20050329

31a de marto: naskiĝo de Kartezio

La venontan ĵaŭdon la homaro devus festi!, aŭ almenaŭ MI festos!: 409 jarojn antaŭe (la 31an de marto de 1596) naskiĝis la t.n. "Filozofo de la Lumo", kaj unu el miaj "preferataj intelektoj". Latine: Renatus Cartesius, kaj France: René Descartes.
Mi admiras tiun grandan pensulon pro pluraj kaŭzoj:

  • Pro la edzigo kiun li atingis en matematiko inter geometrio kaj algebro.
  • Pro la koordinatoj kiuj portas lian nomon (ideo "simpla" kiel la Evoluo far Darwin, la Internacia Lingvo far Zamenhof, kaj E=mc2 far Einstein, sed ĝuste en tiaj ŝajnaj "simplecoj" kuŝas la genieco de profunde elegantaj ideoj).
  • Pro la analiza kaj redukta metodiko, bazo de la scienca, kaj konsekvence teknika, progresoj.
  • Pro lia intelekta kuraĝo por serĉi la scion per si mem, kaj atingi bazon kiel Cogito, ergo sum. Mirinde!.
  • Pro la Metafizikaj Meditadoj kaj la Diskurso pri la Metodo kies relegado ĝojigas min.

Renato KartezioKiel skribis profesoro Richard WATSON en la enkonduko de sia biografio pri la granda filozofo: "La moderna mondo -tiu ĉi mondo de alta teknologio, fiziko, matematiko, kalkuliloj kaj robotoj, molekulbiologio kaj genetika inĝenierado- estas kartezia ĝis la medolo, ĉar la dedukta racio ne nur gvidas kaj kontrolas niajn sciencon, teknologion kaj praktikan agadon, sed ankaŭ la plimulton el niaj moralaj decidoj.
La objektiveco triumfas sur la subjektiveco, ĉi-lasta arkaikiĝas. Kartezio triumfis ĝuste ĉar sia metodo (trakti ĉiujn naturajn objektojn kiel maŝinoj, homajn korpojn eĉ) funkcias. Li promesis ke sia metodo kapabligos nin por esti posedantoj kaj sinjoroj de la naturo, kaj li plenumis sian promeson."
.
Legu plu pri Renato KARTEZIO.

20050324

Leĝo de Kreskanta Interfero: ekzemploj

Karaj legantoj:
Kiel nuntempaj taŭgaj ekzemploj de apliko de mia Leĝo de Kreskanta Interfero, kiun mi prezentis en antaŭa blogaĵo estas ĉi-tiuj du:

  • La afero pri la usona sinjorino Terri Schiavo: Pri kio versajne preskaŭ ĉiuj el la pli ol 6.000 milionoj da loĝantoj de nia planedo, individue aŭ grupigitaj en asocioj kaj similaj organizaĵoj, volas opinii, kaj ne nur opinii sed "venki" en la diskutado ..., montri ke li/ŝi/ĝi pravas pri la "ĝusta" decido ĉu nutri aŭ ne nutri tiun sinjorinon.
  • La afero pri la katolika Papo: Simile pri kiel oni pritraktas medicine la Papon, kaj pri ĉu li devas aŭ ne daŭrigi kun sia papeco ...

En tiuj du ekzemploj la "tuta mondo" interferas, helpe de la komunikrimedoj de la nuna tutmonda vilaĝo, la decidon kiun iu respondeculo devas loke fari.

20050323

Jaro de homoidaj robotoj (laŭ mi)

Homoidoj 2005Tiu-ĉi jaro, 2005, estis nomata Internacia Jaro de Fiziko: Antaŭ 100 jaroj estis publikigitaj gravaj verkoj de Albert EINSTEIN, inter ili la Speciala Teorio de Relativeco, kaj antaŭ 50 jaroj mortis la granda fizikisto (mi eĉ prelegis pri li). Sed ankaŭ ĉi-jare la mondo rememoras aliajn aferojn: antaŭ 60 jaroj eksplodis la atombomboj en la japanaj urboj Hiroŝimo kaj Nagasako; antaŭ cent jaroj mortis la granda franca verkisto Julio VERNE, kaj antaŭ 400 jaroj estis publikigita Don Kiĥoto, elstara verko de la hispanlingva literaturo.

Tio pri memoro de la pasinteco, sed pri la nuno, kvankam la jaro ne estas "oficiale" nomata "Jaro de homoidaj robotoj", mi opinias ke ja 2005 estas almenaŭ rimarkinda pro pluraj atingaĵoj en la disvolvado de homaspektaj robotoj, kaj pri ilia elmontro en la socio, pri kiuj mi jam skribis tie-ĉi, kiel la progreso de Asimo kaj la prezento de novaj homoidoj far koreanoj. Al tio sumiĝas la diskonigo en pluraj landoj de la filmo "Mi, Roboto" iome inspirita en verkoj de Isaac ASIMOV, kaj la internaciaj vojaĝoj de la robotoj Asimo (far Honda) kaj Qrio (far Sony) kvazaŭ "ambasadoroj" reprezentantaj la venontajn kunulojn de la homaro.

