tie kaj ĉi-tie pri la olimpiko de 2004, kvankam espereble ĉi-jare mi ne estos juĝanto sed nur spektanto.

Etiquetas: ,

20050606

Bedaŭrinda morto proksime de la pinto

Mu ĵus eksciis pri la morto de la esploristo Robert Milne. D-ro Milne estis esploristo duoble: en Artefarita Intelekto kaj en montgrimpado. Li preskaŭ atingis la pinton de la monto Everest, kiu estus la sepa montopinto kiun li atingos: La plej altan montopinton en ĉiu kontinento. Li mortis 400 metrojn proksime de sia celo.

La grimpado de Everest havis informadikan flankon: D-ro Milne estis provante ekipaĵon kun nova teknologio nomata IM-PACS por faciligi la grimpadon de montoj.

Granda bedaŭrindaĵo, ĉefe por la elstara komunumo de Artefarita Intelekto de Edinburgo.

Jen du ligoj (angla lingvo):

=> Blogo pri la montogrimpado de Everest
=> Projekto Everest de la Instituto por Aplikoj de Artefarita Intelekto de la Universitato de Edinburgo.

Etiquetas:

20050605

Nuntempigita Ĝiokonda

Nuntempigita Ĝiokonda

Etiquetas:

20050604

Nuntempe mi legas ...

legemuloNuntempe mi legas tri librojn en la Hispana (Kastilia) lingvo. Jen mi skribas pri ili.
Unue mi klarigas ke temo kiu multe intereas min estas la vivo kaj ĝia evoluado. Fakte, en la fako de Artefarita Intelekto, al kiu mi dediĉas longan tempon, oni kutime apartenigas la temon de Evolua Komputado, kaj ĝi estas unu el la subfakoj de A.I. kiujn mi plej ŝatas. Tiu subfako, siavice enhavas specialigitajn temojn kiel ekzemple: Genetikaj Algoritmoj kaj Genetika Programado.

libraj kovrilpaĝojEvolua Komputado estas simpligita modelo de la vivevoluo, kaj mi pensas ke, krom esti interesiga per si mem, pli bona kompreno de natura evoluado helpos perfektigi la Evoluan Komputadon.

La unua libro estas "Siete Pistas sobre el Origen de la Vida" (Sep Spuroj pri la Origino de la Vivo), traduko de "Seven Clues to the Origin of Life", verkita far A.G. CAIRNS-SMITH. La aŭtoro, pere de iom konvinkaj argumentoj alvenas al konkludo ke la vivo komenciĝis per iu relative simpla memkopiiva molekulo kiel tiuj de kristaloj, specife de kristaloj de argilo, kaj nur multe poste karbonhavaj kemiaĵoj, kiel DNA kaj RNA transprenis la genetikan kontrolon por disvolvi refinitajn vivsistemojn kiel tiuj nun ekzistantaj.

La dua libro estas "Ocho Hitos de la Evolución" (Ok Mejloŝtonoj de la Evoluado), traduko de "The Origins of Life, From the birth of Life to the Origin of Language", kunverkita far John MAYNARD-SMITH kaj Eörs SZATHMÁRY. Kiel sia titolo sugestas, la libro pritraktas ok rimarkindajn ŝanĝojn dum la historio de la vivevoluado. Mi ĵus komencis legi tiun-ĉi libron.

La tria libro ne temas pri la evoluado, ĝi estas "Eurekas y Euforias" (Eŭrekoj kaj Eŭforioj), traduko de "Eurekas and Euphorias. The Oxford book of scientific anecdotes", verkita far Walter GRATZER. La libro estas kolekto de amuzaj anekdotoj pri sciencistoj, kelkaj el ili famaj, aliaj ne tre konataj.

Etiquetas: ,

20050603

Eta homoida roboto de Tajvano

Nun en Computex, komercfoiro de elektronika/informadika industrio okazanta en Centro de Tutmonda Komerco de Tajpeo (Tajvano), kompanio Micro-Star Internacia prezentis sian etan homoidan roboton E2R-H3.

roboto E2R-H3

Post tri jaroj da esplordisvolvado, la homaspekta etulo, kiu pezas nur 2.1 kg, kaj staturas 34 cm, kapablas procezi bildojn kaj sonojn.

roboto E2R-H3

Aspektas kiel bona roboteto por enamigi infanojn pri homoidaj robotoj, nunaj infanoj kiuj eble estas la disvolvontoj de tiuj altnivele rafinitaj estontecaj kunuloj de la homoj.

roboto E2R-H3

Etiquetas: ,

20050602

Iomete homaspektaj robotoj de Toŝiba

ApriAlfa kaj ApriAttendaAntaŭe mi skribis pri iomete homaspekta roboto de Hitaĉi. Nu, alia japana kompanio, Toŝiba, prezentas senkrurajn kaj senbrakajn robotojn ApriAlfa (tiu rondeca) kaj ApriAttenda (tiu plej alta). Oni povas rimarki ke, ĉar ili ne havas krurojn nek brakojn, la "homeca aspekto" de tiuj-ĉi robotoj dependas nur de la ekzisto de kapetoj kun okuloj. Tiuj robotoj estos prezentataj ĉi-monate en la foiro Expo 2005, okazinta en Aiĉi, Japanio.

Laŭ Toŝiba, la kompanio klopodas disvolvi robotojn por helpi la homojn, precipe infanojn kaj maljunulojn. La robotoj kapablas, ekzemple, post "registri" iun uzanton ("mastro") en sian memoron, distingi ties voĉon inter aliaj, detekti la direkton de ĝia origino, sekvi lin aŭ ŝin inter homsvarmo, kaj respondi al pluraj ordonvortoj.

ApriAlfa kaj ApriAttendaLa rondeca ApriAlfa-v3"Apri bon-orela" havas ses mikrofonojn por ĉiudirekta sondetektado, kio kapabligas ĝin, pere de rafinita sonprocezado, aŭskulti plurajn homojn kaj respondi adekvate al ĉiu.

Roboto ApriAttenda povas sekvi individuon ene de troplena sceno, dank' al rafinita bildprocezado. Se ial ĝi perdis vidkontakton kun sia mastro, ĝi klopodas retrovi lin aŭ ŝin. La roboto havas ultrasonajn sensorojn por ne kolizii kontraŭ objektoj nek homoj, kaj konstante kalkulas la distancon al objektoj kaj al la mastro, por moviĝi kaj halti adekvate ("inteligente").

http://www.toshiba.co.jp/about/press/2005_05/pr_j2001.htm

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361