20041231

Bona jarfina novaĵo por Kolombio

Hodiaŭ vendredo 20041231, matene, la kolombia socio ricevis la bonegan novaĵon ke Ĥuvenal Ovidjo Rikardo Palmera Pineda, konata per la kromnomo "Simono Trinidad", grava membro de la terorisma, narkotaĵtrafikanta, ostaĝhava kaj murdanta grupo farc, estos tuj hodiaŭ sendata al Usono, lando kun kiu Kolombio havas traktaton de ekstradicio. En Usono li estos la unua krimulo de la kolombia terorisma grupo kiu estos juĝata pro trafikado de narkotaĵoj al Usono kaj pro la ostaĝigado kontraŭ usonaj civitanoj.

Ekde mia blogo, mi sendas gratulon al ĉiuj kolombianoj kaj dankon al nia granda prezidento Alvaro Uribe Vélez.



Etiquetas:

20041230

Memore de Boyle kaj inspirite de lia leĝo

Hodiaŭ, 30a de decembro, estas taŭga dato por rememori la grandan scienciston, fizikiston kaj kemiiston Roberto BOYLE, ĉar li mortis en sama dato, 313 jarojn antaŭe. Li estas konata kiel la Patro de la moderna kemio.

Verŝajne Boyle estis la unua grava sciencisto kiu emfazis la metodikon por fari kontrolitajn eksperimentojn kaj publikigi tre detale kaj precize pri ili. Li kolektis ĉirkaŭ si teamon de esploristoj, iniciatinte la organizitajn esplorgrupojn kiujn oni nuntempe trovas kutimajn en la scienca esplorado. Do li ankaŭ esta patro de scienca eksperimenta metodiko, ĉar ĝis sia tempo multaj "sciencistoj" ne multe faris eksperimentojn, eĉ des malpli kontrolitajn, sed emis nur teoriadi. Inter multaj gravaj eltrovaĵoj de Boyle mi povas mencii la difinon de kemia elemento, kaj la pruvon de la neebleco de brulado sen aero.
La metodiko estis fruktodona por Boyle.

Tamen, la plej fama eltrovaĵo estas la tiel nomata Leĝo de Boyle, konsiderata la unua de la gasleĝoj, kaj proponita far li en 1662; Ĝi rilatigas premon kaj volumenon de donita kvanto de gaso ĉe konstanta temperaturo (paĝo 129a de "Ĝenerala, organika kaj biologia kemio", far Stoker kaj Slabaugh, eldono de Esperanta Societo de Ĉikago, 1988, isbn 0961598603): Volumeno de gasa provaĵo estas inverse proporcia al la premo aplikata al la gaso, se la temperaturo estas tenata konstanta. Tio signifas ke se premo sur gaso pliiĝas, volumeno malkreskas proporcie, kaj, aliflanke, se la premo malpliiĝas, volumeno devas kreski.

Mi, inspirite de tiu leĝo, kaj de la konata slogano "informo volas esti libera", proponas similan leĝon ne por gasoj sed por la informo:

La volumeno en kiu disvastiĝas iu informo estas inverse proporcia al la cenzuro kaj aliaj limigoj aplikata al la informo, se ia "informa temperaturo" estas konstanta. La informo estas kvazaŭ gaso kiu klopodas okupi ĉiujn cerbojn, komputerajn diskojn, presaĵojn kaj mediojn se oni lasas ĝin libera.

C V = k I T

kie:
C=cenzuro kaj aliaj limigoj
V=volumeno en kiu la informo disvastiĝis (cerboj, presaĵoj, libroj, komputeraj diskoj, ktp.)
k=konstanto de proporcieco
I=kvanto de la informo (mezurita en bitoj)
T=informa temperaturo (kelkaj informoj estas pli "varmecaj" ol aliaj)

Mi esperas poste ellabori plu tiun-ĉi ideon mian.

Dume, mi invitas vin legi plu pri Boyle.