Nu, eble okazos aliaj rimarkindaĵoj pri homoidaj robotoj inter nun kaj la jarfino, sed jam ni povas aserti ke oni fermos "mian unuan jaron de homoidaj robotoj" per sufiĉe grava evento: La Internacia Konferenco pri Homoidaj Robotoj, mallonge: Homoidoj 2005, ekde la 5a ĝis la 7a de decembro, en la japana urbo Tsukubo. Informojn vi trovos en la oficiala retejo de Homoidoj 2005.

20050321

Tri novaj socikulturaj leĝoj

Nun mi ripetos socikulturan "leĝon" kiun mi formulis en antaŭa blogaĵo, kaj aldonos du aliajn "leĝojn". Kvankam mi prezentas du el ili en matematika formo, por pli da klareco, ili ankoraŭ estas proksimumaj modeloj kaj mi ne pretendas aserti ke ili estas nun mezureblaj. Tiujn-ĉi "leĝojn" mi formulas pli en la spirito de "Sistemantiko" (libroj ISBN 0961825103 kaj 0961825170) kie la aŭtoro, John GALL, ne uzas matematikan formon.

Leĝo de Informa Ekspansio:
La volumeno en kiu disvastiĝas iu informo estas inverse proporcia al la cenzuro kaj aliaj limigoj aplikataj al la informo, se ia "informa temperaturo" estas konstanta. La informo estas kvazaŭ gaso kiu klopodas okupi ĉiujn cerbojn, komputerajn diskojn, presaĵojn kaj mediojn se oni lasas ĝin libera.


V = k I T / C
kie:
C=cenzuro kaj aliaj limigoj
V=volumeno en kiu la informo disvastiĝis (cerboj, presaĵoj, libroj, komputeraj diskoj, ktp.)
k=konstanto de proporcieco
I=kvanto de la informo
T=informa temperaturo (kelkaj informoj estas pli "varmecaj" ol aliaj)

Similan ideon esprimas la slogano "informo volas esti libera", kiu famiĝis precipe en la komunumo de la unuaj uzantoj de Interreto, kiam la reto estis konata kaj uzata preskaŭ nur far universitatanoj kiuj vere volis komunikiĝi, kunhavi sciojn kun foraj kolegoj.

Leĝo de Kreskanta Interfero:
La kapablo por agi en la socio estas ĉiam malpliigita pro kontraŭstaro far kreskanta interfero de aliaj homoj kaj homgrupoj.


Kt = Ko - a/(1 + b*exp(-ct))
kie:
Kt=kapablo agi en la nuna tempo t
Ko=kapablo agi se ne estus interfero
a,b,c=pozitivaj konstantoj de proporcieco
t=nuna tempo
exp( )=funkcio: 2.7182818 potencita ĉi-okaze per -ct

Pro la Leĝo de Informa Ekspansio, kaj pro la kreskanta nombro de homoj en la planedo, kaj de informaj rilatoj kaj komunikrimedoj, kreskas konstante la nombro de personoj interferantaj kaj opiniantaj kontraŭe pri ĉio: Se iu volas agi, ĉiam aperas pli kaj pli da homoj kiuj opinias kontraŭe kaj -per vortoj aŭ per agoj- malhelpas la agadon: ĵurnalistoj, kaŝfotistoj ("paparazzi"), la "publika opinio", misinformitaj homoj, verkantoj de blogoj, artkritikistoj, profesiaj kritikistoj pri ĉiuj fakoj, politikaj partioj, "naciaj interesoj", registaroj, religiaj ekstremuloj, terorismaj grupoj, interesoj de transnaciaj kompanioj, ekologiismaj grupoj, Greenpace, la hispana juĝisto Garzón, asocioj de samseksamuloj, virinaj asocioj, beston-protektaj asocioj, Amnestio Internacia, ktp. ktp. ...
Tial la agado estas kaj estos ĉiam pli malfacila kaj peza ĉar preskaŭ ĉiu homo pensas ke li/ŝi devas opinii. Fizika analogio povas esti "froto" ("rezisto de du korpoj, kiujn oni ŝovas unu sur alia" PIV) sed ĉi-okaze kreskanta froto.

En la ekvacio kiun mi ĵus proponas por tiu-ĉi "leĝo" mi supozas ke la kontraŭstaro kreskas laŭ funkcio tre kutime uzata por kreskado de popolo, vivaĵoj kaj aliaj fenomenoj.

