Homoidaj dukruraj robotoj progresas plu!
En la Universitato de Miĉigano (Usono), usonaj kaj francaj esploristoj faris lastatempe rimarkindan progreson rilate la disvolvadon de dukrura roboto, nomata Rabbit kiu piediras kaj konservas ekvilibron simile al homo, tute sen neceso de piedoj grandsurfacaj.
Profesoro Jessy W. Grizzle, kiu kunlaboras en la projekto, klarigas ke Rabbit, en ĉiu kruro ne bezonas piedon: la kruro fukcias kvazaŭ pivoto sur la planko.
La pli bona kompreno pri la piedirada ekvilibro, atingita far tiuj sciencistoj, ebligis fabriki piediranton kiu, se ĝi estas iomete puŝata far ekstera forto, ne falas, kapablas reatingi ekvilibron. Aliaj robotoj atingas similan kapablon sed dependas de relative grandsurfacaj piedoj por eviti falon.
La esploristoj publikigis siajn malkovorjn pri la mekaniko de la homa piedirado kaj ekvilibro en la Internacia Revuo pri Robotika Esplorado. La matematika esprimo de tiuj malkovroj pri biodinamiko estas etigebla al nur du fromuloj, laŭ klarigo de profesoro Grizzle.
La disvolvita kontrolsistemo (kontrolalgoritmo) povas utili ankaŭ por desegni pli perfektajn krurprotezojn por homoj kiuj perdis kruron, aŭ por paraplegiuloj kiuj havis rakian akcidenton.
Detalojn vi povas koni en la paĝo pri la roboto kaj eksperimentoj, de profesoro Grizzle.

En antaŭa blogaĵo mi montris

