Etiquetas: , ,

20041227

Omaĝeto al Newton

Hodiaŭ mi relegis parton el mia ŝatata libro Konsilienco, far Edvardo O. WILSON, kaj en la 30a paĝo mi rimarkis tiun-ĉi cititan frazon de la angla poeto Alexander POPE, kiun mi ŝatis:

"Naturo kaj naturleĝoj en nokto restis kaŝitaj;
Dio diris: "Ekestu Newton!", kaj ĉio estis lumigita."

Nur tiu eta omaĝo al Newton. Ne plu por mia blogo hodiaŭ, ĉar mi estas tro okupata, mi devas fini laboraĵon.
6.2451-75.5799

Etiquetas: , ,

20041225

Rememorante la rusian kosmonaŭtikon

Kiam mi eksciis ĉi-semajne, per mesaĝo de S-ro Kirill ŜVEDOV sendita al priscienca retforumo, pri nova retpaĝaro dediĉita al Rusia Kosmonaŭtiko, mi ekrememoris tiun epokon de la seskekaj ĝis -plimalpli- okdekaj jaroj de la dudeka jarcento, kiam la rusia kosmonaŭtiko estis elstara kaj travivis brilan epokon.

Ankaŭ tiutempe mia interesiĝo pri fiziko naskiĝis, kaj en mia urbo Medellín oni trovis librojn presitajn en Rusio multege pli facile ol nuntempe. Ĉi-lasta frazo sonas nekredebla nun kiam oni parolas pri "globaliĝo" aŭ "tutmondiĝo"!. Kontraŭe: nun estas preskaŭ neeble trovi librojn el rusiaj eldonejoj en mia urbo.

Tiam, iome vartis mian intereson pri fiziko kelkaj hispanlingvaj libroj el rusiaj eldonejoj Mir kaj Naŭka pri scienco kaj tekniko, el kiuj ankoraŭ mi konservas nur etan Enciklopedion de eldonejo Mir, redaktita far profesoro G. V. PETROVIĈ, presita en la jaro 1969.



Ankaŭ tiutempe en mia urbo aĉeteblis malmultekoste librojn por lerni Rusan lingvon, kaj mi iomete lernis pri tiu interesa lingvo. Nun mi nur konservas vortarojn, ne lernolibrojn el kiuj mi havis plurajn ilustritajn.

Mi invitas vin, kara leganto koni la novan retejon Rusia Kosmonaŭtiko kaj ĝian iniciatinton kuraĝigi.

Mi esperas ke iam ajn la rusia kosmonaŭtiko rehavos sukcesojn kiel tiuj de la ĵuse prirememoritaj jaroj.

Etiquetas: , , , ,

20041224

Koreaj homoidaj robotoj

Aldonante al tio kion mi skribis la pasintan merkredon 22an pri la nova homoida roboto Hubo:
Koreanoj, precipe KAIST, jam havas vere pli longa laborado pri homaspektaj robotoj ol kion la ĝenerala publiko konas en Ameriko. En nia kontinento estas pli konataj tiurilate la disvolvoj de la japanoj.
Vi povas vidi interesajn fotojn kaj dokumentojn pri tiuj koreaj disvolvoj, en jena paĝo de la Laboratorio pri Artefarita Intelekto kaj Medioj (AIMM) de KAIST:
Temoj de Robotika Esplorado
Tie temas pri robotoj iom homaspektaj sed kiuj ankoraŭ ne piediris per du kruroj sed moviĝis per radoj.

Etiquetas: ,

20041222

Koreanoj naskas homoidan roboton!