Leĝo de Agado pro Nescio:
La nescio (nekono, seninformo) estas motoro por agado.

Tiu-ĉi "leĝo" ŝajnas kontraŭa al la ofta kaj verŝajne "evidenta" supozo ke la kono, la scio, la informo, estas tio kio kondukas al agado. Laŭ kutima vidpunkto oni atingas informon, scion, por agi. Sed fakte mi rimarkas multajn okazojn kiam iu ajn agas vere ĉar li/ŝi ne havas informon aŭ scion, kaj eĉ kontraŭe, se li/ŝi havus scion, li/ŝi ne agus.
Tiu-ĉi "leĝo" estas kompletigo de tiu kutima supozo, kaj utilas por rimarkigi ke tio kion scio aŭ informo alportas al agado, ne estas puŝo, kiel multaj homoj ŝajnas aserti, sed efikeco kaj/aŭ optimumon (esperinde).

20050316

Novaj robotoj de Hitachi: iome homaspektaj

EmiewHitachi, granda teknologia korporacio japana kiu ankoraŭ mankis por viciĝi kune kun Honda, Sony, Kawada, Toyota kaj Fujitsu, en la produktado de homoidaj robotoj, montris publike, la mardon 15an de marto, sian novan roboton nomata Emiew, kies nomo estas formata per la anglalingvaj komencliteroj de la esprimo: "Eminenta Movkapablo k Interaga Ekzisto kiel Laborkunulo".

Tamen, la nova modelo estas nur "duonhomoida" ĉar la inĝenieroj de Hitachi decidis forigi la malfacilaĵojn de la dukrura ekvilibro kaj piedirado, solvante la robotan translokiĝon pere de radoj. Sed por ne aspekti malavantaĝe kompare kun la roboto Asimo de Honda, Hitachi profitas tiun karakterizaĵon por publici pri Emiew kiel la "plej rapide translokiĝanta homaspekta roboto" (mi dirus: "iome homaspekta" [Bonvole vidu antaŭan blogaĵon mian]). La rapideco de la nepiediranta Emiew estas 6 kilometrojn/horo (dum Asimo piediras je duona rapideco: 3 k/h).


EmiewPor la foiro Expo 2005 Hitachi pretigis du ekzemplerojn de Emiew, de 1.30 metroj de alteco, nomataj Pal kaj Ĉum, kiuj kapablas paroli per, ankoraŭ, nur cent vortoj, kaj kiuj evitas obstaklojn dum siaj translokiĝoj dank' al sensiloj lokitaj en la kapo, en la talio, kaj proksime de la radoj.
La ĉefo de la Robotika Projekto en la Esplora Laboratorio pri Mekanika Inĝenierado de Hitachi, S-ro Toŝihiko Horiuĉi kalkulas ke ankoraŭ mankas kvin aŭ ses jaroj por ke roboto kiel Emiew estu laboranto en normala oficejo aŭ fabriko.

20050309

Robotoj svarmos en Expo 2005

ActroidDum la ekspozicio Expo 2005 kiu okazos de la 25 de marto ĝis la 25 de septembro, en la prefektujo Aiĉi, Japanio, dum 185 tagoj entute, la svarmo de robotoj estos rimarkinda, ekzemple:
Oni montros funkciantajn robotojn por pluraj taskoj, kiel: planko-purigado, kolektado de rubaĵoj, sekureco, gvidado de homoj, infan-vartado, ktp.
Kelkaj el la pavilonoj de korporacioj ankaŭ enhavos robotojn, kiel ekzemple: Toyota (trumpet-ludisto), Wakamaru (helpanta roboto), Brother Industrioj (robotoj por infanoj kaj fantazio). Krom tio, oni montros pli ol 60 prototipajn kaj eksperimentajn robotojn, kaj ankaŭ funkcios "Stacio pri robotoj" kiu enhavos diversaspektajn robotojn, spektaklojn, historion, ktp. kaj tiel ĝi popularigos la etoson de nia nuna, kaj precipe estonta, robota epoko.
La hispanlingva paĝo pri la temo estas en tiu-ĉi ligo.
Kaj la japana robotino kiun mi montras en tiu-ĉi blogaĵo nomiĝas Actroid; temas pri akceptistino kiu kapablas kompreni kelkajn vortojn kaj iomete konversacii kun alvenantaj homoj (almenaŭ tion asertas siaj konstruintoj). Ŝi kapablas komunikiĝi en lingvoj: Ĉina, Korea, Angla kaj Japana. Kiam ŝi parolas ŝi ankaŭ faras la homece taŭgajn esprimojn, vizaĝajn kaj korpajn.

6.2914-75.5361