20050530

Homoidaj robotoj en NASA

RobonaŭtoLa "natureca" interagado de homoj kun robotoj ne estas celo nur de Honda (ekzemple ASIMO), Sony (ekzemple QRIO), kaj la koreaj disvolvantoj de homoidaj robotoj, pri kiuj mi skribis plurfoje. Ankaŭ la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio (NASA) volas tian interagadon de astronaŭto kun robotaj kunuloj dum la esplorado de planedoj, laŭ rimarko far S-ro Illah Nourbakhsh, gvidanto de teamo kiu disvolvas homoidajn robotojn en la Esplora Centro Ames, en Kampo Moffett, Kalifornio. La esplorado celas ke homo kaj roboto interparolu kaj estu laborkunuloj, kion la esploristoj nomas "Kunlabora Kontrolo", sed por atingi tion, necesas doni rezonivon al la roboto: ke la roboto havu rezonkapablon similan al tiu homa (mi dirus en ia reprezentnivelo de konitaĵoj) por faciligi la interkompreno de homo k. roboto. Kompreneble, ĉion oni devas longe eksperimenti en nia planedo antaŭ ol sendi plenfide tiajn robotojn al realaj aliplanedaj misioj.

La taskoj por kiuj robota laboro estos unue celata estas, ekzemple: konstruado de ŝirmejoj kaj hangaroj, enfoldigo kaj inspektado de tubaroj, konstruado de premrezistaj rezervujoj, transporto de diversaj rimedoj, utliligado de iloj, transporto de vunditaj astronaŭtoj, k.t.p.

Por disvolvi tiom ambicia esplorado, la Centro Ames havas aliancojn kun la Spaca Centro Johnson, ankaŭ de NASA, la Universitato Carnegie Mellon, la usona Mararmea Esplora Laboratorio kaj la Nacia Instituto pri Normigo kaj Teknologio.

Detalojn pri Robonaŭto vi trovas, en angla lingvo, en ĉi-tiu retejo de la Spaca Centro Johnson.

Etiquetas: ,

20050529

Famuloj en nia landa ĉefurbo

Dum la pasintaj tagoj, okaze de konferenco pri administrado kaj strategio Expogestión 2005, vizitis la kolombian ĉefurbon, Bogoton, kaj prelegis, kelkaj famuloj kiel: Howard GARDNER, Tom PETERS, kaj Garry KASPAROV, kiu alvenis kun sia fianĉino, fraŭlino Daŝa (Daria) TARASOVA.

La famaj vizitantoj estis bone impresitaj far la kolombiaj homoj, tion esprimis S-ro PETERS kaj ankaŭ la ŝakluda ĉampiono KASPAROV, kiu diris pri la urbo: "Belega, trankvila kaj kun tre varmeca popolo. Mi estas surpizita pro le beleco de Bogoto". Por ni -kolombianoj- tio estas iom grava ĉar ni scias ke en eksterlando la plejmulto el novaĵoj pri mia lando Kolombio montras nur la malbonaĵojn kaj kreas nejustan bildon pri nesekureco en la menso de eksterlandanoj.

Jen foto pri interparolo de KASPAROV kun la kolombia Prezidento Alvaro URIBE:

Prezidento A. URIBE kaj G. KASPAROV

Etiquetas:

20050521

Niveloj de egoismo

Laŭ miaj hispanlingvaj vortarlibroj, egoismo estas "Senmezura kaj troa aprezo aŭ amo al si mem, kiu igas onin prizorgi sian propran intereson, senzorge pri la aliuloj.", kaj laŭ PIV: "Ekskluziva memamo, kiu igas nin serĉi en la vivo nian propran plezuron aŭ profiton".

Tamen, mi pensas ke la difino devas esti pli ampleksa, ne devas temi nur pri plejgraveco de nia propra estaĵo. Laŭ mi, homo ne nur montras tian egoismon, mi rimarkas kion mi nomas "niveloj de egoismo":

  • Ekskluziva amo al sia familio, kiu igas lin aŭ ŝin serĉi la profiton por sia familio, senzorge pri la aliaj familioj.
  • Ekskluziva amo al siaj samgrupanoj, kiu igas lin aŭ ŝin serĉi la profiton por sia grupo, senzorge pri la aliaj similklasaj homgrupoj. Sia grupo povas esti ularo de: sama politika partio, aŭ sama religio, aŭ sama sociekonomia tavolo, aŭ sama urbo, aŭ sama gento, aŭ sama nacio, aŭ sama kulturo, aŭ sama lingvo, aŭ sama lando, aŭ sama profesio, aŭ samaj ŝatokupoj ... ktp. ...
  • Ekskluziva amo al la homaro, kiu igas lin aŭ ŝin serĉi la profiton por la homaro, senzorge pri la aliaj bestoj.
  • Ekskluziva amo al la homaro kaj aliaj bestoj, kiu igas lin aŭ ŝin serĉi la profiton por homoj kaj bestoj, senzorge pri la aliaj vivaĵoj.
  • Ekskluziva amo al la vivaĵoj, kiu igas lin aŭ ŝin serĉi la profiton por la vivaĵoj, senzorge pri la aliaj estaĵoj.

Do, homo kiu amas la tutan homaron, eble superis la unuajn nivelojn de egoismo, sed se por li nur gravas la homaro kaj ne tiel la aliaj bestoj, vivaĵoj kaj estaĵoj, li nur estas en alia nivelo de egoismo. Homo kiu amas ĉiujn vivaĵojn, por kiu la plej grava ekzistanteco estas la vivo, eble superis la unuajn nivelojn de egoismo, sed se por li nur gravas la vivo kaj ne tiel la senvivaj estaĵoj, li nur estas en alia nivelo de egoismo.

En la desegno mi reprezentas la plej kutimajn celojn de la egoismaj niveloj.

niveloj de egoismo

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361