La venontan 6an de januaro estos la oficiala prezento de Hubo, homoida roboto, verŝajne komparebla kun la japana Asimo. La roboto estas disvolvita en la Korea Altnivela Instituto de Scienco kaj Teknologio (KAIST).
La antaŭaj modeloj dum la disvolvado ekde la jaro 2002 havis nomojn KHR-1 kaj KHR-2. La nomo estas bazita en "Harmonia Unueco kun robotoj".
La disvolvo de Hubo, kiu kapablas paroli, vidi kaj rekoni voĉojn, estis mirinde rapida kompare kun tiu de aliaj homoidaj robotoj, eĉ en Japanio, kio pensigas pri la ebleco ke Koreio ne nur egalos sed superos al Japanio en tiu-ĉi teknologio pri homoidaj robotoj.











Etiquetas: ,

20041221

Erotika Robotiko (2a parto)

Daŭrigante la pensadon pri la venonta robotika fako, nome: Erotika Robotiko, pri kiu mi skribis antaŭe, mi aldonas ke verŝajne la japanoj estas pli proksime al disvolvado kaj profito el la Erotika Robotiko, ĉar ili havas ne nur altnivelan robotikan homoidan teknologion neerotikan, kiel tiu montrita far HONDA per ASIMO, sed ankaŭ la erotikan parton, kiel tiu de Doll no Mori.
Pro tio, kaj per socikulturaj kaj religiaj kialoj, ŝajnas nature konkludi ke la japanoj estos tiuj kiuj unue kombinos tiujn teknologiojn kaj elstaros en tiaj novaj aplikoj de robotiko.

Etiquetas: , ,

20041219

Klasika verko R.U.R. en Esperanto!

Pro tio, ke mi foje skribas pri robotoj, mi ne povas preterlasi la okazon atentigi vin, kara leganto, ke mi ĵus trovis en La Internacia Lingvo la verkon de la ĉeĥa dramisto Karel Čapek kie naskiĝs la moderna signifo de la vorto "roboto".

La libro estas en listo de eLibrejo:
R.U.R. Rossumaj Universal-Robotoj
el kie mi deziras ke vi sukcesu ĝin elŝuti en vian komputilon.

Bedaŭrinde mi preaskaŭ ne sukcesis, la servilo multfoje respondis per erarmesaĝo!.
Se vi, ne sukcesis elŝuti ĝin, feliĉe ekzistas alia ebleco:
http://www.mujweb.cz/Kultura/malovec/RUR.HTM

Etiquetas: , , ,

Mono estas informo (1a parto)

En la universo ekzistas tre limigita nombro de naturkategorioj de estaĵoj (mi eĉ suspektas ke poste la homaro trovos ke ekzistas nur UNU!).
Jen kelkaj ekzemploj:

Dum multaj jaroj la homaro kredis ke elektro kaj magnetismo estas tute diversaj naturkategorie. Poste oni malkovris ke magnetismo estas ŝajna forto nur ekzistanta por observanto respekte de kiu moviĝas iu elektroŝargaĵo. Do tial oni parolas nun unuece pri elektromagnetismo.

Dum multaj jaroj la homaro kredis ke videbla lumo, ondoj kiel tiuj el radiostacio, kaj varma radiacio estas tute diversaj naturkategorie. Poste oni malkovris ke ili ĉiuj havas la saman naturkategorion kaj ilia nura diferenco estas ne kvalita sed kvanta, nombra: ili ĉiuj estas elektromagnetaj radiaĵoj, samnaturaj, kaj la nura diferenco inter ili estas iliaj frekvencoj, la nombro da vibroj dum sekundo. Do: Nur kvanta diferenco tra la tempa dimensio.

Dum tro longa tempo la homaro pensis ke la diversaj materialoj de la universo estas tute diversaj naturkategorie, sed poste oni malkovris ke ĉio estas farita per kombinoj el limigita nombro (proksimume cento) de kemiaj elementoj. Do: Nur kvanta diferenco tra la spacaj dimensioj.

Dum tro longa tempo la homaro pensis ke la vivantaj estaĵoj kaj nevivantaj estaĵoj estas tute diversaj naturkategorie, sed poste oni malkovris ke ili ambaŭ estas faritaj el samaj kemiaj elementoj.

Dum multe da tempo la homaro pensis ke la diversaj kemiaj elementoj estas tute diversaj naturkategorie, sed poste oni malkovris ke ĉio estas farita per kombinoj el limigita nombro de partikloj. Do: Nur kvanta diferenco tra spacaj dimensioj.

Dum tro longa tempo la homaro pensis ke la tri spacaj dimensioj kaj la tempo estas tute diversaj naturkategorie, sed la Relativecteorio montris ke ili kvar havas saman naturkategorion. Do tial oni parolas nun unuece pri spacotempo.

Dum tro longa tempo la homaro pensis ke materio kaj energio estas tute diversaj naturkategorie. Poste, Albert Einstein, per sia simpla, kaj mirinde profundsenca ekvacio E = mc2, montris ke materio (maso) kaj energio havas unu saman naturkategorion. La ununura diferenco inter ili estas iaspeca, ni diru "densenco". Do: Kvanta diferenco tra la spacotempaj dimensioj. Tial oni parolas nun unuece pri masenergio.

Pensado pri tiuj ekzemploj puŝis min pripensi pri la mono: -Kio estas la naturkategorio de la mono?: -Ĉu mono estas spacotempo?, -Ĉu mono estas masenergio? Aŭ -ĉu mono apartenas al naturkategorio, pli relativa al homo, kiel "informo"?.
Iun venontan tagon mi pripensos plu.

Etiquetas: ,

20041214

Psikologia reago antaŭ homoidaj robotoj

La homaspektaj robotoj kun ekvilibro sur du kruroj por piediri homsimile, kaj kun kapabloj por rekoni kelkajn objektojn, homojn kaj parolitajn ordonojn, ne estas frenezaĵo de teknikaj entreprenoj kiel la japanaj Soni (Qrio), Honda (P3 kaj Asimo), Tojota (TPR) kaj Kaŭada (HRP-2).

Pro profundaj psikologiaj kialoj de la "homa speco", la reago de homo kiu vidas tiujn robotojn funkciantajn, estas tre malsimila al la reago kiam oni vidas, ekzemple roboto kiu moviĝas per radoj. Kiam ni vidas roboton kiu moviĝas per radoj, ne gravas kiel inteligentaj estas ĝiaj taskoj, ni profunde sentas ke ĝi estas tutklare "nur" maŝino. La distanco inter nia speco homa kaj ĝia "speco" estas tro granda. Kontraŭe pri la dukrura homaspekta roboto: Kvankam oni scias ke ĝi estas "maŝino" en la menso de observanto ĉiam revenas, el subkoscio, la imago kvazaŭ vere tiu kiu piediras estus homo vestita por aspekti kiel roboto.

Roboto ASIMO obeas ordononSe tio-ĉi okazas ĉe ni plenkreskuloj kiuj travivis la komencojn de tiaj robotoj, imagu kiel estos la sinteno de infano kiu naskiĝos, ni diru, en 2050 kiam tiaj robotoj verŝajne estos multnombraj kaj multe pli kapablaj. Tiu infano, kiu kreskos rigardante tute nature tiajn robotojn kunlaborantajn kun homoj en diversaj taskoj, certe havos pri tiuj maŝinoj (kaj pri "maŝinoj" ĝenerale) koncepton tre malsimilan al tiu nia.

Etiquetas: ,

20041213

Artefariteco estas parto el natureco

Miaopinie, ekzistas malfacilaĵoj kiam oni rezonas pri "artefaritaj" aĵoj pro miskompreno de la rilatro inter kio estas "natura" kaj kio estas "artefarita". Natureco kaj artefariteco estas kategorioj kiujn oni uzas verŝajne senprobleme, sed se ni volas vere klarigi la difinojn kaj la rilatojn inter ili, ni vidas ke la afero ne estas tiel hela. Al tiu-ĉi demando mi alvenis pro mia studado, instruado kaj pensado pri la tiel nomata Artefatita Intelekto. Vidu ni: Nur ekzistas kvar eblaj rilatoj inter natureco (N) kaj artefariteco (A), do, analizu ni ĉiujn kvar por konkludi kiu el ili estas la plej kontentiga aŭ vera:

Natureco kaj artefariteco estas disaj: Ĉio natura ne estas artefarita, kaj ĉio artefarita ne estas natura. Kiel oni kutime uzas tiujn adjektivojn, ŝajnas ke tiu-ĉi estas la plej ofta mensmodelo kiun oni havas: Ekzemple: la Suno estas natura, kaj elektra lampo estas artefarita, kaj similaj ekzemploj montras la aferon kvazaŭ tre klara, tamen, kio okazas pri, ekzemple, genetike-modifita frukto? Oni ne povas diri ke tiu-ĉi estas natura objekto ĉar homo modifis ĝin, do se la jena estas la ĝusta rilato inter tiuj kategorioj, ni devus akcepti ke tiu ŝanĝado far la homo plene artefaritigas ĝin, kaj tute forviŝas ĝian antaŭan naturan karakteron.

Natureco kaj artefariteco havas ian komunan parton: Ekzistas aĵoj naturaj kaj neartefaritaj, ankaŭ ekzistas aĵoj artefaritaj kaj nenaturaj, ankaŭ ekzistas aĵoj artefaritaj kaj samtempe naturaj. Se tiu-ĉi estas la ĝusta rilato inter la du kategorioj, do la Suno estas nur natura, la elektra lampo estas nur artefarita, sed la genetike-modifita frukto estas natura KAJ artefarita. Ni akceptus ke tiaj objektoj havas naturajn trajtojn KAJ artefaritajn trajtojn. (N kaj A ne estas reciproke ekskluzivigaj kategorioj kiel en la ĵusantaŭa mensmodelo).

Natureco estas parto el artefariteco: ĉio kio estas natura ankaŭ estas artefarita, sed ne ĉiuj artefaritaj aĵoj estas naturaj. Mi metas tiun-ĉi rilaton nur por kompletigi la kvar eblajn rilatojn, sed certe tiu-ĉi estas tute malvero: ke ĉio natura ankaŭ estas artefarita.

Artefariteco estas parto el natureco: ĉio kio estas artefarita ankaŭ estas natura, sed ne ĉiuj naturaj aĵoj estas artefaritaj. Kvankam eble vi pensas ke tiu-ĉi estus tiel malvera rilato kiel la ĵusantaŭa, laŭ mi tiu-ĉi estas LA VERA rilato inter tiaj kategorioj, kaj ĝi estas tiu kiu metas malpli da filozofiaj malfacilaĵoj: Ĉio estas natura. Se ni ne akceptus tion, pripensu: ekzemple birdo estas natura, kaj se la birdo faras neston, ni bezonus alian kategorion, nomu ni tian: "artefaritan-2" por esprimi ke "naturo faris neston pere de birdo", samkiel ni uzas adjektivon "artefarita" (vere: "arefarita-1") por esprimi ke naturo faris elektran lampon pere de homo. Por mi la birdo kaj la homo estas nuraj iloj de naturo por fari neston kaj elektran lampon.
Tiun-ĉi maniero kompreni la rilaton inter "natura" kaj "artefarita" havas avantaĝon. Ekzemple: Se homo faras roboton, kaj tiu roboto fabrikas genetike-modifitan frukton, kutime oni diros ke la roboto estas "artefarita" (do artefarita-1), sed -Kio pri la frukto? ĝi ne estas natura ĉar estis modifita far nenaturaĵo (= roboto), sed ĝi ankaŭ ne estus "artefarita" (artefarita-1) ĉar ne estis modifita FAR HOMO sed far roboto, do, ekzistas nur dŭ disaj eblecoj:
a) Ni akceptas alian nivelon de "artefariteco" (nomu ni tian: "artefarita-3") por esprimi "farita de roboto" aŭ:
b) Ni akceptas ke "artefariteco" estas transitiva proprieco kaj do ĉiuj fabrikaĵoj far fabrikaĵo (= roboto, ĉi-kaze) de homo estos samnivele artefarita kiel tiuj objektoj rekte fabrikitaj far homo.
Nu, la opcio a) implicos la penson pri senlimaj niveloj de artefariteco: "artefaria-k ", ∀ k = 1, 2, 3...
La opcio b) ŝajnas al mi preferinda, sed tiel, simile al kiel "artefariteco" estus transitiva kategorio, ankaŭ "natureco" devas esti transitiva kategorio. Konsekvence ĉio artefarita ankaŭ estas natura. Do mi definas "arteferitan" tiel-ĉi:
Ĉio estas natura, kaj se ie ajn en la kauzoĉeno kiu produktis ion, troviĝis iu homo, tio ankaŭ apartenas al la subspeco artefarita.

Krome, la natura eco estas tute neeskapebla, neevitebla: homo povas fabriki elektran lampon, do ni dirus "artefaritan", sed eĉ dum la fabrikado naturo agas (homo NUR UZAS naturajn fenomenojn, kaj uzas NUR NATURAJN fenomenojn), kaj post la fabrikado estas naturo (ne homo) kiu maljunigas la lampon ĝis kiam ĝi misfunkcias kaj jam ne brilas plu.

Kaj do, -Kio pri la volaj kaj nevolaj agoj?

Ni havas du eblecojn; jen la unua:

Tiu-ĉi klasigo estus akceptebla se por vi la nura ĉeesto de homa korpo ie ajn en la kauzoĉeno de la aĵo aŭ ago donas la karakteron de "artefarita" al tiu aĵo aŭ ago. Ekzemple se iu nevole mortigis per sia automobilo piediranton, tio estus artefarita ago.

Jen la dua ebleco:

Tiu-ĉi klasigo estas akceptebla se por vi estas necesa la ĉeesto de homa volo ie ajn en la kauzoĉeno de la aĵo aŭ ago por doni la karakteron de "artefarita" al tiu aĵo aŭ ago. Ekzemple: terorisma atako. Do, la agoj de homa korpo sen partopreno de volo, ne estas artefaritaj (ekzemple la nevola mortigo de piediranto per automobilo).

Cetere, laŭ mi, "volo" estas nur homa iluzio pro manko de plena informo pri la kauzoĉeno de aĵoj kaj agoj. Ekzemple, kiam homo fabrikas elektran lampon li havas la iluzion ke estas "li mem" kiu "decidis" ĝin fabriki kaj la iluzion ke li estis povinta decidi ne ĝin fabriki, sed vere ĉi-tiu dua ebleco, en kiu li "ne fabrikis" la lampon implicos TUTE ALIAN universon, ĉar oni ne povas ŝangi nur "unu parteton" en universo sen modifi la tutan kaŭzoĉenon, do la tutan universon. Tiu dua ebleco estas nur hipoteza iluzio, kaj la VERA universo estas nur tiu en kiu li fakte fabrikis la lampon.

Etiquetas: ,

20041211

Erotika Robotiko (1a parto)

Kvankam mi foje pensas pri robotoj, dum la lastaj tagoj mi pensis pli ol kutime pri ili, eble pro tio, ke la antaŭan semajnfinon mi estis juĝisto pri robotika konkurso.
 Mi pensas, ekzemple ke kvankam oni ne parolas multe pri tio, simile al kiel okazis antaŭe, kaj okazas, kun ĉiuj teknologioj, sekso kaj erotiko estos grandaj puŝantaj motivoj por la aplikado de robotiko, kaj granda negoco el monprofita vidpunkto. Memoru ke oni nun diras ke eble la plej grandajn monajn negocojn de Interreto faras la seks-rilataj retejoj.
 Simile kiel okazas kun ceteraj teknologioj kiel kino, vidbendoj, videodiskoj, kompaktdiskoj, dvd, Interreto, kaj eĉ telefono (telefonsekso), la erotika utiligado estos granda apliko de robotiko.
 Per erotika robotiko eblos kontentigi multajn el la seksaj kaj erotikaj emoj, ŝatoj, bezonoj kaj fantazioj de la homoj, kiuj estas socie ĝenerale malpermesataj kun homa kunul(in)o. Ekzemple, mi imagas ke kvankam la socio kutime malpermesas ke plenkreskulo (pederastiulo) havu erotikan rilaton aŭ seksan akton kun infan(in)o, eble tiu sama socio permesos ke plenkreskulo havu erotikan rilaton aŭ seksan agon kun maŝino, kvankam tiu maŝino estos, aspekte, tre simila al reala infan(in)o. Simile povos okazi kun sadismo kaj masoĥismo, kion la ŝatanto povos praktiki kun erotika roboto anstataŭ kun homa kunul(in)o [kvankam ĉi-kaze la manko de "realaj" hompsikologiaj aspektoj povos mallogi kelkajn sadismulojn kaj masoĥismulojn]. Same povos okazi pri orgioj kun pluraj robotoj kaj aliaj seksaj agoj ..., kiel oni foje diras: "la imagivo estas la limo".


Teknikaj disvolvoj kiel tiaj faritaj en ĉi-tiuj robotoj japanaj estos profitataj en estontaj erotikaj robotoj.

Etiquetas: , ,

20041210

Decembra vendredo: por ŝercoj

Hodiaŭ estas vendredo en decembro. Ambaŭ kvalitoj de la tago taŭgas por iom da humuro. Ridu ni iomete:

Usonano portas sian kvarmonatan fileton ĉe infankuracisto, kaj ekdiras:
  • Doktoro, Doktoro, mi estas konsternita! Mia kvarmonata infanĉjo ankoraŭ ne malfermas siajn okulojn!, Kio okazas?
La kuracisto ekzamenas la bebon kaj poste diras al la patro:
  • Tiu kiu devas MALFERMI LA OKULOJN estas Vi: La bebo estas filo de japano.
= = = = = = = = = = = = = = = = = =
Tiu banko estis tiom ofte rabita, ke la administrantoj decidis establi, krom la kutimaj vicoj por ĝenerala publiko kaj por propraj klientoj, specifan vicon por rabistoj.

= = = = = = = = = = = = = = = = = =
Advokato kiu laboras en pledo pri posedo de bovino piediras en la urbo kun sia edzino. Tute hazarde, en stratangulo, ili renkontas sian klienton, kiu demandas:
  • Doktoro, kiel iras la afero pri la bovino?
  • Restu trankvila, kara Petro, ĉio iras bone, la bovino estos via.
Kelkajn domblokojn poste, ankaŭ tute hazarde, ili renkontas la kontraŭanton en la proceso, kiu demandas:
  • Doktoro, kion pri la afero de la bovino?
  • Trankvila! S-ro Ĵohanson, bedaŭrinde por mia kliento, la afero iras bone por vi, la bovino estos via.
Post iom da plua piedirado, la edzino ekdiras:
  • Kara, Mi estas tute konfuzita! Mi ne komprenas: Kiel eblas ke vi diris al ambaŭ partuloj ke la bovino estos lia?
  • Restu trankvila, karulino, la bovino estos NIA!

Etiquetas:

20041206

Ĵurnala novaĵo pri la robotika konkurso

Hodiaŭ lundon (20041206) aperis eta novaĵo pri la Sesa Robotika Olimpiko A+D en la ĵurnalo El Colombiano, tre legata en Kolombio, kaj precipe en nia urbo Medeĵino.

Pro tio ke la novaĵo malaperos post kelkaj tagoj el la retejo de la ĵurnalo, mi decidis konservi ĝin tie-ĉi.

La konkurson ankaŭ kaptis la kamerao de la regiona religia televida kanalo Televida.

Etiquetas: ,

20041205

Robotika Olimpiko:  Dua tago

Hodiaŭ dimanĉo (20041205) estis dediĉita al kategorio de progresintoj. Aliĝis 7 robotoj por partopreni en tiu-ĉi kategorio, sed fine nur povis konkuri 5 el ili. Jen kelkaj bildoj de tiuj robotoj:







Fine la Olimpiko estis sukcesa. Kelkajn tagojn poste vi trovos, espereble, pliajn detalojn en la oficialaj retpaĝoj de la konkurso.

Ekde nun la organizintoj komencas plani la olimpikon por la jaro 2005.

Etiquetas: , ,

20041204

Robotika Olimpiko:  Unua tago

Hodiaŭ (20041204) la konkurso estis dediĉita al kategorio de komencantoj. Aliĝis 18 robotoj por partopreni, kiuj alvenis el urboj: Kartageno, Bukaramango, Kalio, Kukutao (Cúcuta), kaj Medeĵino. Jen kelkaj bildoj kaptitaj dum la antaŭkonkursa pretigado de la robotoj. La ĉampiono en tiu-ĉi kategorio estis la nigra roboto Alastor kiu aperas en la dua foto apud junulino apartenanta al la grupo kiu konstruis ĝin.





Mi imagas ke kelkajn tagojn poste vi trovos pli da fotoj en la oficiala retejo de la Olimpiko.
Morgaŭ (20041205) estos la konkurso por la kategorio progresintoj.

Etiquetas: , ,

20041203

Morgaŭ:  Robotika konkurso


Morgaŭ (20041204) kaj postmorgaŭ (20041205) mi estos unu el tri juĝistoj en la robotika konkurso: Robotika Olimpiko A+D 2004 organizita far la Grupo de Aŭtomatiko kaj Dezajno de la Universitato Pontifika Bolivarana. Ĉi-tiu estas la sesa fojo kiu okazas tiu ĉiujara konkurso. Ĝi okazos en la Komerca Centro Vizcaya de mia urbo, Medellín, kie la publiko povos rigardi.

Tiu spektaklo estas alloga ankaŭ por infanoj. Eble la feliĉa hazardo volas ke inter la rigardantaj infanoj de la publiko troviĝu estonta grava robotisto, kiu jarojn poste rakontos ke sia intereso eknaskiĝis ĉar, tute hazarde, iun sabaton aŭ dimanĉon siaj gepatroj portis lin/ŝin en la komercan centron nur por aĉeti ion.

Mi esperas ke la konkurso bone disvolviĝos, kaj utilos al la progreso de la robotiko en nia lando.

Post la konkurso mi raportos.

Etiquetas: , ,

20041201

Reelekteblo de kolombia prezidento

Hieraŭ nokte (20041130), post longa debatado, la Ĉambro de Reprezentantoj de nia lando, aprobis, per 115 voĉdonoj kontraŭ 15, la eblon ke iu prezidento de Kolombio povu kandidatiĝi dum la elektatado por alia, eĉ sinsekva, kvarjara prezidenta periodo.

La nacia konstitucio absurde malpermesis ke iu kiu jam estis prezidento povu kandidatiĝi por esti prezidento duan fojon.

Se por iu ajn posteno, eĉ por simpla laboro, la dunganto deziras havi laboranton kun bona sperto, estas nelogike ke por la plej malfacila posteno: prezidento (ege pli malfacila ol esti monda ĉampiono de ŝakludo), nia konstitucio malpermesas elekti personon kun sperto!. Pro tiu eraro de nia nacia konstitucio, Kolombio estas kondamnita je havi nur "nespertan" novulon kiel prezidento.

Eble jam ni kolombianoj povos reelekti finfine la plej bonan kaj laboreman prezidenton kiun nia lando havis iam ajn.108.4978-85.0695

Etiquetas:

6.2914-75.5361